Letero al la Redaktoro de la « Fervoja Esperantisto »

El Vikifontaro
Letero al la Redaktoro de la « Fervoja Esperantisto » ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LETERO
al la Redaktoro de la « Fervoja Esperantisto ».

Kara Sinjoro,

Estas familiara veraĵo, diri, ke preskaŭ ĉiuj fervojaj saviloj estas elpensitaj kiel rezulto de fervojaj malfeliĉegoj. La nove okazinta terura malfeliĉego je la Mezlanda Fervojo de Anglujo, ĉe Hawes Junction, estas unu el multaj, kiu malkaŝas danĝeron, por malebligi kiun, neniu konata de mi ilo estas ankoraŭ elpensita.

Laŭ tiu okazo, du kuplitaj, senvagonaj lokomotivoj, kiuj estis haltigitaj ĉe antaŭa signalstango, estas koliziitaj de malantaŭe peer rapidvagonaro, ĉar la signalisto forgesis ili estis tie.

Sen rakontante detale pri tiu ĉi afero, oni povas diri la ĝeneralan problemon, t. e. kiel oni povas rememorigadi signaliston pri la ĉeesto de vagonaro, haltigita ĉe unu el liaj signalstangoj ?

En tiu ĉi lando, la regulo estas, ke kiam vagonaro haltas ĉe signalstango, la lokomotivestro devas fajfi longe, kaj se la signalo restus kontraŭe, li devus sendi la hejtiston al la signalbudo, por memorigi la signaliston pri la ĉeesto de la vagonaro, kaj la heijtisto devus resti ĉe la signalbudo ĝis kiam la vojo iĝus libera, por ke la vagonaro povus procedi.

Tiu ĉi regulo ne estas kontentiga. Eble la signalisto ne povus aŭdi la fajfon pro ventego aŭ vaporo el alia lokomotivo, aŭ eble li ĝin povus aŭdi, sep pensus, ke alia lokomotivo fajfas. Plie, ofte la hejtisto ne povus atingi la signalbudon, aŭ ĉar ĝi estas tro malproksima de tie, kie haltis la vagonaro, aŭ ĉar ĝi estas apartigata de tiu loko per multaj vojoj, sur kiuj oni flankenpuŝas. Ĝisnune, tial, ne ekzistas ia efektiva rimedo, per kio oni povas memorigi la signaliston pri la ĉeesto de vagonaro ĉe unu de liaj signalstangoj.

Eble kelkaj el niaj alilandaj legantoj bonvolus diri al ni, kiel oni kontraŭstaras tiun ŝi malfacilaĵon en siaj landoj.

Mi estas, kara Sinjoro, kore la via

F. W. Crofts

Distrikta Inĝeniero, Mezlanda Fervojo, Irlando.

I. A. E. F. Nº 180.