Legolibreto/Anglujo

El Vikifontaro
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 32-35)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Anglujo

„En Anglujo — tiel diras angla literaturisto — la naturo plibeligas ĉion. Ĝi prenas la malmolan ŝtonon kaj vestas ĝin per riĉaj muskoj kaj likenoj, ĝi ĉirkaŭas la mortantan arbon kaj la disfalantan muron per hedero, ĝi ekkaptas la plej malgrandan terpecon, kiun oni lasis al ĝi, por kovri ĝin per verdaj kreskaĵoj kaj brilaj floroj.“

Verdire, ne tro multe da loko estas lasita al la naturo por tia libera uzado, ĉar ĉie regas la influo de l’ homo, kiu apenaŭ lasis anguleton neutiligatan. Al vojaĝanto, kiu trakuras la landon sur flugiloj de l’ vaporĉevalo, preterrapidas kvazaŭ en kalejdoskopo, minuton post minuto, senĉese ŝanĝiĝantaj bildoj: urboj, vilaĝoj, grandaj sinjoraj sidejoj, riĉaj farmdomoj ĉirkaŭitaj de laboristaj loĝejoj. Ne nur reto da relvojoj, sed ankaŭ bone prizorgataj ŝoseoj kaj grandioza kanalsistemo etendiĝas tra la tuta lando ĉiuflanken. La bone kulturitaj kampoj estas apartigitaj unuj de aliaj per plektbariloj ornamataj en somero per bonodaraj floroj; ili estas ĉirkaŭitaj de fosaĵoj, al kiuj ili ŝuldas pli grandan fruktoportecon. Multkoloraj ĝardenoj alternas kun maljunaj arboj, ulmoj, fagoj kaj kverkoj; ĉi tiuj lastaj staras ĉu unuope ĉu grupe aŭ formas ĉarmajn arbarojn.

Bedaŭrinde la admirindaj kverk-arbaroj multe malpliiĝis kompare al antaŭe, tamen restas ankoraŭ granda riĉeco de ili, kaj oni nefacile povus vidi ion pli belan ol la rifojn kovritajn de kverkoj, inter kiuj la rivereto Wye, vera juvelo, kure fluas sudokcidenten.

La suda kaj sudokcidenta partoj de Anglujo estas plej riĉe benitaj de la naturo; tie regas milda klimato, tie estas ekstreme fruktodona tero kaj sekve la plej riĉa kulturo. La nordaj kaj orientaj partoj estas malmildaj kaj malsekaj; sed se la tero ne estas tiel fruktoporta kiel en la riĉa provinco Devonshire, ĝi kompense kaŝas aliajn trezorojn. La monthavaj provincoj Cumberland kaj Westmoreland posedas multajn belajn kaj graciajn lagojn, kiuj tamen ne estas kompareblaj kun tiuj de Skotlando, rilate al sovaĝeco kaj grandiozeco.

Kvankam oni havas ankaŭ en Gloucestershire riĉajn karbominejojn, la nordo estas tamen la ĉefa regiono de la minejoj kaj ankaŭ samtempe tiu de la fabrika agemo. De kiam oni utiligas la vaporon en la fabrikoj, tiuj ĉi pli kaj pli estis konstruataj en la regionoj, kie oni trovas karbon en la loko mem, kaj tie fumas tage kaj nokte la grandaj fabrik-kamenoj kaj la fandofornoj, en kiuj la fero estas formata kaj glatigata. Parton de norda Anglujo oni nomas kutime la „nigra lando“, ĉar la karbopolvo kaj la fumo nigrigas ĝin, kaj la ardeco de la fandofornoj en la nokto rememorigas pri la subteraj regionoj, kiel Dante kaj Milton ilin priskribas.

Konforme al la naturo de l’ tero kaj al la klimato, la loĝantoj de la nordaj landpartoj estas ankaŭ pli fortikaj kaj pli sendependaj en lingvo kaj moroj ol la agrikulturemaj sudanoj kaj okcidentanoj. Sed ĉar la tuta lando estas ĉirkaŭata de l’ maro, tiu ĉi havas ankaŭ decidigan influon al la klimato kaj formiĝo de l’ karaktero. Rilate al la klimato oni devas defendi Anglujon kontraŭ la antaŭjuĝo, ke oni vivadas tie en konstanta nebulo. Efektive venas tagoj, kiam ĉielo kaj tero ŝajnas envolvitaj en plumbokolora atmosfero, en kiu eĉ la plej helaj objektoj alprenas malgajan nuancon, ankoraŭ pli ofte ol aliloke. Sed kompense la pluvo mem ne estas pli ofta aŭ pli forta ol en aliaj landoj sub la sama larĝogrado. La vintroj estas pli mildaj, ĉar la influo de l’ maro malplifortigas la malvarmon. Kelkaj landpartoj, ekzemple la insulo Wight, estas speciale famaj pro sia klimato. Sendube estas ankaŭ tre malmildaj regionoj, kaj la malfrua aŭtuno kaj la vintro alportas multajn malhelajn, malgajajn tagojn, sed la angla somero kaj la komenco de l’ aŭtuno kun sia klareco kaj veterkonstanteco, sen premanta varmo kaj subitaj transiroj, meritas ĉiun laŭdon.

Ĉie la angla pejzaĝo portas la karakteron de malnoveco, de multjara ekzistado. Verŝajne jam de longa, longa tempo la kampolimoj estas difinitaj; la preĝejo, ĉirkaŭplektita de hedero, jam vidis inter siaj muroj multajn pie kunvenintajn generaciojn, kiuj nun dormas sub muskokovritaj ŝtonoj en la tombejo. Malnovaj sinjoraj sidejoj, estraj domoj kaj farmloĝejoj same atestas, ke la tempo estas malproksima, kiam Anglujo vidis la interburĝajn militojn, kies sekvoj donis al ĝi tiel longedaŭran internan pacon. Ofte ni renkontas ruinojn el pasinta epoko, sed ne estas ruinoj de malnovaj kasteloj kaj mezepokaj citadeloj, kiel ĉe ni, sed de abatejoj kaj monafiejoj.

Oni povas certigi, ke Anglujo ŝuldas sian potencon ne nur al sia situacio en maro, sed ankaŭ al la energio kaj decideco de siaj infanoj. Ili sciis havigi al si sur maro senfine plivastigitan patrujon; per sia tutmonda negoco ili alportis al la hejmolando grandegajn riĉajojn, per sia eltrovemo kaj fabriklaborado ili sukcesis akiri superecon pri la aliaj popoloj. En ĉiuj mondpartoj ili fondis koloniojn tiamaniere, ke la amplekso de la ekstereŭropaj posedajoj superas sesdekoble la teritorion de Granda Britujo kaj Irlando.

Mary Wall kaj Jenny Hirsch