Legendoj/Du disciploj

El Vikifontaro
Tradukita de Bronisław Kuhl
LegendojFerdinand Hirt & Sohn, Esperanto-Fako (p. 65-74)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Admono
DU DISCIPLOJ


El Betsajdo al Kafarnaum dum malfrua vespero iris du homoj. Unu el ili estis viro maljuna, sed vigla; la dua — junulo, eble dekkvinjara. Ili akcelis la paŝojn, por antaŭ la noktiĝo preteriri la krudajn montdeklivojn kaj aliri Jordanon, kie inter la kanoj estis kaŝitaj boato, en kiu plue sur la rivero kaj la lago ili estis veturontaj.

La aero estis vaporplena, saturita per odoro de diversaj floroj, kiuj kvazaŭ per neĝeroj kovris la arbojn. La ĉielo en la okcidento ne mallumiĝis ankoraŭ, nur estis kvazaŭ lazura kurteno, malantaŭ kiu koloriĝis la heleco. Supre tamen aperis profunda bluo kaj tie kaj ie jam brilis la steloj, kies nombro ĉiumomento pligrandiĝadis.

En la aero rondflugis noktobirdoj, per silenta kuro glitante super la kapoj de l’vojaĝantoj.

La densaĵo kreskis antaŭ ili, sed ili jam aŭdis la bruon de ruliĝantaj Jordanakvoj. Ili do troviĝis proksime de la rivero. Ĉirkaŭis ilin ĉiam pli granda mallumo. La steloj sur la ĉielo brilis hele, kvazaŭ aro da oleaj lampetoj, sed inter la arbustoj malmulton povis diveni la okulo. La vojo kurbiĝis maldekstren; ili tamen turnis sin tra la densaĵo rekte al la rivero. Ili iris tra mallarĝa vojeto. La maljuna vojaĝanto iris antaŭe, preparante la trairon por la junulo, kiu videble ne konis la vojon. La rivera murmuro fariĝis pli laŭta. Fine ili atingis la bordon kaj ekvidis la nigrajn akvojn, sur kiuj aperadis rondoj de akvoturnoj kaj ŝaŭmoj. La bruo de l’fluantaj ondoj plenigadis la senhomejon.

La maljuna vojaĝanto lasis la junulon sur la bordo kaj mem iris iom supren kontraŭ la fluo, kie nigris la kanoj. Post iom da tempo aŭdiĝis la plaŭdado de l’remilo kaj el la ombroj elŝoviĝis boato. Kiam la ŝipeto ektuŝis la bordon, ensaltis la junulo, kaj la griza viro forpuŝis per la remilo la boaton kaj lasis ĝin naĝi kun la akvofluo. Li mem ankaŭ sidiĝis, atentante nur, ke la boato troviĝu meze de la rivero.

Ĵus en la orienta parto de l’ĉielo montriĝis inter la montetoj ruĝa luno. Pliheliĝis iom. La rivero murmuris, portante sur sia ŝanceliĝanta, moviĝema dorso facile la boaton. La luno rapide ŝanĝis la koloron kaj baldaŭ fariĝis griza. La akvoj bruis ĉiam pli laŭte, ĉar jam ili proksimiĝadis al la enfluejo. La rivero en sia tuta larĝo enverŝiĝadis en la lagon, kiu en tiu ĉi loko diverskoloriĝis en la lunbrilo, kvazaŭ sur la akvoglato flagrus miloj da steloj. La lago, bordoj kaj montetoj kovris sin per lumo dubeblua mistera, inspiranta al revoj.

La junulo sidis sur la antaŭo de l’boato, apogis la kapon sur la manplato kaj rigardis la akvojn. La grizulo de tempo al tempo ekmovis la remilon, kaj tiel ili naĝis kviete kaj silente sur la ĉiam pli larĝaj akvoj, sur kiuj portis ilin la Jordana fluo.

Subite la infano ekĝemetis kaj diris al la griza viro:

— Kiel trankvila kaj bela nokto! La steloj rigardas nin kaj palpebrumas… Longe mi volus tiel naĝi… La mondo estas efektive bela!

La maljunulo silentis momenton kaj respondis:

— La mondo estas bela, sed oni ne devas tro ĝin ami. Bela ĝi estas por juna okulo kaj por animo nelacigita. Sed por maljunulo, kiam li fermos la okulojn, videbla fariĝas mondo alia, multe pli bela. Vi tamen ne konas ankoraŭ tiun mondon.

La junulo pripensadis longe kaj diris:

— Diru al mi, kie estas tiu mondo, pri kiu vi parolas?

La maljunulo ektuŝis per la mano antaŭe la bruston kaj diris „tie ĉi“, poste levis la fingron al la ĉielo kaj ekmurmuris „tie“. Poste li eksilentis.

Post momento la junulo interrompis la silenton, parolante:

— Mi tamen amas la mondon, kiun mi vidas!

La maljuna viro kapskuis kaj respondis:

— Tio estas vantaĵo. Amu la ĉielon kaj sopiru al ĝi.

— Mi sopiras, ĉar tiel parolis la instruisto. Sed li ne asertas, ke tiu ĉi mondo estas vantaĵo.

— Li diris: mia regno ne estas de tiu ĉi mondo.

— Vere. Mi forgesis… Sed li tamen venis sur la teron!

— Venis, por varbi por si servistojn al sia regno, kiu estas supre.

— Ĉu ni lin sekvos tien?

— Jes.

— Kaj ni disiĝos de tiu ĉi nia patrujo?

— Ni disiĝos de ĝi.

— Kaj ni ne bedaŭros ĝin?

— Ne bedaŭros.

— Kaj ĉu en tiu ĉiela regno floros tiel la migdalujoj kaj granatarboj?

— Tie floros arboj pli belaj.

— Kaj kiel ili estas nomataj?

— Arboj paradizaj.

— Kian frukton ili havas?

— Tre diversan. Kaj dolĉan kaj acidetan.

— Ĉu kreskas tie la vinbero?

— Kreskas kaj maturiĝas sepfoje dum la jaro.

— Ĉu sur montoj similaj al tiuj ĉi?

— Sur montoj multe pli belaj.

— Ĉu estas tie lagoj?

— Estas ĉiela maro.

— Ĉu oni povas naĝi sur ĝi?

— Se Sinjoro donos la ordonon.

— Kaj la akvoj ĉu ondegas iafoje?

— Ne, regas sur ili eterne kvieto kaj ne malhelpas al la fiŝistoj laboradi.

— Do ankaŭ tie oni devas labori?

— Ĉie oni devas labori.

— Eĉ en la ĉielo?

— Eĉ en la ĉielo.

— Nur dum sabato estas ripozo?

— Dum sabato kaj dum ĉiuj festoj.

— Sed eble nur la pekuloj laboras, kaj la savitoj ripozas?

— La pekuloj tute ne iras ĉielen, nur en la inferon, kie ili brulas en fajro eterna.

La junulo ekĝemetis, murmuris „vere“ kaj ili naĝis plue en trankvileco kaj silento. Iafoje ekplaŭdis fiŝo kaj la movitaj akvoj ekbrilis en la lunlumo.

Sed la juna penso ne povis longe ripozi kaj post momento ree turnis sin al la grizulo per sekvantaj vortoj:

— Ĉu iufoje permesas Dio rigardi de la ĉielo sur la teron?

— Ne, ne permesas.

— Kial li ne permesas?

— Por ke la savitoj ne ĉagreniĝu.

— Sed kiam mi rigardas per la okuloj tiun ĉi mondon, neniam venas al mi ĉagreno.

— En la ĉielo ĝi venus.

— Kial ĝi tie venus kaj tie ĉi ne?

— Ĉar tie vi havos la tutkomprenon.

— Kio estas tutkompreno?

— Tio signifas, ke vi vidos la tutan vantecon de l’mondo.

— Kiel do povas ĉi tiu mondo esti vanta, se ja ĝin Sinjoro kreis kaj nia instruisto tion certigas?

— Sinjoro kreis la mondon, sed la homoj estas sur ĝi.

— La homoj estas ankaŭ kreitaj de Sinjoro.

— Sed ili obeis la inspiron de malbona spirito kaj la vivon sur ĉi tiu mondo difektis.

— Kial la malbona spirito tion al ili inspiris?

— Ĉar li volis Sinjoron turmenti.

— Ĉu en la infero estas tia lago.

— Ne estas. Tie estas maro da fajro.

— Kaj mankas tiaj montoj? Kaj tiaj floroj? Kaj tia lunbrilo?

— Nenio simila troviĝas.

— Do tie estas tre malĝoje?

— Malĝoje kaj malgaje.

— Ĉu la satano neniam vidis la ĉielon kaj la teron?

— Li vidis, sed, ĉar li estis malbona, Sinjoro lin forpelis de si. Kaj teren li venadas por tenti la homojn.

— Eble li sopiras al la ĉielo kaj al la tero?

— Ne sopiras.

— Do li estas efektive malbona!

— Kaj terura.

Ree ekregis silento. La grizulo nune leviĝis, por elkonduki la boaton el la Jordana fluokaj direkti ĝin dekstren, kie en granda malproksimo vidiĝis la dometoj de Kafarnaum.

La junulo revis, pripensante la vortojn de l’grizulo. Tiu remis kelkan tempon, poste komencis esplori la akvon, eltiris la reton kaj ĝin subakvigis. La junulo helpis lin, kaj kiam ili finis sian agadon, ili sidiĝis ree sur siaj lokoj. La maljunulo malrapide movis la remilon, direktante la boaton al Kafarnaum. Heleco luna kuŝiĝis sur la akvoj kaj fariĝis ĉiam pli bele sur la tero kaj sur la ĉielo.

Tiam ekmoviĝis ree la junula animo kaj li komencis la grizulon demandadi:

— Ĉu nia instruisto estas forta?

— Estas forta kaj nevenkebla.

— Do kial lin ne ĉiuj obeas?

— Ĉar la homoj estas obstinaj.

— Ĉu nia instruisto faras miraklojn?

— Jes, li faras ilin.

— Do se li volus, li povus dispecigi la rokojn?

— Li povus tion fari per unu rigardo.

— Kial do li ne dispecigos tiujn obstinajn homojn?

— Ĉar li kompatas ilin.

— Kaj kial li ne ŝanĝos iliajn korojn?

— Ĉar li lasas al ili liberan volon.

— Ĉu nia instruisto estos reĝo?

— Li ja diris, ke lia regno ne estas de tiu ĉi mondo.

— Estus pli bone, se li volus esti reĝo. Li povus pli facile proklami sin reĝo kaj rakonti Evangelion.

— Li volas montri, ke oni ne bezonas esti reĝo kaj povas fari la samon.

— Do li efektive estas potenca?

— La reĝoj estas malfortaj kompare kun li.

— Kaj ĉu la reĝoj povus lin kapti?

— Ili ne farus tion.

— Kaj se postulus tion de ili malbonaj homoj?

— Ili ne kuraĝas tuŝi lin.

— Tamen ili mortigadis la profetojn.

La grizulo eksilentis kaj meditis, eltirinte la remilon el la akvo. La junulo diris post momento:

— Kial vi ne respondas al mi?

La maljuna homo diris per mallaŭta voĉo:

— Mi malĝojas…

— Kial vi malĝojas?

— Ĉar mi vidas, ke ili povus lin kapti. Sed tiam ni defendus lin kaj liberigus.

— Pro kio? Li ja povus fari miraklon kaj mortigi ilin ĉiujn?

La maljunulo mallevis la kapon kaj malgranda rideto ekvagis sur liaj lipoj. Baldaŭ tamen la rideto malaperis senrevene kaj la frunto faldiĝis per miloblaj sulkoj. Zorgo ia sidis sur ĝi kaj nubigis la vizaĝon. Dubo speguliĝis en la okuloj, kiuj rigardis la akvojn. Kaj ŝajnis al la maljunulo, ke en sia mizero li forgesis pri la aranĝoj de tiu ĉi mondo, pri ĝiaj potenculoj skribantaj la leĝojn. Stariĝis antaŭ lia memoro diversaj momentoj el la lasta jaro kaj tiu instruisto ekŝajnis al li esti estaĵo malforta, kiu intencas batalon senvenkan, kiu levas la manon kontraŭ fortoj nedetrueblaj, kaj kiu povas konduki ilin al pereo. Ili pereos kun li, ĉar ili lin amas kaj al li kredas. Sed kio el ĝi rezultos? Ĉu tio ŝanĝos la mondon? Li, maljunulo, vivis ja pli longe ol la instruisto; kaj kvankam li ne estis tiel lerta en la sciencoj kiel tiu, tamen li konis la vivon, ĉar ĝi sur lia frunto skribis instruon, kiu estas maldolĉa, sed vera. La juna instruisto ne konis la montrilojn de tia instruo, vagis de urbo al urbo kaj predikis. Sed ĉu la instruisto vivis tiom, kiom li, kaj ĉu spertis tiom, kiom li spertis!

Kaj la timo plenigis la simplulan koron de l’maljuna homo. Jes, li timis tion, kio okazadis kaj kio estis okazonta. Kvankam ĉiam pli multenombraj amasoj sekvis la instruiston kaj adoris lin. Sed lia parolo estis nesingardema, provokanta. Li riproĉis la potenculojn kaj estrantojn, kaj ili ĉiam pli kontraŭ li ekscitiĝis. Kial li ne bridas sian incitemon? Kial li provokas la potenculojn? La mondo estas mondo. Kiom jam estis da maljustaĵoj! Kiu havas armilon, uzas ĝin. Kaj tiu buĉo de senkulpaj infanoj, aranĝita de la tetrarko? Kaj tiu masmortigo de galileoj, farita de la Landestro? Kaj tiuj justuloj ŝtonmortigitaj de la incitita popolo? Kiom da profetoj falis pro la kolero de la doktoroj de l’Skribo? Kiom da ili, kvazaŭ lumojn, estingis la ĉefurbaj riĉuloj, kiam por ili tiu lumo fariĝis neoportuna? Kaj la instruisto estas malriĉa, simpla kaj migranta. Kaj la popolamasoj pro ia ajn kaŭzo diskuros kaj forlasos lin. Kiu li estas, ke li tian verkegon entreprenas kaj ĝian finon ne vidas!

Tiel pensis la maljunulo, kaj la infano pripensis alimaniere. Li sonĝis en sia animo senkulpa, ke la instruisto komprenos la bezonon fariĝi reĝo, ke li kolektos armeon, konkeros la landon kaj sian regadon enkondukos. Li enrajdos al Jeruŝalaim sur blanka ĉevalo, ordonos treni la malbonulojn en malliberejon kaj tie estos ilin instruanta, ĝis ili ekkredos, kaj tiam li mem distranĉos la ligilojn kaj alpremos ilin al sia koro kaj pardonos ilian obstinecon. Poste li komencos militon kontraŭ la reĝoj de l’tuta mondo, venkos ilin kaj katenitajn venigos kaj tiel longe al ili predikos, ĝis ili ekkredos al li, kaj tiam li ankaŭ distranĉos iliajn katenojn kaj alpremos al si. Tio estos bela tago! La popolo estos promenanta tra la lando kun palmoj kaj lilioj, kantante je lia gloro…

Sed la imago infana, flugante kiel birdo en la vastaĵoj de l’penso, renkontis la vortojn de l’maljunulo, kiu diris, ke la instruisto ne volas esti reĝo. Li eĉ akcentis tion, kiam li certigis, ke la instruisto farante tion, kion li faras ne estante reĝo, estas multe pli potenca. Tio ne povis tamen akordiĝi en la kapo junula kun la antaŭaj bildoj. Ŝajnis al li, ke la instruisto ne vidas fortojn, kondukantajn al la celo. Li fariĝis malĝoja, ke tiel prudenta instruisto tamen ne komprenas tiel simplajn aferojn. Li ne imagis tiun ordon sur la mondo, kiun oni antaŭdiradis. Kio do estas la instruisto kompare kun la potencaj riĉuloj, kompare kun la tetrarko, Landestro, reĝoj, ha, kompare kun la imperiestro de l’Romanoj!

Li ĉesis kompreni sian majstron!

Kaj tiam la infana penso kaj la penso de l’maljunulo renkontis sin ĉe la muro de unu kaj la sama problemo — ideo da la forto. Ili ambaŭ ne povis kompreni la majstron, kvankam ĉiu pro tute diversaj kaŭzoj. Elirinte el du diversaj ekstremoj de l’penso, ili kunvenis dumvoje: ili ne komprenis, de kio povas dependi la potenco, pri kiu oni konstante aŭdis kaj parolis, kaj al kiu oni kredis, sed kiu ne estis elprovita. Li kuracis, sanigis — tion saman faras ankaŭ la sorĉistoj kaj aŭguristoj. Li faris tion pli bone ol ili, pli rapide, tio estas vera! Sed kiel de tio veni al la venko de la reĝoj, riĉuloj kaj farizeoj! Se li etendos kontraŭ ili la manojn, ĉu ili ne starigus militistaron kun hirtiĝintaj lancoj?… Kaj kio plue? Kio plue?… kie forto lia? Kie la antaŭdiritaj forto kaj triumfo?

Tiel ili revis sur la akvoj de l’lago, kiu estis kovrita per luna heleco kaj briletis kvazaŭ malproksimo ensorĉita.

Subite la junulo komencis diligente rigardi antaŭ si kaj timtremi. Li turnis sin unu- kaj duafoje al la grizulo, ĝis kiam tiu ekdemandis:

— Kio al vi estas, infano?

La junulo tremis, etendis la manon kaj ekmurmuris per paliĝintaj lipoj:

— Ŝajnas al mi, ke ia aperaĵo portas sin super la akvoj.

Ili ambaŭ komencis rigardi en la montrita direkto. La junulo ekmurmuris post momento:

— Kvazaŭ ia hela kaj granda figuro proksimiĝas sur la akvoj…

Kaj li ektremis, ĉar li komencis vidi pli klare.

En longa, blanka vesto, kun la kapo mallevita al la brusto, iris viro, simila al fantomo kaj la lunbrilo lumigis liajn harojn. La dekstran manon li tenis sur la brusto, kaj per la piedoj li tuŝetis la akvojn, glatigitajn kaj arĝentumitajn per la koloriĝanta brilo.

La maljunulo almetis la manplaton al la frunto, malfermis la mirigitan buŝon kaj rigardis. Sur lia vizaĝo vidiĝis necerteco. Subite ekregis lin timo. Li saltis el sia loko, ekplaŭdis per la manoj kaj eligis mallongan ekkrion. La junulo turnis al li sian timigitan vizaĝon kaj ekflustris:

— Ĉu tiu stranga figuro ne estas simila al nia instruisto?

Kaj en tiu momento ekbrilis en lia kapo la penso, ke tie eble efektive tiu instruisto paŝas sur la akvoj. Kiel li tion faras, ke la ondoj sub li ne disiĝas kaj ne englutas lin? Kian forton li posedas, ke li tiel iras trankvile sur la moviĝema akvosupraĵo?

La infano turnis sin unufoje ankoraŭ ala la maljunulo kaj demandis lin per timigitaj okuloj. Sed en tiu momento la maljunulo falis genuen sur la tabuloj de l’boato kaj el tia buŝo eliĝis murmuro de l’vizia ekscitiĝo:

— Instruisto! Majstro!

La infano turnis sin unufoje ankoraŭ al la boatorando kaj kliniĝis antaŭen. Li rigardis kun timo kaj mirego la lagon kovritan per la lumo.

Kaj tiu figuro pasis ankoraŭ momenton sur la ondoj, ĝis kiam fine ĝi disfluis en malproksimo meze de la luna heleco.