La monumento restu pura

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
La monumento restu pura!


Antaŭ ol mi denove forlasis, post kelksemajna restado, Varsovion, mi vizitis adiaŭe la tombon de mia Patro.
Tiuj el vi, kiuj loĝas en Varsovio, bone konas tiun grizan sarkofagon el skota granito. Tiuj, kiuj loĝas aliloke, konas laŭ bildoj tiun ŝtonon, kiu sur la fronta parto portas la nomon, registritan en la registrlibro de senmorteco, kaj sur la alia flanko atestas la amon kaj memoron de samideanoj sennombraj kaj anonimaj per la surskribo: „Starigita de la Tutmonda Esperantistaro“.
Ĉiam neforgeseble ĉizita estas en mia koro tiu griza granito, alportita el la nebula Skotlando kaj ĉi tie, en Polujo, jen karesata de sunaj radioj, jen surverŝata de aŭtunaj pluvoj, jen ornamata per floroj, kiujn metas sur ĝin fidelaj manoj.
Kaj nun, proksimiĝante al la monumento, mi konsterniĝis: granda makulo de malpure viola koloro, kvazaŭ pro verŝita inko, kovris parton de la flanka surfaco. En la makulo oni povis ankoraŭ deĉifri dikajn literojn, faritajn per ĥemia krajono, kaj formanajn la tekston: „Vivu la movado de la Esperantistaro“. Sekvis la unuaj literoj de la nomo kaj dato.
Pluvo disŝmiris la anilinon sur la granito kaj la monumento staris makulita, malpura…
Mi ne scias, kiu estas la aŭtoro de tiu ĉi surskribo. Al li kaj al ĉiuj aliaj, kiuj eble volus iam per simila maniero „honorigi“ la Majstron, mi direktas la peton: lasu la monumenton pura.
Sed estas aliaj makuloj kaj aliaj makulantoj.
La tutmonda Esperantistaro starigis sur la tombo de sia kara Majstro tiun granitan sarkofagon. Alian monumenton, pli daŭran, ol la granita kaj la solan vere senmortan ni, la esperantistoj de la tuta mondo, konstruas, briko post briko, disvastigante tra la mondo la vivoverkon de la Majstro, Esperanton. Ni gardu nin de ambicio, kiu igus nin makuli la monumenton, ĉizante sur ĝi perforte nian nomon.
La tomba ŝtono de la Majstro estas starigita de la tutmonda Esperantistaro. Neniuj nomoj figuras apud tiu ĉi surskribo. Vizitanto, kiu rigardas la graniton, ne scias, de kaj el kie venis la oferoj, kiom oferis riĉulo kaj kiom malriĉulo, kiu alportis oron kaj kiu, laŭ sia povo, nur kupran moneron.
Ankaŭ sur la spirita monumento, tiu plej granda, devas figuri nur la vortoj: „Starigita de la tutmonda Esperantistaro“. Neniu penu enskribi tie sian nomon aŭ meritojn. Ĉar ĉiu peno, kies celo estas elmontri sin, fari lokon por la propra nomo, estas nenio alia, ol makulo.
Ne ĉiuj manoj estas puraj. Estas konstruantoj, kiuj, alportante en unu mano brikon al la monumento, en la alia kaŝas anilinan krajonon, por enskribiĝi per dikaj literoj sur sia briko. Kaj la ventoj de ambicio alportas pluvojn de ĵaluzo, kaj malmultaj volas resti nekonataj inter konatoj. Kaj anstataŭ harmonie kaj orde meti brikon sur brikon, ĉu ne okazas kelkafoje, ke oni eĉ penas elŝiri iun brikon, se ĝi ŝajnas apud la aliaj tro bela?
La historio mem faros iam justecon kaj enskribos sur siaj paĝoj la nomojn de la veraj merititoj. Ni nur laboru, ĉiu laŭ sia povo, por la kara Afero, ne por nia propra gloro, kaj oferante nian penon kaj laboron, ni ne sonigu la farizeajn sonorilojn kaj ne kaŝu ruze en la mano la anilinan krajonon.
Belan, grandan monumenton ni konstruas. Ĝi restu pura!

Lidja Zamenhof.



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Lidja Zamenhof.