Legolibreto/Flikitaj pantalonoj

El Vikifontaro
Esperanto-Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.Berlin kaj Dresden (p. 12)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Flikitaj pantalonoj

En tiuj ĉi du vortoj kaj en la multkolore flikitaj pantalonoj estas tuta mondo da zorganta patrina amo, da laboraj nokt-horoj kaj certe ankaŭ multe da larmoj. Kiu tiel lerte scias fliki, ne povas esti ordinara homo. Nur per nia propra pripensado pri la vivo de niaj proksimuloj ni sukcesas kompreni la historion de la deveno de tiaj flikitaj pantalonoj kaj kvazaŭ legi el ili la kvanton da laboro kaŝitan tie, — kaj la admirinda eltrovemo de la patrina amo estas mokata de multaj! Kiam vi iam renkontas knabon kun tiel bele flikitaj vestaĵoj, kiu hontas pri la ridado de siaj kamaradoj, kriu al li: „Vi estu fiera pro via patrino, vi ja portas la plej multekostajn pantalonojn de la mondo!” Ĉu patrina amo ne estas enteksita en ili, ĉu tio ne estas pli bela, ol se ili estus trakudritaj per oro, kaj kiam la knabo ilin portas kun fiereco kaj dankemo, ĉu tiam ili ne estas vere animoplenaj pantalonoj?