Letero de k-do Lanti
Kiel vi povis sperti plurfoje, mi estas pli grumblema ol gratulema. Tamen, leginte viajn informojn pri SAT, nun mi vere sentas la deziron gratuli vin pro via fervoro kaj persisto, – kaj grumblas al mi mem, tial ke mi estis malpli fervorema kaj laborema ol vi. Sed eble vi min indulgos, eksciante, ke jam de preskaŭ kvin jaroj mi estas ekzilita el… Esperantio. Ĉi tie ja ne ekzistas esp-a vivo, malgraŭ tio, ke en Meksiko estas proksimume 20 esp-istoj. Sed neniam ili kunvenas. Kaj mi menciu al vi fakton apenaŭ kredeblan: jam de kelkaj monatoj mi loĝas en la domo de S-ano Amaja, la eldonanto de Renovigo, kaj tamen mi tre malofte vidas lin kaj plejofte niaj interrilatoj estas skribaj. Nur kun K-do Jozefo Serano mi regule rilatas unufojon ĉiusemajne. De tempo al tempo mi ankaŭ renkontas S-anojn Azorin kaj Mangada, kiujn vi certe konas, almenaŭ nome. Sed tiaj renkontiĝoj neniel povas forigi ĉe mi la penson pri viaj kunvenoj kun multaj ĉeestantoj en la Laborborso Parisa. Kaj se mi aldiras, ke jam delonge mi ne plu havas sciigojn pri miaj korespondantoj el Germanio, Japanio, Sovetio kaj kelkaj aliaj landoj, vi certe komprenos, kial mi havas fortan senton de ekziliteco kaj nepriskribeblan malamon al ĉio nacieca, tial ke la ekzisto de nacioj estas io nenormala en epoko, kiam oni povas ĉirkaŭveturi nian planedon en unu semajno…
Sed eble preferindas, ke mi konigu al vi mian nunan opinion pri la esp-a afero. Tuj mi konfesas al vi, ke kelkfoje okazis, ke mi demandis min: "Ĉu vere ci pravis, kiam, post la unua mondmilito, kiu jam devis esti la lasta per starigo de iu Ligo de Nacioj, ci kriis: "For la Neŭtralismon"?". Tiam mi naive pensis, ke la internaciistaj medioj konsistigas la plej fekundan grundon, kie povos abunde kreski la semoj de "internacia" lingvo. Logike ja tiel devus esti. Sed pli poste, sekve de miaj observoj kaj konstatoj, mi komprenis, ke, ĝenerale, la politikuloj kaj la sindikataj gvidistoj, konscie ĉe kelkaj el la plej lertaj kaj ruzaj, nekonscie ĉe la plimulto, ne deziras, ke la simplaj anoj de iliaj organizoj havu rektan, senperan kontakton kun siaj samsortanoj eksterlandaj. La internaciaj kongresoj de la laboristaj organizoj iel similas la konferencojn de diversnaciaj registoj kaj diplomatoj. Kaj en la buĝeto de la laboristaj organizoj estas facile disponi monon por salajri tradukistojn.
Same naive la neŭtraluloj sin turnis al la Ligo de Nacioj, por sukcesigi la esp-an aferon. Ni ĉiuj devas konvinkiĝi, ke esp-o venkos nur per la esp-istoj mem aŭ neniam venkos…
Kaj nun ni supozu, ke nia lingvo jam venkis, t.e. ke ĝin uzas la ambasadoroj, konsuloj kaj similaj parazitoj tra la tuta mondo. Ĉu tio signifus la emancipiĝon de l’ proletaro? Faktoj respondu mem tiun demandon. En ĉi tiu kontinento estas 19 nacioj "suverenaj", "sendependaj", "liberaj" kaj ĉefe ĉifonulriĉaj – kun komuna lingvo, la hispana. Samlingveco sekve tute ne sufiĉas, por ke la popoloj unuiĝu, kunfandiĝu kaj starigu justan sociordon per forigo de ĉia paraziteco. El tio sekvas, ke la propagando por esp-o je neŭtrala, pure lingva vidpunkto estas ĉe proletoj misuzo de tempo kaj energio. Tial hodiaŭ, kiel antaŭ 25 jaroj, mi povus rekrii: "For la Neŭtralismon!".
Kaj nun mi starigas jenajn demandojn: 1) kial esp-o ne ankoraŭ venkis post 58 jaroj de propagando? – 2) kial ĝi ne mortis, kiel volapuk? Post longa cerbumado plurfoja mi respondas ilin jene: a) artefarita lingvo konsistigas ian revolucion en la lingvistiko; ĝia propagando kolizias kun la rutino, tradicio kaj eĉ kun la intereso de relative multaj personoj; b) esp-o ne mortis, tial ke ĝia aŭtoro ligis al ĝi specialan ideologion. Nu, malgraŭ la admiro, kiun mi havas por Zamenhof, tamen mi devas konfesi, ke la laborista klaso ne povas trovi en lia homaranismo solvon al la sociaj problemoj. Sekve, la esp-istoj laboristaj devas trovi alian ligilon idean.
Nu, ju pli mi cerbumas pri la demando, des pli mi konvinkiĝas, ke la internaciismo estas konservativa ideologio; mi eĉ emas diri reakcia, tial ke fakte ĝi estas tia, kiam la internaciistoj partoprenas kun la naciistoj batalojn kontraŭ la imperialismon. Necesas je ne malatenti la fakton, ke multaj el la nun ekzistantaj nacioj rezultas de imperialisma politiko. Prudon ja demonstris, ke Francio, ekz-e, konsistas el 12 naciecoj. Aliparte, estus facile pruvi per diplomataj dokumentoj, ke nacietoj, kiel Belgio, Luksemburgo, Nederlando, Danio, Litovio, Latvio, Estonio k.a. ekzistas aŭ ekzistis nur tial ke ili ludas rolon de ia bufro protekta al Britio.
Tiaokaze mi ne povas preterlasi la oportunon diri, ke ne mankas bonaj argumentoj, por pruvi, ke tiu lando portas la plej grandan respondecon en la okazigo de la lastdata militego. La britaj registoj timis, ke Francio fariĝu tro potenca sur la kontinento kaj tial permesis, ke, malgraŭ la Versaja kontrakto, Germanio rearmiĝu. Kaj por tiu celo Britio, kaj eĉ Usono, pruntedonis monon al Hitler…
La internaciismo, kiel ĝi nun estas praktikata de politikuloj, nur signifas iun artifikon por kontentigi kaj ekvilibrigi ilian regavidon reciprokan. Klarigcele mi citu hispanan popoldiron: "Preferindas esti kapo de muso ol vosto de leono". Kaj mi menciu konkretan ekz-on. Lastatempe la nova ambasadoro de Nikaragvio en Meksikio prezentis sian oficialigan leteron al la prezidanto de ĉi tiu lando. Okaze de tiu ceremonio ĵurnaloj publikigis la portreton de la du politikuloj kun flataj paroloj. Nu, kvankam mi ne vizitis Nikaragvion, tamen mi havis plurfoje la okazon ĉi tie legi pri la vivkondiĉoj de l’ popolo en kiu 700 000-homa nacieto "suverena", "libera", "glora" ktp.: ili estas treege mizeraj. Kaj tamen antaŭ 14 jaroj, ĉiuj laŭdegis la batalon de generalo Sandino, por atingi, ke Nikaragvio estu plene suverena lando.
Hodiaŭ mi estas pli firme konvinkita ol kiam mi verkis la Manifeston de la Sennaciistoj, ke la agitado por la suvereneco nacia estas trompo al la popolo, estas artifiko de regaviduloj. Nia maksimo estu KLAS- kaj ne nacibatalo! Kaj paca povas esti klasbatalo. Se la laboristoj de iu industrio strikus en la tuta mondo, ties mastroj devus cedi. Ni batalu por starigo de justa sociordo, kaj tiel estos nur kiam simpla kamparano povos ĝui la saman vivnivelon, kiel metiisto en urbo; kaj kiam enurba metiisto simpla ricevos la saman salajron, kiel inĝeniero. Tiam la diferenco de vivmaniero inter la homoj ne plu rezultos de iliaj enspezoj, sed de iliaj gustoj, emoj. Kompreneble neniam artisto organizos sian vivon, kiel faras, ekz-e, boksisto…
Ŝajne mi forgesis, ke mi skribas leteron kaj ne ĉapitron de tezo. Vi min indulgu, karaj Gek-doj! Sed vi certe komprenos, ke mia disertemo nuna ĉefe pruvas, ke mi konscias pri la respondeco, kiun vi elportas pro via SAT-gvidado. Mi deziras, ke vi komprenu, ke esp-o per si mem ne estas grava afero. Kio vere gravas, tio estas ĝia uzado. Se la sennacieca lingvo estus uzata nur por naciecaj, negocistaj kaj turistaj celoj, mi tiam certe dizertus el Esperantio.
En la vivo praktika pli utilas la scio de kelkaj frazoj ordinaraj el la lingvo parolata en la lando, kie oni troviĝas, ol funda scio de esp-o. Kaj la lernado de tiaj frazoj ne postulas tre longan tempon. Eĉ en Japanio mi fine povis iomete komprenigi min ĉe poŝtejo, restoracio kaj hotelo.
Kvankam tiu ĉi letero estas eble jam tro longa, mi tamen ne volas meti la finan punkton antaŭ ol diri, ke en Esperantio jam delonge troviĝas iaj politikuloj. Per tiu mia diro mi nun ĉefe aludas al la stariĝo de I.E.L. Konvinkita mi estas, ke la ekzisto de internacieca organizo signas etan simptomon de la malsano, kiu periode sangigas kaj suferigas la homaron. Tro longe mi devus skribi, por ke vi povu tute ĝuste kompreni mian penson. Nur mi diru, ke dum iuj el miaj ekskursoj al Citero, antaŭ 26-27 jaroj, mi havis la okazon halti en la strato Kliŝi, kie sidis la Esp-a Centra Oficejo kaj tiam povis observi, ke la sennacieca organizo fondita de la memorinda kaj honorinda H. Hodler (mi aludas al U.E.A.) estis tie rigardata envie. Por iuj politikulecaj esp-istoj tute ne gravas ĉu la anoj de la asocio, kiun ili prezidas aŭ avidas prezidi, estas efektivaj esp-istoj. Por tiauloj ilia ĉefa celo estas havi kiom eble plej da kotizpagantoj…
Tion mi diris, por ke vi neniam, nenial cedu, rilate al la nepra neceso konservi la sennaciecan strukturon de la Asocio, kiun vi nun gvidas. Kaj vi bonvolu ne konkludi el tiu mia diro, ke nia sennacieca organizo devas fariĝi sennaciista. Tute ne! Miaopinie, la sennaciisteco povas kaj devas rezulti nur de daŭra praktikado de esp-o en sennacieca kadro. Aliel la akcepto de la sennaciismo estus ĉe multaj SAT-anoj nur iu nova kredo. Kaj la Statuto de nia Asocio krias: For la dogmoj!
Vi scias, ke temperamente mi estas pesimista kaj ĉiam iom miras, kiam io bona sukcesas. Nu, en la epoko atombomba, kiun ni eniras, pesimisto povus starigi bone argumentitan tezon laŭ kiu la homaro pereos pro nekapablo adaptiĝi al kondiĉoj, kiujn ĝi mem kreis. La ekzisto de nacioj en nia epoko estas io absurda, arkaika. La racio postulas mondmastrumadon, malaperon de landlimoj. Aliel la tria mondmilito povus signifi la malaperon de nia planedo. Tio cetere ne gravus… al mi!
Sed optimisto ankaŭ povus argumenti, ke nova mondmilito ne okazos, tial ke la regnestroj, ministroj, ambasadoroj ks. ne plu havos la ŝancon, kiel ĝis nun, eviti la morton…