La logika bazo de vortfarado en Esperanto

El Vikifontaro

Paĝo:De Saussure - La logika bazo de vortfarado en Esperanto, 1910.pdf/1 Paĝo:De Saussure - La logika bazo de vortfarado en Esperanto, 1910.pdf/3 sama ideo en la sama vorto, kaj oni ne devas enkonduki en la vorton fremdajn ideojn ne entenatajn en la ideo esprimota.

3e Por ebligi aplikon de tiuj du fundamentoj principoj, l’Akademio opinias ke oni devas doni al la finiĝoj -o, -a, -i, -e, ne nur gramatikan rolon, sed ankaŭ difinitan logikan sencon, jene:

Finiĝo -o (substantiva) enhavas la ĝeneralan sencon de ento[1], tiu ento estante ĉu persono, viva estulo (-ul), ĉu ento abstraktamateria (-aĵ).

Finiĝo -a (adjektiva) enhavas la ĝeneralan ideon de kvalito (-ec), aŭ de rilate al.

Finiĝo -i (verba) enhavas[2] la ĝeneralan ideon de agostato (-ad).

Finiĝo -e (adverba) enhavas la ĝeneralan ideon de maniero.

La ĉi supraj difinoj ebligas la starigon de egalaĵoj inter la kvar finiĝoj kaj la kvar ĝeneralaj sufiksoj, jene:

-o -ul
-
,
-a -ec, -i -ad.

4e Por interkompari finiĝojn, sufiksojn kaj vortradikojn, laŭ vidpunkto de la ĝeneralaj ideoj en ili entenataj, estas necese klasi la afiksojn kaj la radikojn laŭ la samaj klasoj ol la finiĝoj. Tio estas facila por la vortradikoj, ĉar en la Universala Vortaro la radikoj jam havas gramatikan karakteron, (substantivan, adjektivan aŭ verban), jene:

1a klaso
Substantivaj
2a klaso
Adjektivaj (-ec)
3a klaso
Verbaj (-ad)
4a klaso
Adverboj,
Prepozicioj, ktp.
Grupo -ul Grupo -aĵ
abat abi -a abon adiaŭ
abel abomen acid aĉet ajn
agl ablativ afabl -ad al
akar abrikot agrabl adminstr almenaŭ
akcipitr absces akr admir ambaŭ
akrid absint ali admon ankaŭ
alaŭd acer alt ador ankoraŭ
alcion adjektiv antikv adult anstataŭ
alk adverb apart afekt antaŭ
amik aer arbitr ag apenaŭ
-an afer arogant agord apud
anas atent akcel
anĝel agac avar akcept baldaŭ
angil -aĵ avid akir bo-
anser ajl bel akompan ĉar
apr akcent blank akuŝ ĉe
ktp. ktp. ktp. ktp. ktp.

Koncerna la afiksojn oni rimarkas, ke ili dividiĝas nature laŭ la samaj klasoj:

a) Sufiksoj-substantivaj enhavantaj la ĝeneralan ideon de persono; -ul (sufikso ĝenerala); -an, -estr, -id, -in, -ist, (sufiksoj specialaj).

b) Sufiksoj substantivaj, enhavantaj la ĝeneralan ideon de ento materiaabstrakta: -aĵ (sufikso ĝenerala); -ar, -ej, -er, -il, -ing, -uj (sufiksoj specialaj).

c) Sufiksoj adjektivaj, enhavantaj la ĝeneralan ideon de kvalitospeco: -ec (sufikso ĝenerala); -aĉ, -ebl, -eg, -em, -et, -ind, -oz (sufiksoj specialaj).

d) Sufiksoj verbaj, enhavantaj la ĝeneralan ideon de agostato: -ad (sufikso ĝenerala); -ig, -iĝ, -iz (sufiksoj specialaj).

e) Prefiksoj adverbaj, enhavantaj la ĝeneralan ideon de maniero: bo-, dis-, ek-, ge-, re-, (prefiksoj specialaj).

La tuta konstruo logika de la vortoj en Esperanto estas fondita sur tiu klasado de la vortradikoj, de la afiksoj kaj de la finiĝoj, laŭ la ĝeneralaj ideoj entenataj en ili (kaj tiuj ĝeneralaj ideoj estas precize la, kiujn gramatiko rekonas kiel fundamentaj).

5e Konforme al tiu klasado, l’Akademio rekonas tion, jam konstatitan en la komuna uzado de la lingvo, nome, ke en difino de l’sufikso -ad (daŭro en agado), la senco de agado antaŭiras la sencon de daŭro. Cetere, la du ideoj agado kaj daŭro kunrespondas precize al la du verbaj ideoj (agado kaj stato), tiamaniere, ke sufikso -ad estas plensence la verba sufikso.


ALDONAJ KLARIGOJ

Por logike konstrui vorton en Esperanto oni devas uzadi konstate la du principojn de neceso kaj de sufiĉo, kaj por apliki tiujn principojn oni devas atenti ne nur la specialan sencon de la vortradikoj kaj sufiksoj, sed ankaŭ la ĝeneralan ideon entenatan en ili.

La kvar ĝeneralaj ideoj estas reprezenteblaj per la kvar ĝeneralaj sufiksoj: -ul, -aĵ, -ec, -ad. Ni analizu ekzemple la vorton: grandeco. La radiko grand estas adjektiva, ĝi do entenas en si mem la ĝeneralan ideon -ec; la sufikso -ec ankaŭ enhavas la ideon -ec, fine la finiĝo -o enhavas la ideon -aĵ (abstrakta), ĉar grandeco estas ento abstrakta. Se nun sub ĉiu parto de l’analizota vorto oni skribas la ĝeneralan ideon kunrespondan, oni ricevas la jenan rezulton:

grand -ec -o
-ec -ec -aĵ


kaj ĉar estas nenecese ripeti dufoje la saman ideon en sama vorto (laŭ principo de sufiĉo), oni povas forigi la sufikson -ec kaj diri simple grando anstataŭ grandeco. Kontraŭe, en la vorto frateco, oni nepre ne povus forigi sufikson -ec, ĉar la analiza skemo:

frat -ec -o
-ul -ec -aĵ


montras ke en tiu ĉi vorto neniu ideo estas ripetata dufoje. Sed se ni analizas la adjektivan formon frateca:

frat -ec -a
-ul -ec -ec


ni konstatas, ke denove la ideo -ec estas dufoje ripetata (ĉar finiĝo -a sufikso -ec); oni devas do forigi sufikson -ec (laŭ principo de sufiĉo), kaj oni ricevas la ĝustan vorton frata. Efektive la vorto frata estas adjektivo ambaŭ de frato kaj de frateco.

Ni analizu nun la vorton skribado: ĝi estas ento abstrakta (-aĵ), do:

skrib -ad -o
-ad -ad -aĵ


La ĝenerala ideo de agado (-ad) estas esprimita dufoje; sufiĉas do diri skribo. Tio ne signifas tamen ke oni neniam devas uzi la vorton skribado; sed tiu lasta formo taŭgas nur kiam oni volas fari distingon inter « rezulto de la ago » (skribo) kaj la « ago mem » (skribado); en ĉiuj aliaj okazoj, skribo sufiĉas por ambaŭ sencoj. Simile oni devas ankaŭ kelkafoje fari distingon inter « kvalito » (grandeco) kaj la kunresponda « ento abstrakta » (grando), ekzemple en la frazo: « La grandegeco de la grandoj astronomiaj… », sed kutime la vorto grando sufiĉas por ambaŭ sencoj.

Kontraŭe, en la vorto kronado, oni nepre ne povus forigi sufikson -ad, ĉar kron estas radiko substantiva (ento materia, -âj); kronado estas ento abstrakta (- abstrakta), kaj oni vidas ke en la skemo:

kron -ad -o
-aĵ -ad -aĵ


neniu sufikso estas forigebla. Sed se ni analizas la verban formon:

kron -ad -i
-aĵ -ad -ad


ni konstatas, ke denove la ideo -ad estas ripetata dufoje (ĉar finiĝo -i sufikso -ad); oni devas do forigi sufikson -ad (laŭ principo de sufiĉo), kaj oni ricevas la ĝustan vorton kroni. Efektive la vorto kroni estas verbo ambaŭ de krono kaj de kronado.

La ĉi supraj analizoj montras rimarkindan simetrion de adjektivo kaj de verbo kompare kun substantivo: Paĝo:De Saussure - La logika bazo de vortfarado en Esperanto, 1910.pdf/7 (kaj ne vidvulo) sed ankaŭ ke radiko vidv ne povas enteni ideon -ec (ĉar ĝi jam entenas ideon -ul), do oni povas formi vorton vidveco (kvalito de homo vidva).

Simile radiko bros estas klasita kiel substantiva (); do broso estas aĵo materia kaj ĝi ne plu povas enteni ideon de ago (-ad); oni devas uzi vortojn brosi, brosado (similajn al kroni, kronado) kiam oni parolas pri la ago. Kontraŭe radiko seg pro sia klasado en U. V. entenas ideon -ad kaj ne ideon -; oni devas do diri segilo kiam oni parolas pri la aĵo materia. 2e La principo de sufiĉo ebligas ofte forigi nenecesajn sufiksojn. Tiuj forigeblaj sufiksoj estas preskaŭ ĉiam ĝeneralaj sufiksoj, ĉar tiuj sufiksoj entenas nur unu ideon (ĝeneralan). Ekzemple, ni analizu la vorton:

virg -ul -in -(o)
-ec -ul -ul (-ul)

Oni vidas tuj, ke ĝenerala ideo -ul estas jam entenata en la speciala sufikso -in. Oni do tre bone povas forigi -ul kaj diri simple virgino anstataŭ virgulino, ĉar la forigita sufikso -ul entenas nenian ideon krom la ĝenerala ideo de persono. Kontraŭe ni analizu la vorton:

sam ide an in (-o)
-ec -aĵ -ul -ul (-ul)

Oni povas forigi nek sufikson -an, nek sufikson -in, kvankam ili ambaŭ entenas la saman ĝeneralan ideon -ul, ĉar krom tiu ĝenerala ideo ĉiu entenas specialan ideon (-an membro, -in virinseksa persono, kaj tiujn specialajn ideojn oni devas ambaŭ konservi por esprimi plene la ideon reprezentotan de vorto samideanino (principo de neceso).

Nur en tre maloftaj okazoj (en vortoj tute malbone formitaj) oni povas forigi sufikson specialan, konforme al principo de sufiĉo. Ekzemple, se oni skribis la vorton matroninoSofiino, oni rimarkas, ke la radikoj matron, Sofi, ktp. jam per si mem entenas ne nur ĝeneralan ideon de persono (-ul), sed ankaŭ specialan ideon de virinseksa persono (-in). La tuta senco de l’ sufikso -in estas jam entenata en la radiko; oni povas do, kaj eĉ oni devas forigi tiun sufikson kaj diri matrono, Sofio, ktp.

Fine, kiam sama ĝenerala ideo troviĝas dufoje en sama vorto, unu estas superflua laŭ principo de sufiĉo, sed kondiĉe ke la ideo rilatas ambaŭfoje al sama ento. Ekzemple, en vorto hommanĝulo, ideo -ul troviĝas dufoje (en sufikso -ul kaj en radiko hom) sed ĝi ne rilatas al sama ento, ĉar la persono manĝata verŝajne ne estas la sama kiel la persono manĝanta. Do en tiu okazo oni ne povas forigi la sufikson -ul.

3e Oni rimarku, ke ni metis kelkafoje finiĝon -o inter krampoj. Efektive, kiam finiĝo apartenas al sama klaso kiel la vorto mem, tiu finiĝo estas simpla gramatika finiĝo kaj ĝi ne plu havas per si mem logikan sencon. Ekzemple, laŭ logika vidpunkto: homo hom, scienco scienc, sukero suker; granda grand; skribi skrib. En tiaj okazoj, oni povas diri ke la finiĝo entenas la saman ĝeneralan ideon, kiel la vorto mem, t. e. en vorto homo, finiĝo -o -ul; en scienco, -o - (abstrakta); en sukero, -o - (materia); en granda, -a -ec kaj en skribi, -i -ad. Logike oni do povus forigi tiujn finiĝojn, sed gramatike oni devas konservi ilin. Kontraŭe, kiam la finiĝo ne apartenas al sama klaso kiel la vortradiko, tiu finiĝo havas gravan logikan rolon. Ekzemple en vorto homa, -a -ec; en vorto grando, -o - (abstrakta); en vorto kroni, -i -ad en vorto skribo, -o - (abstrakta).

4e Specialan atenton oni devas doni al sufikso -, pro tio ke ĝi havas la sencon de ento ĉu abstrakta, ĉu materia, ĉu ambaŭsenca samtempe. Por fari distingon inter tiuj sencoj, oni povas uzi la jenaj skribmanieron:

1 ento abstrakta;
2 ento materia;
ento materia kaj abstrakta (1 2);


kaj uzi tiujn simbolojn por la logika analizo de vortoj, kvazaŭ ili estus tute malsamaj sufiksoj. Ekzemple, radiko scienc entenas ideon -1, radiko lign entenas ideon -2 kaj radiko tabl entenas ideon (1 2), ĉar tablo estas ento materia per sia materio ligna, sed ĝi ankaŭ estas ento abstrakta per sia formo, grando, ktp. Pro tio, tablo ne estas nura ligno sed lignaĵo, kaj la vorto lignaĵo analiziĝas jene:

lign (o)
-aĵ2 -aĵ (-)

Oni vidas ke tie ĉi, oni ne povas forigi sufikson -, ĉar tiu sufikso entenas ne nur la materian ideon -2 jam entenatan en lign, sed ankaŭ la abstraktan ideon -1, kiu ne povas esti forigata, ĉar tiuj abstraktaj ideoj (formo, grando, ktp.) estas precize la, kiuj diferencigas ligno de kun lignaĵo.

Resume, por la logika analizo de la vortoj oni povas distingi 3 finiĝojn kaj 3 ĝeneralajn sufiksojn substantivajn:

-o-ul; -o1 -1; -o2 -2.

En la vorto homo, ekzemple, finiĝo -o -ul (ĉar homo hom). Do oni ne povas formi la vorton homulo, ĉar finiĝo -o detruus sufikson -ul. En vorto medicino, kontraŭe, finiĝo -o1 -1; tiu finiĝo detruas sufikson -1, sed ĝi detruas nek sufikson -ul, nek sufikson -2. Oni povas do formi la vortojn medicinulomedicinisto kaj medicinaĵo (en kiu -aĵ -aĵ2), ktp. Paĝo:De Saussure - La logika bazo de vortfarado en Esperanto, 1910.pdf/10 la finiĝoj i kaj a nur gramatikan rolon: por ili -iz kaj -oz estas ĝeneralaj sufiksoj, uzataj de ili por enkonduki en substantivan vorton ideon verban aŭ adjektivan. Por ni Esperantistoj, tio estas superflua ĉar finiĝoj -i kaj -a estas ne nur gramatikaj sed veraj sufiksoj (verba kaj adjektiva) ĉar -i -ad kaj -a -ec. Sufiĉas do diri kroni kaj kuraĝa.

Se oni pretendas nun ke la rilato inter kroni kaj krono estas « ne sufiĉe » preciza, mi respondos ke la formo kronizi estas « tro » preciza, ĉar sufikso -iz signifis ŝmiri per, ĉirkaŭaranĝi. Se la formo kroni ne esprimas ĉiujn la ideojn kiuj rilatigas la agon kroni al la aĵo krono, la formo kronizi, kompense, enkondukas en la vorton « fremdajn ideojn » kiuj ne estas entenataj en la esprimota ideo. (Fakte kronizo signifas ne kronado sed ĉirkaŭaranĝo da kronoj). La unua formo (kroni) iom malsekvas la principon de neceso sed la dua formo (kronizi) ankoraŭ pli malsekvas la principon de sufiĉo, kaj inter du egale logikaj aŭ egale mallogikaj formoj oni devas elekti la pli malpezan kaj la pli konforman al la naturaj lingvoj (couronner, krönen, to crown).

Do en Esperanto sufikso -iz povas nur signifi ŝmiri per, ĉirkaŭaranĝi, kaj sufikso -oz signifus kiu enhavas multajn partojn similajn unu al alia. Ekzemple najlizita ŝu-plando ne estas sama afero kiel ŝu-plando najlita al muro. Simile estas diferenco inter ŝtona (el ŝtono) kaj ŝtonoza (plena je ŝtonoj), sed oni ne povas diri kuraĝoza, ĉar kuraĝo ne estas farita el multaj pecetoj intersimilaj; se oni volas pliakcenti la vorton kuraĝa, oni devas diri ne kuraĝoza sed kuraĝega.

Resume -iz estas speciala sufikso el la verba klaso -ad, kaj -oz estas speciala sufikso el la adjektiva klaso -ec. Kun tia difino oni povas laŭ mia opinio sendanĝere akcepti ilin en Esperanto, ĉar ili aperus nur malofte, kaj nur kiam ili havas veran utilon.

Pri iu stranga regulo: Aliaj reformemuloj proponis regulon tre strangan. Ili diras: kiam substantivo estas senpere eltirita el verbo, tiu substantivo esprimas la agon montritan de tiu verbo, aŭ la rezulton de tiu ago. Nu, povas ekzistis nur du specoj da verboj: la kiuj havas radikon verban kaj la kiuj havas radikon neverban. Ne la unua okazo, ĉar la radiko estas verba, tiu radiko enhavas la ideon de ago (verban ideon -ad), ekzemple skribi. Do substantivo skribo enhavas ideon de ago pro la simpla kaŭzo ke tiu substantivo enhavas la radikon skrib (kiu enhavas la ideon de ago). Tio estas simpla konstato, kaj speciala regulo estas tute nenecesa.

En la dua okazo, t.e. kiam la verbradiko ne estas verba, kiel ekzemple en ĉirkaŭikroni, la proponita regulo estas tute malĝusta, ĉar la ĝenerala ideo de ago, en la vorto kroni, estas entenata ne en radiko kron sed nur en finiĝo -i; do se el verbo kroni oni eltiras substantivon krono la ideon de « ago » malaperas samtempe kun finiĝo -i, kaj ĉar la senco de iu ajn vorto dependas nur de tio entenata en ĝi, la substantivo krono entenas nur la ideon de « ento materia » (ĉar radiko kron en U.V. estas klasita inter la substantivoj, grupo -). Se oni volas konservi la ideon deo ago en substantivo, oni devas konservi finiĝon -i kaj oni ricevas kronio, kiu fariĝas kronado pro tio ke -i -ad.

La partianoj de la ĉi supra arbitra regulo kredas, ke anstataŭ krono, kroni, kronado, oni devas diri krono, kronizi, kronizo, kaj ili kredas ke kronizo entenas ideon de ago pro tio ke ĝi estas substantivo de kronizi. Ili eraras: mi jam diris kial oni ne devas uzi la formo kronizi sed por vidi ĉu kronizo entenas ideon de ago aŭ ne, sufiĉas analizi tiun vorton:

kron -iz -o
-aĵ -ad -aĵ


kaj oni tuj vidas ke kronizo entenas ideon de ago, pro tiu simpla kaŭzo ke ĝi entenas verban sufikson -iz, kaj tute ne pro tio, ke ĝi estas substantivo senpere eltirita el verbo.

Konkludo: En la ĉi supra teorio troviĝas nenio nova; mia celo estis nur meti iom da ordo en la klasado de vortradikoj, de afiksoj kaj finiĝoj, kaj montri: 1e ke la finiĝoj -a, -o, -i, -e havas ne nur gramatikan sed ankaŭ logikan valoron, t.e. ke ili entenas ĝeneralajn ideojn kunrespondantajn precize al la fundamentaj ideoj de gramatiko; 2e ke oni devas fari gravan distingon inter la sufiksoj ĝeneralaj kaj la sufiksoj specialaj; ke ekzistas kvar sufiksoj ĝeneralaj (-ul, -aĵ, -ec, -ad) kiuj kunrespondas precize al la ideoj entenataj en la gramatikaj finiĝoj (-o, -a, -i); tiuj kvar sufiksoj enhavas do nur ĝeneralajn ideojn sed neniun specialan ideon; 3e ke en ĉiu vortradiko aŭ speciala sufikso oni devas atenti ne nur ĝian specialan sencon sed ankaŭ la ĝeneralan ideon entenatan en ĝi; tiuj ĝeneralaj ideoj estas fiksitaj per la klasado mem de la vortradikoj kaj specialaj sufiksoj.

Eble la ĉi supra teorio ŝajnos iom tro matematika al la personoj ne kutimantaj uzi simbolojn, sed tiuj personoj povas anstataŭi la tutan teorion ĵus klarigitan per la jena komunsenca principo: aldonu sufikson al vorto nur se tiu sufikso aldonas novan ideon (ĝeneralan aŭ specialan) al la vorto; en la mala okazo forigu la sufikson. La ĉi supra teorio celas nur montri la regulojn per kiuj oni povas diri certe ĉu sufikso alportas novan ideon aŭ ne; sed en plej multaj okazoj la simpla instinkto sufiĉas; kaj kiam la instinkto eraras, ĝi eraras en la bona direkto, t.e. ĝi eble kondukos al nenecesa ripeto de sama ideo en sama vorto (pleonasmo), sed neniam la instinkto forgesigas esprimon de ideo, kiu estas necesa parto de l’konstruota vorto[3].

Tia estas la logika kaj instinkta bazo de vortfarado, ne nur en Esperanto sed en la naturaj lingvoj. La supereco de l’genio de Zamenhof konsistas precize en tio, ke li donis al Esperanto logikan funkciadon similan al la de la naturaj lingvoj.

  1. (Fr.) entité, (A.) entity.
  2. Kompreneble kiam ni diras finiĝo -i, tio signifas ne nur la finiĝon infinitivan sed ankaŭ ĉiujn verbajn finiĝojn -as, -is, -os, -us, ktp., inkluzive la participajn.
  3. Por pluaj klarigoj, vidu la broŝuron France redaktitan, La construction logique des mots en Esperanto, de Antido (Universala Esperantia Librejo, 10, rue de la Bourse, Genève: prezo: 0,65 ₷.