Legolibreto/Detruo de Magdeburgo
...Komenciĝis sceno de hombuĉado, por kiu la historio ne havas lingvon, nek la poezio penikon. Senkulpa infaneco, senhelpa maljuneco, sekso, situacio, beleco, nenio povis malarmi la furiozecon de l’ venkinto. Virinoj estis turmentataj inter la brakoj de siaj edzoj, filinoj ĉe la piedoj de siaj patroj, la sendefenda sekso havas nur la privilegion, fariĝi viktimo de duobla krueleco. Neniu sufiĉe kaŝita aŭ sankta rifuĝejo povis ŝirmi kontraŭ la nelacigebla serĉado de l’ avideco. Kvindek tri virinojn oni trovis senkapigitaj en preĝejo. Kroatoj amuziĝis, ĵetante infanojn en fajron, — Walonoj de Pappenheim traborante per lanco suĉinfanojn sur la brusto de iliaj patrinoj, Kelkaj oficiroj de la Ligo, indignitaj pri tiu abomena vidaĵo, kuraĝis peti de Tilly, ke li bonvolu haltigi la sangoplenan buĉadon. ,,Revenu post unu horo“, li respondis. „Mi tiam vidos, kion mi devas fari. La soldato devas havi ion por siaj danĝeroj kaj peno.“ Seninterrompe daŭris tiuj abomenaĵoj kun sama sovaĝeco, ĝis kiam fine la flamoj kaj fumo haltigis la rabavidon. Por pligrandigi la konfuzon kaj rompi la rezistemon de la loĝantoj, oni ekflamigis la urbon en diversaj partoj. Leviĝis ventego, kiu disportis la flamojn rapidege tra la tuta urbo kaj ĝeneraligis la bruladon. Terura estis la premado tra fumo kaj kadavroj, tra glavoj brilaj, tra falantaj ruinoj, tra riveroj de sango. La aero estis brula, kaj la neeltenebla varmego fine devigis eĉ tiujn mortigantojn, rifuĝi en sian tendaron. Post malpli ol dek du horoj tiu ĉi homplena, granda kaj forta urbo, unu el la plej belaj de Germanujo, disfalis en cindrojn, escepte de du preĝejoj kaj kelkaj domaĉoj. La administranto Christian Wilhelm kaj tri urbestroj, post ricevo de multaj vundoj, estis kaptataj. Multaj bravaj oficiroj kaj magistratanoj trovis batalante enviindan morton. Kvarcent el la plej riĉaj burĝoj estis savataj de l’ morto per la avareco de l’ oficiroj, kiuj volis perforte elpremi monon de ili. Cetere estis nur oficiroj de la Ligo, kiuj montris tiun humanecon. kaj la blinda barbareco de la imperiestra soldataro igis, ke oni rigardis ilin kvazaŭ savantajn anĝelojn.
La furiozeco de l’ fajrego estis apenaŭ kvietiĝinta, kiam la imperiestraj bandoĵ revenis kun renovigita avideco por eltiri rabaĵon el la cindroj kaj ruinoj. Plurajn sufokis la vaporo, multaj elfosis riĉan havaĵon, ĉar la burĝoj estis kaŝintaj siajn plej valorajn posedaĵojn en la keloj. La 13an de Majo Tilly fine aperis mem en la urbo, post kiam oni forigis de la ĉefaj stratoj la ruinojn kaj kadavrojn. Tiam abomena, indigninda sceno montriĝis al la homaro. Vivantoj rampis meze de mortintoĵ, infanoj vagadis serĉante siajn gepatrojn kun korŝirantaj krioj, suĉinfanoj ankoraŭ premis sin al la mamo de l’ mortinta patrino. Pli ol ses mil kadavrojn oni devis ĵeti en la Elbon por liberigi la stratojn, ankoraŭ multe pli da mortintoj kaj vivantoj estis detruitaj per la fajro. Oni taksas je tridek mil la nombron de l’ mortintoj.
La solena enmarŝo de l’ generalo, kiu okazis la 14an, finis la rabadon, kaj tio, kio ankoraŭ vivis, estis savata. Ĉirkaŭ mil personoj estis eltirataj el la katedralo, kie ili pasigis tri tagojn kaj du noktojn sen nutraĵo, en konstanta timo pro morto. Tilly anoncis al ili pardonon kaj disdonigis panon. La morgaŭan tagon oni solenis meson en tiu katedralo, kaj oni kantis Tedeum-on dum la tondrado de l’ pafilegoj. La imperiestra generalo trarajdis la stratojn, por povi raporti al sia estro, ke de post la detruo de Trojo kaj Jerusalemo oni ne vidis tian venkon. Kaj tiu parolo ne estas trograndigo, se oni samtempe konsideras la grandecon, riĉecon kaj gravecon de la detruita urbo kaj la furiozecon de ĝiai detruintoj.
Schiller