La forĝisto kiun ili ne kuraĝis enlasi en Inferon
Jørgen Moe
H. Bonnevie
Indekso : La forĝisto kiun ili ne kuraĝis enlasi en Inferon de Jørgen Moe Tradukita de H. Bonnevie |
El: La Espero n-ro 11, novembro 1917. |
La forĝisto kiun ili ne kuraĝis enlasi en Inferon
Jørgen Moe
H. Bonnevie
En tiuj tagoj kiam la Sinjoro kaj Sankta Petro migradis sur la tero, ili venis iam al forĝisto. Li estis kontraktinta kun la diablo ke li apartenos al tiu post sep jaroj, kondiĉe ke li dume estos majstro supera ol ĉiuj majstroj en forĝista arto; kaj tiun kontrakton subskribis nome kaj li mem kaj la diablo. Tial li ankaŭ estis surskribinta per grandaj literoj super la pordo de la forĝejo:
Ĉi tie loĝas la majstro de la majstroj
Alveninte la Sinjoro ekvidis la surskribon kaj eniris. "Kiu vi estas ?" li diris al la forĝisto. "Legu super la pordo!" respondis la forĝisto, "sed vi eble ne povas legi skribaĵon: vi do devas atendi ĝis venos iu kiu povos helpi vin." Antaŭ ol ek-repondis la Sinjoro, venis iu kun ĉevalo kiun li petis al la forĝisto hufnajli por si. "Ĉu vi eble permesus al mi hufnajli ĝin?" demandis la Sinjoro. "Plezure vi provu," - respondis la forĝisto, "certe vi ne sukcesos fari tion pli malĝuste ol mi povos reĝustigi ĝin." Elirante do la Sinjoro deprenis de la ĉevalo la unu kruron, metis ĝin en la forĝoforno kaj faris la hufferaĵon varmega; poste li akrigis pikilojn kaj antaŭpinton, vinktis la najlojn kaj fine remetis la kruron al la ĉevalo tute bonstate; tiam li deprenis la alian antaŭkruron kaj faris sammaniere je ĝi; kaj remetinte ankaŭ ĝin li prenis la malantaŭajn krurojn, unue la dekstran kaj poste la maldekstran, metis ilin en la fornon, faris la feraĵojn varmegaj, akrigis pikilojn kaj antaŭpinton, vinktis la najlojn kaj fine remetis la krurojn al la ĉevalo. Dume la forĝisto staris apude rigardante lian procedon; "Vi ja tamen neniel estas malbona forĝisto," li diris. "Ĉu tiel ŝajnas al vi?" diris la Sinjoro.
Iom poste la patrino de la forĝisto venis al la forĝejo kaj petis lin ke veni hejmen por tagmanĝi; ŝi estis tre maljuna, treege kurbiĝinta en la dorso kaj sulketiĝinta en la vizaĝo, kaj nur tre penige ŝi povis iri. "Observu nun kion vi vidas", diris la Sinjoro, kaj tuj li prenis la maljunulinon, metis ŝin en la fornon kaj forĝis el ŝi belan junulinon. "Mi diras, kiel mi diris, mi," diris la forĝisto, "vi tute ne estas malbona forĝisto; certe staras super mia pordo: "Ĉi tie loĝas la majstro de la majstroj", sed tamen mi diras nekaŝeme: neniu plensaĝa kiom ajn multaĝa!" Kaj tiam li foriris por tagmanĝi.
Kiam li revenis en la forĝejon, rajdanto alvenis por hufnajligi sian ĉevalon. "Tio baldaŭ estos farita", diris la forĝisto, "mi jus lernis novan hufnajlmanieron; tiu estas bona por uzi kiam la tago estas mallonga." Kaj tiam li ektranĉadis kaj ekrompadis ĝis li fine deŝiris ĉiujn ĉevalkrurojn, "ĉar mi ne scias al kio utilus prilabori ilin unuope", li diris; poste li metis la krurojn en la forĝofornon tiel kiel li vidis la Sinjoron farinta, aldonis multe da karbo kaj igis la forĝistlernantojn tiri la blovilstangon rapide; sed tiel rezultis kiel oni povus antaŭvidi: la kruroj bruliĝis, kaj la forĝisto devis pagi la ĉevalon. Tio sekve malkontentigis lin; sed dum samtempe preterpasis maljuna malriĉulino, li pensis: "malprosperis tio, prosperu ĉi tio!" Li prenis la virinon kaj metis ŝin en la fornon, kaj kiom ajn ŝi ploris kaj petegis por la vivo, neniom utilis; "malgraŭ via aĝo mankas al vi saĝo por kompreni vian veran bonon", ŝi diris la forĝisto; "nun vi dum unu momento ree fariĝos juna virgulino, kaj tamen mi ne prenos eĉ unu speson por la forĝado. Rezultis do ne pli bone pri la mizera virina ol pri la ĉevalkruroj. - "Malbone farita tio!" - diris la Sinjoro. "Ho, certe ne multaj demandos pri ŝi," diris la forĝisto; "sed devus honti la diablo: li ja preskaŭ malpravigas tion kio estas skribita super la pordo." - "Se mi nun estus plenumonta al vi tri dezirojn," diris la Sinjoro, "kion vi dezirus?" "Provu min," repondis la forĝisto, "tiam vi ekscios ĝin". La Sinjoro donis al li la tri dezirotaĵojn. - "Unue mi do deziras ke tiu, kiun mi petos ke li surrampu la pirujon starantan ekstere apud la muro de la forĝejo, estu devigita sidadi tie ĝis mi mem petos lin ke li revenu malsupren," diris la forĝisto; "due mi deziras ke tiu, kiun mi petos ke li sidigu sin en la apogseĝon starantan interne en la laborejo, estu devigita sidadi tie ĝis mi mem petos lin ke li ekstaru; kaj fine mi deziras ke tiu, kiun mi petos ke li enrampu en la ŝtalfadenan monujon kiun mi havas en mia poŝo, estu devigita restadi tie ĝis mi mem permesos al li ke li elrampu." "Vi deziris kiel malsaĝulo", diris Sankta Petro, "antaŭ ĉio vi devus esti dezirinta al vi la favoron kaj amikecon de Dio." "Mi ne kuraĝis celi tiel alten, mi," diris la forĝisto. Adiaŭis do la Sinjoro kaj Sankta Petro kaj daŭrigis sian migradon.
Jaroj pasis, kaj je la prikontraktita templimo la diablo venis por kunpreni la forĝiston. "Ĉu vi nun estas preta?" li diris, malfermetante la pordon de la forĝejo. "Ho, antaŭe mi, estus necesege, surkapiginta ĉi tiun najlon," repondis la forĝisto; "vi dume surrampu la pirujon kaj prenu piron por maĉeti, ĉar vi eble estas kaj soifa kaj malsata post la marŝado." La diablo dankis por bona propono kaj surrampis la arbon. "Cetere pripensante ĉion bone," diris la forĝisto, "mi tute ne estos surkapiginta ĉi tiun najlon dum la proksimaj kvar jaroj, ĉar estas diable malmola fero; malsupren vi ne povos veni dum tiu tempo, sed bonvolu dume sidadi ripozante". La diablo trudpetegis insiste ke estu al si permesate veni malsupren, sed utilis neniom. Fine li do estis devigata promesi ke li ne revenos antaŭ ol estos pasintaj la prinomitaj kvar jaroj. "Jes, tiuokaze revenu malsupren," diris la forĝisto.
Pasis ankaŭ tiu limtempo, kaj ree venis la diablo por kunpreni la forĝiston. "Certe vi nun estas preta," li diris, "ŝajnas al mi ke vi nun povus esti surkapiginta la najlon" "Jes, kapon mi certe pretigis al ĝi," diris la forĝisto, "sed tamen vi venas iomete tro frue, ĉar la pinton mi ankoraŭ ne akrigis; tiel malmolan feron mi estas ĝis nun forĝinta neniam. Dum mi surpintigas la najlon, vi ja povus sidigi vin en mian apogseĝon por ripozi, ĉar kredeble vi estas laca". "Dankinda propono!" diris la diablo, sidigante sin en la apogseĝon; sed tuj kiam li ekripozis, la forĝisto diris ke li, pripensante ĉion bone, estos akriginta la najlon nur post kvar jaroj. La diablo komence petis ĝentile ke li liberigu el la seĝo, poste li koleriĝante ekminacis; sed la forĝisto senkulpigis sin kiel eble plej bone, kulpigante la feron ke ĝi estas diable malmola, kaj konsolante la diablon ke li sidas bone kaj komforte en la apogseĝo kaj ke li post kvar jaroj liberiĝos precize je la minuto. Ne estos do alia rimedo: la diablo devis promesi ke li ne revenos por kunpreni la forĝiston antaŭ ol estos pasintaj la kvar jaroj; kaj tiam la forĝisto diris; "Jes, tiuokaze ekstaru," kaj forkuris la diablo kiel eble plej rapide.
Post kvar jaroj ree venis la diablo por kunpreni la forĝiston. "Kredeble vi nun estas preta," diris la diablo, malfermetante la pordon de la forĝejo. "Tute preta," respondis la forĝisto, "nun ni povas forvojaĝi kiam ajn vi volas. Tamen pri unu afero," li daŭrigis, "mi jam de longe estas demandonta vin: Ĉu tiu diro estas vera ke la diablo povas malgrandigi sin kiom ajn li volas?" "Jes, verege estas vere," repondis la diablo. "Vi do eble farus al mi la komplezon enrampi en ĉi tiun ŝtalfadenan monujon por kontroli ĉu ĝi estas sendifekta en la fundo," diris la forĝisto, "mi timas ke mi perdos mian vojaĝmonon." "Tre plezure!" diris la diablo; li malgrandigis sin kaj enrampis en la monujon. Sed tuj kiam la diablo estis enveninta, la forĝisto fermis la monujon. "Jes ĝi estas sendifekta kaj sentrua ĉie," diris la diablo en la monujo. "Estas ja bone ke vi diras tion," respondis la forĝisto, sed prefere antaŭe lerta ol poste sperta; ĉiuokaze mi kunforĝos iomete la artikojn, nur pro singardemo," kaj tiam li enmetante la monujon en la forĝofornon faris ĝin varmega. "Ho ve! ho ve! Ĉu vi estas freneza? Ĉu vi do ne scias ke mi estas en la monujo?" kriis la diablo. "Estas tamen nenia rimedo," diris la forĝisto, "ĉar valoras eĉ nun la malnova diro: Oni devas forĝi dum la fero estas varma," kaj tiam li prenis la martelegon, metis la monujon sur la amboson kaj ekbatis ĝin tiel forte kiel li povis. "Ho ve! ho ve! ho ve!" kriis la diablo en la monujo. "Ho karulo; se vi nun ellasos min, neniam mi revenos plu." "Jes, nun mi certe kredas ke la artikoj estas sufiĉe kunforgitaj," diris la forĝisto, "Vi do elrampu!" Tiam li malfermis la monujon, kaj forrapidegis la diablo ne kuraĝante eĉ nur rigardi reen.
Sed post iom da tempo la forĝisto pensis ke li certe agis malsaĝege tiam kiam li malamikiĝis kun la diablo; "ĉar se mi eble ne estus envenonta en Dioregnon," li pensis, "mi riskus fariĝi senhejma, pro tio ke mi malpaciĝis kun la reganto de Infero." Ŝajnas do al li esti plej bone ke li provu senprokraste enveni aŭ en Inferon aŭ en Ĉielon, por ke li eksciu kia estos lia sorto; tial li ekvojaĝis kunprenante la martelegon. Post longa irado li venis al la vojkruciĝo kie la vojo al Ĉielo disiĝas de tiu al Infero; tie li renkontis tajloron kiu iretis la gladilon en mano. "Bonan tagon!" diris la forĝisto, "kien vi iras?" "Al Ĉielo, se mi eble povus enveni tien," respondis la tajloro, "kaj vi?" "Ni do ne longe iros kune, ni," diris la forĝisto "mi intencas unue provi en Infero, mi, ĉar mi estas iomete konatiginta kun la diablo de antaŭe. Tiam ili adiaŭante foriris ĉiu sian vojon; sed la forĝisto, estante fortegulo, iris multe pli rapide ol la tajloro, kaj ne daŭris longe ĝis li staris ĉe la pordego de Infero. Li petis ke la gardisto anoncu lin kaj diru ke staras iu ekstere kiu dezirus paroli vorteton kun la diablo. "Eliru kaj demandu kia estas tiu," diris la diablo al la gardisto, kiu tuj faris tion. "Salutu la diablon kaj diru ke estas la forĝisto kiu havis tiun memorindan monujon," respondis la forĝisto, kaj petegu lin ke li tuj enlasu min; ĉar unue mi forĝis hodiaŭ ĝis tagmezo, kaj poste mi iris longan vojon." Tion eksciante la diablo ordonis al la pordisto ke li ŝlosu ciujn naŭ serurojn de la pordego de Infero; "kaj aldonu pendseruron krome," diris la diablo, "ĉar se li envenos, li malordigos tutan Inferon !" - "Kredeble mi ne trovos loĝejon ĉi tie," diris al si la forĝisto, aŭdante ke ili ŝlosas la pordegon pli zorgeme," sekve mi ja devas provi en Ĉielo"; kaj tiam li returniĝante iris reen ĝis la vojkruciĝo; tie li eniris la vojon kiun estis irinta la tajloro. Koleriĝinte pro la longa vojo kiun li iris ĝis nun tien kaj reen tute senutile, li paŝegis laŭforte kaj atingis la pordegon de Ĉielo sammomente dum Sankta Petro malfermetis ĝin tiom ke la maldika tajloro povis enveni. La forĝisto ankoraŭ estis ses-sep paŝojn malproksime de la pordego. "Ĉi tie certe estas plej bone rapidi," li pensis, ekprenis la martelegon kaj ĵetis ĝin en la pordmalfermetaĵon precize dum la tajloro estis enlasata; sed se li ne envenis tra tiu malfermaĵo, mi ne scias kien li venis.