Lilio/Ĉapitro XX

El Vikifontaro
Lilio ()
(p. 122-123)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XX

Oni haltigis fiakron antaŭ la domo. Preskaŭ tuj poste la sonorilo laŭte sonis, kaj la bruo de la frapilo faris resonojn tra la domo.

Responde al la letero de Lilio, la gesinjoroj Leden alvenis por rigardi la ĉambrojn.

Tion Lilio ja espere atendis, sed okazis io, kion ŝi ne atendis, nome, ke ŝi eksciis, ke sinjorino Leden estas malnova amikino de ŝia infaneco.

Kune ili ludadis, kariĝis unu al alia, kaj restis amikinoj ĝis post sia disiĝo antaŭ multe de jaroj, kiam Klaro edziniĝis kun sinjoro, kiu havis oficon en Hindujo.

Tien la edzo kaj edzino ekveturis du semajnojn post la edziĝo.

En la daŭro de du jaroj Lilio kaj Klaro korespondadis, kaj dum tiu tempo Lilio ankaŭ edziniĝis.

Kelkan tempon poste la leteroj komencis maloftiĝi, unu-du ne atingis la adresitinojn, kaj fine la korespondado tute ĉesiĝis.

De kiam Klaro Leden kune kun la edzo kaj filo revenis en Anglujon kaj renkontiĝis kun la malmultaj el siaj antaŭaj amikinoj, kiuj ankoraŭ loĝis en la ĉirkaŭaĵo de ŝia antaŭa hejmo, ŝi penis retrovi Lilion, la plej amatan el ĉiuj, sed vane.

Ŝi povis nenion sciiĝi krom tio, ke Lilio vidviniĝis antaŭ longe, ke ŝi havas infanojn, kaj ke ŝi estas tiel malriĉa, ke ŝi devas mem labori por ili.

Kiam Klaro legis la nomon subskribitan ĉe la fino de unu el la leteroj ricevitaj responde al la anonco de ŝi kaj la edzo pri loĝejo, kaj kiam tuj poste ŝi denove rigardis la konatan skribkarakteron, ŝia koro saltis pro la ĝoja antaŭsento, ke ŝi baldaŭ retrovos la amikinon.

Tiel forte ŝi ekscitiĝis pri la agrabla espero, ke ŝi komencis nerve tremeti, kiam la fiakro alproksimiĝis al la domo. Si multe pli deziris trovi Lilion, ol taŭgan loĝejon. Si trovis ambaŭ.


Nur unu infano naskiĝis al gesinjoroj Leden. Tio estis Jaĉjo, kiu havis preskaŭ tri jarojn pli ol Ĝojo.

Kiam Jaĉjo estis kvinjarulo, grava akcidento okazis al Klaro, kiu, pasiginte longan tempon de suferado en la lito, sufiĉe resaniĝis, por povi riski marveturon, kiel la kuracisto urĝe konsilis. Li rekomendis, ke ŝi iru loĝi en la pli varma klimato de suda Anglujo, prefere ĉe la marbordo.

Tion ŝi jam faris, kaj el ĝi rezultis tiom da pliboniĝo de la sanstato, ke ŝi kaj la edzo decidis provi la iom pli severan klimaton de la norda parto de Anglujo ne tre malproksime de Liverpolo, kie sinjoro Leden ricevis firman oficon profitdonan.

Jen kial en la Mercury aperis la anonco, el kiu sekvis la ĝoja renkontiĝo de Klaro kaj Lilio.