Leterkesto (Fervoja Esperantisto, Februaro 1911)

El Vikifontaro
Pri la aliaj tekstoj kun la sama titolo, vidu Leterkesto.
Leterkesto ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Junio 1911  ►
LETERKESTO

S-ro Sandecki, Varsovio. — Bonvolu sendi precizajn adresojn de niaj Asocianoj en via urbo. La ekzemplerojn de nia 1-a numero la poŝto resendis al ni, kun la vorto « nekonata ».

S-ro Aussenac, St-Dizier. — Jes, ni akceptas plezure la artikolojn, pri fervojaj aferoj, senditaj de niaij asocianoj-abonantoj.

Diversaj francaj Asocianoj. — Efektive, la francaj fervojistoj de nia Asocio povus kunveni familie dum la Lyon’a Kongreso (22-an de Aprilo 1911). Plezure ni ricevos la nomojn de la ĉeestontoj.