Saltu al enhavo

La parabolo de la cisterno

El Vikifontaro

Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/1 LA PARABOLO DE LA CISTERNO.

Antaŭ tre longa tempo, kiam la homoj ne jam havis maŝinojn, ekzistis, tre seka lando, kies en- loĝantoj havis grandan bezonon je akvo. Ilia ĉefa tasko konsistis en tio, ke ili serĉis akvon de la mateno ĝis la vespero kaj multaj pereis, ĉar ili ne povis trovi ĝin.

Tamen en tiu lando ankaŭ es- tis kelkaj homoj, kiuj estis pli bonŝancaj ol la aliaj kaj sukces- is akiri provizon de akvo, dum aliaj trovis nenion. Tiel okazis ke ĉi-lastaj venis al la fortunaj posedantoj kaj petis ke ili povu trinki de la akvo, ĉar ili sufer- is grandan mizeron. Sed la posed- antoj respondis: "Kial ni trink- igus vin de la akvo, kiun ni kol- ektis kun granda peno? Tiam ni fariĝus samtiel mizeraj kiel vi kaj pereus kun vi. Sed jen, kion ni volas fari por vi. Estu niaj servantoj kaj kiel rekompenco ni donos al vi iom da nia akvoprovizo.”

Kaj la popolo diris: “Donu al ni trinkaĵon kaj ni estos viaj servantoj, ni kaj niaj idoj.”

Kaj tiel okazis.

La posedantoj estis prudentaj viroj, kiuj sciis tiri profiton el la bonŝanca pozicio en kiu ili troviĝis. Ili dividis la popolon, kiu servis ilin, en trupoj sub la komando de estroj kaj sendis kelkajn al la fontoj por ĉerpi; aliajn ili igis porti la akvon kaj ankoraŭ aliajn ili igis serĉi novajn fontojn. Ĉiu akvo estis kolektata en unu loko kaj tie la posedantoj konstruigis grandan cisternon por konservi la akvon kaj tiun akvujon ili nomis …la Merkato! Ĉi tie devis veni la servantoj de la posedantoj por ricevi la akvon, kiun ili bezonis por siaj familioj.

Kaj la posedantoj diris al la popolo:

“Por ĉiu sitelo da akvo, kiun vi portos al ni, ni donos al vi po unu pencon kaj por ĉiu sitelo da akvo, kiun ni ĉerpos el la cisterno, ke vi povu trinki, vi kaj viaj edzinoj kaj infanoj, vi donos al ni po du pencojn. Kaj la diferenco estos nia profito, ĉar ni ne farus ĉi-ĉion por vi, se ne estus pro tiu profito, kaj tiam vi devus perei pro soifo!”

Vi vidas ke la fortunaj posedantoj multe superis sian generacion per komerca kono kaj tial do ili estis alte laŭdataj, eĉ de tiuj kiuj devis doni po 2 pencojn por ĉiu sitelo da akvo kiun ili bezonis por sia familio, kvankam ili mem nur ricevis po unu pencon por ĉiu sitelo kiun ili verŝis en la cisternon! Kaj tiel estis bone en la okuloj de la servantoj, ĉar ili havis malviglan intelekton, kaj ili diligente alportis akvon en la cisternon dum multaj tagoj.

Sed — post kelka tempo la cisterno, kiu nomiĝis Merkato, estis plenplena kaj la akvo transbordiĝis, ĉar por ĉiu sitelo kiun la akvoportistoj elverŝis en la ujon, ili retroricevis nur tiom, ke ili povis aĉeti nur duonan sitelon da akvo, kaj pro la surpluso kiu restis en la cisterno, ĉi-tiu baldaŭ tropleniĝis, ĉar da portistoj estis multe, da posedantoj nur malmulte kaj ĉi tiuj ne povis trinki pli ol la aliaj.

Tiel okazis, ke la cisterno estis plenplena!

Kiam la posedantoj vidis tion, ili diris al la popolo: “Vi vidas, ke la akvujo, kiu nomiĝas Merkato, estas troplena! Ni do provizore ne plu bezonas viajn servojn. Do sidiĝu kaj atendu pacience ĝis kiam la cisterno ree estos malplena; ni tiam redungos vin.”

Sed kiam la popolo ne plu ricevis pencojn de la posedantoj, Paĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/7 ĝi ne plu povis aĉeti akvon, ĉar ĝi ne posedis ion por pagi!

La posedantoj maltrankviliĝis, vidante, ke ili ne plu ricevis profiton, ĉar neniu aĉetis akvon de ili. Kaj al la grandaj vojoj ili dissendis virojn, kiuj devis laŭtvoĉe krii: “Ĉiu kiu soifas venu al la cisterno kaj aĉetu akvon de ni; estas sufiĉa provizo!”

“Ĉar”, diris la posedantoj unu al la alia, “vidu, la tempoj estas malbonaj, ni devas reklami!” Sed kiel la popolo povus aĉeti, ĉar ĝi ja estis senlabora kaj ne posedis pencojn por akiri sitelon da akvo? Ĝi estis kondamnita al soifo…

Kaj la homoj parolis pri ĉi-aferoj kaj diris: estas krizo. Kaj la soifo de la popolo estis granda, ĉar nun ne plu estis kiel en la tagoj de la prapatroj, kiam la lando estis malferma, ke ĉiu serĉu akvon por si mem; la posedantoj estis uzurpintaj ĉiujn fontojn kaj ĉiujn putojn kaj akvoprovizojn, por ke neniu povu ekhavi akvon, se ne el la cisterno, kiu nomiĝis Merkato.

Kaj la popolo murmuris kaj diris: “Vidu, la akvujo estas plenplena kaj ni mortas de soifo. Donu al ni akvon, ke ni ne pereu!” Sed la posedantoj respondis: “Tion ni ne povas fari, en la akvoprovizon ni plasis grandan parton de nia kapitalo; ni konstruigis la cisternon kaj pagis al vi salajron dum multaj tagoj: nun ni deziras retroricevi ĉi-ĉion kun profito; vi ja scias: komerco estas komerco!”

Tamen la posedantoj maltrankviliĝis, ĉar la popolo ne aĉetis akvon kaj ili diris unu al la alia: “Vidu, ŝajnas ke nia profito haltigis nian profiton kaj, ĉar ni jam faris tiom da profito, ni nun ne plu povas fari profiton. Kio kaŭzas, ke nia profito ne plu estas profitdona? Ni konsultu la ekspertojn, ke ili klarigu al ni ĉi aferojn, kaj ili venigis ilin.

La ekspertoj estis homoj, kiuj estis tre instruitaj kaj povis kaŝi la veron de la aferoj per multaj orakolaj vortoj. Ili nun prenis partion por la posedantoj (pro la akvo de la posedantoj, ke ili ricevu de ĝi por trinki, ili kaj iliaj infanoj).

kaj la posedantoj demandis al ili, kio kaŭzas ke la popolo ne plu aĉetas akvon de ili, kvankam la cisterno estas plena.

Kaj kelkaj el la ekspertoj respondis: “La kaŭzo estas la tro granda produktado”, sed tion arde kontraŭis aliaj, kiuj diris ke la kaŭzo estas tro malgranda konsumado. Kaj denove aliaj diris, ke makuloj sur la suno estas la kaŭzo, tiel ke la tero troviĝas en malfavora pozicio. Ankoraŭ aliaj diris: “Ĉi-ĉio estas sensenca; la malbono estas kaŭzata de manko je fido.”

Kaj dum la ekspertoj, laŭkutime, interdisputis, la viroj de la profito dormis kaj kiam ili vekiĝis, ili diris al la ekspertoj: “Nun sufiĉas, vi konsolis nin; nun iru ankaŭ al la popolo kaj parolu al ĝi konsole, ke ĝi ankaŭ trankviliĝu kaj lasu nin en paco.”

Sed la ekspertoj ne ŝatis iri al la popolo, ĉar ili ne ĝuis fidon ĉe ĝi kaj ili diris al la posedantoj:

“Estroj, la sekreto de nia arto estas, ke nur tiuj kiuj satas kaj ne havas soifon, povas trovi konsolon en niaj paroloj. TIUJ, KIUJ SOIFAS, NE TROVOS RIPOZON EN NIAJ VORTOJ, KONTRAŬE, ILI MOKOS NIN, ĈAR ESTAS KVAZAŬ NIA SAĜECO ŜAJNAS AL ILI VANTA KAJ SENVALORA, KIAM ILI NE ESTAS SATAJ.”

Sed la koleraj posedantoj diris: “Iru, ĉu ne estas via tasko plenumi tion, kion ni ordonas al vi?”

Kaj la ekspertoj iris al la popolo kaj klarigis la misteron de la tro granda produktado kaj la kaŭzon de tio, ke ILI DEVIS PEREI PRO SOIFO, ĈAR ESTIS TRO MULTE DA AKVO, kaj kial la popolo ne povis havi sufiĉe, ĉar la provizo estis tro granda! Kaj ankaŭ ili parolis al la popolo pri la makuloj sur la suno kaj pri la manko je fido en la gvidantoj. Sed okazis tiel kiel la ekspertoj antaŭdiris, ĉar la popolo trovis ilian saĝecon vanta kaj senvalora kaj la popolo insultis ilin, elvokante:

“Foriru, kalvuloj, ĉu vi volas moki nin? Ĉu el abundeco povas rezulti malsatego? Ĉu neniomo povas deveni el multeco?”

Kaj la posedantoj vidis, ke la popolo ne jam estas kontenta kaj ne fidis la vortojn de la scienculoj, kaj ili timis ke ĝi volu perforte alproprigi al si la akvon el la cisterno. Tiam ili sendis iujn sanktajn virojn (sed estis falsaj pastroj!), kiuj admonis la popolon ke ĝi estu trankvila kaj ne ĝenu la posedantojn, eĉ se ĝi estas soifa. Kaj tiuj sanktaj viroj, kiuj estis falsaj pastroj, atestis antaŭ la popolo, ke ĉi tiu malfeliĉo estas sendita de Dio por la savo de ĝia animo kaj ke tiu kiu estas pacienca kaj ne murmuras, venos post sia morto en landon, kie estas abundeco de akvo.

Kaj la popolo, kiu ne sufiĉe konis la sanktajn skribaĵojn, kredis tion en sia naiveco.

Tamen estis ankaŭ kelkaj veraj profetoj de Dio kaj tiuj kompatis la popolon. Ili ne volis false atesti por la profito de la posedantoj, sed malfavore juĝis pri ili.

Kiam nun la posedantoj vidis ke la popolo ne jam trankviliĝas, ili mem iris al la popolo. Ili trempis la fingropintojn en la akvon, kiu transbordiĝis, kaj ĵetis la gutojn inter la popolon kiu svarmis ĉirkaŭ la cisterno. Tiuj gutoj portis la nomon “filantropio” kaj estis tre amaraj.

Kaj pro tiu “filantropio” la posedantoj estis ankaŭ alte laŭdataj.

Dume la popolo ankoraŭ ĉiam soifis kaj ĝi ĉiam pli amasiĝis ĉirkaŭ la cisterno, kvazaŭ ĝi volus perforte preni tiun kaj la posedantoj interkonsiliĝis kaj ili sekrete sendis virojn inter la popolon. Tiuj viroj elserĉis la plej fortajn, kiuj povis plej bone batali kaj ili parolis aparte al tiuj, dirante:

“Kial vi ne kunlaboras kun la posedantoj, kiujn vi ja bezonas? Se vi volas servi ilin kaj malhelpi la popolon konkiri la akvujon, tiam vi havos abundecon de akvo kaj nek vi nek viaj infanoj bezonos perei!”

Kaj la fortaj viroj aŭskultis tiujn parolojn kaj lasis persvadi sin, ĉar ankaŭ ili estis naivuloj. Ĉu krome la posedantoj ne estis tre bonfaremaj kaj ĉu ili ne celis la bonon de ĉiuj? Ĉu ne ankaŭ la scienculoj parolis tre konvinke kaj montris la pruvon, ke neniu kulpas pri tio, ke estas manko je akvo, malgraŭ la granda abundeco? Do ili lasis persvadi sin kaj la posedantoj donis al ili bastonojn kaj glavojn kaj dum multaj monatoj ili estis ekzercataj por ke ili fariĝu taŭgaj batalantoj en la servo de la posedantoj. Kaj ili skurĝis la popolon kiam ĝi amasiĝis ĉirkaŭ la cisterno, ĉar multaj suferis grandan mizeron. Sed la posedantoj faris fontanojn kaj fiŝlagetojn kaj sin banis en la akvo, ili kun siaj edzinoj kaj infanoj kaj ili ĝin uzis por sia plezuro, tiel ke la akvonivelo ĉiam pli malleviĝis kaj post multaj tagoj la fundo de la cisterno estis videbla.

Tiam la virojn oni denove dungis por replenigi la akvujon kaj la homoj diris: “La krizo finiĝis!” Kaj por ĉiu sitelo da akvo, kiun ili verŝis en la cisternon, oni denove pagis po unu pencon, sed por ĉiu sitelo, kiun la posedantoj de la cisterno donis al la popolo, po du pencoj devis esti pagataj, ĉar …oni ja devis fari profiton! Kaj multaj akvoportistoj estis lernintaj saĝajn lecionojn el la preterpasinta krizo kaj ili klopodis ŝpari kelkajn el la pencoj, kiujn ili ricevis pro la akvo verŝita en la cisternon; “ĉar”, ili diris, “se ree venos malbonaj tempoj, ni havos ankoraŭ ion por aĉeti akvon”, kaj kvankam ili bezonis multe pli por si kaj siaj infanoj, ili estis tre sobraj; ili ankaŭ devis ŝpari por la maljuneco, kiam ili ne plu povus porti sitelojn da akvo kaj ne plu estus dungataj de la posedantoj. Kaj ĉiuj laŭdis ilin por ilia ŝparemo kaj ĉi tiu estis nomata granda virto. Ĉar la posedo de multaj pencoj donis potencon kaj estimon!

Sed multaj ne sukcesis kolekti pencojn kaj se ili fariĝis malsanaj aŭ tiom maljunaj ke la posedantoj ne plu dungis ilin, ili mortis pro mizero, ĉar neniu sin okupis pri ili. Tiel multaj pereis, kies nomoj ne estis menciataj, ĉar la akvoportistoj estis grandnombraj kaj ne tre estimataj. Sed kiam iu el la posedantoj mortis, li estis ĉie glorata pro sia sagaceco kaj entreprenemo, ĉar li estis kunlaborinta al la realigo de la cisterno, pro kiu tiom da akvoportistoj ne bezonis perei de soifo. Kaj li estis pompe enterigata kaj la tuta popolo funebris la bonfarinton de la homaro.

…Kaj pro la alportado de la akvo, la popolo ricevis por ĉiu sitelo por unu pencon, sed por la akvo, kiun la posedantoj donis al la popolo, du pencoj devis esti pagataj.

Kaj post mallonga tempo la akvujo denove estis plenplena, samkiel antaŭe. Ree estis krizo kaj multaj suferis grandan mizeron.

Tio okazis ankoraŭ multfoje.

Kiam nun denove iu krizo estis finita kaj la akvoportistoj ree havis sufiĉan laboron, unu inter ili, kiu superis pro sia granda intelekto, dum multaj tagoj forrestis de la laboro kaj pro tio suferis grandan mizeron.

Sed tion li apenaŭ rimarkis, ĉar lia tuta atenteco estis direktata al granda folio de papero, kiu kuŝis antaŭ li kaj sur kiun li metis kun multaj linioj komplikitan desegnaĵon, kiun neniu povis kompreni. Post semajnoj de streĉita pensado lia projekto estis preta kaj li iris al la posedantoj de la akvujo, al kiuj li klarigis la tutan planon. La plej multaj iom nekredeme rigardis la malriĉan akvoportiston; kelkaj eĉ priridis lin, sed unu diris mallonge: “Jen, mi donos al vi kelkajn pencojn, tiam ni provos la planon.” Kaj la malriĉa akvoportisto, kiu fakte estis eltrovinto kaj jam suferis tian soifon, ĝojis ke nun li havas kelkajn pencojn kaj povas aĉeti akvon por si kaj sia familio.

Kaj nun venis tempo en kiu la popolo perlaboris multe da mono; ĉar la posedantoj dungis multajn virojn por munti longajn tubojn, kiuj de la fontoj kaj putoj iris al la cisterno; kaj ĉe ĉiu tubo oni metis pumpilon, por kies manovrado nur unu viro estis necesa kaj la akvo fluis rekte de la fontoj kaj putoj en la akvujon.

Kaj ĉiu posedanto igis munti unu aŭ plurajn tubojn kaj la cisterno (kiu estis nomata Merkato) devis esti multe pligrandigata kaj tio donis laboron al multaj aliaj manoj. Kaj ĉie oni laŭdis la nomon de la eltrovinto, kiu … dume estis mortinta de mizero. Ĉar nur malmultajn pencojn li ricevis pro sia eltrovo.

Kaj ĉiam novajn tubojn oni muntis kaj la akvoprovizo konstante kreskadis. La posedantoj arde interbatalis, ĉar ĉiu el ili klopodis vendi kiom eble plej multe da akvo al la popolo, kaj tion oni nomis konkurenco. Kaj kvankam ili provis superi unu la alian kaj, por vendi la akvon al la popolo, uzis falsajn informojn kaj mensogajn komunikojn, oni tamen laŭdis tiun konkurencon kaj diris ke ĝi estas nepre necesa por la nobligo de la komerco.

Sed post mallonga tempo la posedantoj devis maldungi multajn el la popolo, ĉar estis tro multe da akvo. Kaj ĉar ĉiu posedanto klopodis vendi sian akvoprovizon, eĉ je malalta prezo tiel ke la profito estis nur tre malgranda, ankaŭ la salajroj devis esti malaltigataj kaj pro tio la popolo aĉetis ankoraŭ malpli multe da akvo. Tiel la senlaboreco kreskis kaj kreskadis kaj …denove estis krizo. Kaj la ekspertoj antaŭdiris ke ankaŭ ĉi-tiu preterpasos, samkiel faris ĉiuj antaŭaj krizoj, ĉar ili ne komprenis ke ĉi tiu krizo tute ne similis la aliajn. Ĉar malgraŭ ke multaj el la popolo estis maldungitaj, ne havis laboron kaj suferis mizeron, tamen la akvoprovizo kreskis kaj kreskis, tiel ke ne finiĝis la suferado de la popolo. Tiam la posedantoj kunvenis kaj ili decidis fari netrinkebla parton de la akvo kaj forfluigi ĝin; kaj tiel okazis ke oni faris nekonsumebla grandajn kvantojn de la bona akvo malgraŭ ke miloj pereis pro soifo.

Sed ankaŭ tio ne helpis. Pro la granda senlaboreco la plej multaj ja ne havis monon por aĉePaĝo:Bellamy - La parabolo de la cisterno, 1940, G.H.B.pdf/22 ti akvon, kiel ajn malmultekoste ĝi estu oferata. Kaj ĉar la sciencaj kalvuloj persistis diri ke ĉi-tiu krizo (kiu ne estis krizo) baldaŭ malaperos, nenio estis farata por ĉesigi la netolereblan situacion.

La mizero pligrandiĝis kaj la krimemo kreskis; multaj, senesperigitaj, mortigis sin. Sed pri tio oni skrupule silentis, ĉar la posedantoj kaj la multaj kiuj ankoraŭ estis en ilia servo, ne deziris, ke la vera situacio estu konata.

Tiam aperis kelkaj viroj, kiuj havis pli karan vidon ol la kalvuloj, kaj diris: “Kial ni daŭrigus tiun mizeron ankoraŭ pli longe? Ĉu ja ne estas pli ol sufiĉe da akvo por ĉiuj homoj? Kio do kaŭzas, ke tiom da homoj ne povas aĉeti ĝin kaj devas suferi mizeron? La kaŭzo estas ke por ĉiu sitelo da akvo vi devas pagi pli multe ol vi mem ricevis por ĝi. Vi do neniam povas retroaĉeti tion kion vi mem alportis. Do forigu la profiton kaj vi povos akiri tiom da akvo kiom vi deziras, vi kaj viaj edzinoj kaj infanoj.”

La kalvuloj, pri kiuj ĉiuj pensis, ke ili posedas grandan saĝecon, avertis la popolon pri la novaj Profetoj, kies vortojn ili nomis kimero. Kaj la popolo, kiu jam suferis tiom multe kaj longe, estis perdinta ĉiun fidon en pli bona estonteco kaj ĝi aŭskultis kun deturnita kapo.

Sed la veraj Profetoj ne ĉesis kaj ĉiam pli laŭte sonis ilia voĉo, ĉiam pli konvinke ili argumentis, ke la eraro estas en la sistemo de vendo kaj aĉeto kaj ke oni devas forigi la profiton.

Sed la popolo respondis: “Kiel ni povas forigi la profiton se sen ĝi la posedantoj ne volas doni al ni la akvon? Ĉu ne ĉiuj fontoj kaj putoj, ĉiuj pumpiloj kaj tuboj, ja eĉ la tuta akvujo, estas en la manoj de la posedantoj?” Kaj ree la Profetoj parolis al la popolo, dirante: “La putoj kaj la fontoj ne povas aparteni al la posedantoj, ili apartenas nur al Dio, kaj Dio donis la teron kun ĉio sur ĝi kaj en ĝi al ĉiuj homoj. Kaj la pumpiloj, la tuboj kaj cisterno, ĉu ne vi faris tiujn propramane? Do ankaŭ tiuj apartenas al la tuta popolo.”

Kiam la posedantoj aŭdis tion, ili denove petis la helpon de la ekspertoj kaj falsaj pastroj, sed ties voĉoj perdiĝis en la bruo. Ĉar la nombro de veraj Profetoj kreskis kaj ankaŭ la veraj pastroj de Dio ĉiam pli laŭte aŭdigis siajn voĉojn, dirante: “Fari profiton estas kontraŭ la ordonoj de Dio, ĉar skribita estas: “Amu vian proksimulon kiel vin mem.”

Kaj la popolo demandis: “Kion ni devas fari por veni el ĉi tiu mizero?”

Kaj la profetoj diris: “Elektu saĝajn virojn por reguladi viajn devojn kaj fiksadi vian laboron; la frukton de via laboro vi dividos kiel fratoj, ĉiu el vi ricevos egalan porcion kaj vi ne bezonos cedi ion de ĝi — en formo de profito — al la posedantoj. Tiam la akvo ne transbordiĝos antaŭ ol ĉiu el vi estas sata. Kaj el tio kio restas vi faros belajn fontanojn kaj lagetojn, samkiel faris la posedantoj, sed tiam vi ĉiuj ĝuos de tio!”

Kaj la popolo faris kiel diris la veraj profetoj. Kaj ne plu estis soifuloj en la lando, nek malsatuloj kaj neniu suferis malvarmecon; neniu plu vivis en mizero; kaj la homoj nomis unu la alian “frato” kaj vivis en konkordo kaj la beno de Dio kuŝis por ĉiam sur tiu lando.


Trad.: G.H.B.