La situacio
La esperantistoj estas informitaj pri starigo de Internacia Esperanto Ligo.
Kiel ĉiuj scias, la decido translokigi UEA en Londonon renkontis kontraŭstaron, ĉefe de svisaj samideanoj. Ili postulis, ke tiu gravega paŝo okazu en maniero tute laŭleĝa, t. e. per laŭstatuta voĉdonado de la delegitoj. Sekve de tiu postulo oni aranĝis voĉdonadon. Sed tiu voĉdonado ne estis ankoraŭ laŭ statuto.
La art. 58 de la statuto diras, ke por ŝanĝi la statuton (translokiĝo ekster Svisujon estas gravega ŝanĝo) estas necesa voĉdonado de la delegitoj. Sed iu ajn, eĉ la prezidanto, ne povas laŭ sia propra plaĉo kaj iniciato okazigi la voĉdonadon. Por tio estas necesa decido de la Komitato aŭ Estraro, aŭ iniciato de kvinono de la delegitoj. Do, por ke la voĉdonado estu laŭleĝa, sufiĉis, ke tiurilata decido de la Komitato aŭ Estraro, korpoj ne tre grandaj, estu formale akceptita. Tiu formala decido mankis, kaj pro tio oni plendas antaŭ la Tribunalo.
La Estraro de UEA diradis al ni: „Fidu al ni, ke ni ja volas nur bonon de Esperanto”. Kaj neniu el ni permesis al si tion dubi. Sed same, kiel ni devas esti lojalaj al la ĝisnunaj gvidantoj de UEA, ni ŝuldas lojalecon kaj bonfidon al ĉiuj aliaj membroj de tiu Asocio. Ni devas do esti same lojalaj ankaŭ rilate al la svisaj samideanoj, kiujn oni nun emas prezenti kiel nigrajn ŝafojn. Ni devas kredi, ke ankaŭ ilian agadon diktas nur la zorgo pri la bono de nia afero.
UEA havas statuton. La statuto ne estas kreita por kuŝi en tirkesto. Oni devas ĝin obei. Tiu obeo ligas ne nur simplajn membrojn, sed ankaŭ la gvidantojn de la Asocio. Se en afero tiel grava, kiel foriro el Svisujo, la gvidantoj ne atentis la statuton, oni ne devas miri kaj surpriziĝi, se iuj protestas kontraŭ tiu malzorgo kaj postulas, ke ĉiu litero de la statuto estu respektata.
La gvidantoj povis eble, antaŭ ol aranĝi la voĉdonadon, esperi, ke la membroj ne insistos tro je la formaleco de la procedo. Sed kun la momento, kiam aŭdiĝis la unua protesta voĉo, tiu espero devis fali. Restis nur — agi precize laŭ la statuto.
Kelkaj emas kompreni la agadon de la svisaj samideanoj kiel nuran ĉikanadon. Ili diras: Eĉ se ni konformiĝus al iliaj postuloj — kian garantion ni havas, ke ili tuj poste ne trovos novajn punktojn de atako kontraŭ ni? Ŝajnas al mi, ke se oni volus senti sin tiurilate tute sekura por la estonteco, oni devus inviti reprezentanton de la protestintoj, ke li partoprenu kaj kontrolu la tutan procedadon. Falsa estus la ideo, ke tio povus malhonori la Asocion aŭ ties gvidantojn.
En la Nro 1. de la Oficiala Bulteno de Internacia Esperanto Ligo ni legas, kiel pravigon pri la fondo de la nova Ligo, ke tiu formala laŭstatuta voĉdonado, kiun volas la svisoj, postulus „minimume tri monatojn kaj posttirus la koncernajn altajn elspezojn.“ Se ne — proceso, kiu povas daŭri eĉ jaron kaj kosti certe multege.
Ŝajnus nature, ke el la du alternativoj oni prefere elektu — la unuan. Sed tio ne okazis. Anstataŭ „malŝpari tri monatojn kaj la koncernajn altajn elspezojn“, oni konsideris, ke estos pli facile fari skismon en la movado.
Laŭ la decido de 9 (nur naŭ!) komitatanoj, „la landaj Asocioj, respektive la komitatanoj, estas petataj tuj eksiĝi el UEA kaj fondi novan Asocion“. Kaj se iuj Asocioj, komitatanoj aŭ delegitoj ne plenumos tiun peton kaj ne sekvos la gvidantojn sur la novan vojon? Tiam okazos civila milito en Esperantujo, komparebla eble nur kun la Ido-skuo en 1907.
Kaj tion ĉi oni povis eviti konformiĝante al la statuto. Por la prezo de nuraj „tri monatoj kaj la koncernaj altaj elspezoj“ oni povis eviti disrompon kaj konflikton, antaŭ kiuj ni nun staras, kaj kiuj certe daŭros pli longe kaj kostos pli multe. Kial oni ne faris tion? Kiuj motivoj diktis tiun danĝeran elekton? Ĉu eble nura spitemo kontraŭ la protestintoj? Ni legis, ke s-ro Bastien klopodis ĉe la protestintoj, ke ili ĉesigu la ruinigan proceson — kaj ili ne volis. Sed ni ne legis, kiuj estis tiuj nevenkeblaj kaŭzoj, kiuj evidente ĝis tia grado malebligis okazigon de la laŭstatuta voĉdonado, ke oni preferis la disbaton, ol kontentigon de statutaj postuloj.
Mi akcentas, ke ne temas en tiu ĉi momento, ĉu UEA restu en Ĝenevo aŭ iru en Londonon. Sed temas pri tio, ke gvidantoj de la movado trovis pli facila elvoki skismon kun eble neantaŭvideblaj konsekvencoj, ol subiĝi al la statuto.
La gvidantoj petas, ke ni fidu al ili, kaj ni deziras fidi. Sed ni ne povas fidi blinde. La Asocioj, komitatanoj, delegitoj, la reprezentantoj, post kiuj staras la tuta popolo de UEA, ne povas sekvi blinde la alvokon, kiun ili povas kredi nura spito.
La reĝo mortis — vivu la reĝo? Sed la reĝo ne mortis ankoraŭ. Tro frue estas sonorigi funebrajn sonorilojn por UEA.
La statuto de UEA, sufiĉe strange, ne havas specialan ĉapitron pri dissolvo de la Asocio. Nur en la art. 57 ni legas, ke dissolvi la Asocion povas ĝenerala voĉdonado de ĉiuj aktivaj membroj. Sed okazigi tiam voĉdonadon estas ja eĉ pli komplike, ol rearanĝi la regulan voĉdonadon de la delegitoj. Aliflanke, asocioj ordinare dissolviĝas, se ili ne havas plu membrojn. Sed ke UEA restu eĉ sen tri membroj — tio ja ne okazos facile. Se la estraro kaj kelkaj komitatanoj foriros, oni elektos aliajn. Se kelkaj Asocioj foriros — restos aliaj, aŭ eble oni denove reformos la statuton, por doni al la esperantistoj pli grandan eblecon aparteni al UEA ekster la landaj Asocioj. De la proceso UEA liberiĝos aŭ per formala adaptiĝo al la statuto, aŭ simple, rezignante forlasi Svisujon, kie pro la malaltiĝo de la svisa franko la situacio iĝas pli favora. Malgrandiĝas la valoro de la luopago, impostoj, oficistaj salajroj, kaj eĉ de la ŝuldoj. Se la svisa mono malaltiĝus antaŭ la Pasko, certe la propono pri translokiĝo trovus malpli da simpatiuloj.
Gvidantoj de UEA foriras. En la nova Asocio ili okupos analogiajn postenojn. Sed kian garantion ili donos al siaj membroj, ke ili respektos la novan Asocion kaj ties statuton, se evidente tiel malfacila ili trovis respekti tiun de UEA?
Oni diras al ni, ke temas nur pri nova nomo. „La korpon, la kapon, la koron kaj la animon ni restarigos, nur sub alia nomo, en Britlando“. Restos tamen ĉe la Lemano la laroj kaj penatoj de UEA. Restos en Ĝenevo la tradicio, la materialo, la dokumentaro pri la preskaŭ tridekjara agado de la Asocio. Restos fine en Ĝenevo la biblioteko de UEA, kiun la svisa Tribunalo ne permesos forporti.
Okazis en 1907, ke la esperanta popolo restis „armeo sen ĉefoj”, ĉar la ĉefoj transiris en la Ido-tendaron. Kaj la senĉefa armeo venkis la senarmeajn ĉefojn.
Okazis en 1932, ke naskiĝis en Parizo UFE — kaj nelonge ĝi vivis, ĉar venkis la solidareca sento de la esperantistoj kaj la kompreno, ke nur en unueco estas nia forto. Ĉu ni ne esperu, ke ankaŭ nun ni evitos la dramon de la disfalo, ke venkos la sento de Unueco?