La parabolo pri la vaporŝipo
Kaj iam mi venis al unu el la grandaj lagoj, sur kiu veturis vaporŝipo. Kaj mi pagis unu dolaron al la kasisto kaj veturis de unu urbo al alia, jes, mi veturadis de la tria matene ĝis la kvina horo de la posttagmezo. Kaj estis nur malmultaj vojaĝantoj surŝipe, kaj mi iris tien, kie al mi plaĉis. Kaj ĉiu el la viroj surŝipe afable parolis al mi, kaj ŝajnis, ke ĉio sur la ŝipo apartenis al mi.
Mi suriris la ventegferdekon, kaj la direktilisto diris al mi: „Bonvolu enveni.“ Mi do eniris, kaj li montris al mi, kiel ŝipo estas direktata kaj kiel estas sonorigataj la sonoriloj, kiuj transdonas al la maŝinestro la signalojn, ĉu li pluveturigu aŭ ekhaltigu, ĉu li veturigu rapide aŭ malrapide.
Sed kiam ni paroladis, jen alvenis unu el la vojaĝantoj, viro, kiun mi jam estis vidinta, kaj li ĝentile pri io demandis la direktiliston, kaj la direktilisto respondis malĝentile. Kaj la viro denove demandis, kaj la direktilisto ne respondis, sed montris al tabulo, sur kiu estis skribite: „Estas malpermesite, paroli al la viro ĉe la direktilo!“ — Poste mi iris en la pli malsuprajn partojn de la ŝipo, kaj mi parolis kun la maŝinestro. Kaj li montris al mi siajn maŝinojn, kaj kiel la radoj rotacias, kaj kiel la propulsoro[1] veturigas la ŝipon — kaj dum ke ni paroladis, malsupren venis la sama vojaĝanto, kaj ili parolis al la maŝinestro, kaj la maŝinestro estis malafabla kontraŭ li.
Kaj al kiu ajn parto de la ŝipo mi iris, mi tie vidis la vojaĝanton, kaj ĉie okazis la sama sceno. Jes, la viroj, tiom afablaj al mi, ili ĉiuj estis malĝentilaj kontraŭ li. Jes, kaj kiam venis la tempo de la tagmanĝo, la kuiristo envenis kaj malbenis lin ĉeeste de aliaj vojaĝantoj.
Kaj mi parolis al la kapitano de la ŝipo kaj diris: „Kiu do estas tiu bedaŭrindulo, kiun ŝajne ĉiu malamas, kaj kies mano — kiel la mano de Ismael — leviĝas kontraŭ la manoa de ĉiu alia homo, kaj kiu sola inter ĉiaj homoj surŝipe ŝajnas havi neniun rajton rilate al la ŝipo?“
„Tiu viro estas la posedanto de la ŝipo!“
Kaj la kapitano diris al mi, ke la ŝipo kostis dek mil dolarojn, kaj ke la posedanto malgajnas dum ĉiu veturo, kaj ke li estis veninta surŝipen por ekscii, kial li perdas sian monon. Kaj ke ĉiu el la ŝipanaro sentas koleron kontraŭ li kaj malrespektas lin, ĉar li nur estas riĉa viro kaj neniom komprenas pri ŝipoj kaj ĉiam enŝovas sian diablan nazon en negocojn, pri kiuj li neniom scias. Jes, la kapitano diris, ke li kaj ĉiuj viroj surŝipe ekĝojus, se la maljuna stultulo iam falus transborden.
Nun mi meditis pri ĉi tiu afero. Ĉar la viro estis paginta dek mil dolarojn kaj posedis nenion krom ĉagreno kaj ofendo.
Nu, mi ja estis paginte nur unu dolaron, kaj ĉio sur la ŝipo apartenis al mi. Kaj kiam la ŝipo albordiĝis, mi tute ne havis zorgojn. Mi ne bezonis demandi, ĉu la transveturo morgaŭ estos bona kaj profitodona, aŭ ĉu ĝi estos ventega kaj fortenos la vojaĝantojn.
Kaj mi pripensis, kiom multe pli riĉa mi estas ol la riĉa viro, kiu pensas, ke la ŝipo apartenas al li. Jes, mi pripensis, kiom li trompas sin mem, ĉar li estis paginta dek mil dolarojn kaj posedas neniom, kaj mi, kiu estis paginta nur unu dolaron, nomis mia la ŝipon dum unu tago. Jes, kaj se morgaŭ denove mi tien iros kaj pagos plian dolaron, mi refoje povos aĉeti al mi la ŝipon.
Vidu, kiom mi estas riĉa kaj kiom estas malriĉa tiu viro, kiu devas alkalkuli al siaj dek mil dolaroj ankaŭ la malprofiton per karbo kaj salajroj kaj asekuro, kaj kiu posedas nenion — eĉ ne la respekton de tiuj, kiujn li nutras.
Kaj la spirito de la vivo diris al mi: „Estu singarda! Ne deziregu! Ĉar la homo, kiu estas pli riĉa ol vi, vidu: li estas pli malriĉa ol vi!“
Kaj mi sciis, ke tio estas vera. Kaj mi meditis pri ĉi tiuj aferoj.
- ↑ G: Propeller, Schraube.