La golemo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
LA GOLEMO.[1]


Malnova legendo rakontas pri saĝulo, kiu volis simile al Dio, el tero kaj argilo krei homon, kaj al amaso da argilo donis homan formon. Poste li serĉis en libroj, kaj post longa serĉado trovis mirindan formulon. Li metis ĝin en la bruston de sia kreaĵo, en la lokon, kie en vivaj korpoj batas la koro — kaj la figuro ekmovis sin — la Golemo estis kreita.
Sed la formulo videble ne estis ĝusta. La Golemo marŝis, movis sin, laboris. Sed ĝiaj paŝoj estis pezaj, mallertaj, ĝia laboro — sentaŭga. La farito ne similis la farinton. Ĝi estis pendigita inter senvivo kaj vivo, ĝi estis nek objekto, nek vivanto. Kiel longe gvidis ĝin la zorgema mano de l’ kreinto — ĝi funkciis — jes, funkciis, ĉar alie oni ne povas nomi ĝian kvazaŭvivon. Sed kiam la zorganta okulo forturnis sin, la Golemo restis sendirekta, senhelpa. La propraj okuloj ne sukcesis montri al ĝi la vojon. Ĝi falis, frakasis sian argilan korpon kaj revenis en la polvon, el kiu ĝi estis kreita.
Dio kreis la homon, Dio kreis ankaŭ la homan lingvon. Ke homo kreu lingvon — tio longe ŝajnis tiel neebla, kiel la peno artefari homon. La homo povis esti nur golemo, kaj la lingvo… Ŝajnis, ke se iu eĉ sukcesus el argilo de sonoj formi novan lingvon — ĝi estus nur golemo inter lingvoj, ĥaosa miksaĵo de sonoj, sed la spirito, la ĉionviviga spirito ne estus en ĝi.
Troviĝis tamen kelkaj, kiuj entreprenis la grandan taskon — egali al Dio. Post longa penado tiu kaj iu el ili sukcesis fine formi ian lingvosimilan formon — la argilaĵon, sed meti en ĝin la koron, inspiri la vivon ili ne sciis. Iliaj kreaĵoj neniam sukcesis movi la membrojn kaj iri en la mondon. Ili restis, kio ili estis — argilo.
Sed la malsukcesoj ne ĉiujn senkuraĝigis. Estis unu penanto, kiu ne perdis la esperon. Li komprenis, ke multe pli malfacile, ol krei la formon, estas doni al ĝi la vivon. Sed ĉu vivo de argilo devas esti alia, ol tiu de homo? La formon oni devas artefari, la vivon — nur inokuli. Kaj sian propran varman koron li metis en la bruston de l’ golemo, kaj la fajro, kiu ardis en li, ekflamis en la argila brusto, naskis en ĝi vivon kaj ŝanĝis la argilon en karnon.
La miraklo plenumis sin.
Moviĝis la lipoj de l’ kreito, ekbrilis la okuloj, rozkoloro kovris la vangojn. La statuo levis sin, ekpaŝis kaj iris en la mondon. Bela estas ĝia korpo, malpezaj, graciaj la movoj. Ĝi iras inter la lingvojn, por ilin pacigi. Ĝi iras inter la homojn, por ilin unuigi, por varmigi ilin per tiu sankta flamo, kiu ardas en ĝia brusto.
Venis ventegoj, kiuj multajn fajrojn estingis. Venis uraganoj, kiuj multon rompis aŭ renversis. La koro de la kreinto ĉesis bati, sed la fajro ne pereis. Ĝi vivas novan vivon en la kreita lingvo kaj marŝas tra la mondo.
Kien ajn ĝi venas, oni rigardas ĝin kun sciemo. Sed estas homoj, kiuj diras: „Jes, ĝi estas bela, gracia, sed la fajro — tiu fajro, kiu en ĝi brulas — ĝi estas tute sebenzona“. Kaj ili metas sur la varman koron siajn kadavre malvarmajn manojn, blovas per moko, volas surŝuti, estingi la flamon.
Sed la sankta fajro estas pli potenca. Ĝi ne lasas sin estingi, ĝi brulas ĉiam per flamo egale hela, egale varma. Kaj se venus iam malfeliĉa momento, en kiu ĝi estingiĝus, la bela kreaĵo mortus. Ĝiaj lipoj rigidiĝus, la okuloj perdus la brilon, paleco kovrus la vangojn. Kaj la viva karno refariĝus argilo kaj disfalus en cindrojn, kiujn ventoj forblovus de la mondo.
Tial, ho samideanoj, ne estingu la fajron!

Lydja Zamenhof.

Piednotoj[redakti]

  1. „Golem“ en hebrea lingvo „embrio“. En tiu senco uzis tiun-ĉi vorton Davido en la psalmo CXXXIX: 16. „Neperfektan embrion de mia korpo vidis okuloj viaj…“. En talmuda senco — senforma maso; en hebrea mistiko: homa figuro el argilo, kiun laŭ legendo preparis la Praha‘a rabeno Löw ben Bezalel en la jaro 1580 kaj donis al ĝi animon per la nomo de Dio. Komparu la romanom „Golem“ de germana verkisto G. Meyrink (Noto de la Red).


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Lidja Zamenhof.