Saltu al enhavo

Lando de l’ Patroj

El Vikifontaro
Lando de l’ Patroj ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

Ho, lando de lʼ patroj tre kara al mi
La lando de bardoj kaj dolĉ-melodiʼ.
Por vi patrujanoj kun amo en korʼ
Elverŝis vivsangon en glorʼ.

(Rekanto dufoje).
Kimro-landʼ kara vi estas al mi
Kun ondoj de lʼ marʼ ĉirkaŭe de vi
Vivadu la lingvo kun ni.

Kimrujo montlando de lʼ bardʼ paradizʼ
El ĉio elbrilas plenama devizʼ;
Al kimro fidela, aŭdiĝas kantetʼ
En ĉiu rivera ondetʼ.

Kaj malgraŭ invadʼ kaj premega suferʼ
La lingvo de lʼ patroj vivadas sur terʼ;
Neniam ekhaltis poeta la tonʼ
De lʼ bardoj, nek harpa la sonʼ.