La plej justa juĝo

El Vikifontaro
La plej justa juĝo ()
Tradukita de Teo Melas
Literatura Mondo, 1922 (p. 5-6)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LA PLEJ JUSTA JUĜO
LAŬ ĤINDA FABELO

Ramigan, la granda skeptikulo, kies sentencoj kaj juĝoj estis famaj de la Flava Maro ĝis la Tigro kaj Eufrato, sidis trankvile kaj bonhumore inter siaj disĉiploj.

„Saĝulo granda” — diris unu el ili — „via saĝo lumas kiel la torĉo en la nokto de l’ ĝungelo. Niaj animoj soifas ĝian lumon, ĵetu al ni radion el ĝi”.

La Majstro, kiu post bonaj kaj abundaj vespermanĝoj kutime rakontis ion al siaj disĉiploj — ĉar la rakontado favore influas la digestadon — diris afable :

„Bone, mi rakontos al vi mian plej justan juĝon. Aŭskultu atente !

En ĥinda vilaĝo vivis bramano. Li ne estis tro riĉa, sed tamen li havis grandan trezoron : filinon kiu estis pli bela ol la matenruĝo, pli gracia ol la lotusfloro tremanta en la arĝentaj radioj de la luno. Ŝia korpo estis pli freŝa ol la ŝaŭmo de la printempa torento ; en ŝiaj okuloj brulis misteraj flamoj kaj inter ŝiaj haroj abundaj kaŝis sin dolĉa animo de jasmenfloroj. Oni diris, ke Kamadeva flugadas ĉiam ĉirkaŭ ŝi, kaj ĵetas el sia flora pafarko sagon al ĉiu viro, kiu kuraĝas al ŝi proksimiĝi. Oni nomis ŝin Madhupamanjari, ĉar kiel la flora branĉo la abelojn, ŝi allogis ĉiujn virojn per sia dolĉa altirforto.

Kvar junuloj svatis pri ŝia mano. Sed ŝi ne povis elekti. Ŝia koro, kiel la kano en la vento, kliniĝis jen al unu, jen al la alia.

Foje, kiam ŝi dormis en la ĝardeno, venena serpento mordis ŝin. Kaj ŝi mortis.

Neeldirebla doloro kaptis ĉiujn. La patro mortis pro la terura korturmento. La amantoj ploris kaj veis.

La unua ne povis elporti la vivon sen ŝi. Kiam oni, laŭ la sanktaj kutimoj, bruligis ŝian kadavron, li ĵetis sin en la flamojn, kaj pereis. Liaj cindroj miksiĝis kun la cindroj de la adorata knabino.

La dua faris sanktan promeson, ke ĝis la fino de sia vivo li ne formoviĝos de la kara tombo, li gardos fidele ŝiajn cindrojn.

La tria ektiris siajn ŝultrojn, kaj trankvile, kvazaŭ nenio estus okazinta, li reiris en sian vilaĝon.

La kvara serĉis forgeson per vagado tra la mondo.

Ĉi tiu lasta do vagis migrante dum longa, longa tempo. Foje, malfruan vesperon, li venis al dometo, kaj laca li petis tie noktan ripozlokon. La mastro akceptis lin gastame kaj regalis lin per bona vespermanĝo. Sed jen, la filo de la mastro, petolema infano, kiu kuradis ĉirkaŭ la tablo, ekfalinte kaptis al la rando de la tablotuko kaj ĵetis ĉiujn vazojn al la tero. Pro rompiĝo de la vazoj la patro forte ekkoleris, kaj en sia subita furoro li kaptis sian filon, kaj ĵetis lin en la fajron. Vidante la kruelan morton de la infano forte indigniĝis nia migranto. „Kia kruelo, kia abomeno! Eĉ momenton mi ne restos plu en la domo de tia homo!” — li kriis kaj volis foriri. „Trankvilon, kara!” — diris la mastro — „okazis ja nenio grava”. Kaj li prenis libron, legis el ĝi sep sorĉajn vortojn kaj jen, la infano saltis vive, gaje el la cindro.

Senpacience atendis nia migranto la nokton. Kiam ĝi alvenis, li prenis al si la libron kaj ŝtele foriris el la domo, kaj tage-nokte, senripoze li rapidis, la batoj de lia koro, kvazaŭ instigantaj vipofrapoj pelis lin al la hejmo, al la tombo de la adorata Madhupamanjari.

Veninte al la tombo li legis el la libro la sep sorĉajn vortojn, kaj jen, kie Ŝri, la diino de l’ amo el maraj ondoj, leviĝis Madhupamanjari el la cindroj vive, ridetante, en centobla beleco.

Sed kun ŝi leviĝis ankaŭ la junulo, kiu ĵetis sin en la flamojn.

Kaj ĝojkriante saltleviĝis, etendante siajn rigidajn membrojn, la ĝis nun senmova gardanto de la tombo.

Kaj la rapide disvastiĝinta famo pri la miraklo baldaŭ alvenigis ankaŭ la kvaran junulon.

Do denove kvar junuloj svatis pri la mano de Madhupamanjari. Kaj ŝia koro restis, kiel la kano en la vento. Ŝi ne povis decidi.

Fine ŝi diris : „Tiu havu min, kiu pleje min meritas”. Kaj ili venis al mi por peti mian juĝon.

„Kaj vi ? A1 kiu vi juĝis ŝin?” demandis scivole la disĉiploj.

„Mia saĝo eldiris la juĝon jene:

Kiu revivigis la knabinon, tiu meritas, ke li estu ŝia patro, ĉar li donis vivon al ŝi.

Kiu ĵetis sin en la flamojn, tiu meritas, ke li estu ŝia frato, ĉar li estis tiel oferema.

Kiu gardis fidele la cindrojn, tiu meritas, ke li estu ŝia sklavo servema por ĉiam.

Kaj kiu ektiris la ŝultrojn, kaj trankvile hejmeniris, tiu meritas, ke li estu ŝia edzo. Li havu la knabinon.”

„Granda vi estas majstro!" Kriis la disĉiploj unuanime.

TEO MELAS
————————