La gimnazio

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : La gimnazio (1909)
de Ŝolom Alejĥem
Tradukita de L. L. Zamenhof
Unue publikigita en La Revuo, 1909, p. 289-302; unua libra eldono: 1924; ĉi tiu teksto baziĝas sur la dua libra eldono el 1929. Tradukita el la jida lingvo.


LA GIMNAZIO




La plej malbona malamiko, mi diras al vi, ne faros al vi tion, kion homo povas fari mem al si, precipe se en la aferon enmiksiĝas virino, t. e. edzino. Pri kio, vi pensas, mi tion diras? nu, ĝuste pri mi mem. Jen, prenu ekzemple min: kiel vi min vidas, ŝajnas al vi, ke vi vidas nenion eksterordinaran; simpla hebreo, de meza klaso; sur mia nazo ne estas skribite, ĉu mi havas monon, ĉu mi ne havas monon, ĉu mi eble sidas en ŝuldoj. Povas esti, ke iam mi efektive havis monon, kaj ne sole monon — mono nenion valoras — mi havis laborenspezojn, kaj mi havis ilin en honoro kaj kviete, mi ne flugis, mi ne bruis, kiel aliaj, kiuj amas «hi, hu, ha».... Ne, mia principo estas, ke kviete kaj nerapide estas pli bone. Kviete kaj nerapide mi butikis, kviete kaj nerapide mi kelkajn fojojn haltis, kviete kaj nerapide faris interaranĝon kun la komercistoj kaj kviete kaj nerapide denove komencis labori. Sed en la mondo ekzistas ja Dio; nu, Li favore donacis al mi edzinon… ŝi ne estas ja ĉi tie, sekve ni povas paroli malkaŝe…edzino, por tiel diri, kiel ĉiuj edzinoj; mi devas diri, ke laŭ la aspekto ŝi eĉ estas tute tolerebla, jes, tuta «persono», Dio ŝin konservu, duoble pli granda ol mi, kaj ne malbela, eĉ belulino, oni povas diri, kaj ne malsaĝa, eĉ saĝa, oni povas diri, tre saĝa, multescia, tuta viro. Sed ĝuste ĉi tio estas la tuta malbono! Ho, mi diras al vi, ne bone estas, se la edzino estas viro! Kiel ajn saĝa ŝi estas, sed la Plejpotenca ja tamen kreis antaŭe Adamon kaj nur poste Evon! Sed iru, parolu kun ŝi, ŝi respondas: «ke la Plejpotenca kreis antaŭe vin kaj poste nin, tio» ŝi diras, «estas Lia afero; sed pri tio», ŝi diras, «ke Li donis al mi en la piedplaton pli da saĝo, ol vi havas en la kapo, pri tio», ŝi diras, «mi ne estas kulpa». — «Kiakaŭze», mi diras, «vi nun parolas pri tio»? — «Tiakaŭze», ŝi diras, «mi nun parolas pri tio, ke pri ĉio devas zorgi nur mia kapo; eĉ pri la enmeto de nia infano en la gimnazion», ŝi diras, «ankaŭ devas pensi nur mi». — «Kie», mi diras, «estas skribite «gimnazio»? Ĉu ne sufiĉos por mi, se li ellernos la sciencon hejme?» — «Mi jam diris al vi mil fojojn», ŝi diras, «ke vi neniam atingos mian konsenton, ke mi iru kontraŭ la moroj de la mondo; la moroj de la mondo postulas», ŝi diras, «ke infanoj nuntempe vizitadu gimnazion.» — «Laŭ mia cerbo», mi diras, «mi opinias, ke la mondo estas freneza.» — «Nur vi sola», ŝi diras, «havas normalan prudenton! se la mondo» ŝi diras, «agus laŭ via prudento, ĝi efektive bele aspektus!» — «Ĉiu homo», mi diras, «agas laŭ sia prudento.» — «Miaj malamikoj», ŝi diras, «kaj la malamikoj de miaj amikoj posedu tion en siaj poŝoj, en siaj kestoj kaj ŝrankoj, kion vi posedas en via kapo.» — «Ve estas», mi diras, «al la viro, se virino kuraĝas lin kritiki.» — «Ve estas», ŝi diras, «al la virino, se ŝi havas tian edzon, ke virino devas lin kritiki!» Nu, iru, diskutu kun virino! Kiam vi diras al ŝi unu aferon, ŝi respondas al vi ion tute alian; kiam vi diras al ŝi unu vorton, ŝi redonas al vi dek-du; kaj se vi decidas silenti, tiam ŝi subite komencas plori aŭ tute improvizite, pardonu mian esprimon, ŝi svenas. Nu, tiam vi estas jam vere enviinda!… Unuvorte, disputo post disputo, venkis fine ŝi, ne mi; ĉar ni ne faru al ni iluziojn: se «ŝi» volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?…
Unuvorte, kion mi rakontu al vi? Estis decidite «gimnazio»! Oni devas, ŝi diras, komenci preparadi la knabon, ke li eniru en la «komencon de ĉiu saĝo», en la « mladŝe prigotovitelne»[1]. Certe ĝi estas granda scienco! bagatelo, la «mladŝe prigotovitelne»! Mi pensas, ke ĉe ni la plej senkapabla ĥedera[2] bubo, la unua renkontita komencanto, povus ilin ĉiujn kaŝi en la poŝo, des pli ankoraŭ tia knabo kiel mia, pri kiu mi povas diri al vi, ke se vi traveturos tutan imperion, vi ne trovos duan similan! Mi estas ja patro, kaj mi ne devas laŭdi, sed mi povas diri al vi, ke li havas kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo. Kion mi longe rakontu al vi? Li iris, kaj li stariĝis al la ekzameno, kaj li ekzameniĝis, kaj… ne sukcesis. Kiakaŭze? li ricevis «du»[3] el aritmetiko! Li estas, ili diras, malforta en la kalkulado, en la scienco de «matematiko», ili diras. Kiel plaĉas al vi tia historio? La knabo havas kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo, eĉ se vi traveturos tutan imperion, kaj ili rakontas al mi historiojn pri ia matematiko! Unuvorte, li malsukcesis en la ekzameno. Kompreneble, tio min tre forte ĉagrenis: Se li iris jam ekzameniĝi, mi dezirus almenaŭ, ke li sukcesu! Sed mi estas ja viro, ne virino, tial mi trankviliĝis kaj diris al mi: estu la afero propeka ofero, hebreo ja alkutimiĝis.... Sed iru, parolu kun ŝi! Ŝi enbatis en sian kapon la frenezaĵon, unu fojon por ĉiam, nepre devas esti gimnazio! Mi parolas al ŝi: «diru al mi, mia kara, por kio vi tion bezonas? Kontraŭ la milita servo? Li, dank’ al Dio, estas ja garantiita», mi diras, «li estas ja solinfano; por laborenspezi», mi diras, «mi ankaŭ bezonas tion kiel balaaĵon; kion», mi diras, «ĝi min malhelpas, se li estos butikisto simile al mi, aŭ komercisto simile al ĉiuj aliaj hebreoj? kaj se eble la sorto decidos, ke li estu riĉulo, bankiero, tio min ankaŭ ne afliktus». Tiel mi parolas kaj admonas. Sed ĉu la muro ion aŭdas? «Pli bone estas», ŝi diras, «ke li ne eniris en la «mladŝe prigotovitelne»; ne granda malfeliĉo; pli bone estos, se li eniros rekte en la «starŝe prigotovitelne»[4] — Nu, kion fari! Vi volas «starŝe prigotovitelne», — estu «starŝe prigotovitelne»; ĝi certe estas por mi tre grava afero! la knabo havas ja kapon, kian vi ne trovos, eĉ se vi traveturos tutan imperion.... Sed kio estis la fino? Kiam venis la ĝusta prezentiĝo, li denove ricevis «du», jam ne de matematiko: lia skribado estas ne tute, kiel oni bezonas! tio estas, li skribas bone, sed nur pri unu litero li estas iom ne tute en ordo, pri la litero «jat»[5]; por diri pli ĝuste, li skribas ĝin, la literon «jat» — kial li ĝin ne skribus? sed lia malmerito estas, ili diras, li skribas ĝin ne tie, kie oni devas. Efektive, granda malfeliĉo! Mi tute ne scias, kiamaniere mi veturos al Poltavo aŭ al Lodz por la foiro, se li, Dio gardu, ne skribos la «jat» tie, kie ili tion deziras! Nu, mi diras al vi, kiam oni sciigis al ni la novaĵon, tiam ŝi, kompreneble, fariĝis tute furioza: ŝi flugis al la direktoro, ŝi diskutis, ŝi klarigis, ke la knabo ĉion bone scias, ke li en ĉio estas forta; por pruvo, ŝi diris, oni lin voku, oni lin ekzamenu denove, de la komenco.... Kompreneble, oni ŝin atentis, kiel la pasintjaran neĝon; oni enskribis «du»-on, kaj ankoraŭ kian duon! duon kun minuso![6] kaj nun kuru kaj insultu!… Komenciĝis kriado kaj tumulto: mia Dio, denove li ne sukcesis en la ekzameno! «Nu, kio do estas?», mi diras al ŝi, «kion fari? Ĉu ĝi valoras, ke oni pro tio venenu al si la vivon? Hebreo», mi diras, «ja alkutimiĝis».... Tiam ŝi, kompreneble, ekflamas kaj komencas ĵetadi fajron, malbenojn kaj insultojn, tute laŭ ilia maniero.... Sed tion ni lasu, — vere kompatinda estis li mem, la malfeliĉa knabo, kaj la koro doloris, kiam oni lin rigardis. Tia malfeliĉo! Ĉiuj ornamos sin per blankaj butonetoj[7],kaj li tion ne povos fari… Mi diras al li: «kia malsaĝulo vi estas, simpla azeno vi estas! Ĉu estas eble, ke la tuta mondo eniru en la gimnazion? Malsaĝuleto mia», mi diras, «iu devas ja resti hejme, ĉu ne vere? kaj se vi zorgas pri la milita servo», mi diras.... Tiam ŝi fariĝas kolerega kaj furioze min atakas : «bela kompatemulo», ŝi diras; «kiu vin petas», ŝi diras, «ke vi lin konsolu per tiaj saĝaj paroloj? Pli bone estus», ŝi diras, «se vi penus, ke ni ricevu por li ian taŭgan instruiston», ŝi diras, «apartan, rusan por la gramatiko».
Vi aŭdas? jam du instruistojn mi devas teni! unu instruisto kaj unu melamedo[8] jam ne sufiĉas! Unuvorte, disputo post disputo, venkis kompreneble ŝi, ne mi; ĉar ni ne faru al ni iluziojn: se «ŝi» volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?
Unuvorte, kion mi rakontu al vi? Oni prenis novan instruiston, jam rusan, ne — Dio gardu — ian hebrean, fi, sed efektivan kristanon; ĉar gramatiko, vi komprenas, por eniri en la unuan klason, estas ja pli akra ol kreno; bagatelo, la gramatiko, la litero «jat»!… Nu, se mi volus rakonti al vi pri la instruisto, kiun Dio al ni sendis, estus simple honto rakonti; ni devis suferi de li plej venenitajn tagojn, li nin ĉiujn traktadis kiel senvalorajn bestojn, li ridadis kaj mokadis nin ĝuste en la vizaĝon. Li, ekzemple, — en la infero li brulu — dum la instruado de la gramatiko ne povis trovi ian alian vorton krom «ajlo»[9], t. e. ruse «ĉesnok»: «ĉesnok, ĉesnoka, ĉesnoku, ĉesnokoju»[10]… la diablo lin prenu! Se ne estus «ŝi», tiam mi prenus lin je la kolo kaj elĵetus lin al ĉiuj diabloj kun lia bela gramatiko! Por «ŝi» ĉio estis tolerebla: ĉar la knabo ja scios, kie oni devas skribi la literon «jat», kaj kie oni ne devas ĝin skribi! Nu, prezentu al vi, dum la vintro oni lin sufiĉe elturmentis, kaj nur ĉirkaŭ Pentekosto li devis iri al la buĉo. Kiam pasis Pentekosto, li iris kaj stariĝis al la ekzameno kaj alportis hejmen jam ne «duon» sed «kvaron» kaj «kvinon»[11]. Ĝojo, triumfo! Gratulon, gratulegon!… Sed atendu, ne tiel rapidu kun la gratulo; oni ne scias ankoraŭ tute precize, ĉu li estas akceptita; oni tion scios ne pli frue ol en Aŭgusto! Kial nur en Aŭgusto? kial ne tuj? Iru, demandu ilin! Sed kion fari? Hebreo ja alkutimiĝis....
Venis Aŭgusto; mi rigardas, — mia kunulino ne ripozas: de la direktoro ŝi kuras al la inspektoro, de la inspektoro al la direktoro.... «Kial vi kuradas hodiaŭ», mi diras al ŝi, «kiel venenita muso, de Abraĉjo al Jaĉjo?».... «Kial mi kuradas?» Ŝi diras; «Ĉu vi ne estas ĉitieulo! Ĉu vi ne scias do, kio fariĝas en la nuna tempo en la gimnazioj, kun la procentoj[12].... Nu, mia sinjoro, kio montriĝis? li ja efektive ne estis akceptita! Vi volas scii, kial? Tial ke li ne ricevis du «kvinojn». Se la ambaŭ notoj, kiujn li ricevis, estus kvinoj, tiam, ili diras, li eble estus akceptita. Vi aŭdas? «eble»? kiel plaĉas al vi la «eble»? Nu, kion mi havis de ŝi, pri tio mi ne parolos; vere kompatinda estis li, la knabo: li kuŝas kun la vizaĝo kaŝita en la kuseno, kaj li ne ĉesas plori. Tio daŭris tiel longe, ĝis fine oni devis preni por li novan instruiston, ĝuste studenton de la gimnazio, kaj oni komencis preparadi lin jam por la dua klaso, en tute alia maniero, ĉar la dua klaso ne estas bagatelo: por ĝi oni bezonas jam, krom matematiko kaj gramatiko, ankaŭ geografion kun kaligrafio kaj kun mi ne scias kio ankoraŭ. Kvankam, por diri al vi la veron, mi por ĉio kune ne donus eĉ tri spesojn: peceto da talmuda komentario estas multe pli malfacila ol ĉiuj iliaj lernaĵoj, kaj eble ankaŭ pli saĝa… sed kion fari? Hebreo alkutimiĝis....
Unuvorte, komenciĝis tuta seriaro da lecionoj. Li leviĝas tre frue — la lecionoj; li faris la matenan preĝon kaj matenmanĝon — la lecionoj; la tutan tagon — la lecionoj. Ĝis malfrue en la nokto oni aŭdas, kiel li tamburas: «nominativo», «akuzativo», «adicitivo», «multoblativo»… ĝi simple skrapas la orelojn. Kiu pensas pri manĝo, kiu pensas pri dormo? «Oni prenis malfeliĉan infanon», mi diras, «kaj oni turmentas ĝin sen kulpo kaj sen kaŭzo! Ĝi estas ja vera kompatindaĵo», mi diras, «la infano — Dio gardu — ja malsaniĝos!» — «Formordu al vi la langon», ŝi diras. Nu, kion vi volas? li iris ankoraŭ unu fojon al la buĉo, kaj li alportis de ĉiuj ekzamenaj objektoj purajn «kvinojn», nenion krom «kvinoj»! Ne mirinde! li havas ja tian kapon, kian vi ne trovos, se vi eĉ traveturos tutan imperion; kaj krom tio tia diligenta, tage kaj nokte li nur lernadis kaj ripetadis! Sekve estas ja bone? jes? Sed kiam venis la ĝusta tago, oni elpendigis en la gimnazio la nomaron de ĉiuj akceptitaj infanoj, — ni rigardas — nia tie ne estas! Komenciĝis kriado, ploregado.... Kiarajte? tia maljustego! puraj «kvinoj» de ĉiuj objektoj! Ha, ŝi iros, ha, ŝi kuros, ha, ŝi faros tion kaj tion.... Unuvorte, ŝi iris, ŝi kuris, ŝi faris tion kaj tion… tiel longe, ĝis oni ŝin petis, ke ŝi ĉesu tedi al ili la kapon, tio estas, parolante inter ni, oni ŝin simple forpelis. Jes. Kaj kiam oni ŝin fine forpelis, tiam ŝi kun granda ve-kriado enfalis en la hejman domon: «Ha», ŝi krias, «kia patro vi estas! se vi estus», ŝi diras, «sindonema patro, varma, kiel ĉiuj aliaj patroj, tiam», ŝi diras, «vi ankaŭ trovus protekton, kiel la aliaj, al la direktoro protekton, konatecon. tion, alion…». Kiel plaĉas al vi la virina ideo? «Ĉu ne sufiĉas», mi diras, «ke mi devas konstante memori pri la pagodatoj, pri la foiroj, pri la ŝuldatestoj, pri la kambioj, pri la protestoj kaj la diversaj aliaj malbenaĵoj? Eble vi volas, ke mi fariĝu bankrotulo pro via gimnazio kaj viaj klasoj, kiuj alrampis al mi jam ĝis la gorĝo?» Vi eble pensas, ke ŝi aŭdas, kion mi parolas al ŝi? Tute ne, nenia atento! Ŝi daŭrigas sian faradon: ŝi segas kaj fajlas kaj boras kaj mordetas kiel vermo, tage kaj nokte, tage kaj nokte. «Se via edzino», ŝi diras, «estus por vi edzino kaj via infano estus por vi infano, se mi havus por vi», ŝi diras,«eĉ plej malgrandan valoron, almenaŭ iometan....» — «Kio do», mi diras, «tiam estus?» — «Tiam», ŝi diras, «vi kuŝus ĉe mi profunde en la tero, mi vin enterigus trifoje ĉiutage, vi ne povus eltombiĝi eĉ en la tago de la mondfina juĝo!» Nu, kiel plaĉas al vi tia salulo? Tio estas simple, kiel oni diras, kapti edzon kaj fari al li subitan banon per sitelo da akvo, pro la ĉarma paco! Kompreneble, mi miaflanke ankaŭ ne silentas, ĉar oni estas ja, kiel oni diras, nur homo, kaj ĉiu homo havas ja galon.... Forte min envii vi tamen ne bezonas, kaj venkis kompreneble ne mi, sed ŝi; ĉar se «ŝi» volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?
Unuvorte, kion mi rakontu al vi? Mi komencis serĉi protekton, konatecon, tion, alion; mi lasis min moki, mi suferis honton, ĉar ĉiu demandas tute prave: «vi estas, sinjoro Arono, estimata hebreo, vi estas domhavanto, kaj vi havas nur unu solan filon, kia do demono vin instigas, ke vi puŝiĝu kun li tien, kien oni ne devas?»… Nu, iru, rakontu al ili historion, ke mi posedas propran edzinon — cent dudek jarojn ŝi vivu, — kaj ke ŝi enprenis al si en la kapon frenezan ideon: gimnazio, gimnazio kaj gimnazio! Nu, kio estis plue? Vi devas scii, ke mi mem ankaŭ ne apartenas al trograndaj mallertuloj, kun helpo de Dio mi trabatis al mi vojeton rekte tien, kien estis necese, kaj mi trafis en la kabineton de la granda sinjoro mem, la gimnaziestro. Jes! Kaj mi sidiĝis kaj komencis paroli kun li tiel kaj tiel — mi kapablas, dank’al Dio, paroli kun granda sinjoro, se mi nur volas, piki al mi la langon oni ne bezonas. «Kion vi deziras?» li min demandas kaj petas min sidiĝi, Kaj mi respondas al li mallaŭte en la orelon: «Plej moŝta moŝto», mi diras, «ni estas homoj ne riĉaj, sed ni havas negrandan kapitaleton kaj unu bonan neordinaran knabon, kiu», mi diras, «volas lerni, kaj mi volas, kaj mia edzino tre volas....» Tiam li denove demandas min: «Kion vi deziras?» Tiam mi respondas al li denove kaj mi alŝoviĝas al li ankoraŭ pli proksime: «plej moŝta moŝto», mi diras, «ni estas homoj ne riĉaj, sed ni havas negrandan kapitaleton kaj unu bonan neordinan knabon, kiu», mi diras, «volas lerni, kaj mi volas, kaj mia edzino tre volas…» kaj mi forte akcentas la «tre»,por ke li min komprenu.... Sed li havas ja gojan[13] kapon, tial li ne komprenas, kion mi aludas, kaj li diras al mi jam kolere: «kion do vi deziras?» Tiam mi nerapide enŝovas la manon en la poŝon, nerapide elprenas kaj nerapide diras al li: «pardonu min», mi diras, «ni estas homoj ne riĉaj, sed ni havas negrandan kapitaleton kaj unu bonan neordinaran knabon, kiu», mi diras, «volas lerni, kaj mi volas, kaj mia edzino tre volas…» Kaj mi prenas kaj enŝovas al li kaj premas al li la manon… Unuvorte, li komprenis, kion mi pensas, kaj li elprenas notlibreton kaj li demandas min, kia estas mia nomo, kia estas la nomo de mia filo kaj en la kioman klason mi volas lin enirigi.... «Nu», mi diris al mi, «tio estas ja fine la ĝusta afero!» kaj mi klarigas al li, ke mia nomo estas Katz Arono Katz, kaj mia filo estas nomata Moseo t. e. Moŝko, kaj mi volas, ke li eniru en la trian klason. Tiam li diras al mi, ke se mi estas nomata Katz kaj mia filo estas nomata Moseo, t. e. Moŝko, kaj li volas eniri en la trian klason, mi alkonduku lin, li diras, en Januaro, kaj li tiam certe estos akceptita. Vi komprenas? jam tute aliaj paroloj! Videble, se oni ŝmiras, oni veturas.... Estas nur bedaŭrinde, ke ne tuj; sed kion fari? se oni ordonas atendi, oni devas atendi, hebreo ja alkutimiĝis....
Venis Januaro, denove tumulto, kurado tien kaj reen: hodiaŭ, morgaŭ devas esti kunsido, ili ĝin nomas «sovjet»; kunvenos la direktoro kun ĉiuj instruistoj de la gimnazio, kaj nur post la kunsido, t. e. post la «sovjet», kiel ili ĝin nomas, oni scios, ĉu la knabo estas akceptita aŭ ne. Venis la ĝusta laboro; mia kunulino ne estas plu hejme; ne ekzistas tagmanĝo, ne ekzistas samovaro, nenio ekzistas: ŝi estas en la gimnazio; aŭ pli vere, ne en la gimnazio, sed apud la gimnazio; ŝi vagadas ekstere en la frosto de la plej frua mateno, kaj ŝi atendas, ĝis oni disiros de la kunsido, t. e. de la «sovjet», kiel ili diras.... La frosto tranĉas, neĝvento blovas, malbonega vetero, kaj ŝi vagadas ekstere apud la gimnazio kaj atendas; virino ĉiam restas virino! Ŝi scias ja tre bone, ke se oni promesas, oni sankte plenumas, tiom pli ke… vi komprenas? sed iru, parolu kun virino! Unuvorte, ŝi atendas unu horon, ŝi atendas du horojn, ŝi atendas tri horojn; ŝi atendas kvar horojn; ĉiuj infanoj jam delonge disiris el la gimnazio hejmen, kaj ŝi ĉiam ankoraŭ atendas. Tamen kion vi volas? ŝi atendis tiel longe, ĝis ŝi fine atendatingis sian celon: la pordo malfermiĝas, kaj el tie eliras unu el la instruistoj; ŝi tuj alsaltas al la instruisto kaj kaptas lin kaj demandas, ĉu li ne scias, per kiaj decidoj finiĝis la kunsido, t. e. la «sovjet», kiel ili diras. Kaj li respondas: «kial do mi ne scius? oni akceptis», li diras, «entute dudek kvin infanojn, dudek tri kristanajn kaj du hebreajn». «Kiun?» ŝi demandas. — « Unu nomatan Ŝapselson kaj unu nomatan Katz.» Apenaŭ ŝi aŭdis la nomon Katz, mia virino simile al sago el pafarko flugas hejmen kaj enkuras en la domon kun ĝojego: «Mi gratulas! Mi dankas vin, ho, granda Dio, mi dankas! Akceptita! akceptita! Kaj dume ŝiaj okuloj estas plenaj de larmoj.... Al mi, kompreneble, la afero ankaŭ certe estas agrabla, sed danci pro tio mi ne havas ja la devon, mi estas ja viro, ne virino.... «Mi vidas», ŝi diras al mi, «ke por vi tio ne havas tre grandan valoron?» — «Kiakaŭze», mi diras, «vi faras al vi tian komentarion?» — «Tiakaŭze, ke vi estas malvarma peco da viando; se vi scius», ŝi diras, «kiel la kompatinda infano tremas de emocio, vi ne sidus tiamaniere, vi jam de longe kurus mendi por li uniformeton kaj ĉapeton, kaj vi rapidus», ŝi diras, «fari festenon por la amikoj.» — «Kial subite fari festenon?» mi diras; «ĉu ĝi estas bar-micvo[14] aŭ fianĉiĝo?» Tiele mi diras al ŝi tute trankvile, ĉar mi estas ja viro.... Tiam ŝi ofendiĝas kaj tute ĉesas paroli kun mi; kaj se edzino ĉesas paroli, tio estas ja miloble pli malbona ol insultado, ĉar, se ŝi insultas, oni almenaŭ aŭdas homan voĉon,kaj nun… parolu al la muro!… Unuvorte, por kio mi devas multe paroli? venkis kompreneble ŝi, ne mi; ĉar se «ŝi» ion volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?
Unuvorte, oni faris festenon. Oni kunvokis parencojn kaj amikojn, kaj la knabon oni vestis de la kapo ĝis la piedoj: tro bela uniformo kun blankaj butonoj, ĉapo kun ornamaĵeto[15] antaŭe, — plena guberniestro! Kion oni agis koncerne lin, tio efektive estis plene meritita, oni enmetis en lin kvazaŭ novan animon, oni simple lin revivigis; li brilis, mi diras al vi, kiel la suno en Julio. La gastoj trinkis pro sano, oni gratulis, oni bondeziris: «Li lernu en plena sano, li finu la gimnazion en plena sano, li sane iru el tie ĉiam pluen kaj pluen, en la universitaton....» — «He», mi diras, «tio ĉi tute ne estas tiel necesa; oni povos», mi diras, «esti kontenta ankaŭ sen tio; li nur finu la ok klasojn de la gimnazio», mi diras, «tiam mi lin edzigos kun helpo de Dio....» Tiam mia kunulino diras kun rideto kaj rigardante min per siaj okuloj: «Diru al li, sinjoroj, ke li — mi petas lian pardonon — forte eraras; li vivas ankoraŭ laŭ la malnovaj manieroj.» — «Diru al ŝi, sinjoroj, ke mi dezirus havi tiom da benoj, kiom la malnovaj manieroj estas pli bonaj ol la novaj.» — «Diru al li, sinjoroj», ŝi respondas, «ke li estas, li min pardonu....» Tiam la gastoj laŭte ekridis : «Aj, sinjoro Arono», ili diras, «vi havas edzinon — bravulinon, Dio ŝin konservu; kozako, ne edzino!» Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino, oni bone glutis, oni fariĝis viglaj; kaj oni kaptis nin ambaŭ en la rondon kaj la knabon ankaŭ en la mezon, kaj oni saltis, tute gaje, ĝis plena tagiĝo. Matene ni foriris kun li «tien». Kiam ni venis tien, estis ankoraŭ tre frue, pordoj kaj pordegoj estis ankoraŭ ŝlositaj, ne troviĝis ankoraŭ, kiel oni diras, eĉ freneza hundeto sur la strato. Longe ni staris ekstere kaj sufiĉe nin turmentis la frosto, tial ni ekĝuis grandan plezuron, kiam oni malfermis al ni la pordon kaj, dank’ al Dio, enlasis nin internen. Baldaŭ komencis kolektiĝi la anaro de la malgranduloj, kun la tornistretoj sur la dorsoj; fariĝis bruo, tumulto, babilado, ridado, kurado, hu, ha, tuta foiro! la blankbutonaj buboj saltadis, regaladis sin reciproke per frapoj, puŝoj, pinĉoj.... Rigardante tiujn bubetojn kun la ruĝaj vangetoj, kun la ĝojaj ridantaj okuletoj, mi rememoris — pardonu la komparon — nian estintan malluman, malvastan, malgajan ĥederon de la pasinta tempo, kaj mi konvinkiĝis, ke efektive «ŝi» estas prava; ŝi estas nur virino, tamen ŝi havas sur si viran kapon!… Kaj dum mi tiamaniere meditas, alvenas al ni iu kun orkoloraj butonoj, videble instruisto, kun folio da papero en la mano, kaj li demandas min, kion mi bezonas. Mi montras al li mian knabon, kaj diras, ke mi alkondukis lin en la ĥederon, t. e. en la gimnazion. Tiam li demandas min: «en la kioman klason?» — «En la trian», mi diras; «li ĵus estas akceptita.» Li demandas min, kia estas lia nomo. «Katz», mi diras, «Moseo Katz, t. e. Moŝko Katz». — «Moŝko Katz?» li diras, — Moŝkon Katz li ne havas en la tria klaso! ekzistas, li diras, en lia listo iu Katz, tamen ne Moŝko, sed Morduĥ, Morduĥ Katz… «Kia Morduĥ» mi diras; «ne Morduĥ, sed Moŝko!» — «Morduĥ», li diras, kaj li alŝovas al mi la paperon rekte al la vizaĝo. Mi ripetas al li «Moŝko», li ripetas al mi «Morduĥ!» Unuvorte, Moŝko, Morduĥ, Morduĥ, Moŝko, ni tiel longe nin reciproke moŝkadis kaj morduĥadis, ĝis ni sciiĝis tre belan historion: kion oni devis fari al mia knabo, oni faris al tiu! Vi komprenas la aventuron? Oni efektive akceptis unu Katz’on, jes, sed erare oni akceptis alian, ne nian! vi devas scii, ke en nia urbo ekzistas du Katzoj!… Kion vi diros pri tia historio? Mi pretigis la liton, kaj tiu havos la plezuron! Vi devas scii, kiu estas «tiu», t. e. tiu Katz: senvalora nulo, metiisto, ŝajnas al mi, ke li estas bindisto aŭ io simila; per si mem li eĉ estas tute kvieta hometo, sed kiu lin konas, kiu scias pri li? absoluta senhavulo! Kaj nun lia filo estas akceptita! Ĉu ne povas krevi la galo? Diru vi mem!
Vi devis vidi la korŝirantan vizaĝon de mia knabo, kiam oni ordonis al li, ke li bonvolu depreni la ornamaĵeton de sia ĉapo! «Vi jam ne estas plu asesoro!…» Fianĉino dum la edziniga ceremonio certe ne devas elverŝi tiom da larmoj, kiom mia knabo elverŝis en tiu tago! Kiom ajn mi petis lin, ne helpis petoj, nek minacoj. «Nu», mi diris al «ŝi», «vi vidas, kian amuzon vi aranĝis? Ĉu mi ne diris al vi, ke via gimnazio estos por li buĉejo? Dio helpu», mi diras, «ke ĝi almenaŭ finiĝu por ni glate, ke li — Dio gardu — ne malsaniĝu....» — «Miaj malamikoj», ŝi diras, «malsaniĝu, se ili volas, sed mia infano nepre devas eniri en la gimnazion! se li ne eniris nun, li eniros, se Dio permesos, post unu jaro; se li ne eniris ĉi tie, li eniros en alia urbo! Eniri li nepre devas, esceptinte nur se mi — Dio gardu — fermos miajn okulojn kaj la tero min kovros!» Vi aŭdas la parolojn? Kaj kiel vi pensas, kiu venkis? mi aŭ ŝi? Ni ne faru al ni iluziojn: se «ŝi» volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari?
Unuvorte, por ne paroli tro longe, — multe mi devis klopodi kaj suferi kun li. Mi estis kun li ĉie, kie nur ekzistas urbo, kie nur ekzistas gimnazio, ni estis, ni prezentiĝis, ekzameniĝis, kaj efektive sukcese ekzameniĝis, kaj efektive ricevis la plej altajn notojn, kaj tamen efektive ne estis akceptitaj! Kial? ĉiam pro la «procentoj»! Vi povas kredi al mi, mi tiam mem rigardis min kiel frenezulon: «malsaĝulo», mi diradis al mi, «kio? por kio vi kuradas el unu urbo al alia? por kia diablo vi tion bezonas? nu, kaj se li eĉ jam estos akceptita, kio estos tiam?» Ne, diru, kion vi volas, obstineco estas granda afero; ĝi jam ĉe mi mem fariĝis afero de necedema ambicio. Fine Dio min kompatis, kaj mi trovis en Polujo tian specon de gimnazio, «komercan» gimnazion, en kiu apud ĉiu kristano oni akceptas unu hebreon, t. e. oni akceptas kvindek procentojn. Sed kio estas la esenco? Ĉiu hebreo, kiu deziras, ke lia infano estu akceptita, devas veni kun sia kristano, kaj se li, t. e. la kristano, sukcese faras la ekzamenon kaj vi enportas por li la lernejan pagon, tiam vi havas iom da espero.... Sekve anstataŭ unu ŝarĝo oni tiam havas sur si du ŝarĝojn, vi komprenas? Ne sufiĉas, ke mia cerbo turmentiĝas pri mia propra infano, ĝi devas turmentiĝi ankoraŭ pri tiu alia; ĉar se — Dio gardu — Esav[16] ne sukcesas, tiam Jakobo pereas.... Nu, mi devas diri al vi, antaŭ ol mi trovis tian kristanon, ian botiston — lia nomo estis Ĥoljava, — mi devis multajn fojojn malbeni mian vivon; fine, kiam venis la ĝusta akto, nu, mia botistido ĉe la ekzameno falis en la teron kiel Koraĥ![17] Kaj la objekto, en kiu li montris plenan nesciadon, estis ĝuste… la «Religio!» Nu, kion mi rakontu al vi? mia knabo devis mem proprapersone sidiĝi kun li kaj ripetadi kun li la «Religion».... Vi demandos ja sendube, kiamaniere mia knabo scias la kristanan religion? Tion ne demandu, ĉar li scias ĉion kaj estas kompetenta en ĉio kaj komprenas ĉion; se oni diras al vi, ke li havas bonan kapon, vi nenion devas demandi. Unuvorte, Dio helpis, venis la bona horo, la feliĉa horo, ili ambaŭ estis akceptitaj. Vi pensas, ke jam ĉio estas finita? Kiam venis la tempo, por enskribi en la librojn kaj preni kvitancon, — mia kristano ne aperis! Kia estas la kaŭzo? Li ne volas, ke lia filo troviĝu inter tiom multe da hebreoj! Faru kun li, kion vi deziras, — li ne volas! Li diras, ke li tion ne bezonas, ĉar por li, kiel por kristano, ĉiuj pordoj ja sen tio estas malfermitaj kaj li povas eniri, kien li volas! Kaj efektive, ĉu li ne estas prava! «Kion do vi deziras, sinjoro Ĥoljava», mi diras al li. — «Nenion», li respondas. Unuvorte, diskuto post diskuto, helpo de komplezemaj homoj… oni iris kun li en restoracion, oni trinkis unu glason, duan, trian.... Antaŭ ol mi atingis, ke li fine prenis la gimnazian kvitancon, mi perdis ĉiujn miajn fortojn. Fine, kun helpo de Dio, la celo estis atingita, kaj mi dankis la Plejpotencan, ke Li donis al mi ripozon.
Mi venis hejmen, — nova aventuro! Kio estas denove? Mia kunulino primeditis kaj decidis jenon: «Kiel! ni havas ja nur unu solan filon, unu okulon en la kapo, kaj nun li estos tie kaj ni estos ĉie tie? «Se estos tiele», ŝi diras, «por kio mi bezonas mian tutan vivon?» — «Kion do vi deziras, ekzemple?», mi diras. — «Kion mi povas deziri? Vi ne scias, kion mi deziras? Mi deziras», ŝi diras, «esti kune kun li.» — «Nu, kaj la domo?» mi diras, «kio estos kun la domo?» — «La domo», ŝi diras, «estos domo».... Nu, kion vi povas diri al ŝi? Por ne rakonti longe, mi simple diros al vi, ke ŝi enkaleŝiĝis kaj forveturis kun li tien, kaj mi restis tute sola en la tuta domo. Prezentu al vi, kian aspekton la domo ricevis! Al miaj malamikoj mi deziras tian domon. La vivo ĉesis esti vivo, la negoco ĉesis esti negoco, ĉio ruiniĝis, kaj nia tuta okupiĝo fariĝis skribado de leteroj; mi skribas al ŝi, ŝi reskribas al mi! leteroj tien, leteroj reen: «pacon kaj sanon al mia kara edzino»… « pacon kaj sanon al mia kara edzo»… «Pro Dio», mi skribas al ŝi, «al kio tio kondukos? oni estas ja nur homo! sen mastrino kia povas esti la ordo!…» Unuvorte, ĉio helpis kiel la pasintjara neĝo; venkis kompreneble ŝi, ne mi: ĉar ni ne faru al ni iluziojn: se «ŝi» ion volas, ĉu tiam oni povas ion kontraŭfari?
Nu, mi finos la rakonton. Mi min rompis, mi min detruis, mi ruinigis mian tutan negocon, disvendis ĉion por plej bagatelaj prezoj, kaj mi transpakis min al ili. Kiam mi venis al ili, mi komencis rigardi ĉirkaŭen, por orientiĝi, mi komencis serĉi kaj flari. Kun granda malfacileco kaj post longaj klopodoj mi sukcesis trovi ian vojeton, mi faris kompanion kun ia komercisto. Laŭ la aspekto li estis eĉ tute bonorda homo, jes… solida mastro kaj apartenas eĉ al la administrantaro de la sinagogo… sed esence li estis ruzulo, trompisto, ŝtelisto, li preskaŭ tute malfeliĉigis min! Vi sekve komprenas, en kia stato tiam estis mia kapo....
Kaj jen unu fojon mi venas hejmen, kaj mi vidas, mia knabo venas al mi renkonte iel strange, kun ruĝeta vizaĝo kaj sen ornamaĵeto sur la ĉapo[18]. «Aŭskultu, Moĉjo», mi diras al li, «kien perdiĝis via ornamaĵeto?» Kaj li diras: «kia ornamaĵeto?» Mi diras: «la butono». Li diras: «kia butono?» Mi diras: la «butono, kiu estis sur la ĉapo; ankoraŭ antaŭ la festoj mi aĉetis ja al vi novan ĉapon kun nova ornamaĵeto!»… Tiam li ruĝiĝis ankoraŭ pli kaj diris al mi: «mi deprenis».... Mi diras: «kion signifas, ke vi deprenis?» Li diras: «mi estas libera».... Mi diras: «kion signifas, vi estas libera?» Li diras: «ni ĉiuj estas liberaj».... Mi diras: «kion signifas, vi ĉiuj estas liberaj?» Li diras: «ni ne iras plu en la gimnazion».... Mi diras: «kion signifas, vi ne iras plu en la gimnazion?» Li diras: «ni faris komunan interkonsenton, ke ni plu ne iru».... Mi diras: «kion signifas, vi faris interkonsenton? kiaj faristoj? kiaj interkonsentistoj? Nu, bela ĝojo al mi venis», mi diras; «por tio mi min ruinigis, por tio mi min elmetis al ĉiaspecaj suferoj kaj humiligoj, por ke vi poste povu fari komunan interkonsenton? Ho ve, ho ve», mi diras, «al vi, al mi kaj al ni ĉiuj! Dio volu almenaŭ, ke tio ne alportu ian grandan malfeliĉon al la hebrea popolo, ĉar ĉie la hebreo estas ja la propeka kapro!»… Tiel mi parolas al li, kaj mi komencas flamiĝi, moralinstrui, kiel ordinare patro parolas kun infano.... Sed mi havas ja edzinon, longe ŝi vivu; ŝi alkuras kaj komencas tamburi per sia lango, ke estas tiel kaj tiel, ke mi jam tute sensukiĝis, ke mi ne havas eĉ plej malgrandan scion pri tio, kio fariĝas en la mondo, ke nun fariĝis tute alia mondo, saĝa mondo, sincera mondo, libera mondo, mondo, en kiu ĉiuj estas egalaj, en kiu ne ekzistas riĉa kaj malriĉa, ne ekzistas sinjoro kaj sklavo, ne ekzistas ŝafo tondata, ne ekzistas hundo bojanta, ne ekzistas kato gratanta, ne ekzistas muso mordetanta....» — «Ta, ta, ta», mi diras, «kie vi prenis tian strangan lingvon? ĝi estas ia nova lingvo», mi diras, «novaj vortoj; eble estus bone, ke vi samtempe jam ellasu la kokinojn el la kaĝo: iru, kokinoj, fariĝu mastrinoj?…» Tiam ŝi ekflamas, kvazaŭ mi elverŝus sur ŝin dek sitelojn da bolanta akvo, kaj komenciĝas tra ra, ra, laŭ «ilia» maniero.... Nu, oni devas jam aŭskulti la predikon ĝis la fino, sed la malfeliĉo konsistas en tio, ke tiu prediko ne havis finon. «Nu», mi diras al ŝi, «bone, sed nur faru finon; mi batas al mi la bruston, mi konfesas, ke mi pekis, mi krimis, nur faru finon, nur lasu al mi pacon!» Sed ŝi ne volas aŭdi nek vidi.... «Ne», ŝi diras, ŝi volas scii, kial, kaj por kio, kaj kiarajte, kaj precize, kaj kontraŭe, kaj kiel la konscienco permesas, kaj kiel konvenas, kaj denove, kaj denove, kaj ankoraŭ unu fojon denove la samon!…»
Diru, mi petas, kiu elpensis… edzinon?


Piednotoj[redakti]

  1. Mladŝij prigotovitelnij klass (ruse) = komenca prepara klaso.
  2. Ĥedero = hebrea lernejo (religia) por malgrandaj knaboj.
  3. La noto «du» ĉe la ekzameno signifas «malbone».
  4. Starŝij prigotovitelnij klass (ruse) = pli progresinta prepara klaso.
  5. La sono «je» en la rusa lingvo estas skribata en multaj vortoj ne per la litero «je», sed per speciala litero «jat».
  6. La signo «minuso» iom malpligrandigas la valoron de la ekzamena noto.
  7. La gimnazianoj en Rusujo portas uniformon kun blankaj butonoj.
  8. «Melamed» estas persono, kiu instruas hebrean lingvon, Biblion kaj Talmudon.
  9. Per ĉi tiu vorto la rusoj ofte mokas la hebreojn.
  10. Imitata deklinacio de la vorto «ĉesnok»
  11. La noto «kvar» signifas «bone», la noto «kvin» (plej alta noto) signifas «bonege».
  12. En Rusujo la lernado por la hebreoj en la nuna tempo estas afero tre malfacila. En la gimnaziojn kaj en la universitatojn oni akceptas la hebreojn nur en la nombro de difinita procento rilate la nombron de ĉiuj aliaj lernantoj. En la pli granda parto de la lando la lernejoj akceptas hebreojn nur en la nombro de 3-5 procentoj; en tiuj urboj, en kiuj la loĝantaro konsistas preskaŭ ekskluzive el hebreoj, la gimnazioj akceptas nur 10% da hebreoj, t. e. inter 10 lernantoj oni akceptas nur unu hebreon. Tiamaniere el ĉiuj hebreoj, kiuj volas eniri en gimnazion, oni povas akcepti nur tre malgrandan parton, kaj dum por ĉiu ekzameniĝanto sufiĉas, se li ricevas la notojn «3», el la hebreoj oni akceptas nur tiujn, kiuj ricevis notojn la plej altajn («5»), kaj eĉ inter tiuj perfekteguloj oni ankoraŭ faras elekton.
  13. «Goj» = ne-hebreo.
  14. «Bar-micvo» = atingo de la 13-jara aĝo, kiam hebreo fariĝas religie memstara.
  15. Metala signo, kiun la gimnazianoj portas sur la ĉapo.
  16. Frato de la Biblia Jakobo.
  17. Homo, pri kiu la Biblio rakontas, ke lin englutis la tero.
  18. La aŭtoro rakontas ĉi tie pri la striko, kiun dum la rusa-japana milito faris la gimnazianoj en preskaŭ ĉiuj gimnazioj de Polujo. Tiu ĉi striko malfeliĉigis tre grandan nombron da infanoj.

La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Ŝolom Alejĥem kaj de la tradukinto: L. L. Zamenhof.