Legolibreto/Kompleta teksto
BIBLIOTEKO INTERNACIA
Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj
Copyright 1926by Ellersiek & Borel G.m.b.H. Berlin
Tiu ĉi libreto estas la unua eldonaĵo, modesta komenco, de intencita „Esperanta Biblioteko Internacia“.
La celo de ĉi tiu Biblioteko estas, kolekti specimenojn de bona literaturo de ĉiuj nacioj kaj prezenti ilian Esperantan tradukon en formo de malgrandaj eldonaĵoj tre malkaraj.
Krom literaturaĵoj, Esperanta Biblioteko Internacia enhavos ankaŭ praktikajn verketojn por la instruado kaj por la bezonoj de la ĉiutaga vivo.
La plej konataj literaturaj verkoj estos, ni esperas, iom post iom reprezentataj en la kolekto per fragmentoj de siaj plej karakterizaj aŭ interesaj partoj. Tiaj literaturaj specimenoj jam sufiĉos por ebligi juĝon pri la karaktero kaj stilo de la verko entute kaj ofte pri la verkisto mem. Se eble, la tradukaĵoj estos farataj de la plej lertaj Esperantistoj de ĉiuj landoj, rekte el la originala teksto.
Tiamaniere nia malgranda Esperanta Biblioteko fariĝos, kun la tempo, kvazaŭ internacia speguleto de la tutmonda literaturo.
Tiun ĉi unuan kajeron de la Biblioteko, kiun mi kunmetis el prozaĵetoj elektitaj kaj tradukitaj de mi el la germana literaturo, mi havas la plezuron kaj honoron, dediĉi al la Germana Esperantista Societo kiel ateston de mia simpatia intereso.
Kvankam mi ne povis en la lastaj jaroj multe labori por nia G. E. S., mi tamen konstante sekvis ĝiajn progresojn kun ĝojo, feliĉa pri tio, ke mi almenaŭ havis la okazon en antaŭaj jaroj, kunlabori en Germanujo por ebligi la kreon de tiu Societo kaj por disvastigi nian karan Esperanton.
Al la Germana Esperantista Societo mi kore deziras daŭran, brilan prosperadon, ĝis kiam fine nia plej alta celo estos atingita.
Berlin, Marto 1909.
Post 16 jaroj, kiam nova eldono de tiu ĉi libreto fariĝas necesa, tralegante ĝin, mi trovas malmulton ŝanĝotan, pruvo por tio, ke malgraŭ la daŭra evoluo kaj konstanta pliriĉiĝo de Esperanto, nia lingvo gardas sian unuecan korektecon, dank’ al sia fortika fundamenta bazo.
La malfacilaj tutmondaj cirkonstancoj travivitaj de post la kreo de nia Esperanta Biblioteko Internacia malhelpis tiel rapidan progresadon de tiu kolekto, kiel ni deziris; tamen ĝi komencis efektivigi sian programon kaj posedas jam 35 verketojn kun enhavoj tre malsimilaj kaj tradukojn el 14 diversaj lingvoj. La ĉiama favoro montrita al nia Biblioteko de la Esperantistoj de ĉiuj landoj permesas al ni, esperi la realigon de nia plano.
Recco (Italujo), Oktobro 1925.
Juna kaprideto staris alte sur muro kaj rigardis ĉirkaŭen. Dume preterpasis lupo, kaj la kaprido insultis lin per mokaj paroloj. La lupo diris: „Ne vi mokas min, sed la alta muro, sur kiu vi staras.”
La leono kaj la leporo ambaŭ dormas kun malfermitaj okuloj. Iam tiel dormis leono, lacigita de potenca ĉasado, antaŭ la enirejo de sia teruriga kaverno. Pretersaltis tigro kaj ridis pri lia malpeza dormo. „Ho, la neniontimanta leono”, li kriis, „dormas kun malfermitaj okuloj, kiel leporo!” – „Ĉu kiel leporo?” muĝis salte-starante la leono kaj jam kaptis la mokanton ĉe la gorĝo. La tigro ruliĝis en sia sango, kaj la trankviligita venkinto rekuŝiĝis por dormi.
„Mi certigas al vi”, diris grilo al najtingalo, „ke tute ne mankas admirantoj de mia kantado.” – „Nomu ilin al mi”, parolis la najtingalo. — „La laboremaj gren-rikoltistoj”, respondis la grilo, „aŭdas min kun multa plezuro, kaj ĉu vi malkonfesos, ke ili estas la plej utilaj homoj en la homa respubliko?”
„Tion mi ne malkonfesas”, diris la najtingalo; „sed pro tio vi ne fieriĝu pri ilia aprobo. Al honorindaj homoj, kiuj donas ĉiujn siajn pensojn al sia laboro, devas ja manki plej delikataj sentoj. Ne fieriĝu do pri via kantado, ĝis kiam la senzorga ŝafpaŝtisto, kiu mem ĉarmege ludas sur sia fluto, kun silenta ravo vin aŭskultos.”
Bovo, kaprino kaj ŝafo kuniĝis kun leono kaj foriris kune por ĉasadi. Kiam ili estis mortigintaj en la arbaro belan kaj grandan cervon, la leono ĝin dividis en kvar partojn kaj diris: „La unuan parton prenas mi, ĉar mi estas leono kaj reĝo de ĉiuj bestoj; la dua estas mia, ĉar mi estas pli forta ol vi; la tria estas ŝuldata al mi kiel mia parto de la ĉaskaptajo; kaj kiu volas havi la kvaran, tiu devas batali kun mi pro ĝi.” La aliaj devis do foriri senigitaj, kaj la leono gardis la tutan kaptaĵon por si.
Bronza statuo de bonega artisto fandiĝis en bula amaso per la varmego de furioza brulado. Tiu ĉi amaso venis en la manojn
de alia artisto, kaj per sia lerteco li faris el ĝi
novan statuon, malsimilan al la unua laŭ tio,
kion ĝi reprezentis, sed, sama laŭ bongusto kaj
beleco.
La envio ĝin vidis kaj grincigis la dentojn. Fine ĝi imagis mizeran konsolon: „La bona viro ne estus stariginta tiun ĉi bonetan pecon, se la materio de la malnova statuo ne estus helpinta lin.”
Kiam Herkuleso estis akceptata en la ĉielon, li, el ĉiuĵ dioj, unue salutis Junon. La tuta ĉielo kaj Juno miris pri tio. „Al via malamikino”, oni kriis al li, „vi montras tian preferon?” — „Jes, al ŝi mem”, respondis Herkuleso. „Nur ŝiaj persekutoj donis al mi okazon, fari la agojn, per kiuj mi meritis la ĉielon.” La Olimpo konsentis pri la respondo de la nova dio, kaj Juno repaciĝis.
Rudolfo. (Li venas el la pordo maldekstre, prenas sian ĉapelon, kiu kuŝas sur la tablo dekstre, kaj iras al la meza pordo. Li estas ekscitita kaj malbonhumora.)
Karlo (Aperas en la pordo dekstre; petante): Sinjoro Wassenberg!
Rudolfo: Kion vi volas?
Karlo: Ĉu vi volas tiel forlaŝi min?
Rudolfo: Mi havas kaŭzon!
Karlo: Teruran kaŭzon! Mi ofendis vin plej profunde, vi devas eterne koleri kontraŭ mi! Ĉu ne vere?
Rudolfo: Mi ja devas, vi mensogis!
Karlo: Ho, kia esprimo, mensogis!
Rudolfo: Mi ne povas ĝin repreni! Intencita malveraĵo estas mensogo, kaj mensogo estas la plej granda malindaĵo, kiun homo povas fari!
Karlo: Dio mia, duona inciteto, malgranda tromp-senkulpiĝo.
Rudolfo: Vi scias, kiel mi pensas pri tiu ĉi punkto! Ĉu vi opinias, ke oni havas rajton mensogi? Kiu mensogas, tiu estas malvera. Ĉu mi povus estimi vin kiel mian lernanton, mian junan amikon, se mi devus rigardi vin kiel malverulon? Amikeco ne povas toleri malverecon. Kaj se ĉiuj ceteraj homoj konsiderus mensogon laŭ cirkonstancoj kiel
pardoneblan, eĉ kiel necesegan, vi tamen ne
rajtus fari tion, ĉar vi scias, ke ĉiu mensogo
min ĉagrenas.
Karlo: Kia abomena vorto „mensogo”! Malgranda neveraĵeto ne meritas tiun ĉi nomon.
Rudolfo: Jes! Kiu ne evitas la malgrandajn malveraĵojn, tiu baldaŭ venas al la grandaj. Oni devas esti singardema antaŭ la unua paŝo, oni ne povas esti tro severa en tiuj ĉi principoj!
Karlo: Dio mia, kion mi do tiel terurege mensogis?
Rudolfo: Mi demandis vin, kie vi estis hieraŭ posttagmeze; vi respondis: ĉe s-ro Schmidt — kaj tio ne estis vera.
Karlo: Nu ĵes, pro multaj motivoj vi ne devis scii, kie mi estis, — sed se vi insistas, mi ĝin diros al vi!
Rudolfo: Ne, mi ne volas ĝin scii, mi ne plu volas ĝin scii. Tio ŝajnus esti malkonfido, kaj tio estas nekonata de mi. Mi scias, ke vi faros nenion malbonan.
Karlo: Nu do... kara sinjoro Wassenberg!
Rudolfo: Vi povas iri, kien vi volas, mi ne limas vin en tio. Vi ankaŭ povas kaŝi al mi, kien vi iras, se vi havas motivon por tio, mi ankaŭ toleros tion, sed mensogi vi ne rajtas.
Karlo : Mi ne refaros ĝin.
Rudolfo: Vi jam multfoje tion promesis, sed vi ne plenumas vian promeson. Ĉe vi fariĝis preskaŭ inklino, diri malveron. Karlo: Vi faras min pli nigra, ol mi estas. Mi havas kelkafoje plezuron, inciteti aliajn per malgrandaj eltrovaĵoj, ilin trompeti; tio akrigas la spiriton, la komprenon.
Rudolfo: La mensogo?
Karlo: Ho jes! Ĉu vi kredas, ke tio estas facila?
Rudolfo: Kio estas malfacila en ĝi?
Karlo: Ion elpensi, ion igi kredinda, ne embarasiĝi en kontraŭdiroj, por tio estas necesa spirito, sprito, atento, memregado — kaj ofte mi diras ion neveran nur por ekzercadi, por valorigi mian spriton.
Rudolfo: Vi serĉas eblajn senkulpigajn motivojn, sed vi ne sukcesas. Mensogi povas la plej malsaĝa viro, malsaĝeco plej multe mensogas.
Karlo: Vi volas min elpeli el mia lasta fortikaĵo.
Rudolfo: Jes, ĉar mi volas, ke vi estu verema.
Karlo: Nu, mi volas pliboniĝi. Ĉu vi ne plu koleras?
Rudolfo: Karlo, vi ja komprenas, ke nur mia inklino, mia amikeco al vi, igas min tiel paroli. Mi dezirus vidi ĉe mia instruato, kiu devas honorigi min kaj sin mem, nenian malperfektecon kaj precipe ne tiun ĉi.
Karlo: Tiam vi pardonas min? (Streĉas al li la manon.)
Rudolfo (Streĉas la manon): Nu, mi konsentas!
Frederiko la Granda ofte laboradis senhalte ĝis malfrue en la nokto. Foje li sidis laborante ĉe sia skribotablo, kiam la noktomeza horo jam estis pasinta. Tiam eniris en la ĉambron lia ĉambristo Heise. Tiu ĉi ĝuis grandan favoron ĉe la reĝo kaj ja povis permesi al si multon, kion alia ne estus kuraĝinta fari. Li memorigis la reĝon, ke jam estas malfrue kaj tempo por ripozi. La reĝo respondis: „Mi havas gravan laboron farotan, kiu ne estas prokrastebla. Se mi nun kuŝiĝas, vi devos veki min matene plej malfrue je la kvara horo. Mi estos ankoraŭ laca, mi ne volos vekiĝi kaj forsendos vin; sed mi ordonas al vi, ke vi ne lasu vin deteni. Se mi ne volos leviĝi, vi fortiru la litkovrilon! Ĉu vi aŭdas?“
Ĉe la bato de la kvara Heise eniris. La reĝo dormis dolĉe kaj forte, sed la fidela servisto vekis lin per laŭta voĉo. La reĝo malfermis la okulojn kaj diris: „Mi malsaniĝis, mi devas dormi ankoraŭ du horojn; revenu je la sesa!“
„Sed via reĝa Moŝto ordonis!“ diris Heise. „Petolulo“, kriis la reĝo, „vi aŭdas, mi ne volas!“ — „Reĝa Moŝto, vi devas!“ respondis Heise kaj fortiris la litkovrilon.
Tiam la reĝo leviĝis. Dormeme li oscedis, etendis sin kaj diris: „Ho, se mi nur ne estus reĝo!”
En tiuj ĉi du vortoj kaj en la multkolore flikitaj pantalonoj estas tuta mondo da zorganta patrina amo, da laboraj nokt-horoj kaj certe ankaŭ multe da larmoj. Kiu tiel lerte scias fliki, ne povas esti ordinara homo. Nur per nia propra pripensado pri la vivo de niaj proksimuloj ni sukcesas kompreni la historion de la deveno de tiaj flikitaj pantalonoj kaj kvazaŭ legi el ili la kvanton da laboro kaŝitan tie, — kaj la admirinda eltrovemo de la patrina amo estas mokata de multaj! Kiam vi iam renkontas knabon kun tiel bele flikitaj vestaĵoj, kiu hontas pri la ridado de siaj kamaradoj, kriu al li: „Vi estu fiera pro via patrino, vi ja portas la plej multekostajn pantalonojn de la mondo!” Ĉu patrina amo ne estas enteksita en ili, ĉu tio ne estas pli bela, ol se ili estus trakudritaj per oro, kaj kiam la knabo ilin portas kun fiereco kaj dankemo, ĉu tiam ili ne estas vere animoplenaj pantalonoj?
Korespondanto de la „Breslauer Morgenzeitung” skribas:
En München, kie mi antaŭe loĝis, mi estis abonanto de la telefono, kaj miaj rilatoj kun la fraŭlinoj de l’ telefona oficejo havis amikan karakteron. Iun nokton, kiam mi revenis hejmen iom malfrue — eble el la bierejo — mi rememoris, ke mi devos forvojaĝi per vagonaro je la 5a matene. Se mi estus irinta en liton, mi konas min sufiĉe bone por scii, ke mi estus vekiĝinta nur posttagmeze. Aliflanke, mi ne posedis vekhorloĝon.
Tiam mi havis bonegan ideon: la reĝa interurba telefonoficejo povis helpi min el embaraso.
Mi iras al mia telefonilo kaj sonorigas. La fraŭlino respondas: — Jen la oficejo…
— Aŭskultu, kara fraŭlino (mi forte akcentis la vorton „kara”), ĉu vi eble havus la bonegecon, veki min per telefono je la kvina precize, mi nepre devas forvojaĝi hodiaŭ matene.
Mi aŭdis rideton.
— Jes, certe, mi havos tiun bonecon; dormu bone!
Je la kvina precize bruegis en mia telefono sonorigado pli taŭga por revivigi mortinton ol por veki viron dormantan kiel ŝtonaĵo.
En mia dankemo kaj entuziasmo mi tuj eldiris miajn sentojn per esprimoplenaj paroloj, sed la fraŭlino de l’ reĝa bavara telefono ĉesigis la komunikadon kriante:
— Nenian ofendon al la oficistoj, mi petas!En urbeto fripono sidis en malliberejo, kaj li jam estis kondamnita al morto. Li devis esti senkapigota. Sed estis la tempo de la grenrikolto, kaj la ekzekutejo troviĝis meze de la grenkampoj. La urbestraro aŭ la aŭtoritatulo estis embarasita, ĉar se oni tuj ekzekutus la friponon, la tuta greno estus dispremata per la piedoj de la rigardantoj. Oni volonte estus ankoraŭ gardinta la viron en malliberejo, sed tio kostus monon, ĉar oni devus lin nutri kaj vivteni.
La urbestraro venigis la viron al si. „Aŭdu”, diris la urbestro, „vi komprenos, ke ni ne povas vin mortigi nun; la tuta greno estus ja ruinigata. Se vi volas preni sur vin por kelkaj monatoj vian nutradon, ni lasos vin iri, sed vi devos reveni almenaŭ ses semajnojn antaŭ Kristnasko. „Jes”, respondis la fripono, „mi nutros min, kaj mi ankaŭ prezentos min en la ĝusta tempo.”
Oni lasis la viron foriri, sed kiu ne revenis en la ĝusta tempo, oni jam divenas. Tamen kontraŭ ĉiu atendo kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko la viro prezentis sin kaj petis pardonon pro tio, ke li ne revenis en la ĝusta momento; li diris, ke li estis tre malsana kaj ne povis moviĝi el la loko. Nun li estas tie, kaj oni povas laŭ plaĉo pendigi aŭ senkapigi lin, kiam kaj kie oni volas. „Jes”, diris la urbestro, „tio estas tute bona, sed estas terura malvarmo ekstere, kaj al la homoj, kiuj dezirus rigardi la ekzekutadon, frostiĝus nazo kaj oreloj. Ne! nun ĝi estas vere tro danĝera! Kaj krome, de kie oni prenus la tempon? La kristnaskaj kukoj devas esti bakataj. Aŭskultu, se vi nur ĝis Pasko povus vivteni vin, tiam ĉiu havos tempon, kaj la vetero ankaŭ estos pli bona. Vi certe vidos, kion vi faros por vivi ankoraŭ kelkan tempon. „Jes, bone”, respondis la viro, „se tio ne povas esti alia, mi klopodos min vivteni. Verdire mi estus preferinta, esti liberigata de tiu zorgo; atendante mi tamen vivtenos min.”
Antaŭ Pasko la fripono denove prezentis sin; sed ĉe la urbestraro ree estis granda embaraso, ĉar mortis la urba kasisto, kiu devis prizorgi ĉiujn enspezojn kaj elspezojn de la urbo. Oni ne sciis, kiel oni reprovizu la vakantan oficon, ĉar oni bezonis honorindan viron, kiu ne trompos la magistraton. „Aŭskultu, mi scias”, diris la urbestro al la urba konsilantaro, „mi konas honorindan hometon por la ofico de urba kasisto.” — „Nu, kiun do?” demandis la estraro. — „Nian friponon!” diris la urbestro. „Li certe estas honesta, li ja revenis du fojojn, dum li estus povinta tiel facile forkuri.” — „Estas vere”, ĉiuj ekkriis, „estas vere; venigu la friponon!” — Oni klarigis al la viro, ke li devas akcepti la vakantan oficon; tio ja estus al li indiferenta, se oni ne pendigus lin. — „Nu”, diris la fripono, „mi tion konsentas akcepti.” — Li akceptis kaj
fariĝis urba kasisto.Estis en Julio de l’ jaro 1865a. En la banurbo Karlsbad en Bohemujo restadis multaj bangastoj. Inter ili troviĝis ankaŭ sinjoro, kiun ĉiuj respektplene salutis.
Iun tagon tiu ĉi sinjoro promenadis en la belaj ĝardenoj de la urbo. Iu ekkaptis lin ĉe la vesto. Li turnis sin, kaj antaŭ li staris malriĉa knabino, kiu petante levis la manojn al li kaj petegis almozon.
„Kiu sendas vin por almozpeti, mia infano?“ demandis li afable.
„Mia malsana patrino“, respondis la infano.
„Kie estas via patro?“
„Li mortis. — Ho ve, ni forte malsatas!“ ŝi aldonis ploregante.
„Konduku min al via patrino!“: li diris kaj iris kun la infano.
La knabineto kondukis lin en ruiniĝantan dometon. Tie ili supreniris sur du mallarĝaj, mallumaj ŝtuparoj, ĝis kiam ili alvenis en mizerega subtegmenta ĉambro. En unu angulo kuŝis sur pajlo kaj ĉifonoj la malgrasiĝinta, malsana patrino kun infaneto inter la brakoj.
„Ho, sinjoro doktoro“, ŝi diris per malforta voĉo, „malprave estas, ke mia filino venigis vin sekrete. Mi havas neniun pfenigon kaj ne povas pagi ion.“
La fremda sinjoro diris mallaŭte kelkajn parolojn al sia servisto, kiu sekvis lin kaj tuj poste foriris. „Cu vi ne havas iun, kiu por vi zorgas?“ li demandis.
„Ne“, respondis la virino, „mi havas neniun parencon, kiu povus zorgi por mi. Dum kiam mia edzo vivis, ĉio estis tute bona. De kiam li mortis, mi laboris tage kaj nokte por nutri nin. Sed nun mi malsaniĝis, kaj la bezono estas tiom pli granda. Ho, miaj kompatindaj infanoj!“
La sinjoro donis al la knabino monon kaj diris: „Tuj iru por aĉeti panon kaj vinon!“
Baldaŭ revenis la malgrandulino kun pano sub la brako kaj botelo da vino en la mano. La sinjoro malfermis la botelon kaj enverŝis vinon en glason por la malsanulino. Poste li detranĉis por ĉiu pecon da pano kaj donis ĝin al ili por manĝi.
„Dio rekompencu vin pro tio!“ diris la virino kun larmoj en la okuloj.
Tuj poste eniris kuracisto, kiun la servisto estis serĉinta. Respektplene li kliniĝis antaŭ la fremda sinjoro, kaj laŭ ties deziro esploris la malsanan virinon. Dume la sinjoro nerimarkite metis monbileton sur la tablon kaj eliris.
Fininte la kuracisto diris al la malsanulino, ke li de nun revenos ĉiutage, kaj ke ŝi ne bezonas turmentiĝi pro la pago; li ricevis ankaŭ la ordonon, pagi la medikamentojn al la apotekisto.
„Kiu do estis la fremdulo?“ mirigite demandis la virino.
„Estis la kronprinco de Prusujo“, respondis la doktoro.
La malsanulino plektis siajn manojn por preĝo. Neniu vorto venis sur ŝiajn lipojn; sed en ŝia vizaĝo la kuracisto povis legi, kion ŝi havas por diri al la bona Dio.
Mi ĉiam profunde en mia animo koleris, kiam mi aŭdis diri: „Nenio bona okazas plu en niaj tagoj!“ Oni vere povus pensi, ke nia tempo estas la plej malbona de post la tagoj de Adamo kaj ke la homoj ĉiuj estas nur barbaroj. Mi diras al ĉiuj rekte en la vizaĝon, ke tio ne estas vera, kvankam ekzistas sufiĉe da malbonuloj. Oni rakontas ĉie pri malbona ago, sed kiam bona iam okazas, oni silentas pri ĝi.
Sed mi ne volas silenti, kiam mi aŭdas tie ĉi aŭ tie pri bona ago, kaj mi tuj rakontos pri unu.
Dum bela somera tago estis popola festo en la Pratero en Vieno. La Pratero estas tre granda publika ĝardeno, plena je belegaj arboj, kaj la ĉefa promena kaj amuza loko de la Vienanoj. Popolamaso tien alfluis, junaj kaj maljunaj, altranguloj kaj modestuloj tie ĝojis pri la vivo; venis ankaŭ multaj fremduloj, kiuj kunĝuis la plezuron de l’ popolo. Kie estas gajaj homoj, tie ankaŭ povas ion esperi tiu, kiu dependas de la kompatemo de siaj pli feliĉaj proksimuloj.
En Vieno vivis tiam invalido, kies malgranda soldata pensio ne sufiĉis al li por vivi. Almozpeti li ne volis. Li do ekprenis violonon, kiun ludi li estis lerninta de sia patro, kiu estis bohemo. Li ludadis sub maljuna arbo en la Pratero, kaj li estis dresinta sian fidelan pudelon tiamaniere, ke ĝi sidis antaŭ li kaj tenis en sia buŝo la malnovan ĉapelon, en kiun la homoj ĵetis la kelkajn krejcerojn, kiujn ili volis doni al li.
En tiu tago li ankaŭ staris tie kaj ludis, kaj la pudelo sidis antaŭ li kun la ĉapelo; sed la homoj preterpasis, kaj la ĉapelo restis malplena. Se la pasantoj estus ekrigardintaj lin nur unu fojon, ili estus devintaj havi kompaton al li: maldensa, blanka hararo apenaŭ kovris lian kranion; malnova, ĝis fadenoj eluzita soldatmantelo estis lia vesto. Multajn batalojn li estis kunbatalinta, kaj preskaŭ ĉiu postlasis al li cikatron kiel memoraĵon. Nur tri fingroj je la dekstra mano tenis la arĉon. Kartoĉa kuglo kunprenis la du aliajn apud Aspern, kaj preskaŭ en la sama tempo pli granda kuglo forprenis la kruron. Kaj tamen nun la gajaj homoj ne rigardis lin, kaj li estis aĉetinta per siaj lastaj krejceroj kordojn por la violono kaj ludis kun sia tuta forto siajn malnovajn marŝojn kaj dancojn.
Malgaje la maljunulo rigardis la ondiĝantan homamason, la feliĉajn vizaĝojn, la fieran elegantecon de la vestaĵoj. Per la ridoj enpenetris dorno en lian animon; — hodiaŭ vespere li devos malsati sur sia pajla lito en la subtegmenta ĉambreto. Lia pudelo havis efektive pli bonan sorton; ĝi eble trovos sur la vojo hejmen sub defluila ŝtono iun oston, per kiu ĝi povos kontentigi sian malsaton.
Jam estis iom malfrue en la posttagmezo. Lia espero estis tiel proksima al la subiro kiel la suno, ĉar jam revenis hejmen la promenantoj. Profunda doloro pentris sin sur lia brunigita, vundita vizaĝo.
Li ne suspektis, ke ne malproksime de li staris elegante vestita sinjoro, kiu longe lin aŭskultis kaj observis kun esprimo de profunde sentata kompato.
Fine, kiam ĉio restis senfrukta, kiam la laca mano ne povis plu gvidi la arĉon kaj lia kruro preskaŭ ne povis plu lin porti, li sidiĝis sur ŝtono, apogis la frunton sur la mano, kaj la tero ensorbis sekretan larmon.
Sed la sinjoro, kiu tie proksime sin apogis al la trunko de maljuna tilio, vidis, kiel la kripla mano forviŝis la larmojn, por ke la okulo de l’ mondo ne vidu postsignojn. Sed por la sinjoro la larmoj estis kvazaŭ bolante varmaj gutoj falantaj sur lian koron. Rapide li alpaŝis, donis ormoneron al la maljunulo kaj diris: „Al mi vian violonon unu momenton!“
La maljunulo rigardis dankoplene la sinjoron, kiu uzis la germanan lingvon tiel mallerte kiel li la violonon. Sed kion li volis, tion jam komprenis la invalido kaj donis al li sian violonon. Ĝi ne estis tiel malbona, nur la malsperta violonisto gratis sur ĝi tiel malbele! Li ĝin agordis, metis sin tute proksime al la invalido kaj diris: „Kolego, nun vi prenu la monon, kaj mi ludos.“
Li do komencis ludi tiel, ke la maljunulo scivole rigardis sian malnovan violonon kaj pensis, ke ĝi tute ne estas la sama, ĉar la tono mirige eniris en la animon, kaj la sonoj ruliĝis kiel perloj. Iam estis, kvazaŭ anĝelaj voĉoj kantus en la violono, kaj poste kvazaŭ sonus el ĝi plendoj de peza doloro, kiuj tiel tuŝis la koron, ke la okuloj malsekiĝis.
Nun haltis la homoj kaj ekrigardis la elegantan sinjoron kaj aŭskultis la admirindan muzikon; ĉiuj rimarkis, ke la viro ludas por la malriĉulo, sed neniu lin konis. Ĉiam pli granda fariĝis la rondo de l’ aŭskultantoj. Eĉ la kaleŝoj de riĉuloj haltis. Kaj ĉefa afero, ĉiu komprenis, kion la talenta fremdulo intencis, kaj riĉe oni donis oron, arĝenton aŭ ankaŭ kupron, ĉiu laŭ sia povo. La pudelo murmuretis. Ĉu tio estis plezuro aŭ kolero? Ĝi ne povis plu teni la ĉapelon, tiel peza ĝi fariĝis. „Malplenigu ĝin, maljunulo“, kriis la homoj al la invalido, „ĝi pleniĝos duan fojon!“ La maljunulo tion faris, kaj prave! li devis ankoraŭ unu foĵon malplenigi ĝin en la sakon, en kiun li kutime metis la violonon. La fremdulo tie staris kun brilaj okuloj kaj ludis tiel, ke entuziasmaj krioj eksonis, unu pli laŭta ol la alia. La tuta aŭskultantaro estis ravita. Fine la violonisto ekludis la belegan melodion de la himno: „Dio gardu Francon, la imperiestron!“ Ciuj ĉapeloj kaj ĉapoj flugis for de la kapoj, iom post iom la popola ĝojo fariĝis tiel granda, ke ĉiuj homoj subite ekkantis la himnon. La violonisto ludis kun la plej granda entuziasmo, ĝis kiam la himno estis finita; tiam li rapide metis la violonon en la manojn de la feliĉa invalido, kaj antaŭ ol la maljunulo povis paroli vorton de dankeco, li estis for.
„Kiu estis li?“ demandis Ia popolo.
Antaŭenpaŝis sinjoro, kiu diris: „Mi tre bone lin konas, estis la bonega violonisto Aleksandro Boucher, kiu utiligis sian arton por servi al la bonfaremo. Sed ni ankaŭ ne forgesu lian noblan ekzemplon!“
La sinjoro prezentis sian ĉapelon, kaj ĝi ankaŭ pleniĝis. Ĉiuj donis monon, kaj post kiam la sinjoro estis ŝutinta ĝin en la sakon de l’ invalido, li kriis: „Boucher vivu longe!“
„Longe! longe! Ionge!“ kriis la popolo.
Kaj la invalido plektis siajn manojn kaj preĝis: „Sinjoro, rekompencu lin riĉe pro tio!“
En Bonnal vivas masonisto. Lia nomo estas Lienhard, kaj lia edzino estas nomata Gertrud. Li havas sep infanojn kaj bonan enspezon por sia laboro, sed grava difekto de li estas, ke li ofte lasas sin forlogi en la trinkejon. Kiam li tie sidas, li agas kiel frenezulo, kaj en nia vilaĝo estas ruzaj kanajloj, kiuj profitas de tio, ili spionas la honestajn kaj senpripensajn homojn por forrabi ilian monon el la poŝo. Tiuj ĉi konis la bonan Lienhard-on kaj ofte ĉe la drinkado ankaŭ logis lin al ludo, kaj tiel ŝtelis de li la salajron de lia peniga laboro. Sed ĉiufoje, kiam tio okazis vespere, Lienhard pentis ĝin la morgaŭan tagon, kaj lia koro suferis, kiam li vidis Gertrud-on kaj la infanojn sen pano, li tremis, ploris, mallevis la okulojn kaj kaŝis siajn larmojn.
Gertrud estas la plej bona virino en la vilaĝo, sed ŝi kaj ŝiaj karaj infanoj troviĝis en danĝero, esti senigitaj de siaj patro kaj dometo kaj fali en la plej abomenan mizeron, ĉar Lienhard ne povis forlasi la vinon.
Gertrud vidis la alproksimiĝantan danĝeron kaj estis turmentata de ĝi profunde en sia animo. Kiam ŝi alportis herbon el la herbejo, kiam ŝi prenis fojnon de la garbejo, kiam ŝi enverŝis lakton en la kuvetojn, ho ve! ĉe ĉio konstante premadis ŝin la penso, ke ilia herbejo, ilia fojno kaj duono de la dometo estos baldaŭ forprenitaj de ili, kaj kiam ŝiaj infanoj staris ĉirkaŭ ŝi kaj premis sin al ŝia brusto, ŝi fariĝis ĉiam pli malĝoja, kaj ĉiam pli multe ruliĝis larmoj sur ŝiaj vangoj.
Gis nun ŝi sukcesis kaŝi sian silentan ploradon antaŭ la infanoj, sed merkredon antaŭ Pasko, ĉar la edzo malfrue vespere ankoraŭ ne revenis, ŝia doloro fariĝis tro granda, kaj la infanoj rimarkis ŝiajn larmojn. „Ho patrino“, ili ĉiuj kune ekkriis, „vi ploras!“ kaj ili premis sin pli proksime al ŝia brusto. Timo kaj doloro montris sin en ĉiuj vizaĝoj. Maldolĉa plorego, profunde malĝoja miro kaj silentaj larmoj ĉirkaŭis la patrinon, kaj eĉ la suĉinfano inter ŝiaj brakoj lasis diveni akran, ĝis tiam ne montritan dolorsenton. Ĝia unua esprimo de angoro kaj timo, ĝia fiksa okulo, kiu unuafoje rigardis ŝin senride kaj terurigite, ĉio ĉi rompis al ŝi la koron. Ŝiaj plendoj nun eksplodis per laŭta krio, kaj ĉiuj infanoj ploris kun la patrino, kaj estis terure malĝojiga kriado, kiam Lienhard malfermis la pordon en la sama momento.
Gertrud, kiu kaŝis sian vizaĝon en la lito, ne aŭdis la malfermiĝon de la pordo nek la enirantan viron. Ankaŭ la infanoj ne rimarkis lin; nur la plorantan patrinon ili vidis kaj alkroĉiĝis al ŝiaj brakoj, al ŝia kolo kaj al ŝia vesto. Tiel trovis ŝin Lienhard.
Dio en la ĉielo vidas larmojn de la mizeruloj kaj sekigas ilin.
Pro siaj larmoj Gertrud trovis la kompaton de Dio. La kompato de Dio alvenigis Lienhard-on al tiu vidaĵo, kiu traboris lian animon tiel, ke liaj membroj tremis. Mortpaleco kovris lian vizaĝon, kaj li apenaŭ povis paroli per rapidaj kaj interrompitaj vortoj: „Sinjoro Jesuo! Kio estas tio?“ — Nur tiam la patrino kaj la infanoj vidis lin, kaj la laŭta plendo tuj silentis. „Ho patrino, la patro estas tie ĉi!“ kriis la infanoj per unu voĉo, kaj eĉ la suĉinfano ĉesis plori.
Gertrud amis Lienhard-on, kaj lia ĉeesto estis al ŝi konsolo eĉ en la plej profunda ĉagreno, kaj ankaŭ Lienhard ne plu timis.
„Kio estas do, Gertrud“, li diris, „tiu teruriga plendado, en kiu mi vin trovas?“
„Ho kara mia!“ respondis Gertrud, „nigraj turmentoj plenigas mian koron, kaj kiam vi forestas, mia ĉagreno ankoraŭ pli profunde enmordas sin.“
„Gertrud“, respondis Lienhard, „mi scias, kial vi ploras... kia mizerulo mi estas!“
Gertrud forigis siajn infanojn, kaj Lienhard kaŝis sian vizaĝon sur ŝia brusto, sed ne povis paroli. Ankaŭ Gertrud silentis momenton kaj apogis sin en muta doloro al sia edzo, kiu ĉiam pli forte ploregis.
Intertempe Gertrud kunigis ĉiujn siajn fortojn kaj kaptis kuraĝon por petegi lin, ke li ne plu elmetu siajn infanojn al tiu malfeliĉo kaj mizero.
Gertrud estis pia kaj kredis al Dio, kaj antaŭ ol ŝi parolis, ŝi silente preĝis por siaj edzo kaj infanoj, kaj ŝia koro fariĝis videble pli ĝoja; ŝi diris: „Lienhard, konfidu al la dia kompato kaj havu la kuraĝon, agi bone.“
„Ho Gertrud, Gertrud!“ diris Lienhard kaj ploris, kaj liaj larmoj fluis torente.
„Ho mia kara, havu kuraĝon!“ diris Gertrud, „kaj kredu al via Patro en la ĉielo, kaj ĉio fariĝos pli bona! Estas al mi dolore, ke mi igas vin plori. Mia kara! mi volonte kaŝus al vi ĉiun turmenton; vi scias, ke apud vi sufiĉas al mi akvo kaj pano, kaj la silenta noktomeza horo estas al mi feliĉa, kiam mi pasigas ĝin, laborante por vi kaj miaj infanoj.“
Proksimume cent kilometrojn norde de Romo, sur antaŭmonto de l’ Apenino, fiere staras antikva mezepoka urbo ankoraŭ ĉirkaŭata de siaj muroj kaj de 32 turoj. For de la gravaj trafikvojoj, ĝi restas ignorata de la internacia torento de l’ turistoj, sed ne estas pro tio malpli konata de la arĥeologoj kaj historiistoj.
Estas la malnova Tarquinies, kies origino perdiĝas en la mallumo de la jarcentoj, kaj kies nomo elvokas la epokon de la Romaj reĝoj. La nuna urbo, longtempe konita sub nomo Corneto, staras ne malproksime de la antikva etruska urbo, detruita sinsekve de la Gotoj kaj de la Sarazenoj, kaj kies ruinoj evidentiĝas nur per bonege konservitaj tombejoj, malgraŭ ilia respektinda aĝo de tridek jarcentoj kaj pli.
Belega vidaĵo prezentas sin al la piediranto, kiu, foirante de la mediteranea marbordo kaj de la Maremaj marĉejoj, proksimiĝas al la urbo. Cirkaŭe etendiĝas malbone kulturitaj terenoj kun olivarboj kaj grandaj ŝafaroj. Ju pli multe oni supreniras, des pli vaste aspektas la brunaj Maremoj limitaj okcidente per la blua maro. Malgraŭ la preskaŭ vintra sezono la suno varme brilegas sur la griza urbo, kiu kun siaj dikaj muroj kaj turoj rememorigas min pri Palestina pejzaĝo.
Enirante la zonon de la fortikaĵoj tra la okcidenta pordo, mi unue ekvidas elegantan gotikan palacon, konstruitan komence de la XVa jarcento de kardinalo Vitelleschi.
El tiu punkto disiras pluraj stratoj al diversaj kvartaloj. Mi evitas la plej larĝan kun modernaj domoj abomene banalaj kaj eniĝas en la mallarĝajn stratetojn, kies pentrindeco forgesigas la malpurecon. Ĉie restaĵoj de pasinta riĉeco! Oni sciu, ke dum la Mezepoko Tarquinia (aŭ Corneto) estis prosperanta urbo de 35 000 loĝantoj, kun 50 preĝejoj kaj multaj publikaj konstruaĵoj. Kio fariĝis ĉio ĉi en la nuna modesta urbeto de 4 — 5000 homoj?
Mia plua migrado tion klarigis al mi: Tra alta volb-pordego, portanta papan blazonon, mi ekvidas nigran laborejon de forĝisto; pli poste en korto de ruiniĝanta palaco jen stalo por muloĵ, domegoj antaŭe princaj entenas mizerajn familiojn. Tiu preĝejo, ankoraŭ nun ornamita per freskoj kaj skulptaĵoj, fariĝis tenejo por karbo kaj brulligno. La nuntempe uzataj 10 aŭ 12 belaj luksaj preĝejoj cetere sufiĉegas por la bezonoj de la hodiaŭa loĝantaro.
Tie ĉi kaj tie — ĉe la strantanguloj — marmora fontano belstila estas kunvenejo de la virinoj, kiuj alvenas tien kun amforo sur la kapo. Ĉe la norda kaj orienta finoj de l’ urbo la remparoj kronas krutajn rokojn, de kie la rigardo dronas profunde en la valon kaj transe vagas al la ŝtonplenaj montetoj de la malnova Etrurio, brilantaj sub la tagmeza suno.
Estas la tempo por tagmanĝi; en dubepura trattoria (restoracio) oni prezentas al mi malmulte apetit-donan manĝon en mezo de muŝ-svarmoj.
Sed Tarquinia ankoraŭ ne malkaŝis al mi siajn trezorojn, kaj mi ne povas perdi tempon, se mi volas fari al mi ideon pri la admirinda kolekto da etruskaj antikvaĵoj kunigitaj en la palaco Vitelleschi, kaj viziti la faman nekropolon. La daŭre nefermita muzeo estas unika laŭ sia speco; neeble vidi pli belan nek pli plenan ekspozicion de l’ etruska arto. Kion ni diru pri tiuj vazoj, urnoj, pladoj, amforoj delikatformaj, kun harmoniaj linioj kaj bongustaj ornamoj? La homoj kaj bestoj reprezentataj sur preskaŭ ĉiuj argilaĵoj, ĉu nigraj sur flavbruna fono, ĉu flavbrunaj sur nigra fono, kvankam ofte naivaj, estas ĉiam graciaj laŭ linio kaj vivplenaj laŭ gesto. Kaj se ni pripensas, ke tiuj ĉefverkoj devenas de laboristoj vivintaj dek jarcentojn antaŭ Kristo, kaj se oni ilin komparas kun Ia produktoj de la moderna keramiko, elmetitaj en la magazenoj de Romo, ni nur povas bedaŭri, ke la nuntempaj artistoj ne pli ofte serĉas siajn inspirojn ĉe siaj antaŭuloj trimiljaraj.
Estas precipe la elfosaĵoj de Tarquinia, — oni diras al mi —, kiuj provizis la grandajn eŭropajn muzeojn per la artaĵoj etruskaj, pri kiuj ili fieras. Feliĉe restas al la Tarquiniaanoj ankoraŭ sufiĉe de ili por sin konsoli pri la forkuro de tiuj trezoroj.
Sed io, kion neniu povos rabi de ili, kaj kio restos ĉiam la ĉefa allogaĵo de ilia antikva urbeto, estas la etruska nekropolo, kiu laŭ la arĥeologoj originas pli ol 1500 jarojn antaŭ Kristo, kaj kiu etendiĝas ĝis malproksime en la kamparo ekster la urbmuroj.
La tombejoj, malkaŝitaj inter la jaroj 1832 kaj 1873, estas dissemitaj kavoj alireblaj sur ŝtuparoj kaj fermitaj per ferkradoj. Provizitaj je lumigiloj, la vizitantoj troviĝas en unu aŭ pluraj subteraj ĉambroj pli aŭ malpli vastaj, kies muroj kaj volboj estas kovritaj per interesegaj pentraĵoj.
Oni difinas ĉiun tombejon laŭ la ĝin ornamantaj bildoj. Ekzemple tiu de „ĉaso kaj fiŝkapto“ prezentas rajdantaron de ĉasistoj kun ilia hundaro kaj sekvantaj sklavoj, kiuj portas la mortigitan ĉasaĵon, dum en la ĉielo flugas ĉiuspecaj birdoj.
La bildoj pri fiŝkaptado estas en apuda ĉambro. Ni tie vidas barkon kondukatan de remistoj, kaj kies antaŭaĵo similas al fiŝkapo; viro jetas la fiŝhokon. Sur la kontraŭa muro bananto saltas en la maron de sur alta roko, renkonte al ŝipo.
En alia tombejo, nomata „de la Leoninoj“, mi admiras sur la funda muro du fortikajn leoninojn, starantajn super eleganta urno, ĉirkaŭata de muzikistoj kaj dancantoj. Ŝajnas, ke la muziko estis tre honorata ĉe la Etruskoj; en preskaŭ ĉiuj tombejoj prezentiĝas scenoj pri muzikistoj. La samon oni povas diri pri festenoj.
Ekzistas la tombejo de „Leopardoj“, la tombejo de la „Morto“, tiu de la „Triklinio“, de la „Baĥantinoj“, de la „Junulino“, de „Polifemo“ ktp. Oni bezonus horojn por ĉion vidi kaj volumojn por ĉion priskribi.
Kelkaj freskoj difektiĝis, sed la plimulto estas mirige konservita, kaj ties koloraĵo perdis post 3500 jaroj nenion de sia origina brilo.
Ĉio ĉi prezentas grandegan intereson, kaj mi estus dezirinta, restadi pli longan tempon en meditado antaŭ tiuj restaĵoj de malproksima civilizacio, kiu tiel vive revekiĝas sub la okuloj de la XXa jarcento. Sed mi devis pensi pri foriro, ĉar la plej proksima taŭga loĝejo estas en Civitavecchia, je distanco de 20 kilometroj.
Kun bedaŭro mi foriras, post mallonga rigardo en la misteran pasintaĵon.
Recco, Decembro 1924.
Same kiel Konstantinopolo kun siaj brilaj moskeoj kaj belegaj palacoj estas rigardata la plej bela el la turkaj urboj, tiu ĉi ĉefurbo de l’ imperio estas ankaŭ la unua rilate al la malpuraĵo, kiu kovras la stratojn de preskaŭ ĉiuj turkaj urboj. Preskaŭ ĉiuj stratoj de Stambulo (turka nomo de Konstantinopolo) estas tre mallarĝaj kaj ambaŭflanke enpremitaj inter altaj domoj, aŭ la plej multaj nur inter muroj, ĉar kutime la turka loĝdomo tuŝas la straton per la malantaŭa flanko, kie ne estas fenestroj. Kvankam la plej multaj el la stratoj estis iam pavimitaj per ŝtonoj, ili nun en la mezo estas tute piedpremitaj kaj formas ĉe iom malseka vetero nuran riveron da koto, kiu etendiĝas preskaŭ tra la tuta urbo. Sur ambaŭ flankoj, kie la irado en la strato ne estas tiel granda, restis tie ĉi kaj tie la pavimaj ŝtonoj, formante nun specon da trotuaro, sed surirebla nur por tiu, kiu kapablas salti de unu glata ŝtono sur alian.
La stratoj, pri kiuj mi ĵus parolis, al kiuj sin apogas la dorsoj de la domoj, tamen ne estas la plej malpuraj de l’ urbo, ĉar en ili ne regas tiel forta movado kiel en aliaj kvartaloj, kie troviĝas la multnombra homamaso de la grandaj kaj malgrandaj bazaroj. Tiuj ĉi estas lokitaj plejmulte proksime de l’ haveno. Ili jam komenciĝas apud la lokoj de el- kaj enŝipigo, kaj de tie ĝis la urbaj pordegoj oni vidas komercistojn, kiuj staras en du vicoj, formantaj straton. La tuta magazeno konsistas el tablo, sur kiu ili elmetas siajn produktaĵojn: fruktojn, panon, sukeraĵojn ktp. Aliaj elmontras siajn vendaĵojn en grandaj korboj. Estas komencoj de bazaro. Interne de la urbaj pordegoj vidiĝas ambaŭflanke en ĉiuj domoj malfermitaj butikoj, en kiuj, laŭ orienta kutimo, oni ne nur vendas pretajn komercaĵojn, sed kie ankaŭ metiistoj ĉiuspecaj faras sian laboron antaŭ la preterpasantoj. Aliaj stratoj en la granda urbo ricevis siajn nomojn plej ofte laŭ palacoj aŭ originalaj konstruajoj, kiuj troviĝas en ili, aŭ laŭ pordegoj aŭ turoj, al kiuj ili kondukas. Tiel ekzistas strato de la „Blanka Palaco“, de la „Kanona Pordego“, eĉ de la „Fermita Bakforno“. Vere strangajn nomojn oni trovas en la antaŭurboj; ekzemple unu en Pera estas nomita strato de l’ Koltranĉisto, apude estas la strato de l’ Almilitisto de l’ mondo, kaj en Topchana troviĝas la strato: „Ne demandu, eniru!“
„En Anglujo — tiel diras angla literaturisto — la naturo plibeligas ĉion. Ĝi prenas la malmolan ŝtonon kaj vestas ĝin per riĉaj muskoj kaj likenoj, ĝi ĉirkaŭas la mortantan arbon kaj la disfalantan muron per hedero, ĝi ekkaptas la plej malgrandan terpecon, kiun oni lasis al ĝi, por kovri ĝin per verdaj kreskaĵoj kaj brilaj floroj.“
Verdire, ne tro multe da loko estas lasita al la naturo por tia libera uzado, ĉar ĉie regas la influo de l’ homo, kiu apenaŭ lasis anguleton neutiligatan. Al vojaĝanto, kiu trakuras la landon sur flugiloj de l’ vaporĉevalo, preterrapidas kvazaŭ en kalejdoskopo, minuton post minuto, senĉese ŝanĝiĝantaj bildoj: urboj, vilaĝoj, grandaj sinjoraj sidejoj, riĉaj farmdomoj ĉirkaŭitaj de laboristaj loĝejoj. Ne nur reto da relvojoj, sed ankaŭ bone prizorgataj ŝoseoj kaj grandioza kanalsistemo etendiĝas tra la tuta lando ĉiuflanken. La bone kulturitaj kampoj estas apartigitaj unuj de aliaj per plektbariloj ornamataj en somero per bonodaraj floroj; ili estas ĉirkaŭitaj de fosaĵoj, al kiuj ili ŝuldas pli grandan fruktoportecon. Multkoloraj ĝardenoj alternas kun maljunaj arboj, ulmoj, fagoj kaj kverkoj; ĉi tiuj lastaj staras ĉu unuope ĉu grupe aŭ formas ĉarmajn arbarojn.
Bedaŭrinde la admirindaj kverk-arbaroj multe malpliiĝis kompare al antaŭe, tamen restas ankoraŭ granda riĉeco de ili, kaj oni nefacile povus vidi ion pli belan ol la rifojn kovritajn de kverkoj, inter kiuj la rivereto Wye, vera juvelo, kure fluas sudokcidenten.
La suda kaj sudokcidenta partoj de Anglujo estas plej riĉe benitaj de la naturo; tie regas milda klimato, tie estas ekstreme fruktodona tero kaj sekve la plej riĉa kulturo. La nordaj kaj orientaj partoj estas malmildaj kaj malsekaj; sed se la tero ne estas tiel fruktoporta kiel en la riĉa provinco Devonshire, ĝi kompense kaŝas aliajn trezorojn. La monthavaj provincoj Cumberland kaj Westmoreland posedas multajn belajn kaj graciajn lagojn, kiuj tamen ne estas kompareblaj kun tiuj de Skotlando, rilate al sovaĝeco kaj grandiozeco.
Kvankam oni havas ankaŭ en Gloucestershire riĉajn karbominejojn, la nordo estas tamen la ĉefa regiono de la minejoj kaj ankaŭ samtempe tiu de la fabrika agemo. De kiam oni utiligas la vaporon en la fabrikoj, tiuj ĉi pli kaj pli estis konstruataj en la regionoj, kie oni trovas karbon en la loko mem, kaj tie fumas tage kaj nokte la grandaj fabrik-kamenoj kaj la fandofornoj, en kiuj la fero estas formata kaj glatigata. Parton de norda Anglujo oni nomas kutime la „nigra lando“, ĉar la karbopolvo kaj la fumo nigrigas ĝin, kaj la ardeco de la fandofornoj en la nokto rememorigas pri la subteraj regionoj, kiel Dante kaj Milton ilin priskribas.
Konforme al la naturo de l’ tero kaj al la klimato, la loĝantoj de la nordaj landpartoj estas ankaŭ pli fortikaj kaj pli sendependaj en lingvo kaj moroj ol la agrikulturemaj sudanoj kaj okcidentanoj. Sed ĉar la tuta lando estas ĉirkaŭata de l’ maro, tiu ĉi havas ankaŭ decidigan influon al la klimato kaj formiĝo de l’ karaktero. Rilate al la klimato oni devas defendi Anglujon kontraŭ la antaŭjuĝo, ke oni vivadas tie en konstanta nebulo. Efektive venas tagoj, kiam ĉielo kaj tero ŝajnas envolvitaj en plumbokolora atmosfero, en kiu eĉ la plej helaj objektoj alprenas malgajan nuancon, ankoraŭ pli ofte ol aliloke. Sed kompense la pluvo mem ne estas pli ofta aŭ pli forta ol en aliaj landoj sub la sama larĝogrado. La vintroj estas pli mildaj, ĉar la influo de l’ maro malplifortigas la malvarmon. Kelkaj landpartoj, ekzemple la insulo Wight, estas speciale famaj pro sia klimato. Sendube estas ankaŭ tre malmildaj regionoj, kaj la malfrua aŭtuno kaj la vintro alportas multajn malhelajn, malgajajn tagojn, sed la angla somero kaj la komenco de l’ aŭtuno kun sia klareco kaj veterkonstanteco, sen premanta varmo kaj subitaj transiroj, meritas ĉiun laŭdon.
Ĉie la angla pejzaĝo portas la karakteron de malnoveco, de multjara ekzistado. Verŝajne jam de longa, longa tempo la kampolimoj estas difinitaj; la preĝejo, ĉirkaŭplektita de hedero, jam vidis inter siaj muroj multajn pie kunvenintajn generaciojn, kiuj nun dormas sub muskokovritaj ŝtonoj en la tombejo. Malnovaj sinjoraj sidejoj, estraj domoj kaj farmloĝejoj same atestas, ke la tempo estas malproksima, kiam Anglujo vidis la interburĝajn militojn, kies sekvoj donis al ĝi tiel longedaŭran internan pacon. Ofte ni renkontas ruinojn el pasinta epoko, sed ne estas ruinoj de malnovaj kasteloj kaj mezepokaj citadeloj, kiel ĉe ni, sed de abatejoj kaj monafiejoj.
Oni povas certigi, ke Anglujo ŝuldas sian potencon ne nur al sia situacio en maro, sed ankaŭ al la energio kaj decideco de siaj infanoj. Ili sciis havigi al si sur maro senfine plivastigitan patrujon; per sia tutmonda negoco ili alportis al la hejmolando grandegajn riĉajojn, per sia eltrovemo kaj fabriklaborado ili sukcesis akiri superecon pri la aliaj popoloj. En ĉiuj mondpartoj ili fondis koloniojn tiamaniere, ke la amplekso de la ekstereŭropaj posedajoj superas sesdekoble la teritorion de Granda Britujo kaj Irlando.
Ni faris vojaĝon tra Teksaso kaj estis starigintaj nian tendaron en unu el la senmezuraj herbodezertoj. Frumatene blovis malvarmeta vento, kaj malproksima, konfuza bruo, kiel alkuro de sovaĝa bestaro, ekscitis nian atenton. Ankaŭ niaj ĉevaloj antaŭsentis danĝeron kaj fariĝis kvazaŭ furiozaj. „Stariĝu!“ mi kriis, „la stepo brulas, kaj la bubaloj jam estas proksimaj al ni!“ Ĉiuj salte-stariĝis, kaj post unu minuto la ĉevaloj estis selitaj, kaj ni galopis kvazaŭ frenezaj trans la stepon. Baldaŭ muĝo malproksima, miksita kun pli klara kriado de aliaj bestoj, frapis niajn orelojn, dum malantaŭe la flamoj, pli rapide ol vento, plue etendiĝis sur la seka stepa herbejo. Fajroceano persekutis nin rulirante. Ĉiuspecaj sovaĝaj bestoj nun preterkuris, forrapidante kiel sagoj. Kune kun lupoj kaj panteroj salte kuris cervoj tra la ebenajo. Aregoj da antilopoj flugis preter ni kaj en interspacoj izolita ĉevalo aŭ giganta virbubalo. La aero fariĝis ĉiam pli peza, la varmeco ĉiam pli sufoka kaj la bruego pli kaj pli laŭta. Ĉiam pli proksime sekvis kun uragana bruado la amaso de pli pezaj kaj ne tiel moviĝemaj bestoj. Bubaloj kaj sovaĝaj ĉevaloj, ĉiuj kune premiĝintaj en malhela amaso, brutaro longa kaj larĝa je unu mejlo, piedpremante antaŭ si ĉiun malhelpaĵon, estis apenaŭ duonon da mejlo post ni. La forto de niaj ĉevaloj estis elĉerpita, kaj ni opiniis nin perditaj. Ankoraŭ kelkajn momentojn, kaj ni estos dispremitaj.
En tiu ĉi momento aŭdiĝis la voĉo de la plej decidema inter ni. „Malsupren de viaj ĉevaloj!“ li kriis. „Rapide forprenu viajn ĉemizojn kaj ĉion facile bruleblan!“ Dirante tion, li ekbruligis peceton da meĉaĵo kaj komencis ekflamigi la vestaĵojn, kiujn ni estis forĵetintaj. Poste ni elŝiris velkintan herbon kaj ĉion ĵetis sur la amason. Post kelkaj minutoj flagris la fajro kaj etendiĝis sur la seka tero ĉirkaŭ ni. La terurigitaj bestoj alproksimiĝadis kaj blekegis pro kolero kaj teruro, kiam ili antaŭ si ankaŭ rimarkis flamojn, tamen ne evitante nin, kiel ni esperis. Ni jam povis klare vidi iliajn piedojn, iliajn kornojn kaj la blankan ŝaŭmon. Proksime, ĉiam pli proksime alrapidadis la freneza amasego, de kiu ni jam ne povis forkuri. Ili ne disiĝis unuj de aliaj, sed galopadis antaŭen kvazaŭ senditoj de l’ morto. Kovrinte mian vizaĝon, mi ĵetis min teren kaj atendis mian sorton.
En tiu ĉi momento mi aŭdis krakadon kaj blekegon de miloj da bubaloj. Nia sentima kunulo estis verŝinta brandon sur la flamon. Kun fulmofajra lumo eksplodis la leda botelo, kaj la bestoj apartiĝis ambaŭflanke antaŭ la kontakto kun la blua fajrokolono, kaŭzita de la brando. Antaŭ kaj post ni, ni nenion povis vidi krom la vila hararo de la gigantaj monstroj. Neniu interspaco troviĝis en la forfluganta amaso, krom la mallarĝa strio, kiu estis malfermiĝinta por eviti la fajron. Pli ol unu horon ni restis en tiu ĉi danĝera situacio, kun la konstanta timo, ke la bestoj en ĉiu momento fermu la interspacon. Iom post iom la vicoj da bestoj fariĝis pli maldensaj, ĝis kiam fine nur malmultaj nin ĉirkaŭis.
Sed jam atendis nin alia danĝero. Ĉiam pli proksime al ni etendiĝis la flamoj de la brulanta stepo. Sur niaj ĉevaloj ni galopis post la forkuranta bubalaro. La matena vento plirapidigis la antaŭeniron de la fajra maro. Jam la fajro ektuŝis nin, kiam ni rimarkis, ke la monstra bestaro antaŭ ni estis alveninta ĉe profunda kavaĵo, en kiun la bestoj malsuprensaltis. Kun mortotimo ni spronis niajn ĉevalojn antaŭen; la profundaĵo devis esti nia rifuĝejo aŭ nia tombo. Ni ĵetis nin malsupren kaj preskaŭ senkonsciaj alvenis pli ol 20 metrojn profunde. Dank’ al Dio ni estis savitaj, kaj nek rajdantoj nek ĉevaloj suferis gravajn difektojn. Kun peno ni eltiris nin el la maso de la mortintaj bestoj, sur kiujn ni estis falintaj, kaj atingis malgrandan liberan spacon, kiu estis sufiĉe ŝirmata per la torento fluanta tra la intermontaĵo. La sekvantan tagon fulmotondro finis Ja fajran furiozon.
Kun escepto de la planedoj (Venuso, Jupitero, Marso, Saturno) ĉiuj steloj de la ĉielo eĉ tra la plej akraj, gigantaj teleskopoj ŝajnas al ni kiel nuraj lumpunktoj, en kiuj nenia formo estas distingebla. Nenia mezurado aŭ preciza taksado de ilia grandeco estas ebla de la tero. Tamen ni scias ne nur, ke ili estas mondokorpoj kiel nia suno, sed ankaŭ ke granda parto de tiuj ĉi fiksaj steloj havas multe pli potencan masamplekson ol la fajra bulo, kiu disdonacas lumon kaj varmon al nia tero kaj sl ĉiuj estaĵoj sur ĝi. Ni ankaŭ distingas sur la tero lumojn ĉe granda distanco, ne laŭ ilia formo, sed sole laŭ la brilo, kiu eliras el ili. Same aperas al ni la radiaj globoj en nemezurebla malproksimeco ne kiel globoj, sed nur kiel lumfontoj sen formo aŭ preciza grandeco.
Jes, el senfinaj distancoj ili sendas lumon al ni, kaj nur tre malperfekte la homo povas prezenti al si ilian malproksimecon de sia tero. Jam la grandeco de la terglobo plenigas lin je miro. Rapida vagonaro, se ĝi povus el unu punkto de la ekvatoro laŭ ĉiam senŝanĝa direkto rondveturi ĉirkaŭ la tero, ĝis kiam ĝi revenus al sia forvetura loko, ĉu ĝi ne bezonus preskaŭ kvar semajnojn? Pli ol naŭoble pli longa ol la tuta ekvatoro estas la vojo de la tero ĝis ĝia fidela akompananto, la luno. Se estus eble atingi ĝin per tiu sama vagonara rapideco, plenaj ok monatoj estus necesaj por la veturado. Se ni komencus nian vojaĝon en printempo, kiam la kamparano disĵetas sian semon en la teron, la greno povus kreski kaj esti rikoltita en malfrua somero, la malvarma aŭtuna vento estus blovinta sur la kamparo, kaĵ la vintra semaĵo jam estus dormanta sub la ŝirmanta neĝa mantelo ĝis Kristnasko, antaŭ ol ni alvenus al nia celo. Kaj tamen estas la luno la plej proksima ĉiela korpo, sur kiu ni povas facile kaj klare distingi per teleskopo ebenaĵojn, montojn kaj valojn. Kiom pli malproksima de la tero estas la suno! Kvarcentoble pli longa estas la vojo inter ili, ol la distanco inter tero kaj luno. Tio ĉi estas facile dirata kaj legata, sed tiu, kiu penas prezenti al si konatan distancon kvinoble, dekoble, centoble kaj fine kvarcentoble pli longa, ol ĝi efektive estas, tiu ekkomprenas, kion ĝi signifas. Ponto de 300 metroj, kiu transas larĝan riveron, kvarcentoble plilongigite donas vojon pli longan, ol estas la distanco inter Leipzig kaj Dresden, Stuttgart kaj Mannheim, Bremen kaj Hannover.
Ne malpli ol tricent jaroj, dum kiuj dek homaj generacioj sekvas unu la alian, pasus, se ni povus vojaĝi de nia tero al la suno per la senhalta irado de rapida vagonaro. Tamen la sorĉe rapida lumo, kiu preskaŭ neniun tempon bezonas por trairi vastajn mondspacojn, trakuras la dudek milionojn da mejloj inter suno kaj tero dum duono da kvaronhoro. Sed tiu ĉi monstra malproksimeco, kiun ni nur pene povas iomete imagi — kiel ĝi tute malaperas kompare al la distanco inter la fiksaj steloj kaj la tero! Pli ol tri jaroj estas necesaj, ĝis kiam la rapida lumradio de la plej proksimaj fiksaj steloj alvenas al nia tero. Alia povas sendi al ni sian lumon nur post naŭ, post dek du jaroj, eĉ multaj nur post centoj kaj eble miloj da jaroj: Se en tiu senlima malproksimeco subite ekbrilus novaj sunoj, ili fariĝus videblaj al ni terloĝantoj nur post paso de tia longa tempo; se la steloj, kiuj nun lumas en tiuj regionoj, subite estingiĝus, ni tion rimarkus sur la tero nur post jaroj aŭ jarmiloj. Por la observanto sur la tero ili daŭrus briladi, ĝis kiam la lasta lumondo, kiu eliris el ili, estus atinginta lian okulon. — Ĉe tiaj pensoj estas al ni, kvazaŭ ni rigardus en senfundan profundaĵon, kies ekvido kaŭzas kapturniĝon.
...Komenciĝis sceno de hombuĉado, por kiu la historio ne havas lingvon, nek la poezio penikon. Senkulpa infaneco, senhelpa maljuneco, sekso, situacio, beleco, nenio povis malarmi la furiozecon de l’ venkinto. Virinoj estis turmentataj inter la brakoj de siaj edzoj, filinoj ĉe la piedoj de siaj patroj, la sendefenda sekso havas nur la privilegion, fariĝi viktimo de duobla krueleco. Neniu sufiĉe kaŝita aŭ sankta rifuĝejo povis ŝirmi kontraŭ la nelacigebla serĉado de l’ avideco. Kvindek tri virinojn oni trovis senkapigitaj en preĝejo. Kroatoj amuziĝis, ĵetante infanojn en fajron, — Walonoj de Pappenheim traborante per lanco suĉinfanojn sur la brusto de iliaj patrinoj, Kelkaj oficiroj de la Ligo, indignitaj pri tiu abomena vidaĵo, kuraĝis peti de Tilly, ke li bonvolu haltigi la sangoplenan buĉadon. ,,Revenu post unu horo“, li respondis. „Mi tiam vidos, kion mi devas fari. La soldato devas havi ion por siaj danĝeroj kaj peno.“ Seninterrompe daŭris tiuj abomenaĵoj kun sama sovaĝeco, ĝis kiam fine la flamoj kaj fumo haltigis la rabavidon. Por pligrandigi la konfuzon kaj rompi la rezistemon de la loĝantoj, oni ekflamigis la urbon en diversaj partoj. Leviĝis ventego, kiu disportis la flamojn rapidege tra la tuta urbo kaj ĝeneraligis la bruladon. Terura estis la premado tra fumo kaj kadavroj, tra glavoj brilaj, tra falantaj ruinoj, tra riveroj de sango. La aero estis brula, kaj la neeltenebla varmego fine devigis eĉ tiujn mortigantojn, rifuĝi en sian tendaron. Post malpli ol dek du horoj tiu ĉi homplena, granda kaj forta urbo, unu el la plej belaj de Germanujo, disfalis en cindrojn, escepte de du preĝejoj kaj kelkaj domaĉoj. La administranto Christian Wilhelm kaj tri urbestroj, post ricevo de multaj vundoj, estis kaptataj. Multaj bravaj oficiroj kaj magistratanoj trovis batalante enviindan morton. Kvarcent el la plej riĉaj burĝoj estis savataj de l’ morto per la avareco de l’ oficiroj, kiuj volis perforte elpremi monon de ili. Cetere estis nur oficiroj de la Ligo, kiuj montris tiun humanecon. kaj la blinda barbareco de la imperiestra soldataro igis, ke oni rigardis ilin kvazaŭ savantajn anĝelojn.
La furiozeco de l’ fajrego estis apenaŭ kvietiĝinta, kiam la imperiestraj bandoĵ revenis kun renovigita avideco por eltiri rabaĵon el la cindroj kaj ruinoj. Plurajn sufokis la vaporo, multaj elfosis riĉan havaĵon, ĉar la burĝoj estis kaŝintaj siajn plej valorajn posedaĵojn en la keloj. La 13an de Majo Tilly fine aperis mem en la urbo, post kiam oni forigis de la ĉefaj stratoj la ruinojn kaj kadavrojn. Tiam abomena, indigninda sceno montriĝis al la homaro. Vivantoj rampis meze de mortintoĵ, infanoj vagadis serĉante siajn gepatrojn kun korŝirantaj krioj, suĉinfanoj ankoraŭ premis sin al la mamo de l’ mortinta patrino. Pli ol ses mil kadavrojn oni devis ĵeti en la Elbon por liberigi la stratojn, ankoraŭ multe pli da mortintoj kaj vivantoj estis detruitaj per la fajro. Oni taksas je tridek mil la nombron de l’ mortintoj.
La solena enmarŝo de l’ generalo, kiu okazis la 14an, finis la rabadon, kaj tio, kio ankoraŭ vivis, estis savata. Ĉirkaŭ mil personoj estis eltirataj el la katedralo, kie ili pasigis tri tagojn kaj du noktojn sen nutraĵo, en konstanta timo pro morto. Tilly anoncis al ili pardonon kaj disdonigis panon. La morgaŭan tagon oni solenis meson en tiu katedralo, kaj oni kantis Tedeum-on dum la tondrado de l’ pafilegoj. La imperiestra generalo trarajdis la stratojn, por povi raporti al sia estro, ke de post la detruo de Trojo kaj Jerusalemo oni ne vidis tian venkon. Kaj tiu parolo ne estas trograndigo, se oni samtempe konsideras la grandecon, riĉecon kaj gravecon de la detruita urbo kaj la furiozecon de ĝiai detruintoj.
Schiller
Richelieu estis kvazaŭ dua reĝo en la lando. Jam en la jaro 1629 oni prezentas lin ĉirkaŭata en lia domo de servema kaj solicitema homamaso, aŭ transportata en portilo, kiam ĉiuj salutas lin respektplene, unu genuas, alia transdonas al li petskribon, tria klopodas por kisi lian veston; ĉiu estas feliĉa, kiu ricevis de li nur favoran ekrigardon. Jam en tiu tempo li kunigis en siaj manoj la tutecon de la ŝtataj aferoj, li estis akirinta al si la plej altajn honorojn riceveblajn de regato, sed tio, kio lin ankoraŭ pli multe grandigis ol ĉio alia, estis la kardinala purpuro. La plej eminenta laŭsanga princo Condé lasis al li la superecon de l’ rango.
Pli malfrue li fariĝis ankoraŭ multe pli potenca kaj precipe pli timinda. En Ruel, lia soleca rifuĝejo, li vivis en parko ŝirmita kontraŭ la norda vento, kie, meze de la ruinoj de l’ revolucio, oni ankoraŭ rimarkas kelkajn postsignojn de artaj konstruaĵoj. Kvankam malfacile alirebla (la fremdaj senditoj devis havi ion gravan por esti akceptataj de li), li estis la efektiva centro de l’ ŝtataj aferoj; la reĝo ofte venis de St. Germain al sia ŝtatkonsilanto. Kiam li mem iris al la reĝo, li ĉiam estis ĉirkaŭata de korpgvardio, dediĉita por lia servo kaj pagata de li, ĉar eĉ en la reĝa domo li volis esti ŝirmata kontraŭ siaj malamikoj. Tuta aro da junaj nobeloj el la plej distingitaj familioj, kiuj dediĉis sin al li, plenumis lian personan servadon; li kreis por ili lernejon. Li havis pli plenan ĉevalejon, pli brilan servistaron, pli riĉe provizitan tablon ol la reĝo, li loĝis pli bone. En Parizo li posedis Ia malgrandan Luxemburg kaj konstruis por si la „Palais Royal“, kiu tiutempe portis la
surskribon per grandaj literoj „Palais Cardinal“, kiel ankaŭ la „Hôtel Richelieu“. Tie li
havis oran kapelon, kie la tuta ilaro de l’
preĝejo estis kunmetita el la plej valoraj
metaloj kaj multekostaj ŝtonoj; li plie posedis
admirindan kolekton da elektitaj artaĵoj,
bibliotekon kaj propran teatron. Fame konatan
italan kantistinon, Signora Leonora, li venigis
al sia kampodomo. Por la tiam perfektiĝanta
franca teatrarto li havis kvazaŭ pasion. Necesega estis por li konversacio kun spritaj kaj
agrablaj amikoj, eĉ la rilatoj kun unu el ili
estis nepre rekomendita al li de la kuracistoj
kiel kuracado. Li havis ankaŭ naturan amon
kaj inklinon al la literaturo; potencaj kaj
produktemaj spiritoj lin ĉirkaŭis; naskiĝis la
literaturaj tendencoj kun la monarĥio mem, kiu
devis ilin plialtigi.
La zorgoj de Richelieu estis unue dediĉataj al la pureco de la lingvo. En liaj skriboj destinitaj por la publikigo montras sin ankoraŭ la troa rafiniteco de la ĝistiama skribmaniero, sed la stilo de liaĵ leteroj estas pura kaj ĝusta, la vortoj estas bone elektitaj kaj trafaj. En liaj esprimmanieroj pentras sin la ŝanĝo en lia stato de animo. Ce la fondo de la Franca Akademio estis lia plej grava intenco, purigi la francan lingvon de ĉiuj malbonaĵoj, enkondukitaj en ĝin per arbitra uzado de ĝiaj reguloj kaj eltiri ĝin por ĉiam el la rango de la barbaraj lingvoj; ĝi devis okupi saman lokon kiel iam la greka kaj poste la latina lingvoj; ĝi devis laŭvice fariĝi la tria.
. . . . . . Richelieu ne kredis, ke li jam atingis sian celon, nek persone nek rilate al la aferoj de la mondo aŭ de Francujo, kaj li ankoraŭ gvidadis la ŝtatan ŝipon kun akre rigardanta okulo kaj la kutima certeco, kiam en 1642 li estis trafata de nova atako de sia malsano. Mortante li diris, ke li neniam havis malamikon, kiu ne estis ankaŭ la malamiko de la ŝtato. La identigo de liaj personaj interesoj kun tiuj de l’ ŝtato, kiu faris lian forton dum la vivo, akompanis lin ĝis la morto.
„Mortis granda politikisto“ diris Ludoviko XIII., eksciante pri lia morto; personan bedaŭron li ne esprimis. En tiu ĉi parolo troviĝas klarigo aŭ senkulpigo pri lia tuta sintenado dum la vivo.
Kiel ajn juĝis la samtempanoj kaj la posteuloj pri Richelieu, dividitaj inter admiro kaj malamo, teruro kaj honoro, — li estis viro, kiu engravuris la postsignon de sia spirito sur la frunton de l’ jarcento. Al la burbona monarĥio li donis ĝian superecon. La epoko de Hispanujo estis pasinta, la epoko de Francujo estis alveninta.
Leopold von Ranke