La fervojoj de la britaj insuloj

El Vikifontaro
La fervojoj de la britaj insuloj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA FERVOJOJ DE LA BRITAJ INSULOJ

En la Britaj Insuloj ekzistas proksimume 300 apartaj kompanioj fervojaj, kiuj entute posedas pli ol 42,500 kilometrojn da linio, sed la pli gravaj kompanioj plenumas la funkciojn de la plej malgrandaj kun rezultato, ke sciiĝas al eksteruloj nur kvazaŭ kvardek kompanioj. De ili tridek-du troviĝas en Granda Britujo (Anglujo, Kimrujo kaj Skotlando) kaj ok en Irlando. Ne ekzistas fervojo, kiu apartenas al la ŝtato, sed la ŝtato faris kelkajn leĝojn por kontroli la kompaniojn, kaj ankaŭ havas rajton la fervojojn aĉeti laŭ difinitaj kondiĉoj.

Plejparte la anglaj fervojoj komencas ĉe Londono, de kie ili disiras ĉiuvoje, sed du kompanioj tre gravaj, nome « Nordorienta » kaj « Lankaŝira kaj Jorkŝira », krom kelkaj negravaj, ne havas, nek havos, staciojn ĉe la ĉefurbego.

Ĉar diversaj fervojoj alligas la samajn urbojn, la administracioj viglege konkuras por havi la honoron transporti pasaĝerojn kaj komercaĵojn. Ekzemple, estas tri vojoj de Londono al Glasgovo, Skotlando, unue, marborda orienta (Grandnorda, Nordorienta, kaj Nordbrita Fervojoj), due, la mezlanda, per Mezlanda kaj Glasgova kaj Sudorienta Kompanioj, kaj trie, la marborda okcidenta (Londona kaj Nordokcidenta kaj Kaledonia Fervojoj). Estas ankaŭ tri apartaj fervojoj inter Liverpulo kaj Manĉestro, du inter Manĉestro kaj Lidzo, kvin inter Manĉestro kaj Londono, kvar inter Londono kaj Novkastelo, k. t. p. Nur unu kompanio havas sian propran lokon, nome la Nordorienta, kiu estas preskaŭ sen kontraŭstaranto, escepte pri la angla-skota trafiko.

Ĝenerale la administracioj mem konstruas siajn lokomotivojn, vagonojn, k. t. p. La pasaĝervaganoj estas komfortaj kaj bonege, meblitaj, kaj malgraŭ ekzisto de multaj diversaj kaj kontraŭagantaj kompanioj, oni povas vojaĝi fervoje de nordo al sudo, de oriento al okcidento kaj male sen elvagoniĝi.

Konsiderante la proksimecon de la urboj gravaj, precipe en Anglujo, la rapideco de la trajnoj estas tre kontentiga. Kelkaj ja akcelas ĝis 130 kilometroj ĉiuhore inter la stacioj, kaj laŭ la horlibroj atingas la rapidecon po 1,74 kilometroj ĉiuminute, se oni kalkulas de ekiro al alveno.

Ĝenerale la fervojoj britaj havas nur du klasojn de vagonoj, kiujn oni nomas la « unua » kaj la « tria ». Tiu ĉi strangaĵo klarigas per tio, ke ĝis antaŭ nelonge la plimulto de la kompanioj havis tri klasojn, sed unu post la alia preskaŭ ĉiuj ĉesigas la mezan gradon kaj daŭrigas nur la unuan kaj la trian. La nunaj triaklasaj vagonoj tamen egalas la antaŭajn duaklasajn pri komforto.

Multspecaj estas la biletoj kaj tiu ĉi fakto iome konfuzas al la fremdulo. Ne estas eble tiujn klarigi per mallonga artikolo. Oni nur povas konstati, ke, kvankam la prezoj por veturado ne superas proksimume 40 spesojn por 1,61 klm. triaklase kaj 70 spesojn unuaklase, la pasaĝeroj, kiuj veturas ordinarpreze estas tre malmultaj. Oni eldonas biletojn ekskursajn po tre malkaraj prezoj, kaj la biletoj taŭgas por vojaĝo per la plej rapidaj vagonaroj.

La reguloj pri senpagaj biletoj por la fervojistaro diferencas ĉe la diversaj fervojoj, sed ĉiuj fervojistoj ricevas « privilegiajn » biletojn iro-reirajn sen limito por si mem kaj siaj familianoj, kiuj je ili dependas por la vivo, po kvarono de la prezo ordinara. Geinfanoj, kiuj havas aĝon de malpli ol tri jaroj, vojaĝas senpage, kaj de la tria al la dekkvina jaro ili pagas po duono de la « privilegiaj » prezoj.

La britaj vagonaroj iras sur la linio maldekstra, kvankam tio ne ĉiam okazis.

Por eviti akcidentojn, la fervojaro estas dividita per sekcioj signalaj kaj on sciiĝas pri venado de vagonaroj de signalejo al signalejo per signaloj telegrafaj. Estas neeble havi pli ol unu vagonaron inter du signalejoj samtempe, se oni obeas la regularon pri signaloj. Krom signaloj telegrafaj oni ankaŭ havas signalilojn fiksitajn, paseblajn kaj nepaseblajn. Nokte tiuj ĉi signaliloj lumiĝas per ruĝaj verdaj lumoj.

La kompanioj fervojaj ankaŭ posedas hotelojn kaj restoraciojn, kiuj troviĝas ĉe la plej gravaj stacioj. Kelkaj ŝiparoj, kiuj vojaĝadas inter Britujo, Irlando, Francujo, Holando, Belgujo, k. t. p., ankaŭ apartenas sole aŭ parte al la fervojaj kompanioj.

Por sin protekti kontraŭ la kompanioj aŭtomobilaj, la fervojaj administracioj mem starigis aŭtomobilarojn, per kiuj oni transportas pasaĝerojn kaj komercaĵojn inter sfacioj kaj vilaĝoj malproksime de la fervojoj.

W. F. Lawrence
(I. A. E. F. Nº 194).