Letero el Danujo

El Vikifontaro
Letero el Danujo ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
LETERO EL DANUJO.

Karaj polaj gesamideanoj!

Antaŭ 2 jaroj mi faris viziton en via ĉarma urbo Kraków, kaj kvankam mi tie povis resti nur dum 2 tagoj, mi tamen portis hejmen de tie neforgeseblajn impresojn ĉiajn, dank’ al la tieaj modelaj gesamideanoj. Kiom bone mi memoras la akcepton de mi en la stacidomo por s-roj Wiesenberger kaj Hodakowski kaj postan agrablegan kuneston kun ili kaj aliaj same afablaj geamikoj! Ili iun vesperon prezentis min al via altesmita, fama sciencisto kaj fervora Esperantisto Profesoro Dro Odo Bujwid. Mi min sentis per tio treege honorata kaj rakontis al li, kiom feliĉaj ni, danaj Esperantistoj, estus, se li iam bonvolus nin viziti por montri al nia skeptika publiko, ke li — fama sciencisto — kredas je Esperanto. La modesta Profesoro rifuzis ĉiun laŭdon, sed je mia granda ĝojo li promesis viziti Danujon, se la danaj Esperantistoj invitus lin.

Pasis 1½ jaroj, kaj mi dume fariĝis komisario de Centra Dana Esperantista Ligo pri paroladvojaĝoj de fremdlandanoj. Mi ekmemoris la promeson de Prof. Bujwid, skribis al li, ĉu li povus fari paroladvojaĝon en nuna jaro kaj ricevis afablan jesan respondon. Revo fariĝis realaĵo. La Esperantistaro de 5 danaj urboj: Köbenhavn, Holbäk, Arhus, Sönderborg kaj Odense krom la sveda urbo Malmö sendis invitojn, kaj venis al ni la kara gasto. Post la vizito en Malmö li la 8-an de aprilo alvenis al nia ĉefurbo, kaj eĉ hodiaŭ li estas en nia lando. Li ne venis por ripozi, sed por, kiel honorinda apostolo, prediki la gravecon de nia movado. Valoregan helpon Prof. Bujwid donis al la dana Esperant-movado. Oficialaj rondoj lin invitis, la gazetaro lin intervjuis kaj fotografis, kej neniam antaŭe la gazetoj tiel favore kaj konstante skribis pri Esperanto kiel nun dum lia vizito. Ĉie li per siaj konvinkigaj vortoj kaj sia ĉarma personeco kreis amikojn kaj simpatiantojn samtempe de Esperanto kaj de Polujo. Treege dankemaj ni estas, ke tiel eminenta samideano el la lando de Zamenhof venis al nia norda lando kaj helpis nin netakseble en nia propaganda laboro. Vivu vi, polaj gesamideanoj kun via granda gvidanto kaj vivu via bela patrujo!

Koran saluton
Holger Hansen, Holbäk.