La nigra rubando kaj la ruĝa rubando

El Vikifontaro


Lidja Zamenhof.
Lidja Zamenhof:
La nigra rubando
kaj
La ruĝa rubando.

Mirinde bela estas la Lazura Bordo. Mirinde bela ĝi estas, kiam graciaj, longfoliaj palmoj siluetas sin sur la senmakula ĉielo, kiam la lazura akvo, juvele briletante en la suno, tuŝas la bordon per la kareso de l’ ondoj, kaj la mimozoj oras, kvazaŭ ili volus rivali kun la suno mem. Tie oni volus pasigi la vivon, satigante la okulojn per la ravaj belaĵoj, de kiuj oni neniam estas laca.

Kaj tie, proksime al la petolemaj ondoj de Mediteraneo, sub la ĉielo, etendanta sin kiel blua baldakeno de horizonto al horizonto, mi renkontis samideanon, por kiu ĉiuj tiuj belaĵoj ne ekzistis. Li ĝuis la mildan varmon de la sudlanda suno, la dolĉan muzikon de la birdoj kaj la ĉirpadon de la cikadoj, sed liaj okuloj unu fojon por ĉiam estis fermitaj al la miraklaj sorĉoj de Riviero. Antaŭ dudek jaroj li lasis ilin ie for, sur batalkampo… Nigra rubando kovras liajn konkavajn okul-lokojn, kaj nigra mallumo vualas lian junan ankoraŭ kapon. Li donis siajn okulojn al la patrujo kaj ligis ĉirkaŭ la kapo nigran rubandon, kaj la patrujo dankeme metis sur lian bruston — ruĝan rubandon… Kaj ĉirkaŭe la suno brilas tiel mirinde kaj la floroj floras…

Al kiu utilis ĉi tiu ofero? Ĉu la patrujo gajnis pro la kripleco de sia filo? Ĉu pro tio iu fariĝis pli feliĉa?

Legante pri la antikva kulto de Moloĥo, ni apenaŭ kapablas imagi, ke tia kulto estis ebla inter homaj estaĵoj, atingintaj jam certan gradon de civilizacio. La historiistoj povas aserti, ke la homoferoj, farataj al la kruela dio, estis nur simbolo: simbolo pri individuo, oferata al la ŝtato. Sed kiajn ajn klarigojn oni prezentus, nenio povas pravigi antaŭ niaj okuloj tiujn senbezonajn oferojn de la homaj vivoj.

La kulto de Moloĥo ne pasis for. Ĉiam ankoraŭ oni ĵetas en la malfermitan faŭkon de la manĝegema dio homajn oferojn.

Se temus pri homoferoj libervolaj, farataj kun plena konvinko por racia celo! Se temus pri pioniroj, kiuj pereas de la flava febro, sekigante marĉojn! Se temus pri amikoj de la homaro, kiuj pereas de eksperimentata serumo por ŝpari la vivojn de aliaj! Tiam respekte ni klinus la kapojn antaŭ tiuj oferoj, kiuj pli meritas monumentojn, ol generaloj kaj marŝaloj.

Sed tiuj oferoj, kiujn oni eldevigis de la homaj estaĵoj, vestitaj per uniformoj, al nenio utilis. Ili feliĉigis neniun, kaj malfeliĉigis milionojn.

Kaj eble baldaŭ denove…

Eble baldaŭ denove Moloĥo malfermos larĝege la malsatan faŭkon. Neniu el ni scias, kion kaŝas en sia sino la morgaŭa tago. Jam hodiaŭ fluas sango.

Neniu el ni scias, ĉu morgaŭ liajn proprajn okulojn ne elgratos kuglo, ne elmordos iperito. Neniu el ni scias, ĉu liajn proprajn okulojn ne kovros morgaŭ nigra rubando kaj ĉu entute estos al li lasite ankoraŭ paŝadi sur la tero, sur kiu la radioj de la suno disvolvas la petalojn de la floroj.

Kiel longe estas ankoraŭ tempo, ni streĉu la fortojn. Por malfermi la blindajn okulojn de tiuj, kiuj kredas, ke la ruĝa rubando povas rekompenci la ombrojn de la nigra rubando. Por moderigi tiujn, al kiuj la odoro de sango estas pli dolĉa, ol la odoro de la floroj. Por averti tiujn, kiuj, miloble blindaj, kun fermitaj okuloj kuras al abismo. Por voki plenvoĉe tra la mondo: ”For la militon! La Paco estas sankta!”


La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝo de la aŭtoro: Lidja Zamenhof.