La forto de la fortaj

El Vikifontaro


Serio da eldonaĵoj de
INTERNACIA SOCIA REVUO” No. 18.


LA FORTO DE LA FORTAJ
DE
JACK LONDON
Kun permeso de l’ aŭtoro tradukis el angla lingvo KARL FRÖDING.

1914.
Eldonejo: W. NUTTERS,
AMSTERDAM, OSTADESTRAAT 94, NEDERLANDO.
Prezo 8 sd. (20 centimoj, 16 Pf., 2 d.,
4 c. amerika ktp.)



LA FORTO DE LA FORTAJ.

Maljuna Longbarbo paŭzis en sia rakonto, lekis la grashavajn fingrojn kaj viŝis ilin sur la nudaj flankoj de sia korpo, kie la unupeca ursfelo ne kovris lin. Kaŭrintaj ĉirkaŭ li, sur siaj ŝinkoj, estis tri junaj viroj, liaj nepoj, Cervokuranto, Flavakapo kaj Mallumtimanto. Iliaj eksteraĵoj estis preskaŭ la samaj. Feloj de sovaĝaj bestoj parte kovris ilin. Ili estis malgrasaj kaj maldikaj, malvastaj inter la koksoj kaj havis kurbajn krurojn, larĝajn brustojn, pezajn brakojn kaj grandegajn manojn. Estis multe da haroj sur iliaj brustoj kaj ŝultroj kaj sur la ekstera flanko de la brakoj kaj kruroj. La kapoj estis kovritaj de netonditaj haroj, de kiuj longaj tufoj ĝene pendis antaŭ la okuloj, kiuj estis globetaj, nigraj kaj brilaj kiel la okuloj de birdoj. La vizaĝoj estis malvastaj inter la okuloj kaj vastaj inter la vangoj, kaj la malsupraj makzeloj estis elstarantaj kaj grandaj.

Estis stelbrila vespero kaj antaŭ ili en la malproksimo kuŝis aro post aro da arbaraj montetoj. Malproksime la ĉielo estis ruĝa pro la brilo de vulkano. Malantaŭ ili estis malfermita buŝo de kaverno, el kiu intermite blovis forta vento. Rekta antaŭ ili flamis fajro. Apud ĝi kuŝis parte konsumita korpo de urso, kaj ĉirkaŭ ĝi, je konvena distanco estis kelkaj grandaj hundoj, vilaj kaj lupsimilaj. Apud ĉiu viro kuŝis pafarko, sagoj kaj grandega bastono. En la malfermo de l’ kaverno ĉe la roko staris aro da krudaj lancoj.

„Tiel ni transloĝiĝis de la kaverno en la arbon”, ekparolis Longbarbo.

Ili ridis bruege, kiel grandaj infanoj, rememorante antaŭan rakonton, kiun liaj vortoj rememorigis. Longbarbo ridis ankaŭ, kaj la pli ol dekcentimetra osta pikilo, kiu estis puŝita tra la kartilago de lia nazo, saltis kaj dancis kaj plifuriozigis lian aspekton. Li ne diris tiujn precizajn vortojn, sed li faris per la buŝo bestajn sonojn, kiuj signifis la samon.

„Kaj tio estas la unua afero, kiun mi memoras pri la Lagvalo”, daŭrigis Longbarbo. „Ni estis tre malsaĝa homamaso. Ni ne konis la sekreton de forto. Ĉar vi devas scii, ke ĉiu familio vivis sola kaj zorgis pri si mem. Estis tridek familioj, sed ni ne ricevis forton la unu de la alia. Ni ĉiam timis unu la alian. Neniu iam faris viziton. En la supro de nia arbo ni konstruis herbdomon, kaj sur la balkono ekstere estis amaso da ŝtonoj por la kapoj de tiuj, kiuj okaze provos nin viziti. Krom tio ni havis la lancojn kaj la sagojn. Ni ankaŭ ne marŝis sub la arboj de la aliaj familioj. Mia frato tion faris unufoje sub la arbo de maljuna Buuf kaj lia kapo estis frakasata kaj tio estis la fino de li.

„Maljuna Buuf estis tre forta. Oni diris, ke li povis simple detiri la kapon de plenkreska viro. Mi neniam aŭdis, ke li iam faris tion, ĉar neniu volis doni al li okazon. Unu tagon, kiam mia paĉjo estis ĉe la marbordo, Buuf atakis mian panjon. Ŝi ne povis kuri rapide, ĉar la antaŭan tagon ŝia kruro estis ungita de urso, kiam ŝi estis sur la monto kolektante berojn. Tial Buuf kaptis ŝin kaj portis ŝin al sia arbo. Paĉjo neniam reakiris ŝin. Li timis. Maljuna Buuf grimacis al li.

„Sed mia paĉjo ne malĝojis. Fortabrako estis alia forta viro. Li estis unu el la plej bonaj fiŝkaptistoj. Sed unu tagon, grimpante por atingi mevajn ovojn, li falis de la krutaĵo. Li ne estis plu forta post tio. Li tusis tre multe kaj la ŝultroj proksimiĝis unu la alian. Tial mia paĉjo prenis la edzinon de Fortabrako. Kiam li venis tusante sub nian arbon, paĉjo ridis lin kaj ĵetis ŝtonojn al li. Tio estis la kutimo en tiuj tagoj. Ni ne sciis kiel ni povus kunigi la fortojn kaj fariĝi fortaj.”

„Ĉu frato okaze prenis la edzinon de frato?” demandis Cervokuranto.

„Jes, se li estis irinta en alian arbon por loĝadi sola.”

„Sed ni ne faras tion nun,” kontraŭdiris Mallumtimanto.

„Tio estas ĉar mi instruis viajn patrojn pli bone.”

Longbarbo puŝis la harkovritan manegon en la ursviandon kaj eltiris plenmanon da grasaĵo, kiun li suĉis kun meditema mieno. Ree li viŝis la manojn sur la nudaj flankoj kaj daŭrigis. „Kion mi rakontas al vi, tio okazis en antikva estinteco antaŭ ol ni sciis ion pli bonan.”

„Ŝajnas, ke vi estis malsaĝuloj, se vi ne sciis ion pli bonan,” estis la rimarko de Cervokuranto kaj Flavakapo gruntis aprobon.

„Tiaj ni estis, sed ni fariĝis pli malsaĝaj, kiel vi vidos. Tamen ni lernis ion pli bonan kaj en la sekvanta maniero. Ni fiŝmanĝantoj, ne estis lernintaj kunigi niajn fortojn tiel ke nia forto estis la forto de ĉiuj el ni.

„Sed la viandomanĝantoj, kiuj loĝis trans la montoj en la Granda Valo, staris kune, ĉasis kune, fiŝkaptis kune kaj batalis kune. Unu tagon ili venis en nian valon. Ĉiu familio el ni iris en sian propran kavernon aŭ arbon. Estis nur dek viandomanĝantoj, sed ili batalis kune kaj ni batalis ĉiu familio por si mem.”

Longbarbo kalkulis longe kaj konfuze sur la fingroj.

„Ni estis sesdek viroj,” li sukcesis diri per fingroj kaj lipoj kune. „Kaj ni estis tre fortaj, sed ni tion ne sciis. Ni do rigardis la dek virojn, kiam ili atakis la arbon de Buuf. Li batalis brave, sed li estis venkata. Ni rigardis la spektaklon. Kiam kelkaj el la viandomanĝantoj provis suprengrimpi la arbon, Buuf devis eliri por faligi ŝtonojn sur iliajn kapojn, kaj la viandomanĝantoj, kiuj atendis precize tion, pafis lin plena de sagoj. Kaj tio estis la fino de Buuf.

„Post tio le viandomanĝantoj trovis Unuokulon kaj lian familion en lia kaverno. Ili ekbruligis fajron en la malfermaĵo kaj mortfumis lin tiel, kiel ni mortfumis la urson tie hodiaŭ. Poste ili atakis Sesfingrulon en lia arbo, kaj dum ili mortigis lin kaj lian plenkreskan filon, ni forkuris. Ili kaptis kelkajn el niaj virinoj kaj mortigis du maljunulojn, kiuj ne povis kuri rapide kaj kelkajn infanojn. La virinojn ili forportis kun si al la Granda Valo.

„Post tio ni, kiuj restis, revenis kaj iel, eble ĉar ni estis timplenaj kaj sentis la bezonon unu de la alia, ni priparolis la aferon. Estis nia unua konsiliĝo — nia unua reala konsiliĝo. Kaj en tiu konsiliĝo ni fondis nian unuan genton. Ĉar ni estis lernintaj la lecionon. El la dek viandomanĝantoj ĉiu havis la forton de dek, ĉar la dek batalis kiel unu. Ili estis kunigintaj siajn fortojn. Sed kun tridek familioj kaj sesdek viroj ni havis la forton de nur unu viro, ĉar ĉiu batalis sola.

„Estis granda interparolo, kiun ni havis, kaj malfacila interparolo, ĉar ni ne havis la vortojn por paroli tiam, kiel ni havas nun. La Cimo faris kelkajn el la vortoj longe poste kaj ankaŭ aliaj el ni faris vortojn iafoje. Sed ĉiuokaze ni konsentis kunigi niajn fortojn kaj esti kiel unu viro, kiam la viandomanĝantoj venos trans la montojn por ŝteli niajn virinojn. Kaj tio estis la gento.

„Ni metis du virojn sur la monton, unu por la tago kaj unu por la nokto, por stari garde, se la viandomanĝantoj venus. Ili estis la okuloj de la gento. Ankaŭ, tage kaj nokte, devis esti dek viroj maldormantaj kun siaj bastonegoj kaj lancoj kaj sagoj en la manoj pretaj por batali. Antaŭe, kiam viro serĉis fiŝojn aŭ tridaknojn aŭ mevovojn, li portis la armilojn kun si kaj duonon el tempo li kaptis manĝaĵon kaj duonon li ĉirkaŭrigardis, timante, ke alia viro atakos lin. Nun tio estis ŝanĝita. La viroj eliris sen armiloj kaj uzis la tutan tempon por kapti manĝaĵon. Sammaniere, kiam la virinoj iris al la montoj por serĉi radikojn aŭ berojn, kvin el la dek viroj iris kun ili por gardi ilin, dum la tutan tempon, tage kaj nokte, la okuloj de la gento gardostaris ĉe la supro de la monto.

„Sed malfacilaĵoj venis — kiel kutime pri la virinoj. Senedzinaj viroj deziris la edzinojn de aliaj, kaj estis multe de batalado inter la viroj, kaj kelkfoje al unu estis frakasata la kapo aŭ li ricevis lancon tra la korpo. Dum unu gardostaranto estis sur la supro de la monto, alia viro ŝtelis lian edzinon kaj li malsuprenvenis por batali. Tiam la alia gardostaranto timis, ke iu prenos lian edzinon kaj li ankaŭ malsuprenvenis. Estis ankaŭ malfacilaĵo inter la dek viroj, kiuj ĉiam portis la armilojn, kaj ili batalis kvin kontraŭ kvin ĝis kelkaj kuris al la marbordo kaj aliaj kuris post ili.

„Tiel okazis, ke la gento fariĝis senokula kaj sengarda. Ni ne havis la forton de sesdek. Ni tute ne havis forton. Tial ni havis konsiliĝon kaj faris la unuajn leĝojn. Mi estis nur knabeto je tiu tempo, sed mi memoras. Ni diris, ke por esti fortaj ni devis ne batali unu kontraŭ la alia, kaj ni faris leĝon, ke kiam unu viro mortigis alian, lin la gento mortigos. Ni faris alian leĝon, ke kiam kiu ajn ŝtelis la edzinon de alia, lin la gento mortigos. Ni diris, ke kiam viro havis tro grandan forton kaj per tiu forto malutilis al siaj fratoj en la gento, lin ni mortigos, por ke lia forto ne plu malutilu al iu. Ĉar se ni lasus lian forton malutili al iu, la fratoj timus kaj la gento disiĝus kaj ni fariĝus tiel malfortaj kiel ni estis, kiam la viandomanĝantoj unue venis al ni kaj mortigis Buuf.

„Artikosto estis forta viro, tre forta viro, kaj li ne konis la leĝon. Li konis nur sian propran forton, kaj en la nomo de tiu li iris kaj prenis la edzinon de Tri-tridaknulo. Tri-tridaknulo provis batali, sed Artikosto elbastonigis lian cerbon. Tamen Artikosto estis forgesinta, ke ĉiuj viroj en nia gento estis kunigintaj siajn fortojn por obeigi la leĝon inter ni, kaj ni mortigis lin sub lia arbo kaj pendigis lian korpon sur branĉo kiel averto, ke la leĝo estas pli forta ol iu viro. Ĉar ni estis la leĝo, ĉiuj ni, kaj neniu viro estas pli granda ol la leĝo.

„Estis ankaŭ aliaj malfacilaĵoj, ĉar vi devas scii, Cervokuranto kaj Flavakapo kaj Mallumtimanto, ke ne estas facile fari genton. Estis multaj aferoj, malgrandaj aferoj, pri kiuj ni havis grandan malfacilaĵon, ĉar ni devis kunvoki ĉiujn virojn kaj havi konsiliĝon. Ni havis konsiliĝojn matene, tagmeze kaj nokte kaj en la mezo de la nokto. Ni povis trovi malmulte da tempo por havigi manĝaĵon kaŭze de la konsiliĝoj, ĉar estis ĉiam iu malgranda afero, kiun ni devis decidi, ekzemple la elekto de novaj gardostarantoj anstataŭ la malnovaj aŭ decidi kiom da manĝaĵo ricevos la viroj, kiuj ĉiam havis la armilojn en la manoj kaj mem ne povis serĉi manĝaĵon.

„Ni vere bezonis estron por fari tiujn ĉi aferojn, kiu estos la voĉo de la konsiliĝo kaj kiu raportos al la konsiliĝo pri la aferoj, kiujn li faris. Tial ni elektis Fith-Fith kiel estron. Li estis forta viro, ankaŭ, kaj tre ruza, kaj kiam li estis kolera, li faris bruon tiel, Fith-Fith, kiel sovaĝa kato.

„La dek viroj, kiuj gardis la genton estis komisiitaj fari muron el ŝtonoj en la mallarĝa parto de la valo. La virinoj kaj grandaj infanoj helpis, ankaŭ aliaj viroj, ĝis la muro estis preta. Post tio ĉiuj familioj venis el siaj kavernoj kaj arboj kaj konstruis herbodomojn post la muro. Tiuj ĉi domoj estis grandaj kaj pli bonaj ol la kavernoj kaj arboj kaj ĉiu estis pli komforta, ĉar la viroj estis kunigintaj siajn fortojn kaj fariĝis gento. Pro la muro kaj pro la gardistoj estis pli da tempo por ĉasi, fiŝkapti kaj kolekti radikojn kaj berojn; estis pli da manĝaĵo kaj pli bona manĝaĵo, kaj neniu restis malsata. Kaj Tri-piedoj, — tiel nomata, ĉar liaj piedoj estis frakasitaj, kiam li estis knabo, kaj li iris per helpo de bastono — Tri-piedoj prenis la semon de la sovaĝa maizo kaj semis ĝin en la teron en la valo proksime al sia domo. Li ankaŭ provis planti grasajn radikojn kaj aliajn kreskaĵojn, kiujn li trovis en la montaj valoj.

„Pro la sendanĝereco de Lagvalo, kiu estis rezultato de la muro kaj de l’ gardistoj, kaj ĉar estis sufiĉa manĝaĵo por ĉiuj sen batalo, multaj familioj envenis el la marbordaj valoj je ambaŭ flankoj kaj de la montoj, kie ili estis vivintaj pli kiel sovaĝaj bestoj ol kiel homoj. Kaj ne pasis longa tempo antaŭ ol la Lagvalo pleniĝis kaj en ĝi estis multaj familioj. Sed antaŭ ol tio okazis, la tero, kiu antaŭe estis senpaga por ĉiuj kaj apartenis al ĉiuj, estis dividita. Tri-piedoj komencis tion, kiam li plantis maizon. Sed la plej multaj el ni ne zorgis pri la tero. Ni pensis, ke la markado de posedlimoj per ŝtonbariloj estis malsaĝaĵo. Ni havis sufiĉe por manĝi kaj kion pli ni dezirus? Mi memoras, ke mia patro kaj mi konstruis ŝtonbarilojn por Tri-piedoj kaj ricevis maizon kiel pago.

„Do malmultaj ricevis la tutan teron kaj Tri-piedoj ricevis la plimulton. Okazis ankaŭ, ke aliaj kiuj prenis teron, donis ĝin al la malmultaj, kiuj persistis, kaj ili estis pagataj per maizo kaj grasaj radikoj kaj ursfeloj kaj fiŝoj, kiujn la farmistoj ricevis de la fiŝkaptistoj kiel pago por maizo. Kaj antaŭ ol ni sciis ĝin la tero estis prenita.

„Ĉirkaŭ tiu ĉi tempo Fith-Fith mortis kaj Hundodento, lia filo, fariĝis ĉefo. Li postulis esti farata ĉefo, ĉiuokaze, ĉar lia patro estis ĉefo antaŭ li. Krom tio li konsideris sin esti pli granda ĉefo ol lia patro estis. Li estis bona ĉefo komence kaj laboris forte, tiel ke la konsiliĝo havis pli malmulton por fari. Tiam vekiĝis nova voĉo en la Lagvalo. Tiu estis Tordita-lipo. Ni neniam pensis multe pri li, ĝis li komencis paroli kun la spiritoj de la mortintoj. Poste ni nomis lin Grandgrasa, ĉar li manĝis multege kaj faris nenian laboron kaj fariĝis ronda kaj granda. Unu tagon Grandgrasa diris al ni, ke la sekretoj de la mortintoj estas en lia mano kaj ke li estas la voĉo de Dio. Li fariĝis intima amiko de Hundodento, kiu ordonis, ke ni konstruu herbdomon por Grandgrasa. Kaj Grandgrasa metis pastrajn interdiktojn ĉirkaŭ sian domon kaj tenis Dion interne.

„Pli kaj pli Hundodento fariĝis pli potenca ol la konsiliĝo, kaj kiam la konsiliĝo grumblis kaj diris, ke ili nomos alian ĉefon, Grandgrasa parolis per la voĉo de Dio kaj diris ne. Tri-piedoj ankaŭ kaj la aliaj, kiuj havis teron, simpatiis kun Hundodento. Krom tio la plej forta viro en la konsiliĝo estis Marleono, kaj al li la terposedantoj donis teron sekrete kune kun multaj ursfeloj kaj korboj da maizo. Tial Marleono diris, ke la voĉo de Grandgrasa estis vere la voĉo de Dio kaj devis esti obeata. Kaj baldaŭ poste Marleono kvazaŭ fariĝis la voĉo de Hundodento kaj pleje parolis por li.

„Krom tio estis Malgranda-stomako, malgranda viro, tiel maldika en la talio, ke oni povis pensi, ke li neniam havis sufiĉe por manĝi. Interne de la riverelfluo, kie la sablaĵo estis moderiginta la forton de la fluo, li konstruis fiŝkaptilon. Neniu viro iam vidis aŭ sonĝis pri fiŝkaptilo antaŭe. Li laboris semajnojn je ĝi, kun siaj filo kaj edzino, dum la ceteraj el ni ridis je ilia laboro. Sed kiam ĝi estis preta, li kaptis pli multajn fiŝojn en unu tago ol la tuta gento en unu semajno, pro kio estis granda ĝojo. Estis nur unu alia loko en la rivero por fiŝkaptilo; sed kiam mia patro kaj mi kaj dekduo da aliaj viroj komencis fari tre grandan kaptilon, la gardistoj venis el la granda herbodomo, kiun ni estis konstruintaj por Hundodento. Kaj la gardistoj pikis nin per la lancoj kaj diris: „Foriru, ĉar Malgranda-stomako jam estis mem konstruonta kaptilon tie laŭ la vorto de Marleono.”

„Estis multe da grumblado kaj mia patro kunvokis konsiliĝon. Sed kiam li leviĝis por paroli, lin Marleono trapikis je la gorĝo per lanco, kaj li mortis. Kaj Hundodento kaj Malgranda-stomako kaj Tri-piedoj kaj ĉiuj, kiuj havis teron diris, ke tio estis bona. Kaj Grandgrasa diris, ke ĝi estis la volo de Dio. Kaj post tio ĉiuj timis leviĝi en la konsiliĝo kaj estis neniu plua konsiliĝo.

„Alia viro, Porkmakzelo, komencis teni kaprojn. Li aŭdis pri tio inter la viandomanĝantoj, kaj post mallonga tempo li havis multajn brutarojn. Aliaj viroj, kiuj ne havis teron nek fiŝkaptilojn, kaj kiuj alie devus malsati, estis ĝojaj labori por Porkmakzelo, zorgante pri liaj kaproj, gardante ilin kontraŭ sovaĝaj bestoj kaj kondukante ilin al la paŝtejoj inter la montoj. Kiel pago Porkmakzelo donis al ili kapran viandon por manĝi, kaj kaprofelojn kiel vestojn kaj kelkfoje ili interŝanĝis la kaproviandon je fiŝoj kaj maizo kaj grasaj radikoj.

„Tiu ĉi estis la tempo, en kiu mono komencis ekzisti. Marleono estis la viro, kiu unue elpensis ĝin, kaj li priparolis ĝin kun Hundodento kaj Grandgrasa. Kiel vi vidas, tiuj ĉi tri estis tiuj, kiuj ricevis parton el ĉio en la Lagvalo. Unu korbo el tri da maizo apartenis al ili, unu fiŝo el tri, unu kapro el tri. Rekompence ili nutris la gardistojn kaj alproprigis al si mem la restaĵon. Kelkfoje, kiam granda amaso da fiŝoj estis kaptita, ili ne sciis kion fari kun sia parto. Tial Marleono ordonis al la virinoj fari monon el konkoj — malgrandaj rondaj pecetoj kun truo en la centro kaj ili estis farataj glataj kaj belaj. Tiuj ĉi estis surŝnurataj kaj la ŝnurojn oni nomis mono.

„Ĉiu ŝnuro havis la valoron de tridek fiŝoj aŭ kvardek fiŝoj, sed la virinoj, kiuj faris ĉiutage unu ŝnuron, ricevis ĉiu el ili du fiŝojn. La fiŝoj estis prenataj el la porcioj de Hundodento, Grandgrasa kaj Marleono, el tio, kion la tri ne manĝis. La monon ili poste ekcirkuligis. Tiam ili diris al Tri-piedoj kaj, al aliaj terposedantoj, ke ili volas ricevi sian parton de l’ maizo en mono. De tiam, viro, kiu nenion havis, laboris por unu, kiu havis, kaj estis pagata per mono. Por tiu ĉi mono li aĉetis maizon kaj fiŝojn kaj viandon kaj fromaĝon. Kaj Tri-piedoj kaj ĉiuj posedantoj pagis al Hundodento kaj Marleono kaj Grandgrasa ilian parton per mono. Kaj ili pagis la gardistojn per mono kaj ili aĉetis sian manĝaĵon per la mono. Kaj ĉar mono estis malkara, Hundodento dungis pli multajn virojn kiel gardistojn, kaj ĉar mono estis facile farebla, multaj viroj komencis fari monon el konkoj. Sed la gardistoj trapikis ilin per lancoj kaj plenpafis ilin per sagoj, ĉar ili provis detrui la genton. Estis malbone detrui la genton, ĉar tiam la viandomanĝantoj alvenus kaj mortigus ilin ĉiujn kaj dividus la posedaĵojn.

„Grandgrasa estis la voĉo de Dio, sed li prenis Rompita-ripon kaj faris lin pastro, tiel ke li fariĝis la voĉo de Grandgrasa kaj faris la plejmulton el la parolado por li. Kaj ambaŭ havis aliajn virojn kiel servistojn por si. Tiel ankaŭ Malgranda-stomako kaj Porkmakzelo havis aliajn virojn, kiuj kuŝis en la sunbrilo ĉirkaŭ iliaj herbodomoj kaj portis sciigojn por ili kaj faris ordonojn. Kaj pli kaj pli da viroj estis forprenataj de la laboro, kaj tial tiuj, kiuj restis, laboris pli multe ol iam antaŭe. Ŝajnis, ke kelkaj deziris ne labori kaj provis trovi al si metodojn por laborigi aliajn por ili. Malrekta-okulo trovis tian metodon. Li faris la unuan fajrobieron el maizo. Kaj post tio li ne laboris plu, ĉar li parolis sekrete kun Hundodento kaj Grandgrasa kaj la aliaj mastroj, kaj estis konsentite, ke li estos la sola, kiu faros fajrobieron. Sed Malrekta-okulo mem ne laboris. Viroj faris la bieron por li, kaj li pagis ilin per mono. Poste li vendis la bieron por mono kaj ĉiuj viroj aĉetis. Kaj multajn ŝnurojn da mono li donis al Hundodento kaj Marleono kaj ĉiuj.

„Grandgrasa kaj Rompita-ripo subtenis Hundodenton, kiam li prenis sian duan edzinon kaj la trian. Ili diris, ke Hundodento ne estis simila al aliaj viroj, malsupera nur al Dio, kiun Grandgrasa tenis en sia izoligdomo, kaj Hundodento diris tion ankaŭ kaj deziris scii, kiuj ili estis, kiuj grumblis pri la nombro de liaj edzinoj.

„Hundodento farigis grandan boaton kaj multajn virojn li prenis de la laboro, kiuj faris nenion kaj kuŝis en la sunbrilo la tutajn tagojn krom kiam Hundodento eliris en la boato, ĉar tiam ili remis por li. Kaj li faris Tigrovizaĝon estro de ĉiuj gardistoj, tiel ke Tigrovizaĝo fariĝis lia dekstra mano, kaj kiam li ne ŝatis viron, Tigrovizaĝo mortigis tiun viron por li. Kaj Tigrovizaĝo ankaŭ faris alian viron sia dekstra mano, kiu donus ordonojn kaj mortigus por li.

„Sed tio ĉi estis la stranga afero: Kiel la tagoj pasis, ni, kiuj restis, laboris pli kaj pli multe kaj tamen ni ricevis pli kaj pli malmulte por manĝi.”

„Sed kie estis la kaproj kaj la maizo kaj la grasaj radikoj kaj la fiŝkaptilo?” ekparolis Mallumtimanto. „Kaj kion signifas tio ĉi? Ĉu ne pli da manĝaĵo estis havebla per la laboro ol antaŭe?”

„Tiel estas,” konsentis Longbarbo. „Tri viroj ĉe la fiŝkaptilo kaptis pli da fiŝoj ol la tuta gento, antaŭ ol estis fiŝkaptilo. Sed ĉu mi ne diris, ke ni estis malsaĝaj? Ju pli da manĝaĵoj ni povis kapti des pli malmulte da manĝaĵo ni ricevis por manĝi.”

„Sed ĉu ne estis klare, ke la viroj, kiuj laboris, rajtis manĝi ĉion?” demandis Flavakapo.

Longbarbo skuis la kapon malgaje. „La hundoj de Hundodento estis plenŝtopataj per viando, kaj la viroj, kiuj kuŝis en la sunbrilo kaj ne laboris, ruliĝis en graso, kaj samtempe estis malgrandaj infanoj, kiuj ploris ĝis ekdormo pro malsato, kiu ĉiumomente mordis ilin.”

Cervokuranto estis instigata per la rakonto pri malsato eltiri pecon da ursviando kaj friti ĝin sur bastono super la karboj. Tiun ĉi li konsumis kun ŝmacantaj lipoj dum Longbarbo daŭrigis.

„Kiam ni grumblis, leviĝis Grandgrasa kaj diris kun voĉo de Dio, ke Dio elektis la saĝajn virojn por posedi la teron kaj la kaprojn kaj la fiŝkaptilon kaj la fajrobieron, kaj ke sen tiuj ĉi saĝaj viroj ni ĉiuj estus bestoj kiel en la tagoj kiam ni loĝis en arboj.

„Kaj aperis unu, kiu fariĝis kantisto de kantoj por la reĝo. Lin ili nomis la Cimo, ĉar li estis malgranda kaj malgracia en la vizaĝo kaj membroj kaj ne superis per laboro aŭ faroj. Li ŝatis la grasajn medolostojn, la plej bonajn fiŝojn, la lakton kaprovarman, la maizon, kiu unue maturiĝis, kaj la komfortan lokon ĉe la fajro. Kaj tiel fariĝante kantisto de kantoj por la reĝo, li trovis metodon fari nenion kaj fariĝi grasa. Kaj kiam la popolo grumblis pli kaj pli, kaj kelkaj ĵetis ŝtonojn al la granda herbodomo de la reĝo, la Cimo prikantis en kanto kiel bone estis esti fiŝmanĝanto. En sia kanto li diris, ke la fiŝmanĝantoj estis la elektitoj de Dio kaj la plej bonaj, kiujn faris Dio. Li kantis pri la viandomanĝantoj kiel pri porkoj kaj kornikoj, kaj kantis pri tio: kiel bele kaj bone estus, ke la fiŝmanĝantoj batalus kaj mortus farante la laboron de Dio, t.e. la mortigo de viandomanĝantoj. La vortoj de lia kanto estis kiel fajro en ni, kaj ni petegis esti kondukataj kontraŭ la viandomanĝantoj. Kaj ni forgesis, ke ni estis malsataj kaj kial ni grumblis kaj ni ĝojis esti kondukataj de Tigrovizaĝo trans la monton, kie ni mortigis multajn viandomanĝantojn kaj estis kontentaj.

„Sed aferoj ne iĝis pli bonaj en la Lagvalo. La sola maniero, en kiu ni povis ricevi manĝaĵon estis labori por Tri-piedoj aŭ Malgranda-stomako aŭ Porkmakzelo; ĉar ne estis tero, en kiu viro por si mem povis planti maizon. Kaj ofte estis pli da viroj ol Tri-piedoj kaj la aliaj bezonis por la laboro. Tiuj ĉi viroj do restis malsataj kaj same iliaj edzinoj kaj infanoj kaj iliaj maljunaj patrinoj. Tigrovizaĝo diris, ke ili povas fariĝi gardistoj, se ili volas, kaj multaj tion faris; kaj tiel ili ne faris laboron, sed pikis per lancoj tiujn, kiuj laboris kaj grumblis pri la nutrado de tiom da senlaboruloj.

„Kaj kiam ni grumblis, ĉiam la Cimo kantis novajn kantojn. Li diris, ke Tri-piedoj kaj Porkmakzelo kaj la aliaj estis fortaj viroj kaj ke tio estis la kaŭzo, ke ili havis tiel multe. Li diris, ke ni devis ĝoji, ĉar ni havis tiel fortajn virojn inter ni, alie ni pereus pro nia propra malindeco kaj pro la viandomanĝantoj. Tial ni kun ĝojo devis lasi tiajn fortajn virojn havi ĉion, kion ili povas enmanigi. Kaj Grandgrasa kaj Porkmakzelo kaj Tigrovizaĝo kaj la aliaj diris, ke tio estis vera.

„Bone, diris Longadento, mi do ankaŭ fariĝos forta viro. Kaj li havigis al si maizon kaj komencis fari fajrobieron kaj vendi ĝin por monŝnuroj. Kaj kiam Malrekta-okulo plendis, Longadento diris, ke li mem estis forta viro, ke, se Malrekta-okulo farus pli da bruo, li elbatus al li la cerbon. Tiam Malrekta-okulo timis kaj iris paroli kun Tri-piedoj kaj Porkmakzelo. Kaj ĉiuj tri iris kaj parolis kun Hundodento. Kaj Hundodento parolis al Marleono kaj Marleono sendis kurieron al Tigrovizaĝa kun sciigo. Kaj Tigrovizaĝo sendis siajn gardistojn, kiuj bruligis la domon de Longadento kune kun la fajrobieron, kiun li estis farinta. Ili ankaŭ mortigis lin kaj lian familion. Kaj Grandgrasa diris, ke tio estis bona, kaj la Cimo kantis alian kanton pri kiel bone estis plenumi la leĝon kaj kia bela lando estis la Lagvalo kaj ke ĉiu viro, kiu amis la Lagvalon, devis eliri por mortigi la malbonajn viandomanĝantojn. Kaj ree lia kanto estis kiel fajro por ni, kaj ni forgesis grumbli.

„Estis tre strange. Kiam Malgranda-stomako kaptis tro multe da fiŝoj, tiel ke oni postulis tre multajn por malmulte da mono, li reĵetis multajn fiŝoĵn en la maron, por ke pli da mono estu pagata por tiuj, kiuj restis. Kaj Tri-piedoj ofte lasis multajn kampojn kuŝi nekulturataj, por ricevi pli da mono por sia maizo. Kaj kiam la virinoj estis farintaj sufiĉe da mono, Hundodento haltigis la faradon de mono. Kaj la virinoj ne havis laboron, kaj tial ili prenis la lokon de la viroj. Mi laboris ĉe la fiŝkaptilo ricevante unu monŝnuron por kvin tagoj. Sed mia fratino nun faris mian laboron ricevante unu monŝnuron por dek tagoj. La virinoj laboris pli malkare kaj estis pli malmulte da manĝaĵo, kaj Tigrovizaĝo diris, ke ni povas fariĝi gardistoj. Sed mi ne povis fariĝi gardisto, ĉar mi estis lama je unu piedo kaj Tigrovizaĝo ne deziris min. Kaj estis multaj similaj al mi. Ni estis eluzitaj viroj kaj povis nur peti laboron aŭ zorgi pri la infanetoj, dum la virinoj laboris.”

Flavakapo ankaŭ fariĝis malsata pro la rakonto kaj fritis pecon da ursa viando sur la karboj.

„Sed kial vi ne ribelis, vi ĉiuj kaj mortigis Tri-piedojn kaj Porkmakzelon kaj Grandgrasan kaj la aliajn por ricevi sufiĉon por manĝi?” demandis Mallumtimanto.

„Ĉar ni ne povis kompreni,” respondis Longbarbo. „Estis tro multe por pripensi, kaj estis ankaŭ gardistoj, kiuj enpuŝis lancojn en nin, kaj Grandgrasa, kiu parolis pri Dio, kaj la Cimo, kiu kantis novajn kantojn. Kaj kiam iu viro vere pensis prave kaj diris tion, Tigrovizaĝo kaj la gardistoj prenis lin, kaj li estis ligata al la rokoj dum malalta maro, tiel ke la leviĝanta akvo dronigis lin.

„Estis stranga aĵo — la mono. Ĝi similis la kantojn de Cimo. Ĝi ŝajnis tre bona sed ne estis tia, kaj ni ekkomprenis malrapide. Hundodento komencis enkolekti la monon. Li metis ĝin en granda amaso en herbodomo kun gardistoj por gardi ĝin tage kaj nokte. Kaj ju pli multe da mono li amasigis en la domo des pli kara fariĝis la mono, tiel ke viro laboris pli longan tempon por monŝnuro ol antaŭe. Estis ankaŭ ĉiam parolo pri milito kun la viandomanĝantoj, kaj Hundodento kaj Tigrovizaĝo plenigis multajn domojn per maizo kaj sekigitaj fiŝoj kaj fumita kaproviando kaj fromaĝo. Kaj kvankam la manĝaĵo estis amasigita tie kiel montoj, tamen la homoj ne havis sufiĉe por manĝi. Estis al ili egale. Kiam ajn la popolo grumblis tre laŭte, la Cimo kantis novan kanton, kaj Grandgrasa diris, ke estis la vorto de Dio, ke ni devis mortigi viandomanĝantojn, kaj Tigrovizaĝo kondukis nin trans la monton por mortigi kaj esti mortigataj. Mi ne estis sufiĉe bona por fariĝi gardisto kaj kuŝi grasa en la sunbrilo, sed kiam ni iris militi, Tigrovizaĝo bonvole kunprenis min. Kaj kiam ni estis manĝintaj ĉiun manĝaĵon, kiu estis konservita en la domoj, ni ĉesis batali kaj iris hejmen por labori kaj ree amasigi manĝaĵon.

„Vi do ĉiuj estis frenezaj,” rimarkis Cervokuranto.

„Tiam ni efektive ĉiuj estis frenezaj,” konsentis Longbarbo. „Estis strange, jes ĉio. Tie estis Fendita-nazo. Li diris, ke ĉio estis malbona. Li diris, ke estis prave, ke ni fariĝis fortaj kunigante niajn fortojn. Kaj li diris, ke kiam ni komence fondis la genton, estis prave, ke la viroj, kies forto malutilis al la gento, estis senigataj de sia forto — viroj, kiuj frakasis la kapojn de siaj fratoj kaj ŝtelis la edzinojn de siaj fratoj. Kaj nun, li diris, la gento ne plifortiĝis, sed malplifortiĝis, ĉar estis viroj kun alia speco de forto, kiuj malutilis al la gento — viroj, kiuj havis la forton de la tero kiel Tri-piedoj; kiuj havis la forton de la fiŝkaptilo kiel Malgranda-stomako, kiuj havis la forton de la kaproviando kiel Porkmakzelo. La farotaĵo, diris Fendita-nazo, estas senigi tiujn ĉi virojn de ilia malbona forto; igi ilin labori ĉiuj kaj lasi neniun viron manĝi, kiu ne laboris.

„Kaj la Cimo kantis novan kanton pri viroj similaj al Fendita-nazo, kiuj deziris iri returnen kaj loĝadi en arboj.

„Tamen, Fendita-nazo diris ne; ke li ne deziris iri returnen, sed antaŭen; ke ili plifortiĝus nur se ili kunigus siajn fortojn; kaj se la fiŝmanĝantoj volus kunigi sian forton kun tiu de la viandomanĝantoj, ke tiam ili ne plu bezonus labori pli ol du horojn ĉiutage.

„Tiam la Cimo ree kantis, kaj li kantis ke Fendita-nazo estis mallaborema, kaj li ankaŭ kantis la Kanton pri la Abeloj. Ĝi estis stranga kanto, kaj tiuj, kiuj aŭdis ĝin, fariĝis frenezaj same kiel je trinkado de forta fajrobiero. La temo de la kanto estis abelaro kaj raba vespo, kiu envenis por loĝi kun la abeloj, kaj kiu ŝtelis ilian mielon. La vespo estis mallaborema kaj diris al ili, ke oni ne bezonis labori; li ankaŭ diris al ili, ke ili povas fariĝi amikoj de la ursoj, kiuj ne estas ŝtelistoj de mielo, sed nur tre bonaj amikoj. Kaj la Cimo kantis per malrektaj vortoj, tiel ke la aŭskultantoj sciis, ke la abelaro estis la lagvala gento kaj ke la ursoj estis la viandomanĝantoj kaj la mallaborema vespo estis Fendita-nazo. Kaj kiam la Cimo kantis, ke la abeloj aŭskultis vespon ĝis la abelaro estis proksima al pereo, la popolo murmuregis; kaj kiam la Cimo kantis, ke fine la bonaj abeloj mortpikis la vespon, la popolo ekprenis ŝtonojn de la tero kaj ŝtonmortigis Fendita-nazon ĝis oni povis nenion vidi krom la ŝtonamaso, kiun ili estis ĵetintaj sur lin. Kaj estis multaj malriĉaj homoj, kiuj laboris multe kaj longe kaj ne havis sufiĉe por manĝi, kiuj helpis ĵeti ŝtonojn sur Fendita-nazon.

„Kaj post la morto de Fendita-nazo estis nur unu alia viro, kiu kuraĝis eldiri siajn pensojn kaj tiu viro estis Harvizaĝo. „Kie estas la forto de la fortaj?” li demandis. „Ni estas la fortaj, ni ĉiuj, kaj ni estas pli fortaj ol Hundodento kaj Tigrovizaĝo kaj Tri-piedoj kaj Porkmakzelo kaj ĉiuj la aliaj, kiuj nenion faras kaj multon manĝas kaj malfortigas nin per la malutilo de sia forto, kiu estas malbona. Viroj, kiuj estas sklavoj, ne estas fortaj. Se la viro, kiu unue trovis la utilon kaj uzadon de fajro, estus uzinta sian forton, ni estus liaj sklavoj kiel ni estas la sklavoj hodiaŭ de Malgranda-stomako, kiu trovis la utilon kaj uzadon de la fiŝkaptilo, kaj de la viroj, kiuj trovis la utilon kaj uzadon de la tero, de la kaproj, de la fajrobiero. Antaŭe ni loĝis en arboj, miaj fratoj, kaj neniu estis sendanĝera. Sed ni plu ne batalas unu kontraŭ alia, ni estas kunigintaj niajn fortojn. Ni do ne batalu plu kontraŭ la viandomanĝantoj. Ni kunigu nian forton kun ilia. Tiam ni estos vere fortaj, kaj tiam ni eliros kune, la fiŝmanĝantoj kaj la viandomanĝantoj, kaj ni mortigos la tigrojn kaj la leonojn kaj la lupojn kaj la sovaĝajn hundojn kaj ni paŝtos niajn kaprojn sur la montetflankoj kaj plantos nian maizon kaj niajn grasajn radikojn en la altaj montvaloj.

„En tiu tago ni estos tiel fortaj, ke ĉiuj sovaĝaj bestoj forkuros de ni kaj pereos. Kaj nenio kontraŭstaros nin, ĉar la forto de ĉiu viro estos la forto de ĉiuj viroj en la mondo.”

„Tiel diris Harvizaĝo kaj ili mortigis lin, ĉar ili diris, ke li estis sovaĝa viro kaj deziris iri returnen kaj loĝadi en arbo. Estis tre strange. Kiam ajn viro deziris iri antaŭen, ĉiuj, kiuj staris senmovaj, diris, ke li iris returnen kaj devis esti mortigata. Kaj la malriĉuloj helpis ŝtonmortigi lin kaj estis malsaĝuloj. Ni ĉiuj estis malsaĝuloj krom tiuj, kiuj estis grasaj kaj ne faris laboron. La malsaĝuloj estis nomataj saĝaj kaj la saĝaj estis ŝtonmortigataj. Viroj, kiuj laboris, ne ricevis sufiĉe por manĝi, kaj la viroj, kiuj ne laboris, manĝis tro multe.

„Kaj la gento daŭrigis perdi forton. La infanoj estis malfortaj kaj malsanaj. Kaj ĉar ni ne manĝis sufiĉe, strangaj malsanoj venis inter nin, kaj ni mortis kiel muŝoj. Kaj poste la viandomanĝantoj venis al ni. Ni estis sekvintaj Tigrovizaĝon tro ofte trans la monton por mortigi ilin, kaj nun ili venis por repagi per sango. Ni estis tro malfortaj kaj malsanaj por defendi la grandan muron. Kaj ili mortigis nin ĉiujn krom kelkaj virinoj, kiujn ili forprenis kun si. La Cimo kaj mi forkuris, kaj mi kaŝis min en la plej sovaĝaj lokoj kaj fariĝis ĉasanto de viando kaj ne plu estis malsata. Mi ŝtelis edzinon de la viandomanĝantoj kaj iris por loĝi en la kavernoj de la altaj montoj, kie ili ne povis min trovi. Kaj mi havis tri filojn, kaj ĉiu filo ŝtelis edzinon de la viandomanĝantoj. Kaj la restaĵon vi scias, ĉar vi estas la filoj de miaj filoj.”

„Sed la Cimo?” demandis Cervokuranto. „Kio fariĝis el li?”

„Li iris por loĝi kun la viandomanĝantoj kaj estis kantisto de kantoj por la reĝo. Li estas nun maljunulo, sed li kantas la samajn malnovajn kantojn; kaj kiam viro venas por iri antaŭen, li kantas ke tiu viro iras returnen por loĝi en arbo.”

Longbarbo eniĝis en la ursokorpon kaj suĉis per sendantaj dentokarnoj pecon da sebaĵo.

„Iun tagon,” diris li, purigante la manojn sur la flankoj, „ĉiuj malsaĝuloj estos mortintaj, kaj tiam ĉiuj vivantoj iros antaŭen. La sekreto de la forto de la fortaj apartenos al ili kaj ili kunigos siajn fortojn, tiel ke el ĉiuj viroj en la mondo ne unu batalos kontraŭ alia. Ne ekzistos gardistoj aŭ postenoj sur la muroj. Kaj ĉiuj ĉasbestoj estos mortigataj kaj, kiel Harvizaĝo diris, ĉiuj montetflankoj estos paŝtejoj por kaproj kaj ĉiuj valoj estos surplantitaj per maizo kaj grasaj radikoj. Kaj ĉiuj viroj estos fratoj, kaj neniu viro kuŝos senlabora en la sunbrilo kaj estos nutrata de siaj kamaradoj. Kaj ĉio ĉi efektiviĝos en la tempo, kiam ĉiuj malsaĝuloj estos mortintaj, kaj kiam estos neniaj kantistoj, kiuj staras senmove kantante la Kanton pri la Abeloj. Abeloj ne estas homoj.”




La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Jack London kaj de la tradukinto: Karl Hjalmar Fröding.