La komunseksa pronomo ri
La komunseksa pronomo ri
Parolante pri la komunseksa pronomo, oni devas konscii, ke tiu pronomo estonte fariĝos treege ofta vorto — multe pli ofta ol li kaj ŝi. Kiam oni alkutimiĝos al la uzado de la komunseksa pronomo, oni nature uzos ĝin preskaŭ ĉiam, dum li kaj ŝi estos uzataj nur en tiuj kazoj, kie gravas la sekso de la priparolata persono. Pro tiu ofteco estas esenca la mallongeco de la komunseksa pronomo. Ĝi prefere konsistu el nur unu konsonanto + i.
Tiun postulon kontentigas la jenaj 3 eblecoj:
1. Enkonduko de nova pronomo hi kun la signifo de li, kaj uzado de li kiel komunseksa pronomo.
2. Ĝeneraligo de la signifo de ĝi.
3. Uzado de la nova pronomo ri.
La unua solvo havas la malavantaĝon, ke ĝi necesigas ŝanĝon de la signifo de la jam ekzistanta pronomo li.
La dua ebleco estas tute logika solvo. La pronomo ĝi jam laŭdifine povas montri aĵon aŭ estulon. Mi tamen forte malrekomendas uzi ĝin por personoj, ĉar valoras daŭre konservi la distingon inter aĵoj kaj personoj. Zamenhof kreis la lingvon tia, ke la pluralo havas unu formon, ili, dum la pli multe uzata singularo havas diversajn formojn, li, ŝi kaj ĝi. Tio donas al la lingvo valorajn nuancojn, kiuj helpas al la senpera kaj klara kompreno. Se oni rompos tiun tradicion de distingo inter aĵoj kaj personoj; oni malriĉigos la lingvon kaj kontribuos al konfuziĝo kaj miskomprenoj ĉe la ĉiutaga uzado de la lingvo.
La tria ebleco estas la perfekta solvo. La komunseksa pronomo ri montras nur personon kaj per tio plene vivtenos la utilan distingon inter personoj kaj aĵoj. Oni kompreneble devas alkutimiĝi al tiu nova pronomo, sed post alkutimiĝo ĉiuj uzos la pronomon ri precize same facile kaj nature kiel nun ŝi kaj li.