La origino de la mondmilito

El Vikifontaro
La origino de la mondmilito ()
laŭ la publikigaĵoj de la Triple-Entente-ŝtatoj
Tradukita de Arnold Behrendt
Deutscher Esperanto-DienstBerlin (p. 4-35)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

La origino de la mondmilito

laŭ la publikigaĵoj de la Triple-Entente-ŝtatoj

de

Dro Karl Helfferich



Esperantigis Arnold Behrendt



Eldonita de

Deutscher Esperanto-Dients

(Germana Esperanto-Servo)

Berlin S 59

1915



La germana eldono (prezo 30 Pf.) kaj la franca kaj angla eldonoj (prezo 50 Pf.)

aperis ĉe

Verlag von Georg Stilke, Berlin NW 7

La registaroj de Anglujo, Rusujo kaj Francujo opiniis, ke, per la publikigo de sia piplomata leter- kaj telegraminterŝanĝo el la tagoj antaŭ la eksplodo de la mondmilito, ili povos pruvi al siaj propraj popoloj kaj al la tuta kultura mondo, ke nur la „militemega Germanujo” estas kulpa pri la plej grandega sangoverŝado, kium iam dumvivis la teranoj, kaj ke ili mem ĉion faris, por eviti la katastrofon. Anglujo transdonis al la publiko Bullibron, Rusujo Oranĝlibron, Francujo Flavlibron. Vico da signoj supozigas, ke ĉi tiuj publikigaĵoj, kiuj ŝajnigas sin kompletaj, havas gravajn mankojn, kaj speciale rilate al la franca Flavlibro oni rajtas konsideri pruvite, ke certaj tie cititaj dokumentoj estas fabrikitaj poste.[1]

Malgraŭ tio la publikigaĵoj meritas detaligan komparan studon.

Ni ne provos ĉi tie detale esplori ĉiujn eksterordinare komplikitajn diplomatajn krucvojojn, kiuj estas iritaj antaŭ la militeksplodo. Pli multe la afero ĉi tie estas, klirigi al la mondo la plej gravajn okazintaĵojn, kiuj kaŭzis la militon, helpe de la pruviloj donitaj de la Triple-Entente-ŝtatoj mem.

Por ĉi tiu celo ni konstatu unue tiujn paŝojn, el kiuj senpere naskiĝis la militeksplodo. Elirante el ĉi tie ni laŭiru malantaŭen la fadenojn kaj disvolvu ilin laŭ eblo.

Pri la senpera kaŭzo por la militeksplodo dubo ne povas ekzisti. La kaŭzo estis la ĝenerala mobilizo de la rusaj militistaj fortoj sur maro kaj tero, ordonita de la caro la 31an de Julio matene, kaj la rifuzo de Rusujo, neniigi ĉi tiun aranĝon laŭ la postulo de Germanujo.

Estas grave, jam nun konstati, ke la rusa registaro tre bone sciis, ke la ordono de la ĝenerala mobilizo kaj la konservo de ĉi tiu aranĝo devis fari la militon kontraŭ Germanujo neevitebla. Laŭ oficiala kaj neoficiala manieroj oni klare informis la rusan registaron ĝustatempe kaj kun ĉiu energio, ke rusa ĝenerala mobilizo nepre sekvigus la germanan mobilizon kaj ke la germana mobilizo nepre sekvigus la militon.[2]

La kaŭzoj estas klaregaj kaj nepre konvinkaj. Antaŭ la danĝero de milito kontraŭ pluraj frontoj estis neeble al Germanujo, rezigni la tempoprofiton, kiun certe havigis al ĝi la pli rapida mobilizo de la propraj militistaj fortoj, kiam la situacio maturiĝis ĝis la ĝenerala rusa mobilizo. Mobilizo sur ambaŭ flankoj kaj poste atendanta sintenado unu kontraŭ la alia ne povis esti diskutataj de Germanujo eĉ nur unu momenton pro tiu deviga kaŭzo de memkonservo. Kiel pluvon por tio, ke ĉi tiu opinio estis aprobata kiel tute komprenebla per si mem, ni citu la raporton de la angla ambasadoro en Petrograd, Sir G. Buchanan, datitan je la 25a de Julio (Blulibro No. 17). Buchanan raportas pri interparolo kun la rusa ministro por eksteraj aferoj S-ro Sasonow:

„I said all I could to impress prudence on the Minister for Foreign Affairs, and warned him that, if Russia mobilised, Germany would not be content with mere mobilisation, or giive Russia time to carry out hers, but would probably declare war at once.” „Mi diris ĉion, kion mi povis diri, por rekomendi singardon al la ministro por eksteraj aferoj kaj avertis lin, ke — se Rusujo mobilizus, Germanujo ne kontentiĝus per nura mobilizo aŭ lasus tempon al Rusujo, fini ĝian mobilizon, sed tuj deklarus la militon.”

Ankoraŭ en lasta horo la germana imperiestro mem atentigis la caron per sia telegramo de la 30a de Julio, posttagmeze je la 1a horo, pri la „danĝeroj kaj gravaj konsekvencoj el mobilizo”.

Ordonante la ĝeneralan mobilizon la rusa registaro kaj la caro sekve devis nepre scii, ke ĉi tiu ordono signifas la militon.

Post kiam per tio la senpera kaŭzo por la militeksplodo estas konstatita, la demando ekstaras, per kio la ĝenerala rusa mobilizo estis kaŭzita.

Oni ŝuldas al la personoj, kiuj havas la respondecon pri la decidaj aranĝoj, unue ekzameni la kaŭzojn, kiujn ili mem prezentas.

Unue ni aŭdu la caron.

En lia telegramo al la germana imperiestro de la 30a de Julio, posttagmeze je la 120, ankoraŭ ne sin trovas aludo pri la proksimiĝanta ĝenerala mobilizo, sed nur cito de la aranĝoj komencitaj kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo:

„La nun efektiviĝantaj militistaj aranĝoj estis decidataj jam antaŭ 5 tagoj, pro kaŭzoj de defendo kontraŭ la preparoj de Aŭstrio-Hungarujo.”

Kun ĉi tiu telegramo kruciĝis la supre citita telegramo de la germana imperiestro, kiu atentigis pri la gravaj konsekvencoj el rusa mobilizo kaj krom tio laŭtigis la timon, ke ankaŭ mobilizo direktata nur kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo endanĝerigas, se ne malebligas, la rolon de peranto, kiun akceptis la imperiestro laŭ deziro de l’ caro. La 31an de Julio, je la 2a posttagmeze, t. e. je horo, kiam la ordono por ĝenerala mobilizo jam estis donita al la tuta rusa armeo, la caro respondis jenon:

„Estas teknike neeble, ĉesigi niajn militistajn preparojn, kiuj fariĝis necesaj pro la mobilizo de Aŭstrio-Hangarujo.”

Se la esprimo „niaj militistaj preparoj” celas nur la partan mobilizon kontraŭ Aŭstrio-Hungario, la caro ignoris en ĉi tiu telegramo al la germana imperiestro la jam efektivigatan kaj kontraŭ Germanujo direktatan ĝeneralan mobilizon; sendube — ĉi tio estis la plej simpla rimedo, por ke oni ne bezonu prezenti kaŭzigon. Se — se la esprimo „niaj militistaj preparoj” signifis la ĝeneralan mobilizon, la caro sciis prezenti kiel kaŭzon por ĉi tiu decidiga aranĝo nur la militistajn preparojn de Aŭstrio-Hungarujo.

Ni aŭdu nun la rusan ministron por eksteraj aferoj.

Pri la kaŭzoj prezentitaj de ĉi tiu ministro la franca ambasadoro en Petrograd raportis al sia registaro la 31an de Julio jene:

„En raison de la mobilisation générale de l’Autriche et des mesures de mobilisation prises secrètement, mais d’une manière continue, par l’Allemagne depuis six jours, l’ordre de mobilisation générale de l’armée russe a été donné.” „Pro la ĝenerala mobilizo de Aŭstrio-Hungarujo kaj pro la mobilizaj aranĝoj, kiujn Germanujo faris de 6 tagoj sekrete sed seninterrompe, la ordono por la ĝenerala mobilizo de la rusa armeo estas donita. (Flavlibro No. 118.)”

La saman tagon la angla ambasadoro en Petrograd raportis al Sir Edward Grey (Blulibro No. 113), ke la ĝenerala mobilizo estas ordinita pro raporto de la rusa ambasadoro en Wien, ke Aŭstrio-Hungarujo decidis ne allasi intervenon de la ŝtatoj kaj ke ĝi marŝigas trupojn ne nur kontraŭ Serbujo, sed ankaŭ kontraŭ Rusujo. Oni aldonis:

„Russia has also reason to believe that Germany is making active military preparations, and she cannot afford to let her get a start.” „Rusujo havas ankaŭ kaŭzon kredi, ke Germanujo faras aktivajn militistajn preparojn, kaj ĝi ne povas allasi, ke Germanujo plifruiĝas.”

En la rusa Oranĝlibro mem oni vane serĉos la kaŭzon por la ĝenerala mobilizo. Oni ne citas en la Oranĝlibro la informojn prir ĉi tiu decida paŝo, sendube senditajn al la rusaj ambasadoroj en la eksterlando; la leganto ekscias la facton de la rusa mobilizo kontraŭ Germanujo nur el la cirkulera telegramo, per kiu Sasonow komunikas al la rusaj misio-ĉefoj la postulon de Germanujo pri neniigo de la mobilizo.

Kiun valoron do havas la kaŭzoj por la ĝenerala rusa mobilizo, kiuj rezultas el la anglaj kaj francaj ambasadorraportoj kaj el la telegramoj de la caro al la germana imperiestro?

1. La ĝenerala rusa mobilizo kiel respondo al la militistaj aranĝoj de Aŭstrio-Hungarujo. — Por ke oni starigu ekvivalenton kontraŭ la laŭdiraj militistaj preparoj de Aŭstrio-Hungarujo kontraŭ Rusujo, jam la 29an de Julio 13 armekorpusoj de Rusujo estis mobilizitaj (raporto de la franca ambasadoro en Petrograd de la 29a de Julio, Flavlibro No. 100). La mobilizo en la ditriktoj Odessa, Kiew, Moskva kaj Kazan estis komunikita al la germana registaro per la rusa ambasadoro en Berlin kun la kaŭzigo, ke ĉi tiu aranĝo estas la respondo al la militdeklaro de Aŭstrio-Hungarujo al Serbujo, kiu estis eldirita la antaŭan tagon, kaj ankaŭ respondo al la

„mesures de mobilisation déjà appliquées à la plus grande partie de l’armée austro-hongroise.” „mobilizaj aranĝoj jam efektivigitaj por la pli granda parto de la aŭstri-hungara armeo (Flavlibro No. 95).”

Efektive Aŭstrio-Hungarujo estis mobilizinta nur 8 armekorpusojn ĝis la momento de la ĝenerala rusa mobilizo. Kontraŭe al la aserto en la raporto de la franca ambasadoro en Petrograd de la 31a de Julio (Flavlibro No. 118)[3] ĝenerala mobilizo en Aŭstrio-Hungarujo ankoraŭ ne estis ordonita en la momento de la rusa ĝenerala mobilizo. Tia ordono estis donita nur kiel respondo al la rusa ĝenerala mobilizo, nome en la daŭro de la 31a de Julio. la de Rusujo la 29an de Julio ordonita mobilizo de 13 armekorpusoj jam estis troigita kaj instiga kiel kontraŭaranĝo al la mobilizo de 8 aŭstri-hungaraj armekorpusoj. Flanke de la danuba monarĥio nenio estis farita de post la 29a de Julio, kio povis prezenti al Rusujo kaŭzon, transiri de la tre ampleksa parta mobilizo al la ĝenerala mobilizo, kiu faris la militon neevitebla.

2. La laŭdiraj militistaj preparoj de Germanujo kontraŭ Rusujo. — La rusa ministro por eksteraj aferoj ricevis la viziton de la germana ambasadoro kaj interparolis kun li dum tiu kriza epoko ĉiun tagon kelkfoje. Se la rusa registaro kredis scii ion pri mobilizaj aranĝoj, kiujn Germanujo fariis laŭdire jam de 6 tagoj, t. e. de post la 25a de Julio (Flavlibro No. 118), nenio estus estinta pli natura ol tio, ke S-ro Sasonow estus demandinta klarigon de grafo Pourtalès pro ĉi tiuj laŭdiraj mobilizaj aranĝoj aŭ estus atentiginta lin, ke tiaj aranĝoj ne povus resti sen kontraŭaranĝoj de rusa flanko. Atentigo pri ĉi tiuj laŭdiraj germanaj aranĝoj estus estinta tiom pli natura, kiom grafo Pourtalès ripete atentigis en tiuj tagoj pri la danĝeroj de la rusaj militistaj preparoj, ekzemple la 29an de Julio; la rezulto estis, ke Sanosow nur respondis

„que les préparatifs russes sont motivés : d’un côté, par l’intransigeance obstinée de l’Autriche, d’autre part, par le fait que huit corps austro-hongrois sont déjà mobilisés.” „ke la rusaj preparoj estas motivigitaj unuflanke per la obstina neakordemo de Aŭstrio, aliparte per la fakto, ke 8 aŭstri-hungaraj armekorpusoj jam estas mobilizitaj (Flavlibro No. 100).”

Ankaŭ la 30an de Julio grafo Pourtalès ree citis la rusajn preparojn, sed Sanosow ne opiniis sin instigita, fari kontraŭdemandon pro la laŭdiraj germanaj mobilizaj aranĝoj (Flavlibro No. 103). Ankaŭ la caro citis en siaj telegramoj neniam kaj nenie ion pri la germanaj militistaj aranĝoj, kiuj laŭ la klarigoj de lia registaro estis konsiderataj kiel la kaŭzo por la rusa ĝenerala mobilizo.

La nevereco de la kaŭzigo por la rusa ĝenerala mobilizo peer germanaj aranĝoj estas nepre klarigata per la fakto, ke la franca Flavlibro (No. 102) konfirmas, ke la rusa ĉefstabestro eldiris al la germana militista rajtigito ankoraŭ la 29an de Julio sian honorparolon pri tio, ke la militistaj aranĝoj de Rusujo estas direktataj nur kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo, ne ankaŭ kontraŭ Germanujo. se Rusujo kredis scii ion pri militistaj aranĝoj de Germanujo, ĉu la rusa ĉefstabestro havis iun kaŭzon por tia honorparolo? Kaj se poste informoj pri minacaj germanaj militistaj aranĝoj estus venintaj al la rusa registaro — kiel S-ro Sasonow ja asertis al la franca kaj angla ambasadoroj, sed neniam al la germana ambasadoro — ĉu tiakaze la rusa ĉefstabestro ne havis pro la eldirita honorparolo la plej urĝan kaŭzon, interparoli kun la germana militista rajtigito pri la situacio ŝanĝita per tiaj informoj? Kaj tio devis okazi antaŭ kiam oni faris la ne rebonigeblan paŝon de ĝenerala rusa mobilizo, ĉu ne? Nenio el tio ĉi okazis. Rusujo kaŭzigis sian ĝeneralan mobilizon nur al aliaj ŝtatoj per la laŭdiraj germanaj aranĝoj; al la germana imperiestro, al la germana ambasadoro kaj al la germana militista rajtigito Rusujo neniam laŭtigis vorton demandan, eĉ ne plendan pro la lŭdiraj germanaj preparoj, pli vere ĝi eldiris ĉiam trankviligajn asertojn.

3. la rifuzo de Aŭstrio-Hungarujo, allasi intervenon de la ŝtatoj. — Ĉi tiu de la angla ambasadoro al London sendita kaŭzigo vere groteske efikas kompare al la fakto, ke unuflanke nova, de Sir Edward Grey inciatita propono pri perado estis transdonita de la germana registaro la antaŭan tagon kaj ke la respondo al ĉi tiu propono ankoraŭ ne estis donita de Aŭstrio, — ke aliflanke la 10an de Julio postagmeze estis okazinta en Wien diskuto inter grafo Berchtold kaj la rusa ambasadoro, kiun tuj telegrafis al Paris la franca ambasadoro en Wien kiel diskuton de granda graveco („un entretien de haute importance”) kaj kiu laŭ lia opinio permesis kredi, ke ankoraŭ ne estas perdita ĉiu ŝanco pri lokalizo de la konflikto („permettait de croire que toute chance de localiser le conflit n’était pas perdue”). (Flavlibro No. 104)

La de Sir Edward Grey la 29an de Julio farita propono pri perado estis jena: Aŭstrio-Hungarujo devige promesu, post la konkero de Belgrad kaj de la serba apudlima teritorio, ne marŝi pli antŭen, dum la ŝtatoj provus atingi, ke Serbujo donu al Aŭstrio-Hungarujo kontentigan satisfakcion. La de la aŭstri-hungara armeo okupita teritiorio estu forlasata post donita satisfackio. Sir Edward Grey komunikis ĉi tiun proponon la 30an de Julio al la angla ambasadoro en Petrograd kaj aldonis:

„I suggested this yesterday as possible relief to the situation, and, if it can be obtained, I would earnestly hode that it might be agreed to suspend further military preparations on all sides.” „Mi propone eldiris ĉi tion hieraŭ kiel eblan plifaciligon de la situacio, kaj, se ĉi tiu povus esti atingata, mi serioze esperus, ke oni povus interkonsenti ĉesigi ĉiujn pliajn militistajn preparojn.” (Blulibro No. 103)

Ĉi tiu propono estis transsendata al la aŭstri-hungara registaro kaj estis helpata de Germanujo, same de la franca kaj angla ambasadoroj ĉe la rusa registaro (Flavlibro No. 112). La propono ankoraŭ ne estis respondita de Aŭstrio, kaj ankaŭ Rusujo ankoraŭ ne estis eldirinta sian opinion pri ĝi, kiam okazis la ĝenerala rusa mobilizo. La aserto, ke la ĝenerala rusa mobilizo fariĝis necesa, ĉar Aŭstrio-Hungarujo rifuzis allason de ĉiu interveno de la ŝtatoj, — ĉi tiu aserto sekve ĝuste kontraŭas al la situacio, kiu rezultas el la anglaj kaj francaj dokumentoj.

Pli grava ol la fakto, ke Rusujo interĵetis la ĝeneralan mobilizon, dura ĉe la rusa kaj la aŭstri-hungara registaroj troviĝis ankoraŭ neprilaborita angla propono pri perado, estas la senpera interparolo de la rusa ambasadoro en Wien, S-ro Schebeko, kaj grafo Berchtold, kiu okazis la vesperon antaŭ la rusa ĝenerala mobilizo. Estu memorigate, ke, post kiam la unua propono pri konferenco de Sir Edward Grey estis trovinta malfacilaĵojn, Sasonow mem ekiniciatis senperajn diskutojn kun Aŭstrio-Hungarujo kaj ke ĉi tiu iniciato unuatempe estis malakceptita en Wien (Blulibro No. 74). Dum la interparolo de la 30a de Julio estis forigataj la malfacilaĵoj, kiuj konstraŭstaris al senpera diskuto. Laŭ la citita raporto de la franca ambasadoro (Flavlibro No. 104), al kiu la rusa ambasadoro — same kiel al sia angla kolego — tuj post la interparolo faris rilatan komunikon, S-ro Schebeko kaj grafo Berchtold ekzamenis la ekzistantajn grandegajn malfacilaĵojn kun la egale bona volo, trovi solvojn akcepteblajn de ambaŭ flankoj („avec une égale bonne volonté d’y adapter des solutions réciproquement acceptables”). La rusa ambasadoro deklaris, ke la militistaj preparoj de Rusujo celas nenion alian krom la ŝirmo kontraŭ la aŭstri-hungaraj aranĝoj kaj la elmontron de la intenco kaj rajto de la caro, partopreni en la ordigo de la serba demando. Grafo Berchtold respondis per la deklaro, ke la aŭstri-hungaraj preparoj en Galicio same ne eliras el la intenco pri iu atako. de ambaŭ flankoj oni konsentis, klopodi pri tio, ke la aranĝoj ne estu klarigataj kiel malamikemaj paŝoj. la raporto de la franca ambasadoro daŭrigas jene:

„Pour le règlement du conflit austro-serbe il a été convenu que les pourparlers seraint repris à Petersbourg entre M. Sazonoff et le comte Szapary; s’ils ont été interrompus, c’est par suite d’un malentendu du comte Berchtold croyant que le Ministre des Affaires étrangères de Russie réclamait pour son interlocuteur des pouvoirs qui lui permettraient de modifier les termes de l’ultimatum autrichien. Le comte Szapary sera seulement autorisé à discuter quel accommodement serait compatible avec la dignité et le prestige dont les deux Empires ont un souci égal. Ce serait donc, pour le moment, sous cette forme directe et réduite aux deux plus intéressées qu’aurait lieu l’examen que Sir Ed. Gray proposerait de confier aux quatre Puissances non directement intéressées. Sir M. de Bunsen, qui se trouvait chez moi, a aussitôt déclaré à M. Schebeko que le Foreign Office approuvera entièrement cette nouvelle procédure.” „Rilate la ordigon de la aŭstri-hungara-serba konflikto oni interkonsentis, ke la interparoloj en Petrograd inter S-ro Sasonow kaj grafo Szapary estu denove komencataj; ke oni interrompis ĉi tiujn interparolojn, estas kaŭzite de erarkompreno flanke de grafo Berchtold, kiu opiniis, ke la rusa ministro por eksteraj aferoj postulas por sia interparolanto rajtigojn, kiuj permesus al ĉi tiu, ŝanĝi la kondiĉojn de la aŭstri-hungara ultimato. Grafo Szapary nur havu la rajton diskuti, kia interkompenso estus akordebla al la digno kaj al la prestiĝo, pri kiuj zorgas ambaŭ imperioj egalmaniere. En ĉi tiu senpera kaj nur al la du senpere interesitaj ŝtatoj rilata formo sekve okazus la ekzameno, kiun konfidi al la kvar ne senpere interesitaj ŝtatoj Sir Ed. Grey estis proponinta. Sir M. de Bunsen, kiu troviĝis ĉe mi, tuj deklaris al S-ro Schebeko, ke la oficejo por eksteraj aferoj nepre aprobus ĉi tiun novan agmanieron.”

La sekvantan tagon la rusa ambasadoro en Berlin ricevis la informon, ke la aŭstri-hungara ambasadoro en Petrograd certigis la deklaron de grafo Berchtold al S-ro Schebeko, aldonante, ke lia registaro estas preta, diskuti kun la rusa regitaro pri la noto al Serbujo, eĉ rilate ĝian materian enhavon („que son Gouvernement était prêt à discuter avec le Gouvernement russe la note à la Serbie, même quant au fond”), (Flavlibro No. 121)

La aŭstri-hungara registaro do estis farinta la 30an de Julio decidigan paŝon sur la vojo de cedemo, ree komencante la senparajn intertraktojn kun Rusujo kaj samtempe konsentante, eniri en diskuton materian pri la al Serbujo direktita noto, — diskuto, kiun oni ĝis nun estis rifuzinta obstine. La kaŭzo por ĉi tiu decidiga cedemo de Aŭstrio-Hungarujo, kiu devis rabi por la momento la akutan karakteron de la krizo, estas facile konstateble, se oni citas la germanan Blanklibron. La 28an de Julio la germana imperiestro estis telegrafinta al la caro:

„Memorante la koran amikecon, kiu de longa tempo forte interligas nin ambaŭ, mi sekve intermetas mian tutan influon, por ke mi igu Aŭstri-Hungarujon celi sinceran kaj kontentigan interkonsenton kun Rusujo.”

Kaj en la telegramo de la 29a de Julio al la caro la germana imperiestro diris:

„Mi opinias, ke senpera interkonsento inter via registaro kaj Wien estas ebla kaj dezirinda, interkonsento, kiun — kiel mi jam telegrafis al vi — mia registaro klopodas helpi per ĉiuj fortoj.”

Ni jam ĉi tie akcentu, ke la imperiestro aldonis: „Kompreneble militistaj aranĝoj de Rusujo, kiujn Aŭstri-Hungarujo povus konsideri kiel minacon, akcelus malfeliĉon, kiun ni ambaŭ deziras eviti; ili ankaŭ subfosus mian pozicion de peranto, kiun mi volonte akceptis pro via alvoko al mia amikeco kaj helpo.”

Ĉi tiu interrilato estas certigata per telegramo de Sir Edward Grey al la angla ambasadoro en Petrograd, datita la 31an de Julio (Blulibro No. 110), laŭ kiu la germana ambasadoro en London komunikis al Grey, ke kiel rezulto de instigo de la germana registaro („as a result of suggestions by the German Governement”) interparolo okazis en Wien inter grafo Berchtold kaj S-ro Schebeko, kaj ke la aŭstri-hungara ambasadoro en Petrograd ricevis la instruon, interrilatigi sin kun la rusa ministro por eksteraj aferoj, doni al ĉi tiu klarigojn pri la aŭstri-hungara ultimato al Serbujo kaj diskuti ĉiujn instigojn kaj demandojn, kiuj koncernas la aŭstri-hungar-rusajn interrilatojn. Sir Edward Grey aldonis, ke li ekkonatiĝis je granda kontetiĝo kun ĉi tiu rekomenco de la senpera interparolo inter Aŭstri-Hungarujo kaj Rusujo.

Sekve, kontraŭe al la asertoj de la franca Flavlibro, ke Germanujo en neniu momento serioze konsilis al Wien repacigan akordemon, estas nepre konstatite, ke pro la interveno de la germana imperiestro la aŭstri-hungara registaro cedis la 30an de Julio al la ĝis tiam konstante rifuzita rusa deziro je diskuto pri la noto al Serbujo. Plue — per la franca Flavlibro estas atestate, ke la rusa ambasadoro en Wien konsideris la cedeman deklaron de grafo Berchtold tre valor kaj tuj komunikis ĉi tiun deklaron al siaj angla kaj franca kolegoj. Plue — per la franca Flavlibro estas konstatite, ke la franca ambasadoro en Wien havis pro la cedemo de grafo Berchtold la esperon pri lokalizo de la konflikto kaj ke la angla ambasadoro, sen antaŭa demando al London, eldiris la plenan konsenton de Foreign Office rilate la agmanieron interkonsentitan inter grafo Berchtold kaj la rusa ambasadoro.

Sed estas ankaŭ fakto, ke la rusa Oranĝilbro ne montras iun informeton pri ĉi tiu decidiga cedemo de Aŭstrio-Hungarujo, kaj fine estas fakto, ke ĉi per la ĝenerala mobilizo, kiu faris la militon neevitebla.

Krom tio — la ĝenerala mobilizo tute surprizis la du Entente-Kunulojn de Rusujo, kiuj salutis kun granda kontentiĝo la cedemon de Aŭstrio laŭ siaj propraj dokumentoj kiel esperon pri paco. Pruvo por ĉi tio: La 31an de Julio, je la 7a vespere, la germana ambasadoro en Paris vizitis la francan ministerian prezidanton kaj ministron por eksteraj aferoj, S-ron Viniani, por komuniki al li, ke Germanujo estis devigata per la ĝenerala rusa mobilizo, proklami la staton de minacanta militodanĝero kaj postuli de Rusujo la neniigon de la mobilizo. Al tio ĉi S-ro Viviani respondis, ke „li neniel estas informita pri laŭdira mobilizo de la rusaj armeo kaj militŝiparo” (nullement renseigné sur une prétendue mobilisation totale de l’armée et de la flotte russes) (Flavlibro No. 117). Ankaŭ la angla ambasadoro en Paris raportis ankoraŭ en la malfrua vespero de la 31a de Julio al la Foreign Office, ke lia kolego Iswolsky scias eĉ ne iometon pri ĝenerala rusa mobilizo (Blulibro No. 117).

Sekve — ĉar la de Rusujo prezentitaj kaŭzoj por la subita ĝenerala mobilizo estis nur facile travideblej pretekstoj, kaj ĉar Rusujo, — eĉ sen ia informo al Anglujo kaj Francujo — ekfaris la pro ĝiaj konekvencoj gravan aranĝon en tiu momento, en kiu esperplena angla propono pri perado estis prezentita kaj en kiu la de Germanujo atingita cedemo de Aŭstrio-Hungarujo devis forigi la akutan militodanĝeron, por tia agado restas nur unu klarigo:

La personoj, kiuj en tiu momento havis en Rusujo la decidopovon, volis — vidante la pro germana klopodado sin montrantan cedemon de la aŭstri-hungara registaro — rompi ĉiujn pontojn al paco kaj fari la militon neevitebla.

Se ĉi tiu nepre klara konkludo ankoraŭ bezonas verigon, ĝi ricevas ĝin per la sintenado de Rusujo post la transdono de la germana ultimato.

Dum Germanujo, kiu ĝis tian estis deklarinta la rusan mobilizon militkazo, unue kontentiĝis proklami la staton de minacanta militodanĝero, kiu ankoraŭ ne estas egala al mobilizo, kaj lasis al la rusa registaro tempon de 12 horoj (finiĝantan la 1an de Aŭgusto tagmeze), por neniigri ĝian mobilizon, Rusujo lasis la germanan ambasadoron sen iu respondo, ankaŭ ne faris iun provon, deturni per perado de tria instanco la ekstremon, sed komencis la malamikaĵojn en la nokto de la 1a ĝis la 2a de Aŭgusto sur tri lokoj de la prusa landlimo.

Kontraŭ tiu ĉi ne fordiskutebla aferstato la franca registaro kuraĝas publikigi jenan priskribon (Cirkulera noto de la franca registaro de la 1a de Aŭgusto, Flavlibro No. 120):

„Fine Aŭstrio-Hungarujo sin montris preta, materie diskuti kun Rusujo la enhavon de sia ultimato al Serbujo. Rusujo estas preta, komenci intertrakton sur la bazo de la angla propono (le Gouvernement russe est prêt à entre en négociation sur la base de la proposition anglaise). Malfeliĉe ĉi tiuj esperoj pri paca solvo estas detruataj per la ultimato de Germanujo, kiu postulas de Rusujo la neniigon de la mobilizo. la ultimato estas senrajta, ĉar Rusujo estas akceptinta la anglan proponon, kiu enhavas ankaŭ la ĉesigon de militistaj preparoj de ĉiuj ŝtatpotencoj (puisque la Russie a accepté la proposition anglaise qui implique un arrêt des préparatifs militaires de toutes les Puissances). La sintenado de Germanujo pruvas, ke i volas la militon.”

Pli facilanime oni vere ne povas falsi fariĝantan historion.

Ĝuste ja estas, ke Aŭstrio-Hungarujo sin montris cedema kaj per tio vere rajtigis esperi la konservon de la paco. sed la franca cirkulera noto prisilentas, ke ĉi tiu cedemo naskiĝis el germana klopodo; la franca ministro por eksteraj aferoj eĉ aroge deklaris la 4an de Aŭgusto al la Ĉambro de deputitoj, ke Germanujo — de la 24a de Julio ĝis sia ultimato, kiun ĝi sendis je la 31a de Julio sub la preteksto (!) de la Rusujo ordonita ĝenerala mobilizo — ne partoprenis per ia pozitiva ago en la pripacaj klopodoj de la Triple-Entente (Flavlibro No. 159).

Malĝuste estas, ke Rusujo akceptis la anglan proponon, kiu enhavis la ĉesigon de la militistaj preparoj en ĉiuj ŝtatoj kaj jam antaŭe forprenis per ĉi tiu akcepto la rajtigan fundamenton de la germana ultimato. Unue: la angla propono supre citita (Blulibro No. 103) ne enhavis la kondiĉon pri ĉesigo al ĉiuj militistaj aranĝoj, sed Sir Edward Grey nur estis eldirinta la seriozan esperon, ke kaze de akcepto de lia propono la militistaj preparoj estu ĉesigataj de ĉiuj flankoj. Due: rusujo akceptis la anglan proponon nek antaŭ nek post la transdono de la germana ultimato; la cirkulera noto de Viviani (Flavlibro No. 120), kiu en sia alineo 5 asertas la efektivigitan akcepton de la angla propono, mem diras en sia alineo 4, ke la rusa registaro estas „prêt à entrer en négociation sur la base de la proposition anglaise”, (preta komenci intertrakton sur la bazo de la angla propono); kaj inter la akcepto de propono kaj la preteco intertrakti sur ĝia bazo ja vere ekzistas diferenco. Sed fakte la rusa ministro por eksteraj aferoj ne deklaris sin eĉ nur preta, komenci intertrakton sur bazo de la angla propono; pli vere li faris al la angla ambasadoro kontraŭproponon, kiu treege diferencis de la angla propono, kiel montras la sekvanta komparo de unu al alia:

Rusa kontraŭpropono
(Oranĝlibro No. 67)
Angla propono
(Blulibro No. 103)
Si l’Autriche consent à arrêter la marche de ses armées sur le territoire serbe (se Aŭstrio konsentas haltigi la antaŭenmarŝon de siaj armeoj sur la serba teritorio)


et si, reconnaissant que le conflit austro-serbe a assumé le caractère d’une question européenne, (kaj se, rekonante ke la aŭstria-serba konflikto akceptis la karakteron de eŭropa demando)
elle admet que les Grandes Puissances examinent la satisfaction que la Serbie pourrait accorder au Gouvernement d’Autriche-Hongrie (Aŭstrio permesas, ke la grandaj ŝtatpotencoj ekzamenu la satisfakcion, kiun Serbujo povus akordi al la aŭstri-hungara registaro)
sans laisser porter atteinte à ses droits d’Etat souverain et à son indépendance, (ne tuŝante siajn rajtojn kiel suverana ŝtato kaj sian sendependecon)


la Russie s’engage à conserver son attitude expectante (Rusujo devige promesas konservi sian atendan sintenadon)

Austria, after taking Belgrade and Servian territory in region of frontier, to promise not to advance further (Aŭstrio promesu, post konkero de Belgrad kaj de la serba teritorio apudlima, ne marŝi pli antaŭen)

= ĉi tiun rekonon Sir Edward Grey ne estis postulinta, kaj la aŭstri-hungara registaro ĉiam estis rifuzinta, lasi trakti sian konflikton kun Serbujo kiel eŭropan demandon =
while Powers endeavoured to arrange that Servia should give satisfaction sufficient to pacify Austria (dum la ŝtatpotencoj provu atingi, ke Serbujo donas satisfakcion kontentigan al Aŭstrio)


= ĉi tiu rezervigo, kiu cetere jam estis plenumita per deklaroj de la aŭstri-hungara registaro, ne aperis en la angla propono; tie nur estis postulite, ke Aŭstrio-Hungarujo ree forlasu la okupitan serban teritorion post ricevo de satisfakcio = (Territory occupied would, of course, be evacuated when Austria was satisfied) (la okupita teritorio estu forlasata, kiam Aŭstrio estos ricevinta satisfakcion)

— ĉi tiu atenda sintenado konsistis ĝis tiam el la daŭro de la militaj preparoj ĝis la ĝenerala mobilizo —.

Tian kontraŭproponon sin distingantan per vere klasika naiveco nomas la franca registaro antaŭ siaj diplomataj reprezentatoj, antaŭ sia parlamento kaj antaŭ la kulturmondo: la akcepto de la angla propono, kiu ankaŭ enhavis la ĉesigon al la militistaj perparoj.

Ke Rusujo tute ne intencis ĉesigi siajn militistajn preparojn, cetere S-ro Sasonow konfirmis ankoraŭ tute special la 31an de Julio, okaze de la prezento de sia kontraŭpropono, al la angla ambasadoro, deklarante, „it was, of course, impossible to stop a mobilisation which was already in progress” (ke nature estas neeble, haltigi mobilizon, kiu jam estas progresanta).

Eĉ ne plej senĝena renverso sekve povas malaperigi la fakton, ke rusujo trorapidigis la ĝeneralan mobilizon, kiu certigis la militon, tuj post kiam la aŭstri-hungara, de Germanujo kaŭzita cedemo denove starigis la esperon pri konservo de la paco; kaj Rusujo faris ĉi tion, informante nek siajn kontraŭulojn nek siajn konfederitojn; sed Germanujo sin retenis en siaj kontraŭaranĝoj ĝis la limo de memkonservo. La kompetentaj rondoj de Rusujo volis la militon kaj ili volis ĝin kun duobla bruteco, kiam ekstaris la espero pri paca kompromiso.

La kunkulpuloj

Ĉar el la ĉi-supraj klarigoj, kiuj ĉiuj senescepte estas bazitaj nur sur dokumentoj de la Triple-Entente-registaroj, evidentiĝas kun ne renversebla certeco, ke la kompetentaj personoj de Rusujo volis la militon kaj ĝin eldevigis, ekstaras la demando, kiel ĉi tiu decido portanta mondgravan respondecon povis ekesti.

La deviga kaŭzo de memkonservo ne bezonas esti konsiderata, ĉar Rusujo ne estis minacata de iu.

Same la ŝirmo al Serbujo ne estas konsiderinda; ĉar unue Serbujo ne estis protektata de Rusujo tiel, ke Rusujo politike kaj morale havis la devon, ŝirmi Serbujon, kaj due Aŭstrio estis sindevige promesinta al kelkaj grandaj ŝtatpotencoj, ke ĝi respektos la teritorian kompletecon kaj la surverenecon de Serbujo.

Eĉ la konservo de la rusa prestiĝo sur la Balkano ne plu estis — post la de Aŭstrio-Hungarujo montrita cedemo — afero, kiu povis motivigi la ekprenon de la militiloj.

La nasko de la milito sekve estis por Rusujo nura afero de oportuneco. Pro manko de devigaj motivoj la decido por la milito povis esti akceptigata per la konvinkeco: la okazo estas oportuna, venki tiujn grandajn ŝtatpotencojn, kiuj al la rusaj kompetentaj personoj ŝajnis esti la malhelpo sur la vojo de ilia politiko.

Havante nur sian propran forton, Rusujo estus riskinta ekmiliti kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo kaj Germanujo ekstremkaze nur pro defendo de naciaj vivinteresoj, sed neniam el la konsidero pri verŝajneco de la sukceso. Sekve nur la certeco pri la aktiva kunago de aliaj grandaj ŝtatpotencoj povis ebligi al la regantaj rondoj de Rusujo la decidon por la milito. La sintenado de la du aliaj ŝtatpotencoj de la triobla interkonsento sekve devis enhavi decidigan influon al la rusaj decidoj.

Por tio ĉi la dokumentoj de la Triple-Entente-registaroj enhavas la pruvon.

La kunago de Francujo tute ne estis certa a priori, ankoraŭ malpli multe certa estis la kunago de Anglujo. La franca-rusa konvenciio ne donis al Francujo la devon pri senkondiĉa milithelpo al Rusujo, kaj inter Rusujo kaj Anglujo ne ekzistis precizaj interpromesoj. Ĉe la aŭstri-hungara-serba konflikto, kiu estis naskiĝinta el la embuska mortigo de la aŭstri-hungara tronheredanto kaj ties edzino, la simpatioj de la ne senpere interesitoj povis aparteni nur al Aŭstrio-Hungarujo. Ĉi tion oni bone sciis ankaŭ en Rusujo, kaj ĉi tiu scio esprimiĝis en tio, ke la rusa registaro post la transdono de la aŭstri-hungara noto al Serbujo montris unuatempe ioman singardon.

Ekzemple, la franca ambasadoro en Petrograd telegrafis al sia registaro la 24an de Julio (Flavlibro No. 31), post kiam Sasonow estis eksciinta la aŭstri-hungaran noton al Serbujo, ke la disponado de l’ caro kaj de ties ministroj estas la plej pacema; kaj la 25an de Julio (Flavlibro No. 38) li telegrafis:

„M. Sasonoff garde toute sa modération : Il faut éviter, m’a-t-il dit, tout ce qui pourrait précipiter la crise. J’estime que, même si le Gouvernement austro-hongrois passait à l’action contre la Serbie, nous ne devrions pas rompre les négociations.” S-ro Sasonow konservas sian plenan singardon: necesas, li diris al mi, ĉion eviti, kio povus trorapidigi la krizon, eĉ se la aŭstri-hungara registaro transirus al perforta ago kontraŭ Serbujo.”

La 26an de Julio la franca ministerio por eksteraj aferoj skribis en cirkulera noto (Flavlibro Nr. 50):

„De Pétersbourg, nous apprenons que M. Sasonoff a conseillé à la Serbie de demander la fédiation anglaise. Dans le Conseil des ministres du 25, tenu en présence de l’Empereur, la mobilisation de treize corps d’armée éventuellement destinés à opérer contre l’Autriche a été envisagée; cette mobilisation ne serait toutefois rendue effective que si l’Autriche contraignait la Serbie par la force des armes, et seulement après avis du Ministre des Affaires Etrangères, à qui le soins incombe de fixer la date, liberté lui étant laissée de continuer les négociations, même dans le cas où Belgrade serait occupée.” „El Petrograd ni estas informitaj, ke S-ro Sasonow konsilis al Serbujo, peti la anglan peradon. En la ministeria kunsido de la 25a, kiu okazis kun ĉeesto de la caro, oni starigis la intencon, mobilizi 13 armekorpusojn, kiuz eventuale devos militiri kontraŭ Aŭstrio; sed ĉi tiu mobilizo efektiviĝu nur tiam, kiam Aŭstrio perforte agos kontraŭ Serbujo per la forto de bataliloj kaj nur laŭ la bontrovo de la ministro por eksteraj aferoj, kiu havu la zorgon, fiksi la daton; en tio ĉi li havu la liberecon, daŭrigi la intertraktojn eĉ en la kazo, ke Belgrad estos okupita.”

Ke ĉi tiu singardo ne estis tute sincera, jam evidentiĝas el tio, ke S-ro Sasonow deklaris jam la 24an de Julio al la angla ambasadoro (Blulibro Nr. 6): „that Russian mobilisation would at any rate have to be carried out” (ke oni finos la rusan mobilizon ĉiukaze), el kio evidentiĝas, ke la rusa mobilizo jam funkciis la 24an de Julio, t. e. je la tago de la konatigo de la aŭstri-hungara noto al Serbujo; sed la franca cirkulera noto de la 26a de Julio (Flavlibro No. 50) diras, ke la rusa ministeria kunsido nur la 25an „starigas la intencon”, parte mobilizi kontraŭ Aŭstrio: la efektivigon de la mobilizo la franca cirkulera noto ankoraŭ dependigas de aŭstria ago per la forto de bataliloj kontraŭ Serbujo kaj de la bontrovo de la ministro por eksteraj aferoj. Ĉiukaze estas grave, ke la rusa kaj la franca registaroj tiam volis almenaŭ ŝajnigi la kiel eble plej grandan singardon.

La kaŭzo sendube estas, ke la rusa registaro tiam ankoraŭ ne estis certa pri la angla kaj eĉ pri la franca kunagoj. En la interparolo, kiun Sasonow havis laŭ sia deziro la 24an de Julio en la domo de la franca ambasadoro kun ĉi tiu kaj Sir G. Buchanan (Blulibro No. 6), Sasonow postulis, ke Anglujo deklaru sin solidara kun Rusujo kaj Francujo; al tio Buchanan tre prudente respondis:

„I could not, of course, speak in the name of His Majesty’s Government, but personally I saw no reason to expect any declaration of solidarity from His Majesty’s Government that would entail an unconditional engagement on their part to support Russia and France by arms. Direct British interest in Servia were nil, and a war on behalf of that country would never be sanctioned by British public opinion.” „Kompreneble mi ne povus paroli nome de la registaro de Lia Majesto; sed mi mem ne vidas kaŭzon, esperi de mia registaro ian deklaron pri solidareco, kiu enhavas senkondiĉan devigan promeson pri milithelpo al Rusujo kaj Francujo. La senperaj britaj interesoj en Serbujo estas nulaj, kaj milito pro ĉi tiu lando neniam estos sankciata de ia brita publika opinio.”

Kiel la franca ambasadoro kondutis kontraŭ S-ro Sasonow, ne estas tutcerte konstateble, ĉar la franca Flavlibro enhavas — tio estas karakteriza — neniun raporton pri ĉi tiu grava interparolo, kaj Sir G. Buchanan nur diras en sia raporto, ke lia franca kolego „donis al li la komprenon” (gave me to understand), ke Francujo plenumos ĉiujn devojn, kiuj estas starigitaj en ĝia alianco kun Rusujo. Tia sintenado lasis duba la neŭtralecon de Francujo en rusa atakmilito. Fakte Francujo donis, kiel ni konstatos, nur en plu posta momento al la rusa registaro la promeson pri senkondiĉa milithelpo.

Ni nun konsideru, kiel la sintenado de Francujo kaj Anglujo evoluis.

Francujo

La franca registaro sendube sin trovis en grava embaraso. Unuflanke ĝia tuta politiko de jardekoj estis adaptita al la plej intima kunago kun Rusujo, aliflanke tro premante pezis la respondeco, senkondiĉe elekti en la malbona serba afero la partion de Rusujo kaj riski militon kontraŭ Germanujo kaj Aŭstrio-Hungarujo sola kune kun Rusujo.

La francaj ŝtatregantoj pro tio estis emociitaj per duobla timo: unue — per la timo, naski malkonfidon en la rusa regitaro kaj izoli Francujon per malfirmigo de la francaj-rusaj interrilatoj; due — per la timo, resti sola kun Rusujo en milito kontraŭ Germanujo kaj Aŭstrio-Hungarujo.

La rezulto el la unue citita timo estis, ke la franca registaro rifuzis provi kiel ajn efiki je Petrograd en paca senco, kion en Petrograd oni estus povinta konsideri kiel ioman malproksimiĝon de Francujo for de Rusujo. La diversaj urĝaj paŝoj, kiujn la germana ambasadoro entreprenis en Paris post la transdono de la aŭstri-hungara noto al Serbujo, por klare montre al la franca kabineto la seriozan gravecon de la situacio kaj por atentigi, kiel necesa estas moderiga influo de Francujo en Petrograd, ĉi tiuj paŝoj estis akceptataj iam kun la plej granda malkonfido kaj suspektataj kiel provo, per kojno disigri Francujon kaj Rusujon.

Kiam post la transdono de la aŭstri-hungara noto la germana ambasadoro en Paris eldiris al la franca registaro la korektan kaj lojalan klarigon, ke la germana registaro konsideras la aferon ordigot nur inter Aŭstrio-Hungarujo kaj serbujo kaj urĝe deziras la lokalizon de la konflikto pro tio, ke ĉiu interveno de alia ŝtato povus estigi nekalkuleblajn sekvojn per la natura interefiko de la ekzistantaj aliancoj, la eĥo de ĉi tiu komuniko estis artikolo en „Echo de Paris”, kies intimaj rilatoj al la Quai d’Orsay estas konataj. En ĉi tiu artikolo la paŝo de la germana ambasadoro estis signata kiel „menace allemande” (germana minaco). (Flavlibro No. 36)

Kiam post du tagoj, la 26an du Julio, la germana ambasadoro proponis al la franca registaro, peri ĉe la rusa registaro en la senco de paco, kaj aldonis, ke Aŭstrio-Hungarujo laŭ la al Rusujo eldiritaj klarigoj aspiras nek teritorian pligrandiĝon nek malutilon al la sendifekteco de Serbujo, sed nur sian propran sekurecon, oni respondis, ke Rusujo estas farinta nenion, kio dubigas pri ĝia moderiĝo; sed Germanujo peru en Wien, por malhelpi militistajn agojn kontraŭ Serbujo (Flavlibro No. 56). Kaj kiam la germana ambasadoro, avertita per la sintenado de „Echo de Paris”, proponis transdoni al la gazetaro pri la interparolo noton, per kiu estu publikigate, ke li estas ekzameninta en nova interparolo kun la ministro por eksteraj aferoj la rimedojn por konservo de la paco en plej amika maniero kaj en sento pri paca solidareco, tiam la ideo pri publika elmontro de „solidarité pacifique” kun Germunajo ekscitis veran teruron (Flavlibro No. 57), kaj la proponita de la germana ambasadoro noto fine estis komunikata al la gazetaro sen la suspekta esprimo pri solidareco kaj amika maniero. — „Cette rédaction, volontairement terne, évitaiit une solidarité avec l’Allemagne qui pourrait être mal interprêtée” (ĉi tiu intence senkolora redakto evitis solidarecon kun Germanujo, kiu povus esit malĝuste interpretata). Tiel oni povas legi en cirkulera noto, kiun la franca ministerio por ekesteraj aferoj sendis al siaj eksterlandaj misioj pri ĉi tiu grava kazo (Flavlibro No. 62). La sama cirkulera noto aldonis, ke la pleij verŝajna klarigo pri la paŝo de S-ro von Schoen estas, ke li provis kompromiti Francujon rilate Rusujon (à compromettre la France au regard de la Russie). La franca ministro por ekesteraj aferoj p. i. esprimis per plua cirkulera noto sian fieron, ke la germana ambasadoro estas vane provinta enigi Francujon en solidaran german-francan agon en Petrograd (a vainement tenté de nous entraîner dans une action solidaire franco-allemande à Pétersbourg). Li ripetas la aserton, ke Rusujo estas doninta la plej grandjn pruvojn pri sia moderiĝo kaj ke Rusujo neniel minacas la pacon, sed ke oni devas agi en Wien kaj ke ĉiu danĝero venas el Wien (Flavlibro No. 85).

El neniu dokumento de la franca Flavlibro kaj same ne el la rusa Oranĝlibro kaj la angla Blulibro montriĝas, ke Francujo kuraĝis en kiu ajn momento, doni al la rusa registaro seriozan konsilon en pacema senco; aŭ oni devas konsideri la esprimon de la deziro, ke Rusujo evitu ĉiujn aranĝojn, kiuj povus prezenti al Germanujo pretekston por mobilizo (Flavlibro No. 102), kiel sinceran peradon en pacema senco; sed tiaj deziroj en vereco estas konsiderindaj pli ĝuste kiel taktikaj montroj, por reteni Germanujon tiel longe, ĝis kiam estis atingita la certeco pri milithelpo de Anglujo, tiutempe de Francujo ĉiurimede aspirata.

La senkondiĉan certigon de la angla alianceco, ne de iu perado, celis en tiuj krizemaj tagoj la klopodoj de la franca diplomatio, kaj tiom longe, kiom ĉi tui celo ne estis atingita, ankaŭ la decidiga vorte ne estas eldirita al Rusujo. Negrave estas, ĉu el la franca Flavlibro oni ricevas la certan impreson, kvazaŭ la franca helpo al Rusujo estis tute certega eĉ tiel, ke aparta klarigo pri ĝi al Rusujo — cetere tian klarigon oni vane serĉus en la Flavlibro — tute ne estis necesa, — la Oranĝlibro de la rusa konfederito pli bone scias! En ĉi tiu estas presita telegrafa dekreto de Sasonow al Iswolsky de la 29a de Julio (Oranĝlibro No. 58), nome kiel la lasta el dek dokumentoj, datitaj je la 29a de Julio, tiel ke oni rajtas supozi, ke ĉi tiu telegramo estas sendita nur je malfrua vespero de la 29a de Julio. Per la dekreto Iswolsky ricevas la ordonon „d’exprimer au Gouvernement français notre sincère reconnaissance pour la déclaration que l’Ambassadeur de France m’a faite en son nom en disant que nous pouvons compter entièrement sur l’appui de notre alliée, la France” (esprimi al la franca registaro nian sinceran dankon pro la deklaro, kiun la franca ambasadoro eldiris al mi en la nomo de la franca registaro, nome ke ni povas nepre kalkuli je la helpo de nia aliancano, Francujo). Sasonow aldonis: „Dans les circonstances actuelles cette déclaration nous est particulièrement précieuse” (en la nunaj cirkonstancoj ĉi tiu deklaro estas tute speciale valora al ni).

El ĉi tio do rezultas, ke Francujo en la vespero de la 29a de Julio, ne pli frue kaj ne pli malfrue, estas eldirinta al Rusujo la specialan kaj senrezervan deklaron pri milithelpo.

Kial ne pli frue? Kaj kial Francujo trovis je la 29a Julio la decidkapablon por ĉi tiu decidiga paŝo? Oni serĉu la respondon en

Anglujo.

La rilatoj de Francujo al Anglujo havas de post 1905 la oficialan nomon „Entente cordiale”. Interkonsento, ne alianco. En la angla parlamento la pri la ekstera politiko respondecaj ministroj ĉiam deklaris, ke iu laŭalianca devigateco el la kora interkonsento inter la du nacioj ne ekzistas; por Anglujo ne ekzistas iu deviga promeso; neniel oni antaŭfiksis la decidon de la parlamento.

Hodiaŭ ni scias pli multe.

Inter Sir Edward Grey kiel ŝtatsekretario de la brita Foreign Office kaj S-ro Paul Cambon kiel ambasadoro de la franca respubliko estis interŝanĝitaj je la 22a kaj 23a de Novembro 1912 leteroj, el kiuj la letero de Grey — kiun Paul Cambon konfirmis nur laŭ ĝia preskaŭa teksto — trovu ĉi tie lokon (Blulibro No. 105, aldono 1):

Foreign Office, November 22, 1912

My dear Ambassador,

From time to time in recent years the French and British naval and military experts have consulted together. It has always been understood that such consultation does not restrict the freedom of either Government to decide at any future time whether, or not, to assist the other by armed force. We have agreed that consultation between experts is not, and ought not, to be regarded as, an engagement that commits either Government to action in a contingency that has not arisen and may never arise. The disposition, for instance, of the French and British fleets, respectively at the present moment, is not based upon an engagement to cooperate in war.

You have, however, pointed out that, if either Government had grave reason to expect an unprovoked attack by a third Power, it might become essential to know whether it could in that event depend upon the armed assistance of the other.

I agree that, if either Government had grave reason to expect an unprovoked attack by a third Power, or something that threatened the general peace, it should immediately discuss with the other whether both Governments should act together to prevent aggression and to preserve peace, and, if so, what measures they would be prepared to take in common. If these measures involved action, the plans of the General Staffs would at once be taken into consideration, and the Governments would then decide what effect should be given to them.

Yours, etc.

E. Grey

Foreign Office, la 22an de Novembro 1912.

Mia kara ambasadoro!

De tempo al tempo en la lastaj jaroj la francaj kaj la britaj militŝiparaj kaj militistaj aŭtoritatuloj interkonsiliĝis. Ĉiam ekzistis interkonsento pri tio, ke tiaj interkonsiliĝoj ne limigu la liberecon de ambaŭ registaroj, estonte decidi pri tio, ĉu ili volas helpi unu la alian per sia armita potenco ĉu ne. Ni interkonsentis, ke interkonsiliĝoj de kompetentuloj ne estu deviga promeso aŭ reprezentu tian, kiu devigu unu el la ambaŭ registaroj, agi en kazo, kiu ne naskiĝis kaj espere neniam naskiĝos. Ekzemble la dislokigo de la franca kaj brita ŝipaloj en la nuna momento ne estas kaŭzita per iu deviga promeso, kunagi en milito.

Sed vi esprimis, ke, se unu el la ambaŭ registaroj havus gravan kaŭzon, atendi ne ekscititan atakon flanke de tria ŝtato, povus fariĝi grave scii, ĉu en ĉi tiu kazo ĝi povus kalkuli je la armita helpo de la alia ŝtato.

Mi konsentas, ke, se unu el la ambaŭ registaroj havus gravan kaŭzon, atendi ne ekscititan atakon flanke de tria ŝtato aŭ ion, kio povus endanĝerigi pacon, ĝi tuj komencu diskutojn kun la alia ŝtato pri tio, ĉu ambaŭ regitaroj agu kune, por resuŝi atakon aŭ konservi la pacon, kaj — se jes — kiujn aranĝojn kune fari ili estus pretaj. Se ĉi tiuj aranĝoj enhavas agadon, la planoj de la generalstaboj estus tuj konsiderataj, kaj la registaroj devus decidi, kiamaniere oni agus laŭ ili.

Via ktp.

E. Grey

Ĉi tiu historia dokumento certigas, ke la britaj kaj la francaj general- kaj admiralstaboj de jaroj estis prilaborintaj kaj interkonsentitaj planojn por komuna agado sur maro kaj sur tero. Kontraŭ kiu ĉi tiuj komunaj planoj nur povis esti direktataj, ne estas dube. La komunaj planoj estis kompletigitaj laŭ cirkonstancoj per regule ripetitaj interkonsiliĝoj de la anglaj kaj francaj militistaj kaj militŝiparaj instancoj. La kondiĉoj por la efektiviĝo de la komuna agado de ambaŭflankaj militfoltoj sur maro kaj sur tero ne estis formulitaj; sed oni volis en speciala kazo decidi, ĉu okazu komuna agado.

Sekve la angla registaro formale rajtis aserti, ke laŭaliancan devon rilate Francujon ĝi ne estas preninta sur sin. Sed materiale estas klare, ke la starigo de komunaj agadplanoj inter du grandaj ŝtatpotencoj kaj la daŭra interkonsiliĝo pri tiaj agadplanoj ne povas esti senutila distrado; ĝi estas ebla — eĉ nur pro la intima scio, kiu estas reciproke donata pri la militistaj aferoj —, se principe ekzistas la serioza intenco pri komuna agado. Por ĝuste klarigi ĉi tiun materialan enhavon de la formale ne deviga leterinterŝanĝo, ni atentigu pri la fakto, ke Francujo — apoganta sin sur la kun Anglujo interkonsetita agadplano — kunigis sian militŝiparon en la Mediteranea Maro kaj konfidis la ŝirmon de sia bordo apud la Kanalo kaj Atlantika Oceano al la angla militŝiparo. Ĉu el ĉi tiu tre materiala fakto vere ne rezultis por Anglujo minimume moralaj devoj?

Kelkfoje sofistoj provas trompi ne nur aliajn, sed ankaŭ sin mem. Ankaŭ Sir Edward Grey ŝajne sin mem trompis en la komenco de la konflikto pri libereco, kiun li efektive ne plu posedis. Nur tiel oni povas klarigi la mirigan, tuj en la komenco al malsukceso kondamnitan rolon, kiun ekludis Sir Edward: li volis esti peranto en kazo, en kiu li mem reale estis partio.

Ĉu li volis, ĉu li ne volis: ĉi tiu duobla pozicio devis konduki al nesincereco.

Oni nur bezonas legi en la angla Blulibro (No. 17), kion Sir G. Buchanan respondis al S-ro Sasonow en la komenco de la krizo, la 25an de Julio, kiam S-ro Sasonow urĝe demandis klarigon pri solidareco de Anglujo kun Francujo kaj Rusujo:

„I said that England could play the rôle of mediator at Berlin and Vienna to better purpose as friend who, if her counsels of moderation were disregarded, might one day be converted into an ally, than if she were to declare herself Russia’s ally at once.” „Mi diris, ke Anglujo povas ludi la rolon de peranto en Berlin kaj Wien kun pli bonaj esperoj kiel amiko, kiu, se liaj konsiloj por moderiĝo ne estus atentataj, povus fariĝi iun tagon aliancano (t. e. de Rusujo), ol se Anglujo jam en la komenco sin deklarus aliancano de Rusujo.”

La vorto pri la „honesta maklero” certe ne povas esti uzata rilate al tia „mediator”.

Nekonsidere ke Sir Edward Grey pro la Entente-rilatoj al Francujo kaj ankaŭ al Rusujo ne havis la senpartiecon kaj la internan liberecon, kiuj solaj estus igintaj lin kapabla por la aspirata de li — kiel en aliaj kazoj tiel ankaŭ en la konflikto pro Serbujo — rolo de peranto kaj arbitracia juĝisto, — li estis — en supozo pri la sincereco de siaj propraj pacemaj intencoj — en malfacila situacio koncerne al siaj ministeriaj kolegoj, kies sintenado en la demando pri milito aŭ paco ne estis unuanima; ĉi tion faris evidenta antaŭ la tuta mondo la posta eksiĝo de la tri pacamikoj.

Komence Sir Edward Grey iom kontraŭstaris al la urĝado de Rusujo kaj Francujo koncerne tujan klarigon pri solidareco. Li nepre aprobis la de Buchanan al Sasonow je la 24a de Julio diritajn klarigojn, el kiuj estis la plej grava, ke Anglujo verŝajne ne povas akcepti senkondiĉan devon por milithelpo al Francujo kaj Rusujo, ĉar la publika opinio en Anglujo ne sankcios militon pro Serbujo (Blulibro No. 6); li eĉ speciale konfirmas:

„I do not consider that public opinion here would, or ought to, sanction our going to war over a Servian quarrel.” „Mi ne kredas, ke la publika opinio ĉi tie sankcius aŭ devus sankcii militiron pro serba konflikto.” (Blulibro No. 24)

La sintenado de Anglujo tre malagrable tuŝis en Petrograd kaj en Paris; ĉi tio ja ne estas konstatebla el la publikigitaj dokumentoj, sed el la gazetaro de tiuj tagoj.

La rusa kaj franca diplomatioj provis influi Sir Edward Grey-on per la aserto, ke la danĝero sidas en tio, ke la germana registaro konsideras la neenmiksiĝon de Anglujo kiel certan; tuj kiam Anglujo neŝanceliĝe ekprenus la partion de Rusujo kaj Francujo, Germanujo premus Aŭstrio-Hungarujon kaj la militodanĝero estus forigita (Blulibro No. 17). Sir G. Buchanan nepre trafe respondis ankoraŭ la 27an de Julio al S-ro Sasonow post ĉi tiu ĉiam ripetata argumentado, ke li eraras, kredante ke tia sintenado servus al la paco; per tia minaco Germanujo estos nur persistigata („Their attitude would merely be stiffened by such a menace”) (Blulibro No. 44).

Dum la angla ambasadoro en Petrograd tiamaniere eldiris, kio ja estis komprenebla per si mem, nome ke minaco de Anglujo al Germanujo ne nur maltrafus sian celon, sed certe pliakrigus la krizan situacion, oni komencis en London cedi al la urĝado de Francujo kaj Rusujo.

Sir Edward Grey unue lasis sin instigi de Paul Cambon al sia propono pri konferenco, nome en jena formo: la brita kabineto postulu de la germana registaro „de prendre l’initiative d’une démarche à Vienne pour offrir une médiation, entre l’Autriche et la Serbie, des quatre Puissances non directement intéressées” (ekiniciati en Wien aranĝon, por proponi peradon, inter Aŭstrio kaj Serbujo, de la kvar ŝtatpotencoj ne senpere interesitaj) (Flavlibro No. 32). La propono estis neprosperiga a priori; ĉar nekonsidere ke ĝi volis igi Germanujon, ĉe sia ligano preni iniciaton, kiun Francujo time rifuzis ĉe Rusujo, — la aŭstri-hungara vidpunkto, ke enmiksiĝo aŭ perado de iliaj en la aŭstri-hungara-serba konflikto ne estas akceptebla, estis konata; kaj plue — per la akcepto de la Grey-Cambon-a propono Aŭstrio-Hungarujo eo ipso estus rekoninta Rusujon kiel „Puissance directement intéressée”, (ŝtatpotencon senpere interesitan), kio estis nepre kontraŭa al la opinioj kaj intencoj de Aŭstrio-Hungarujo. Sed — logante Sir Edward Grey-on sur ĉi tiun glaciejon — Paul Cambon atingis, per la certe eldirota rifuzo de Germanujo, plimalboniĝon de la humoro en la angla kabineto kontraŭ Germanujo.

Krome el la rondo de la brita registaro montriĝis iuj kuraĝigoj por Francujo kaj Rusujo. Kiuj fortoj tiurilate efikis, rezultas el la kunmeto de du telegramoj (Flavlibro No. 63 kaj No. 66), kiujn la franca diplomata negocanto en London sendis al sia registaro la 27an de Julio. La du telegramoj trovu lokon ĉi tie laŭvorte:

No. 63.
„Londres, le 27 juillet 1914.

L’Ambassadeur d’Allemagne et l’Ambassadeur d’Autriche-Hongrie laissent entendre qu’ils sont sûrs que l’Angleterre garderait la neutralité si un conflit venait à éclater. Sir Arthur Nicolson m’a dit que, cependant, le prince Lichnowski ne pouvait, après la conservation qu’il a eue avec lui aujourd’hui, conserver aucun doute sur la liberté qu’entendait garder le Gouvernement britannique d’intervenir, au cas où il le jugerait utile.

L’Ambassadeur d’Allemagne n’aura pas manqué d’être frappé de cette déclaration, mais pour peser sur l’Allemagne et pour éviter un conflit, il semble indispensable que celle-ci soit amenée à tenir pour certain qu’elle trouverait l’Angleterre et la Russie aux côtés de la France.”
No. 66.

„Londres, le 27 juillet 1914.

Sir Edw. Grey a dit ce matin à l’Ambassadeur d’Allemagne que si l’Autriche envahissait la Serbie après la réponse serbe, elle démontrerait qu’elle ne poursuivait pas seulement le règlement des questions mentionnées dans sa note du 23 juillet, mais qu’elle voulait écraser un petit Etat. „ Alors, a-t-il ajouté, se poserait une question européenne, et il s’ensuivrait une guerre à laquelle d’autres Puissances seraint amenées à prendre part.”

L’attitude de la Grande-Bretagne s’affirme par l’arrêt de la démobilisation de sa flotte. le Premier Lord de l’Amirauté avait pris discrètement cette mesure dès vendredi, de sa propre initiative; cette nuit, Sir Edward Grey et ses collègues ont décidé de la publier. Ce résultat est dû à l’attitude conciliante de la Serbie et de la Russie.”

No. 63.
„London, la 27an de Julio 1914

La germana kaj la aŭstri-hungara ambasadoroj lasas rimarki, ke ili estas certaj, ke Anglujo konservus la neŭtralecon, se konflikto eknasikĝus. Sed — Sir Arthur Nicolson diris al mi, ke princo Lichnowski — post la interparolo, kiun li havis kun li hodiaŭ — ne povas havi plu iun dubon, ke la brita registaro intencas rezervi al si la liberecon interveni, se ĝi opinius ĉi tion utila.

La germana ambasadoro certe estis konsternita per ĉi tiu deklaro; sed por premi sur Germanujon kaj por eviti konflikton ŝajnas necese, ke ĝi (Germanujo) estu instigata, opinii kiel certe, ke ĝi trovos Anglujon kaj Rusujon sur la flanko de Francujo.”
No. 66.

„London, la 27an de Julio 1914.

Sir Edward Grey diris hodiaŭ matene al la germana ambasadoro, ke Aŭstrio — se ĝi invadus en Serbujon post la serba respondo — montrus per tio, ke ĝi ne nur klopodas pri reguligo de la demandoj menciitaj en sia noto de la 23a de Julio, sed ke ĝi volas pereigi malgrandan ŝtaton. „Tiukaze”, li aldonis, „ekstarus eŭropa demando kaj elkreskus milito, en kiu partopreni aliaj ŝtatpotencioj sin vidus instigataj.”

La sintenado de Grando Britujo certiĝas per la prokrasto de la malmobilizo de sia militŝiparo. La Unua Lordo de la admiralitato sekrete apilikis ĉi tiun rimedon jam vendrede (24an de Julio), el sia propra iniciato; hodiaŭ nokte Sir Edward Grey kaj liaj kolegoj decidis ĝin publikigi. Ĉi tiun rezulton oni dankas al la akordema sintenado de Serbujo kaj Rusujo.”

Oni atentu la nuancojn en la klarigoj de Grey kaj Nicolson al la franca diplomata negocanto: Nicolson pretendas esti doninta al la germana ambasadoro klarigojn, kiuj devis rabi de ĉi tiu ĉiun dubon pri tio, ke Anglujo rezervas al si la liberecon interveni; Grey pretendas nur esti dirinta, ke en milito eble partoprenos ankaŭ „aliaj ŝtatpotencoj”.[4]

Sed pli grava ol ĉi tiu diferenco inter la akra tono de Nicolson — konata kiel unu el la patroj de la rusa-angla interproksimiĝo — kaj la milda tono de Grey estas la fakto, ke la Unua Lordo de la admiralitato el sia propra iniciato jam la 24an de Julio dekretis, ke la plenumota malmobilizo de la por ekzercado kunigita militŝparo ne okazu; kaj ankoraŭ pli grave estas, ke Sir Edward Grey la 27an de Julio trovis kaŭzon, konatigi al la franca diplomata negocanto ĉi tiun ĝis tiam sekretigitan aranĝon kiel sekvon de la serba kaj rusa bonkondutoj. Ankaŭ al la rusa ambasadoro Grey faris la saman komunikon je la sama tago, pri kio li raportas al Buchanan jene:

„I have been told by the Russian Ambassador that in German and Austrian circles impressino pervails that in any event we would stand aside. His Excellency deplored the effect that such an impression must produce. This impression ought, as I have pointed out, to be dispelled by the orders we have given to the First Fleet, which is concentrated, as it happens, at Portland, not to disperse for manœuver leave. But I explained to the Russian Ambassador that my reference to it must not be taken to mean that anything more than diplomatic action was promised.” „Mi estas sciigita de la rusa ambasadoro, ke en germanaj kaj aŭstriaj rondoj regas la impreso, ke ni volas ĉiukaze stari flanke. Lia Ekscelenco priplenis la efikon, kiun devas naski tia impreso. Necesas detrui ĉi tiun impreson, kiel mi jam diris, per la ordonoj, kiun ni donis al nia nuntempe hazarde en Portland kunigita Unua Ŝiparo, nome ke ĝi ne disiru kun manovra formpermeso. Sed mia atentigo pri ĉi tio ne estus konsiderata, kvazaŭ io plia ol diplomata agado estus promesita.” (Blulibro No. 47)

Oni povas imagi, kiujn konkludojn faris la rusa kaj la franca registaroj — spite de la rezervigo konsiderita de Grey kiel necesa — el la konservo de la mobilizita stato en la angla nordmara ŝiparo kaj el la komuniko pri ĉi tiu aranĝo. La faro de la Unua Lordo de la admiralitato kaj ĝia sankciigo kaj kanotigo per la brita kabineto esis pli gravaj ol ĉiuj singardaj vortoj.

Dum la sekvantaj du tagoj, la pormilita partio en la angla kabineto ŝajne gajnis ankoraŭ pli da supereco; ĉar la 29an de Julio Sir Edward Grey faris paŝon, kiu ne plu povis lasi iun dubon pri la partiemo de Anglujo por la profito de ĝiaj Entente-amikoj. Ĉi tiun tagon Grey havis kun princo Lichnowski interparolon, pri kiu li mem raportas al la angla ambasadoro en Berlin (Blulibro No. 89):

„After speaking to the German Ambassador this afternoon about the European situation, I said that I wished to say him, in a quite private and friendly way, something that was on my mind. The situation was very grave. While it was restricted to the issues at present actually involved we had no thought of interfering in it. But if Germany became involved in it, and then France, the issue might be so great that it would involve European interests; and I did not wish him to be misled by the friendly tone of our conversation — which I hoped would continue — in thinking that we should stand aside.” „Post kiam mi estis interparolinta hodiaŭ posttagmeze kun la germana ambasadoro pri la eŭropa situacio, mi diris, ke mi deziras diri al li, nepre private kaj amike, ion kio estas en miaj pensoj. La situacio estas tre krizema. Tiom longe kiom temas nur pri demandoj, kiuj nuntempe estas vere aktualaj, ni ne pensas pri enmiksiĝo. Sed — se Germanujo estus partoprenigata, kaj poste Francujo, tiam la afero estus tiel grava, ke ĉiuj eŭropaj interesoj estus entiritaj; kaj mi ne deziras, ke li estus trompata per la amika tono de nia interparolado — kies daŭrigon mi esperas — kaj opinius, ke ni restus flanke.”

Ĉi tiu sciigo posedi ĉiun dezirindan klarecon.

Estas ja vere, ke klareco en malfacilaj situacioj povas enhavi profiton kaj helpi en la plia klarigo. Sed se tia eble estis la intenco de Sir Edward Grey, kia diable lin pelis, ke li diris al la franca ambasadoro en la antaŭtagmezo de la 29a de Julio, ke li venigos la germanan ambasadoron al si kaj eldiros al li ĉi tiun „nepre privatan kaj amikan” sciigon!

Sir Edward Grey mem raportas al la angla ambasadoro en Paris, ke tiamaniere agis (Blulibro No. 87):

„After telling M. Cambon to-day how grave the situation seemed to be, I told him that I meant to tell the German Ambassador to-day that he must not be misled by the frienly tone of our conversations intoy any sence of false security that we should stand aside if all the efforts to preserve the peace, which we were now making in common with Germany, failed.” „Post kiam mi hodiaŭ estis dirinta al S-ro Cambon, kiel krizema ŝajnas esti la situacio, mi diris al li, ke mi intencas diri al la germana ambasadoro, ke li ne trompiĝu per la amika tono de nia interparolo ĝis iu sento pri malvera sekureco, ke ni restus flanke, se ĉiuj penadoj, konservi la pacon, kiujn ni nuntempe faras kune kun Germanujo, malsukcesus.”

Nun Francujo devis esti certa, ke ĝi povus kalkuli je la aktiva milithelpo de Anglujo kaze ke ĝi mem estus tirata en la konflikton per iuj cirkonstancoj. En la franca Flavlibro oni vane serĉas — tio estas karakteriza — raporton de Paul Cambon pri ĉi tiu plej grava interparolado dum la tuta krizema semajno; oni ja ankaŭ vane serĉas tie la informojn donitajn sekve de ĝi el Paris al Petrograd. Sed la kuglo, kiu forlasis la tubon en la antaŭtagmezo de la 29a de Julio en London, aperas en la vespero de la sama tago en Petrograd: nome en la telegramo, per kiu Sasonow ordonas al Iswolsky, eldiri al la franca registaro la sinceran dankon de la rusa registaro pro la deklaro de la senkondiĉa milithelpo (Oranĝlibro No. 58).

Nun la ĵetkuboj estis decidintaj por la milito. Sasonow estis dirinta al la angla ambasadoro jam la 25an de Julio:

„If Russia feels secure of the support of France, she will face all the risks of war.” „Se Rusujo estas certa pri la helpo de Francujo, ĝi prenos sur sin ĉiun riskon de milito (Blulibro No. 17).”

Nun la afero maturiĝis: Dank’ al la fine atingita certeco, ke la ekpartopreno de Francujo en la milito sekvigus la ekpartoprenon de Anglujo, Francujo estis promesinta al Rusujo la milihelpon kaj verŝajne ĉi-tiuokaze ankaŭ menciinta, ke oni povas esperi same pri la angla kunagado.[5]

Sir Edward Grey aldonis al sia informo al Paul Cambon pri sia intencata sciigo al princo Lichnowsky kelkajn klarigojn, kiuj je la unua ekvido ŝajnas esti analogio al la rezervigo, kiun li faris, komunikante al la rusa ambasadoro la konservon de la mobilizita stato de la militŝiparo. Nome li atentigis pri tio, ke la publika opinio en Anglujo traktas la nunajn malfacilaĵojn vere alimaniere kompare al la Marokko-krizo antaŭ kelkaj jaroj. Tiam ŝajnis, kvazaŭ Germanujo volis frakasi Francujon pro demando, kiu estis la temo de speciala interkonsento inter Anglujo kaj Francujo. En ĉi tiu kazo la afero estas unuavice pri serba-aŭstri-hungara, eble ankaŭ pri rusa-germana demando kaj Anglujo ne sentas emon enmiksiĝi. Se ankaŭ Francujo kaŭze de siaj laŭaliancaj devoj estas partoprenigata, Anglujo ankoraŭ ne decidiĝis, kio estas farota; ĉi tio estas kazo primeditinda. Anglujo estas libera de devoj kaj devos decidi pri tio, kion postulas la britaj interesoj. Li opiniis necese diri ĉi tion, por ke li ne kaŭzu la eraron ĉe Cambon, kvazaŭ pri tio jam ekzistas decidoj.

Kiel Cambon perceptas ĉi tiujn klarigojn, rezultas el lia respondo. Sir Edward Grey mem telegrafas pri ĉi tio al la brita ambasadoro en Paris (Blulibro No. 87):

„M. Cambon said that I had explained the situation very clearly. He understood it to be that in a Balkan quarrel, and in a struggle for supremacy between Teuton and Slav we should not feel called to intervene; should other issues be raised, and Germany and France become involved, so that the question became one of the hegemony of Europe, we should then decide what it was necessary for us to do.” S-ro Cambon diris, ke mi estas klariginta la situacion tre precize. Li komprenas, ke ni ne sentas emon, interveni en Balkan-konflikto aŭ en batalo pri la hegemonio de Teŭtonoj aŭ Slavoj; sed se naskiĝus aliaj elirpunktoj, kaj se Germanujo kaj Francujo estus partoprenigataj tiel, ke el la afero kreskus la demando pri la hegemonio en Eŭropo, ni devas decidi, kion fari estus necese.”

S-ro Cambon efektive tre bone komprenis Sir Edward Grey-on, ankaŭ rilate al tio, kion li ne eldiris: la angla kabineto, konsiderante la publikan opinion, bezonas por sia ekpartopreno alian elirpunkton kaj ne serba-aŭstri-hungaran aŭ rusa-germana konflikton; tian alian elirpunkton oni povas kaj devas prizorgi. Ĉiukaze Anglujo konsideras konflikton, en kiu ankaŭ Germanujo kaj Francujo staras unu kontraŭ la alia, kiel demandon pri la hegemonio en Eŭropo; el ĉi tio aŭtomate rezultas la de la angla registaro formale ankoraŭ starigotaj decidoj.

La komprenplena S-ro Cambon sekve ankaŭ ne hezitis, post kiam kaŭze de ĉi tiu interparolado kun Sir Edward Grey la promeso pri la angla milithelpo estis donita al Francujo, prizorgi aliajn elirpunktojn (issues) de la pli ampleksiĝanta brulado. li prezentis je la sekvanta tago, la 30a de Julio, la kambion el Novembro 1912, akompanatan per noto de la Parisa ministerio por eksteraj aferoj pri laŭdiraj germanaj militpreparoj apud la germana-franca limo[6] kaj en sia sagaceco li antaŭvidis, ke Germanujo nun atakos Francujon, ĉu en la formo de postulo pri ĉesigo al la francaj militpreparoj, ĉu en la formo de postulo pri franca deklaro pri neŭtraleco kaze de germana-rusa milito. Francujo devos rifuzi ambaŭon (Blulibro No. 105).

Minacanta atako kontraŭ Francujo kaj la endanĝerigo de la eŭropa paco ekzistis do laŭ la opinio de la franca registaro; jen la du kondiĉoj, pro kiuj oni volis tuj decidi pri la efektiviĝo de la por ĉi tiu kazo interkonsetita kunagado de la anglaj kaj francaj surteraj kaj surmaraj militofortoj. La decido de la angla kabineto ne plu povis esti duba post la interparolado de Grey kaj Cambon okazinta la 29an de Julio.

Ĉu Sir Edward Grey sciis, ke la franca registaro ankoraŭ la 29an de Julio promesis al Rusujo sian senkondiĉan milithelpon, kun kiu Rusujo estis decidiĝinta, preni sur sin ĉiun riskon de milito? Se jes — ĉu li povis telegrafi je la 30a de Julio, kun ia espero pri sukceso, al Buchanan la dekreton, ke li urĝe rekomendu al la rusa registaro la novan, el la interparolado kun la germana ambasadoro naskiĝintan proponon pri perado? Se Sir Edward Grey vere serioze deziris, ankoraŭ en la lasta momento starigi interkonsenton sur ĉi tiu bazo, kaj se li la atingitan per la interveno de la germana imperiestro koncieson de grafo Berchtold, diskuti kun Rusujo la noton al Serbujo laŭ ĝia materia enhavo, sincere bonvenigis, kiajn sentojn do vekis en li la fakto, ke la rusa resigtaro, nekonsiderante la ankoraŭ ekzistantajn esperojn pri paco kaj lian propran iniciaton, ordonis je la 31a de Julio la ĝeneralan mobilizon kaj per tio faris neevitebla militon, en kiun devis esti entirata ankaŭ Anglujo pro ĉio antaŭe okazinta?

Se la bruta kaj eksterordinare sekvoplena paŝo de Rusujo entute naskis sentojn en Sir Edward Grey, tiam oni devas konsenti, ke li bone scias regi siajn sentojn. Ĉiukaze en la Blulibro oni ne trovas iun signon pri tia sento, same ne iun signon pri kontraŭdiro al la ĉion pereiganta paŝo de Rusujo aŭ pri iu provo, instigi Rusujon, ke ĝi prokrastu la ordonitan mobilizon aŭ donu al Germanujo kontentigajn klarigojn.

Sed Grey faris la jam komence senŝancan provon, daŭrigi la diskutojn kaj instigi Germanujo. Ŝtasekretario von Jagow deklaris al Sir E. Goschen: Rusujo diras, ke ĝia mobilizo ne signifas nepre la militon, ĉar Rusujo tre bone povas resti en mobilizita stato, ne militante; sed ĉi tio ne estas ebla por Germanujo. la supero de Germanujo malpermesas, ke Germanujo povu allasi, ke Rusujo kunigu siajn soldatamasojn el ĉiuj partoj de la vasta imperio (Blulibro No. 138).

Plue Sir Edward Grey alcentrigis, post kiam la ĵetkuboj estis decidintaj, siajn klopodojn al tio, ke li ludu la kartojn tiamaniere, ke devis naskiĝi kaŭzo por la tuja ekpartopreno de Anglujo en la milito, — kaŭzo, kiu ankaŭ aperu kiel deviga al la brita publika opinio kaj al tiu parto de la brita kabineto, kiu eĉ nun ankoraŭ estis malema al milito kontraŭ Germanujo.

El komparo de la Blu- kaj Flavlibro rezultas, ke Grey, kiu de post la 29a de Julio estis morale devigita kiel eble plej multe rilate al Paul Cambon, havis kelkajn malfacilaĵojn, akceptigi de la angla kabineto la nuran entiron de Francujo en la militon kiel sufiĉan kaŭzon por la aktiva kunagado de Anglujo. La klarigo de Cambon, ke milito, en kiu Francujo kaj Germanujo estas partoprenigataj, egalas al batalado pro la hegemonio en Eŭropo, kiu ne povas resti seninteresa por Anglujo, — klarigo, kiun Grey ne estis kontraŭdirinta (vidu paĝon 22) — ĉi tiu klarigo sendube ne trovis en la angla kabineto sufiĉan aprobon.

La embaraso de Grey pligrandiĝis pro tre cedemaj promesoj, kiujn esperigis Germanujo por la kazo de brita deklaro pri neŭtraleco. La 29an de Julio, kiam la „amikaj kaj privataj” informoj de Grey al princo Lichnowsky ankoraŭ ne estis konataj en Berlin (vidu paĝon 21), la imperia kanceliero eldiris al Sir E. Goschen proponon, kiu ebligu la anglan neŭtralecon (Blulibro No. 85). La kanceliero atentigis pir tio, ke rusa atako kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo verŝajne sekvigus eŭropan militbrulon, ĉar Germanujo estas devigata, milithelpi sian liganon. La kanceliero aldonis, ke estas klare al li, ke Anglujo ne volas resti trankvila, se Francujo ne estas la celo de Germanujo, kaj supoze ke la neŭtraleco de Anglujo estas certa, oni povas doni al la brita registaro ĉiun promeson pri tio, ke Germanujo ne aspiras iun teritorian pligrandiĝon malprofite de Francujo, eĉ se Germanujo venkus en tia milito. La kanceliero rifuzis post demando de Goschen, eldiri saman promeson rilate la francajn koloniojn, rifuzo, kiu pli poste ne estis daŭrigata. Plue la kanceliero deklaris, ke Germanujo respektus ĉiukaze la neŭtralecon de Nederlando, se oni agus same ankaŭ flanke de alia partio; koncerne Belgujon dependos de la agado de Francujo, kiun agadon komenci en Belgujo Germanujo eble estus devigata; sed post la milito la kompleteco de Belgujo estos respektata, se Belgujo ne estos batalinta kontraŭ Germanujo.

Ĉi tiu propono estis malakceptata de Sir Edward Grey plej akre (Blulibro No. 101). Goschen ricevis la komision, diri al la kanceliero pri la promesoj rilataj al Francujo: „it would be a disgrace for us to make this bargain with Germany at the expense of France, e disgrace from which the good name of this country would never recover” (estas honto por ni, fari tian finegocon kun Germanujo malprofite de Francujo, — honto, pro kiu la bona nomo de ĉi tiu lando [Anglujo] neniam plu povus esti restarigata). Ankaŭ tute neeble estas, ke Anglujo fivendu siajn devojn kaj interesojn rilate la belgan neŭtralecon.

La akreco de la esprimo en la malakcepto de la germana propono estas karakteriza: Sir Edward Grey konsideris sin aliancano de Francujo, kiun oni volis logi al malfidelo. Sed — el la belga neŭtraleco li estis decidinta fari la elirbunkton, kiun li bezonis, por ke li konduku la kabineton kaj la publikan opinion en la militon.

No. 113 de la Blulibro enhavas la telegramon el Petrograd, kiu koncernas la ordonon pri la ĝenerala mobilizo de la rusaj militfortoj.

No. 114 de la Blulibro enhavas la telegramon de Sir Edward Grey al la ambasadoroj en Berlin kaj Paris; la teksto estas jena:

Foreign Office, July 31, 1914

I still trust that situation is no irretrievable, but in view of prospect of mobilisation in Germany it becomes essential, to His Majesty’s Government, in view of existing treatis, to ask wether French (German) Government is prepared to engage to respect neutrality of Belgium so long as no other Power violates it.

Foreign Office, la 31an de Julio 1914.

Mi esperas ankoraŭ, ke la situacio ne estas ne rebonigable, sed antaŭ la germana mobilizo fariĝas necese, pro ekzistantaj konvencioj, demandi, ĉu la franca (germana) registaro estas preta, devige promesi, ke la neŭtraleco de Belgujo estos respektata tiom longtempe, kiom neniu alia ŝtatpotenco ĝin difektas.

Do — la respondo de Grey al la rusa mobilizo ne estis paŝo en Petrograd, sed la starigo de la demando pri la belga neŭtraleco en Berlin — la demando al Paris kompreneble estis komedio, — por ke oni trovu la elirpunkton por la ekpartopreno de Anglujo.

Efektive — estis jam urĝe, ke io estis farata laŭ ĉi tiu direkto; ĉar la franca ambasadoro, kiu post la fatala Grey-a deklaro de la 29a de Julio estis tuj aginta kaj nerevokeble estis liginta Francujon, kiu la 30an de Julio estis prezentita al Sir Edward Grey la kambion el Novembro 1912 kaj postulis ĝian pagon, malpacienciĝis, kiam Sir Edward Grey, devigita per kabineta decido, faris elturniĝojn. Grey telegrafis la 31an de Julio al la angla ambasadoro en Paris (Blulibro No. 119), ke Paul Cambon estas prezentinta telegramon de Jules Cambon en Berlin — sendube mendita laboro —, laŭ kiu Germanujo estas kuraĝigita per la necerteco pri la interveno de Anglujo: Sir Edward sin defendis kaj diris al Paul Cambon, ke li — je ĉi tiu sama antaŭtagmezo — estas definitive rifuzinta al la germana ambasadoro ĉiun deklaron pri neŭtraleco kaj eĉ deklarinta, ke kaze de partoprenigo de Germanujo kaj Francujo en la milito Anglujo estos ankaŭ partoprenigata. Sed Cambon, ke la kabineto konklude decidis, ke ĝi ne povas preni sur sin iun devigon.

„Up to the present moment, we did not feel, and public opinion did not feel, that any treaties or obligations of this country were involved.” „Ĝis la nuna momento ni ne sentas, kaj la publika opinio ne sentas, ke iuj kontraktoj aŭ devoj de Anglujo estas tuŝataj.”

Sed, li aldonis promesplene, pliaj evoluoj povus ŝanĝi la situacion kaj konvinki la registaron kaj la parlamenton pri la rajto por interveno. La neŭtraleco de Belgujo povus esti „I would not say a decisive, but an important factor” (mi ne volas diri decidiga, sed grava faktoro) en la fikso de la sintenado de Anglujo.

Kiel malmulte kontenta estis Paul Cambon pri ĉi tiu respondo, tio rezultas el lia propra raporto pri la interparolado (Flavlibro No. 110). Li demandis Grey-on, ĉu Anglujo rilate al sia interveno eble volas ĝisatendi germanan atakinvadon en Francujon.

J’ai insisté sur le fait que les mesures déjà adoptées sur notre frontière par l’Allemagne révélaient des intentions d’agression prochaine, et que, si l’on voulait éviter de voir se renouveler l’erreur de l’Europe en 1870, il convenait que l’Angleterre envisageât dès maintenant les conditions dans lesquelles elle nous donnerait le concours sur lequel la France comptait.” „Mi insistis pri la fakto, ke la aranĝoj jam efektivigitaj de Germanujo apud nia limo malkaŝas la intencon pri baldaŭa atako, kaj ke — se oni volus eviti la eraron de Eŭropo el 1870 — Anglujo tuj devas konsideri la cirkonstancojn, pro kiuj ĝi donus al ni la helpon, je kiu kalulas Francujo.”

Sed Grey persistis je la kabineta decido. — Sed Sir Arthur Nicolson, kiun renkontis Cambon, forlasante la kabineton de la ŝtatsekretario, prezentis kelkan konsolon: La ministraro kunvenos la sekvantan tagon denove, „et, confidentiellement, il m’a fait entendre que le Secrétaire d’Etat aux Affaires Etrangères ne manquerait pas de reprendre la discussion” (kaj konfidencie, li sciigi min, ke la ŝtatsekretario por eksteraj aferoj ne preterlasos ree komenci la diskuton).

Ĉi tie estas preskaŭ nenecese, legi inter la linioj.

Ĝis la kunsido de la ministraro anoncita de Nicolson por la sekvanta tago, respondoj el Paris kaj Berlin al la demando de Grey pri la neŭtraleco de Belgujo estis alvenintaj. La franca registaro kompreneble estis promesinta kun emfazo la respekton al la belga neŭtraleco. Sed en Berlin la ŝtatsekretario por eksteraj aferoj estis deklarinta al la angla ambasadoro, ke li unue devas demandi la imperiestron kaj la kancelieron.

„I gathered from what he said that he thought any reply they might give could not but disclose a certain amount of their plan of campaign in the event of war ensuing, and he was therefore very doubtful wether they would return any answer at all.” „Mi konkludis el tio, kion li diris, ke li opinias, ke ĉiu respondo, kiun ili (imperiestro kaj kanceliero) povus doni, necese devus malkaŝi parton de la plano por la militiro en kazo ke naskiĝas milito; kaj pro tio estas tre dube, ĉu ili donos iun respondon (Blulibron No. 122).”

Ĉi tiu raporto de Goschen eliris el Berlin la 31an de Julio je malfrua vespero kaj alvenis en Foreign Office, laŭ noto en la angla Blulibro, la 1an de Aŭgusto.

La angla eĥo tuj respondis. Jam la sekvanta numero de la Blulibro (123) enhavas komunikon de Grey al Goschen de la 1a de Aŭgusto, laŭ kiu Sir Edward diris al princo Lichnowsky , ke la respondo de la germana registaro pri la belga neŭtraleco estas por li afero de tre granda bedaŭro (a matter of very great regret), ĉar la neŭtraleco de Belgujo tuŝas la senton de Anglujo (affected the feeling in this country). Se Germanujo povus respondi, kiel Francujo respondis, ĉi tio multe helpus malpligrandigi la timemon kaj atendegon (tension) en Anglujo. Aliflanke, se unu militanto difektas la neŭtralecon de Belgujo, dum la alia ĝin respektas, estus tre malfacile, reteni la publikan sentadon en Anglujo. Princo Lichnowsky eldiris la kontraŭdemandon, ĉu — se Germanujo devige promesus respekti la belgan neŭtralecon — Anglujo siaparte volus devige promesi sian neŭtralecon. Grey elturniĝis, asertis, ke la manoj de la angla registaro estas ankoraŭ liberaj kaj ke ĝi ĵus estas spripensanta, kion ĝi devos fari. Li povas nur diri, ke ĝia sintenado estas fiksata vastamplekse per la publika opinio, por kiu la neŭtraleco de Belgujo estas grava faktoro. Sed li ne havas la opinion, ke Anglujo povas promesi sian neŭtralecon sole pro ĉi tiu kondiĉo. Al tio princo Lichnowsky starigis la urĝan demandon, ĉu Grey povus prezenti la kondiĉojn, pro kiuj Anglujo restus neŭtrala.

„He even suggested that the integrity of France and her colonies might be guaranteed.” „Li eĉ eldiris, ke la kompleteco de Francujo kaj de ĝiaj kolonioj povus esti garantiataj.”

Sed Grey havis al tio nur la respondon:

„I felt obliged to refuse definitely any promise to remain neutral on similar terms, and I could only say that we must keep our hands free.” „Mi opiniis min devigita, definitive rifuzi ĉiun promeson pri neŭtraleco pro tiaj kondiĉoj, kaj mi povas nur diri, ke ni deziras havi niajn manojn liberaj.”

Tia estas la raporto de Sir Edward Grey mem pri ĉi tiu interparolo de la 1a de Aŭgusto metene.

Germanujo eĉ ankoraŭ pli multe cedis, por ke tio estu ebligata la neŭtraleco de Anglujo. La imperia kanceliero kominikis la 4an de Aŭgusto 1914 en Reichstag (imperia parlamento), ke li estas proponinta al la angla registaro, „ke nia militŝiparo ne atakos la nordan marbordon de Francujo tiom longtempe, kiom Anglujo restos neŭtrala”; li estas aldoninta, „ke ni estas ankaŭ pretaj, kondiĉe de reciprokeco, ne entrepreni malamikajn agojn kontraŭ la franca komerca marveturado tiom longtempe, kiom Anglujo restos neŭtrala.”

La angla Blulibro eĉ ne per unu vorto mencias ĉi tiujn koncesiojn. Ekstaras la demando, ĉu tiu ĉi koncesio estas konigita per Grey al la kabineto. Ke la preterlaso ne povas esti ĉe la germana ambasadoro en London, rezultas el la franca Flavlibro (No. 144); tie Paul Cambon raportas je la 3a de Aŭgusto, ke la germana ambasadoro estas sendinta komunikon al la gazetaro, laŭ kiu Germanujo rezignos ĉiun militŝiparan demonstracion kaj ne uzos la belgan marbordon kiel apogpunkton, se Anglujo restos neŭtrala (L’Allemagne reconcerait à toute opération navale et ne se servirait pas de côtes belges comme point d’appui).

Do — Germanujo estis proponinta, por atingi la neŭtralecon de Anglujo, la kompletecon de Belgujo, de Francujo kaj de ĝiaj kolonioj, krom tio la rezignon pri ĉiu militŝipara agado kontraŭ la franca marbordo kaj la franca komerca marveturado; sed eĉ ne por ĉi tiu prezo, kaj ankaŭ ne por iu alia, kiel Sir Edward Grey klare eldiris, la angla neŭtraleco estis havebla. „Anglujo deziras havi siajn manojn liberaj” — ĉi tio estas post traduko el la lingvo de Cant en la lingvon de sincereco: Anglujo jam estas ligita rilate Francujon.

En la tago de la formala kaj kategoria rifuzo pri la neŭtraleco pro iuj kondiĉoj (1a de Aŭgusto) Sir Edward Grey deklaris al Paul Cambon jenon (Flavlibro No. 126):

Li diskutigos de la kabineto la nesufiĉan respondon de Germanujo en la afero de la belga neŭtraleco kaj postulos la rajtigon, diri je lundo (3a de Aŭgusto) en la House of Commons, ke la brita registaro ne allasos difekton al la belga neŭtraleco. Krome — la britaj eskadroj estas mobilizitaj, kaj li volas proponi al siaj kolegoj deklaron, laŭ kiu la brita militŝiparo malhelpos la veturon de la germana militŝiparo tra la Kanalo aŭ — se ĉi tiu traveturo spite de ĉio eble estos prosperinta — ĉiun demonstracion antaŭ la franca marbordo.

Oni ne povas supozi, ke estas kutimo en Anglujo, ke la ŝtatsekretario por eksteraj aferoj antaŭe komunikas al la reprezentanto de interesita ekstera ŝtatpotenco proponojn de mondhistoria graveco, kiujn li intencas fari en la ministra kunsido, kaj ligas tiamaniere la politikon de sia lando, antaŭ kiam decidis la kabineto. Tia sintenado estas ankoraŭ pli stranga, se la afero estas pri decidoj, al kies celo sin montris interne de la kabineto ĝis nun sukcesplena kontraŭstaro. Se spite de ĉio Sir Edward Grey faris la supre cititajn deklarojn, anticipajn al la kabinetdecidoj, en la antaŭtagmezo de la 1a de Aŭgusto, li ja havas por si la senkulpigon, ke per tio li prenis sur sin neniun pli gravan devon, ol li jam antaŭe estis akceptinta.

Ĉiukaze estas karakterize, ke la angla Blulibro ne enhavas informon de Sir Edward Grey al la brita ambasadoro en Paris pri ĉi tiu interparolo kun Paul Cambon, dum Paul Cambon ne preterlasis tuj raporti al sia registaro.

Pro la sin montrintaj kontraŭstaroj en la angla kabineto oni estis fariĝinta tiel timema en Paris, ke la tiea angla ambasadoro telegrafis en la vespero de la 31a de Julio al London, ke la franca ministro por eksteraj aferoj estas „urgently anxious as to what the attitude of England will be in the circumstances, and begs an answer may be made by his Majesty’s Goverment at the earliest moment possible” (urĝe timema, kia estos la sintenado de Anglujo en ĉi tiuj cirkonstancoj kaj petas, ke la brita registaro bonvolu doni respondon kiel eble plej rapide). (Blulibro No. 124)

La respondo estis la neordinara deklaro de Sir Edward Grey al Paul Cambon en la mateno de la 1a de Aŭgusto.

Nun Francujo estis trankviligita, kaj ne atendante la germanan mobilizon, la franca registaro ordonis, la 1an de Aŭgusto je la 340 posttagmeze, la ĝeneralan mobilizon de la franca armeo (Blulibro No. 136).

En la sekvanta tago, dimanĉo la 2a de Aŭgusto, Sir Edward Grey diris al la franca ambasadoro klarigon, kiun li ripetis la 3an de Aŭgusto en jena, iom pli preciza formo:

„Dans le cas où l’escadre allemande franchirait le détroit ou remonterait la Mer du Nord pour doubler les îles britanniques, dans le but d’attaquer les côtes françaises et d’inquiéter la marine marchande française, l’escadre anglaise interviendrait pour prêter à la marine française son entière protection, en sorte que, dès ce moment, l’Angleterre et l’Allemagne serait en état de guerre.” „En la kazo, ke la germana eskadro enveturus en la Kanalon aŭ traveturus la Nordan Maron por ĉirkaŭveturi la britajn insulojn kun la intenco, ataki la francajn marbordojn aŭ la francan militŝiparon kaj malutili al la franca komerca ŝiparo, la angla eskadro intervenus, por doni al la franca ŝiparo sian tutan protekton tiamaniere, ke de post ĉi tiu momento Anglujo kaj Germanujo estus en militstato (Flavlibro No. 143).”

Okaze de la unua eldiro de la deklaro Sir Edward Grey sentis sin devigita, aldoni jenan klarigon: la angla registaro devas konsideri tre vastajn demandojn kaj malfacilajn elirpunktojn kaj ĝi sentas, ke ĝi ne povas devige promesi, necese deklari la militon al Germanujo; sed — ĉar la militŝiparo de la franca registaro jam delonge estas kunigita en la Mediteranea Maro, estas grave por la franca registaro scii, kiel ĝi devas agi konsidere al sia tute nedefendata norda marbordo. Pro tio la blita registaro opiniis sin devigita, doni la komunikitan deklaron. Ĉi tiu deklaro ne devigas Anglujon, ekpartopreni en la milito kontraŭ Germanujo, se la germana militŝiparo ne entreprenas la agojn menciitajn en la deklaro (Blulibro No. 148).

Ĉi tiu komentario montras, en kia grado la formale nedevigaj interpromesoj de Francujo kaj Anglujo materiale prezentis devojn. Nur pro la agadplano, interkonsentita de la anglaj kaj francaj militistaj kaj militŝiparaj aŭtoritatuloj, kiu ne ligu la agliberecon de ambaŭ registaroj en kazo de milito, la franca militŝiparo estis kunigita en la Mediteranea Maro. Nun la brita kabineto konsideris sin devigita pro ĉi tiu kunigo, preni sur sin la ŝirmon de la franca norda marbordo kaj de la franca komerca ŝiparo, kaj eventuale pro tio eniri en la militstaton kontraŭ Germanujo.

Sekve — se dum la tempo de la 2a ĝis la 4a de Aŭgusto germanaj militŝipoj eble estus traveturintaj aŭ la Kanalon de Calais aŭ Nordan Maron, la angla militŝiparo tuj estus militaginta kaj la militstato inter Anglujo kaj Germanujo estus eknaskiĝinta, ĉar anglaflanke oni estus sendube konsedrinta, ke en tia veturado esprimiĝas la intenco, ataki la francan marbordon aŭ militŝiparon aŭ minimume malutili al la franca komercŝiparo; kaj ĉio estus okazinta nur pro la konsekvencoj, kiujn konkludi la brita kabineto konsideris sin devigita el la laŭdire neniel deviga „Entente” kun Francujo; ĉi tio estus estinta tute sendependa de la sintenado de Germanujo rilate la belgan neŭtralecon.

Se la belga neŭtraleco restis rezervata kiel ebla elirpunkto por la milito, kiun ekpartopreni la plimulto de la angla kabineto opiniis necese, sed por kiu la preteksto ankoraŭ estis kreota. Vere ja estas, ke Grey la 3an de Aŭgusto parolis al Cambon nur pri la elveturo de la germana militŝiparo kiel pri casus belli, tute ne menciante la belgan neŭtralecon; sed en la interparolo de la 2a de Aŭgusto li estis diranta, ke la kabineto ankoraŭ estas pripensanta, kiajn deklarojn ĝi prezentu je la sekvanta tago en la parlamento kaj ĉi ĝi deklaru la difekton al la belga neŭtraleco kiel casus belli (Blulibro No. 148). Sekve — Grey ankoraŭ ne estis venkinta en la ministrara kunsido per sia propono, anoncita la 1a de Aŭgusto al la franca ambasadoro, ke Anglujo ne allasus la difekton al la belga neŭtraleco.

Oni ja certe povas bedaŭri poste, ke en tiu tempo germanaj militŝipoj ne elveturis kaj ke sekve de tio la angla ŝiparo ne havis okazon malamike militagi. Tiakaze la fabelo, ke Anglujo nur pro la difekto al la neŭtraleco de Belgujo flanke de Germanujo estas devigita ekpartopreni en la milito, ne estus povinta aperi.

Laŭ la evoluo de la aferoj la dua militpreteksto, pretigita de la regantoj en la angla politiko, fariĝis aktuala. La germana registaro trovis sin devigita, pro la ŝufiĉege konataj cirkonstancoj, postuli de Belgujo la permeson por tramarŝo de germanaj armeoj. La reĝo de Belgujo sin turnis al la reĝo de Anglujo, petante diplomatan helpon, por certigi la nedifekton al Belgujo. Sekvo de tio la angla registaro postulis de la germana registaro tujan deklaron pri la respektado al la belga neŭtraleco (Blulibro No. 153). La germana ambasadoro faris lastan provon, komunikante al la angla registaro la tekston de telegramo el la ministerio por eksteraj aferoj, per kiu li estis komisiita, ripeti en la plej pozitiva formo la deklaron, ke eĉ en la kazo de milita konflikto Germanujo ne aneksos belgan teritorion kaj ne uzos iun pretekston por tia anekso. En ĉi tiu telegramo oni ankaŭ legas:

„Please impress upon Sir E. Grey that German army could not be exposed to French attack across Belgium, which was planned according to absolutely unimpeachable information.” „Bonvolu atentigi Sir Edward Grey-on tre energie, ke la germana armeo ne povas esti elmetata al franca atako tra Belgujo, kiu estas intencata laŭ nepre fidindaj informoj” (Blulibro No. 157).

Ankaŭ ĉi tiu lasta provo malprosperis. La angla registaro starigis ankoraŭ en la vespero de la 4a de Aŭgusto ultimaton kun tempolimo ĝis noktmezo, t. e. en momento, kiam germanaj trupoj jam estis transpaŝintaj la belgan limon. Jen — la milito kontraŭ Anglujo realiĝis!

Ke Anglujo estus ekpartopreninta en la milito ankaŭ sen iu difekto al la belga neŭtraleco flanke de Germanujo, ne bezonas iun plian pruvon post la supra priskribo de la evoluo de la franca-angla-germanaj intertraktoj en la krizema semajno.[7] Pro la formale neniel deviga „Entente” kun Francujo, la respondecaj regantoj en la angla politiko dum la tagoj pasintaj post la transdono de la aŭstri-hungara noto al Serbujo estis tiel forte ligintaj Anglujon profite de tuja milita ekpartopreno kune kun Francujo, ke Anglujo povis resti for de la milito nur por la prezo de la eksiĝo de la brita kabineto kaj por la prezo de la riproĉo pri perfido.

Ke la viroj, kiuj estis kondikintaj Anglujon en ĉi tiun situacion, bone sukcesis utiligi kiel eble plej multe la pretekston pri la difekto al la belga neŭtraleco — preteksto, de kiu ili esperis laŭ sia propra konfeso fortan impreson sur la publikan opinion — pro pravigo de la propra respondeco, ĉi tio estas alia afero. Kiel malsincera estis ĉi tiu preteksto, estas pruvite sufiĉe ofte. Ĉi-tiurilate estu atentigate pri la dokumentoj konfiskitaj en Bruxelles de la germanaj estraroj, el kiuj evidentiĝas kunagado de la belgaj kaj anglaj militistaj estraroj, nepre respondanta al la kunagado de la franca kaj angla generalstaboj kaj admiralitatoj, kunagado, kiu formas la ensencon de la franca-angla Entente. Ke rilate la angla-belgan militistan interkonsenton Anglujo uzas la hipokritan elturniĝon, ke la faritaj interpromesoj koncernis nur la eventualecon de difekto al la belga neŭtraleco flanke de Germanujo kaj ne havis per si mem iun forton devigan por la politiko de ambaŭ registaroj, estas kontraŭdiro same multe aŭ malmulte valoranta kiel la simila aserto, kiu estas ripete elidirita de anglaj politikistoj dum jardeko antaŭ la parmaneto kaj la publiko koncerne la karakteron de la franca-angla Entente. Sed en la kazo pri Belgujo la rilatoj estas ilustrataj speciale klare. Inter la konfiskitaj paperoj troviĝas noto de grafo von der Straaten, direktoro en la belga ministerio por eksteraj aferoj, pri interparolo de la angla militista ataŝeo en Bruxelles, kolonelo-leŭtenanto Bridges, kun la belga ĉefo de la generalstabo, generalo Jungbluth, datita la 23an de Aprilo 1912. En ĉi tiu interparolo la kolonelo-leŭtenanto Bridges deklaris laŭ la noto de grafo von der Straaten:

„La angla regitaro estus senpere farinta surbordigon ĉe ni en Belgujo dum la lastaj okazintaĵoj (Maroko-krizo), eĉ se ni ne estus petintaj helpon.”

„La generalo kontraŭdiris — tiel daŭrigas la noto — ke por tio estas necesa nia konsento.”

„La militista ataŝeo respondis, ke li scias ĉi tion, sed ĉar ni ne estas kapablaj malhelpi la germanojn, marŝi tra nia lando, Anglujo estus surbordiginta siajn trupojn en Belgujo ĉiukaze.”

Ke kontraŭ ĉi tio estas farita de belga flanko kontraŭdiro aŭ rezervigo, ne rezultas el la notoj de grafo von der Straaten.

La nedifekteblon de la belga neŭtraleco, pro kiu Anglujo laŭdire ekpartoprenis en la milito, Anglujo laŭ la supre dirita estis decidiĝinta, malatenti en la jaro 1912 sen iu skrupulo. Belgujo mem estis kompromitinta sian neŭtralecon plej forte per siaj militistaj interpromesoj kun Anglujo. Se spite de ĉio Anglujo volas kredigi la mondon, ke ĝi eltiris la glavon por protekto al la belga neŭtraleco, ĝi ludas la rolon de deloginto, kiu pretekstas ŝirmi la ĉastecon, kiun li mem deloge detruis.

Sekve — el la dokumentoj publikigitaj de la Triple-Entente-ŝtatoj rezultas jenaj fundamentaj trajtoj pri la naskiĝa historio de la eŭropa milito:

1. Rusujo kaŭzis la milition per sia ĝenerala mobilizo ordonita la 31an de Julio, kiui faris la militon neevitebla por Germanujo; ĉi tio estis nepre konata al la rusaj politikistoj.

2. Ĉiuj pretekstoj, kiuj estas prezentataj de la rusa registaro por la ĝenerala mobilizo, estas senvaloraj. Nek aŭstri-hungaraj nek germanaj militistaj aranĝoj povas pravigi la ĝeneralan rusan mobilizon. Pli vere la rusa registaro donis la ordonon por la ĝenerala mobilizo tuj post kiam, pro la klopodo de la germana imperiestro en Wien, Aŭstrio-Hungarujo estis preta, decidige cedi en la serba konflikto kaj estis komunikinta ĉi tiun decidon al la rusa ambasadoro en Wien. Sekve Rusujo ekestigis la militon per la ĝenerala mobilizo en momento, en kiui la espero pri konservo de la paco denove ekvivis pro pacema paŝo de Aŭstrio-Hungarujo.

3. Rusujo estis decidinta, laŭ sia propra deklaro, de post la komenco de la krizo preni sur sin ĉiun riskon de la milito , se ĝi estas certa pri la helpo de Francujo. Rusujo ricevis la promeson pri la senkondiĉa milithelpo de Francujo havos Anglujon sur sia flanko.

4. Francujo donis promeson pri la senkondiĉa milithelpo al Rusujo nur post kiam la franca registaro kredis, esti certigita pri la kunagado de Anglujo. La certecon pri la milithelpo de Anglujo la franca registaro ricevis per la deklaro, kiun la brita ŝtatsekretario por eksteraj aferoj estis farinta antaŭtagmeze de la 29a de Julio al la franca ambasadoro pri la intencita de li malpromeso al la germana ambasadoro.

5. La personoj kompetentaj por la angla politiko estis tuj de la komenco interne ligitaj per la Entente kun Francujo kaj decidis en la daŭro de la krizema semajno, se ili ne estis decidiĝinataj jam antaŭe, ĉiukaze ekpartopreni en la milito, se Francujo estas entirata.

6. La personoj kompetentaj por la angla politiko plue havis la nepre ĝustan opinion, ke milito pro la serba demando ne trovos la aporbon de la publika opinio. Sekve ili klopodis, trovi militpretekston akcepteblan por la angla publika opinio. Kiel tia sin prezentis la difekto al la belga neŭtraleco, kiu, dum jaroj antaŭe, estis kompromitita de Belgujo mem kaj kiun respkti la angla generalstabo ne intencis en iu serioza kazo, laŭ la propraj elidroj de la angla militista ataŝeo en Bruxelles.

7. Kiel multe la difekto al la belga neŭtraleco per Germanujo estis nura preteksto por la brita kabineto, rezultas el tio, ke antaŭ la starigo de la angla ultimato al Germanujo pro Belgujo la angla ŝtatsekretario por eksteraj aferoj formale estis deklarinta al la franca ambasadoro, ke Anglujo konsideros la traveturadon tra la Kanalo aŭ tra la Norda Maro flanke de la germana militŝiparo kiel casus belli.

Pro ĉi tiuj nepridiskuteblaj, per la oficialaj publikigaĵoj de la Triple-Entente-registaroj mem konfirmataj interrilatoj la aserto, ke Germanujo volis la militon kaj kaŭzigis ĝin, tute disfalos antaŭ la juĝo de la historio. Rusujo estas pruvita kiel bruliginto, Francujo kaj Anglujo kiel la kunkulpuloj.

Ne apartenas al ĉi tiu priskribo, esplori la prakaŭzon de la fatala rilataro inter unuopaj okazintaĵoj kaj unuopaj agoj, kiuj en la tagoj de la 24a de Julio ĝis la 4a de Aŭgusto ekestigis la plej grandan kaj la plej sangan militon de la mondhistorio. Sufiĉu la aludo, ke ĉi tiuj unuopaj okazintaĵoj kaj unuopaj agoj, ke la vortoj de Grey, de Cambon kaj Sasonow, ke la agoj de la Unua Lordo de la brita admiralitato kaj de la rusa plej supera generalo — vortoj kaj agoj, kiuj por si mem ja ŝajnas esti malgravaj kompare al la granda tragedio de la homaro — nur estas la en la decidiga tempo sin montrintaj manifestacioj de tiuj fortoj, el kies efikado konstistas la mondhistorio de nia epoko:

Ĉe Rusujo la volego pri superregado en la proksima oriento, duoble forta post la malvenko en la milito kontraŭ Japanujo, kaj la decido, perforte rompi ĉiun kontraŭstaron de la centraj ŝtatpotencoj, se logas espero pri sukceso.

Ĉe Francujo la fatala direktigo de la tuta politiko al la negativa poluso de la kun timo kunigita nerepacigebla venĝemo, finiĝanta en la ĉiama preteco, marŝi kontraŭ Germanujo kune kun ĉiu forta kontraŭulo.

Ĉe Anglujo la komercenvio kontraŭ ĉiu properema mastrumado, krom tio la instinkta kontraŭeco al la plej forta kontinenta ŝtatpotenco kaj la tradicio de la perforta subpremado al ĉiu kontinenta aspiro pri surmara aŭtoritato.

Ĉi tiuj heterogenaj fortoj plektis la retaron de la Entente, kiu fariĝis la terura ilo por la malgranda malplimulto da personoj nepre kaj neŝanceliĝe volantaj la militon, kaj en kiu la granda pacema plimulto de la popoloj de Rusuj, Francujo kaj Anglujo envolviĝis nesaveble; la sintenado de Rusujo kontraŭ Aŭstrio-Hungarujo en la serba demando metis la Entente-on antaŭ la decidigan provon pri vivkapablo; ekzistas neniu dubo, ke unu vorto pri rifuzo flanke de Francujo estus sufiĉinta, subpremi la militeman partion en Rusujo; estas minimume tre verŝajne, ke vorto pri rifuzo flanke de Anglujo estus reteninta Francujon; estas tute certe, ke ĉiu vorto pri kuraĝigo flanke de Anglujo devis havigi la superecon al la militemaj partioj en Francujo kaj Rusujo. Aliparte estas samcerte, ke sinretiro de Francujo aŭ de Anglujo — eĉ se la flankrestado kiel eble plej klare trovus sian rajtigon en la konvencioj kaj interpromesoj — estus kreviginta la trioblan interkonsenton kaj estus sekviginta novan direktigon de la tuta eŭropa politiko, nova direktigo, kiu ne necese devis kaŭzi superregadon de unuopa ŝtato, ĉe kiu plimulte ĉiu ŝtatpotenco estos povinta atingi sian kontentiĝon.

En la elekto inter la konservo de la Entente kaj la konservo de la paco tutmonda la regantaj britaj kaj francaj politikistoj, — interne malliberaj kaj partiemaj pro oferis la mondpacon al la Entente kaj sampasiigis la superregantan parton de la publika opinio en siaj landoj per la aludo pri la sankteco de la skribitaj kaj neskribitaj kontraktoj.

Klarigi detale ĉi tiun interplekton de kulpo kaj fataleco kaj ĝin disvolvi, estos iam la granda tasko de la hiistoriistoj el nia epoko.



  1. Ekzemple: la Flavlibro enhavas en sia 1a ĉapitro, titolita „avertissements” (avertoj), serion da dokumentoj, kiuj — komenciĝantaj de Marto 1913 — pruvu la kreskon de la militemo en Germanujo. Inter ili sin trovas sub numero 5 noto de la franca ministerio por eksteraj aferoj, datita la 30an de Julio 1913, en kiu oni legas:
    „M. von Kiderlen fut l’homme le plus haï de l’Allemagne, l’hiver dernier. Cependant il commence à n’être plus que déconsidéré, car il laisse entendre qu’il prendra sa revanche.” „Sinjoro von Kiderlen estis dum la lasta vintro la plej multe malamata viro en Germanujo. Sed li komencas esti jam nur neestimata (anstataŭ malamata), ĉar li komprenigas, ke li havigos al si sian venĝon (pro Marokko)”.

    Ŝtatsekretario von Kiderlen, kiu — laŭ la ĵus citita teksto — en Julio 1913 komencis mediti pri venĝo, jam mortis en Decembro 1912, fakto, kiun evidente estis forgesinta tiu oficisto de la Quai d’Orsay, kiu fabrikis poste ĉi tiun flavlibran dokumenton.
    Simila malfeliĉo okazis rilate al noto, kiun — laŭ la angla Blulibro — S-ro Paul Cambon, franca ambasadoro en London, transdonis laŭdire la 30an de Julio 1914 al la angla ŝtatsekretario por eksteraj aferoj. La noto traktas pri la germanaj militistaj preparoj apud la elzasa-lotaringa limo (Blulibro No. 105, aldono 3). Per la datume de ĉiu tiu noto je la 30an de Julio oni intencas fari la impreson, kvazaŭ tiam kaj eĉ en la antaŭaj tagoj la germanaj trupoj staris jam proksimege apud la limo kaj per patroloj eĉ transpaŝis ĝin. La noto komenciĝas laŭ la teksto de la tria eldono de la Blulibro:

    „L’armée allemande a ses avant-postes sur nos bornes-frontières, hier par deux fois des patrouilles allemandes ont pénétré sur notre territoire.” „La germana armeo havas siajn antaŭpostenojn apud nia limo, hieraŭ dufoje germanaj patroloj penetris en nian teritorion.”

    „Hieraŭ” signifas en noto transdonita la 30an de Julio kompreneble la 29an de Julio. La 29a de Julio estis merkredo. En la unua eldono de la Blulibro oni legis „hier, vendredi” (hieraŭ, vendredon); la vorto „vendredi” estas strekita nur poste, kiam oni ekrimarkis la nekunigeblon. El tio sekvas, ke la laŭdire la 30an de Julio transdonita noto povas esti verkita nur sabaton, la 1a de Aŭgusto, nekonsidere, ke nek la 29an nek la 31an de Julio okazis transpaŝo de la limo.

  2. Laŭ la germana Blanklibro la germana ambasadoro en Petrograd ricevis la 26an de Julio la ordonon, eldiri al la rusa registaro deklaron, en kiu oni trovas jenon:
    „Preparaj militistaj aranĝoj de Rusujo nin devigos al kontraŭaranĝoj kiuj devas konsisti el la mobilizo de la armeo. Sed la mobilizo signifas la militon.”
  3. Ĉi tiu malver, de rusa flanko neniam defendita aserto pri la ĝenerala aŭstria mobilizo, kiu iniciatis laŭdire Rusujon ĝenerale mobilizi, estas kelkloke citita en la franca Flavlibro, ekzemple en cirkulera noto de Viviani de la 1a de Aŭgusto (No. 127):
    „l’Autriche a, la première, procédé à une mobilisation générale.” „Aŭstrio unue ĝenerale mobilizis.”
  4. La franca registaro aranĝis per helpo de „Times” anglan tradukon de sia Flavlibro kaj speciale deklaris ĉi tiun tradukon sur la tiitolfolio „rajtigita”. En ĉi tiu traduko oni legas anstataŭ
    une guerre à laquelle d’autres Puissances seraient amenées à prendre part”:
    a war in which all the Powers would take part”;
    do — la originala franca teksto
    „milito en kiu partopreni aliaj ŝtatpotencoj sin vidus instigataj”
    estas tradukita kun rajtigo de la franca registaro per
    „milito, en kiu partoprenus ĉiuj ŝtatpotencoj”. —
    Per ĉi tiu ŝanĝo oni donas el facile troveblaj kaŭzoj al Sir Edward Grey klarecon de la lingvo jam por la 27a de Julio, kiun li efektive trovis nur post kelkaj tagoj.
  5. Raporto de la 30a de Julio, kiun skribis la belga diplomata negocanto en Petrograd, S-ro de l’Escaille, kaj kiun oni ekkaptis en Germanujo post la eksplodo de la milito, enhavas plenan certigon pri ĉi tiuj interrilatoj. En ĉi tiu raporto oni legas: Unuatempe Anglujo komprenigis, ke ĝi ne volas lasi sin tiri en konflikton; Sir G. Buchanan diris ĉi tion malkaŝe. Hodiaŭ (t. e. la 30a de Julio) Petrograd havas la nepran konvikecon, ĝi eĉ ricevis promesojn pri tio, ke Anglujo partoprenos kune kun Francujo. Ĉi tiu helpo havas decidigan gravecon kaj tre multe helpis la triumfon de la militema partio.”
  6. Ĉi tiu noto laŭ la teksto publikigita en la angla Blulibro certe estas fabrikita nur poste pro la en piednoto 1° klarigitaj kaŭzoj.
  7. Ĉi tion eĉ la Londona ĵurnalo „Times” malkaŝe konfesis en multe priparolita artikolo de la 8a de Marto 1915. La tradukinto.