La mondo atentu!
Miaj lastaj du artikoloj, aperintaj en „Pola Esperantisto“, elvokis tre fortan intereriĝon en multaj esperanto-rondoj de en- kaj eksterlando. El diversaj landoj de Eŭropo, inkl. Germanujo, kaj Azio mi ricevis grandan nombron da leteroj, kies aŭtoroj ĉiuj senescepte esprimas sian aprobon kaj konsenton pri la ideoj de ni esprimitaj. Tiuj leteroj estas por mi vera kuraĝigo en mia decida batalo kontraŭ la hidro de barbareco, kiu lastatempe penas penetri ankaŭ nian movadon — ili pruvas al ni, ke ne ĉio jam estas perdita en la verda anaro, ke ekzistas ankoraŭ profundaj sentoj de humaneco kaj klara konscio de homeco inter la esperantistoj, kiuj — ni varme esperas tion — ne lasos fali la verdan standardon en momentoj tiom krizaj, kiel la nunaj.
Kiam ni antaŭ la kongreso en Kolonjo alarmis ĉe la instancoj de nia movado, atentigante je la kompromitego, kiu minacas nin se la kongreso en Kolonjo okazos; kiam ni alarmis, ke universala kongreso ne povas okazi en lando, kie furiozas plej malnobla reakcio, vandaleco kaj Paĝo:Pola Esperantisto - Februaro 1934.pdf/3 oferanta ĉiun sian korpovibron al aferoj de mondpaco kaj intergenta amo, al homo, kiu prikraĉis mian honoron? Kaj kia povos esti la rilato de ĉiu homo al brunĉemiza estaĵo, mokanta la ideon de homeco, kaj distretanta la esencon de tiuj altaj devizoj, en kies nomo ni en Stokholmo kunvenos?