Legolibreto/La mensogo
Rudolfo. (Li venas el la pordo maldekstre, prenas sian ĉapelon, kiu kuŝas sur la tablo dekstre, kaj iras al la meza pordo. Li estas ekscitita kaj malbonhumora.)
Karlo (Aperas en la pordo dekstre; petante): Sinjoro Wassenberg!
Rudolfo: Kion vi volas?
Karlo: Ĉu vi volas tiel forlaŝi min?
Rudolfo: Mi havas kaŭzon!
Karlo: Teruran kaŭzon! Mi ofendis vin plej profunde, vi devas eterne koleri kontraŭ mi! Ĉu ne vere?
Rudolfo: Mi ja devas, vi mensogis!
Karlo: Ho, kia esprimo, mensogis!
Rudolfo: Mi ne povas ĝin repreni! Intencita malveraĵo estas mensogo, kaj mensogo estas la plej granda malindaĵo, kiun homo povas fari!
Karlo: Dio mia, duona inciteto, malgranda tromp-senkulpiĝo.
Rudolfo: Vi scias, kiel mi pensas pri tiu ĉi punkto! Ĉu vi opinias, ke oni havas rajton mensogi? Kiu mensogas, tiu estas malvera. Ĉu mi povus estimi vin kiel mian lernanton, mian junan amikon, se mi devus rigardi vin kiel malverulon? Amikeco ne povas toleri malverecon. Kaj se ĉiuj ceteraj homoj konsiderus mensogon laŭ cirkonstancoj kiel
pardoneblan, eĉ kiel necesegan, vi tamen ne
rajtus fari tion, ĉar vi scias, ke ĉiu mensogo
min ĉagrenas.
Karlo: Kia abomena vorto „mensogo”! Malgranda neveraĵeto ne meritas tiun ĉi nomon.
Rudolfo: Jes! Kiu ne evitas la malgrandajn malveraĵojn, tiu baldaŭ venas al la grandaj. Oni devas esti singardema antaŭ la unua paŝo, oni ne povas esti tro severa en tiuj ĉi principoj!
Karlo: Dio mia, kion mi do tiel terurege mensogis?
Rudolfo: Mi demandis vin, kie vi estis hieraŭ posttagmeze; vi respondis: ĉe s-ro Schmidt — kaj tio ne estis vera.
Karlo: Nu ĵes, pro multaj motivoj vi ne devis scii, kie mi estis, — sed se vi insistas, mi ĝin diros al vi!
Rudolfo: Ne, mi ne volas ĝin scii, mi ne plu volas ĝin scii. Tio ŝajnus esti malkonfido, kaj tio estas nekonata de mi. Mi scias, ke vi faros nenion malbonan.
Karlo: Nu do... kara sinjoro Wassenberg!
Rudolfo: Vi povas iri, kien vi volas, mi ne limas vin en tio. Vi ankaŭ povas kaŝi al mi, kien vi iras, se vi havas motivon por tio, mi ankaŭ toleros tion, sed mensogi vi ne rajtas.
Karlo : Mi ne refaros ĝin.
Rudolfo: Vi jam multfoje tion promesis, sed vi ne plenumas vian promeson. Ĉe vi fariĝis preskaŭ inklino, diri malveron. Karlo: Vi faras min pli nigra, ol mi estas. Mi havas kelkafoje plezuron, inciteti aliajn per malgrandaj eltrovaĵoj, ilin trompeti; tio akrigas la spiriton, la komprenon.
Rudolfo: La mensogo?
Karlo: Ho jes! Ĉu vi kredas, ke tio estas facila?
Rudolfo: Kio estas malfacila en ĝi?
Karlo: Ion elpensi, ion igi kredinda, ne embarasiĝi en kontraŭdiroj, por tio estas necesa spirito, sprito, atento, memregado — kaj ofte mi diras ion neveran nur por ekzercadi, por valorigi mian spriton.
Rudolfo: Vi serĉas eblajn senkulpigajn motivojn, sed vi ne sukcesas. Mensogi povas la plej malsaĝa viro, malsaĝeco plej multe mensogas.
Karlo: Vi volas min elpeli el mia lasta fortikaĵo.
Rudolfo: Jes, ĉar mi volas, ke vi estu verema.
Karlo: Nu, mi volas pliboniĝi. Ĉu vi ne plu koleras?
Rudolfo: Karlo, vi ja komprenas, ke nur mia inklino, mia amikeco al vi, igas min tiel paroli. Mi dezirus vidi ĉe mia instruato, kiu devas honorigi min kaj sin mem, nenian malperfektecon kaj precipe ne tiun ĉi.
Karlo: Tiam vi pardonas min? (Streĉas al li la manon.)
Rudolfo (Streĉas la manon): Nu, mi konsentas!