Saltu al enhavo

Lilio/Ĉapitro XXIV

El Vikifontaro
Lilio ()
(p. 143-145)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XXIV

Mia frato jam elektis tri el la komponaĵoj, kaj, kun la konsento de vi kaj fraŭlino Ĝojo, ni eldonos ilin aparte po unu en tri sin sekvantaj monatoj—diris sinjoro Karl Kellermann, sidante en la bonguste aranĝita saloneto de sinjorino Ĉester, al kiu li parolis.—Komence ni volus eldoni la grupon da arioj, konsistantan el “Tri Fazoj de la Maro: (a) La Ludilo, (b) La Batalejo, (c) La Lasta Ripozejo.” Sur afiŝoj kaj programoj ni grandlitere anoncos la daton, kiam fraŭlino Ĝojo ludos ĝin la unuan fojon antaŭ la publiko. Krom tio ni anoncos per la gazetoj, ke ekzempleroj estos aĉeteblaj en la koncertejo, kaj ke la unuaj dudek aĉetantoj ricevos aŭtografajn ekzemplerojn. Tio trafos! Oni avide aĉetos, kaj tio “ekruligos la pilkon?” Poste en aliaj urbegoj sur la kontinento, kie la fraŭlino ludos dum la sezono, mi faros tiel same. Tiamaniere mi estas certa, ke ni povos vendi la tutan unuan eldonon. Se, kiel ni esperas, la verkoj trafos la animon de la homoj, estos facile fari pluajn eldonojn kaj ankaŭ aranĝi pri la eliro de aliaj komponaĵoj de nia fraŭlino Ĝojo.

— Ni ne povas esti tro dankaj al vi, sinjoroj, por via klopodado, via ĉiama afableco, kaj ni ne povas pli bone fari, ol lasi al vi aranĝi ĉion laŭ via bontrovo.

— Ni estas feliĉaj, ke ni povas vin servi, sinjorino, kaj ne forgesu, ke ni gajnos samtempe kun fraŭlino Ĝojo, se ĉio prosperos laŭ niaj esperoj.

— Kio estas la nomo de la dua kaj tria komponaĵoj elektitaj de doktoro Kellermann?—demandis sinjorino Ĉester.

— Jen ili. Unu estas valso sen ia titolo. Mi konsilas, ke fraŭlino Ĝojo nomu ĝin “La Valso de Ĝojo” La alia estas “Revado en Arbareto.” La publiko ĉiam volonte aĉetas novan valson kaj ankaŭ sentimentalaĵon tian, kia “La Revado en Arbareto,” precipe kiam ili povas aŭskulti dum la komponinto ludas ĝin. Mi antaŭsentas grandan, sensacian sukceson.


La du fratoj foriris, kaj la rideto sur la vizaĝo de Lilio estis tre kontenta, kiam ŝi rigardis sian filinon Ĝojon.

Estis la horo de sunsubiro. La ĉielo estis hele lumita de ruĝaj, oraj, kaj violkoloraj nuboj, kiam Lilio diris:

— Mia filino, mi estas fiera pri vi. Mi esperas, ke via vojo tra la vivo estos tiel hela kaj glora, kiel estas la nuna vespera ĉielo. Ofte mi fieris esti via patrino, sidante en la koncertejo kaj aŭskultante la aplaŭdon, kiun vi ricevis. Kiom pli forte mi fieros, kiam vi ludos viajn originalajn komponaĵojn!

Ĝojo alŝovis brakseĝon kaj piedbenketon, kaj, komforte sidiginte la patrinon, ŝi mem sidiĝis sur la seĝa brako kaj diris:

— Ne tro laŭdu min, panjo mia! La kaŭzo de mia ĝisnuna sukceso kaj de ĉiu en mi bona inklino estas nur tial, ke vi ĉiam instruadis al mi esti diligenta, ĉiam instigis al mi celi la bonan kaj noblan en la vivo. Krom tio, via propra vivmaniero ĉiam estas por mi viva ekzemplo kaj inspiro. Plej forte plaĉas al mi tio, ke mia esperebla sukceso ebligos al mi iom rekompenci vin por via konstanta elspezado pro mi.

— Vi mem estas mia rekompenco, infano mia.

— Patrino, mi volus vian helpon pri io, kio ŝajnas al mi grava afero. Mi mem ĉiam ricevadas tiom multe da feliĉo kaj bonaĵoj en mia vivo, kaj mi tre deziras, ke mi povu, se nur iomete, pliigi la feliĉon al aliaj homoj, kiuj ne havas tiom, kiom mi. Mi precipe aludas pri la kripluloj. Du venas ofte al la koncertoj de doktoro Kellermann, kaj ili videble ĝuas la muzikon. Oni ĉiam veturigas unu en la koncertejon per horizontala puŝveturilo. Tiu ŝajnas esti bonstata, sed la dua pene iradas kaj, alveninte tre frue, ĉiam sidas en la plej antaŭa vico de la plej malkaraj sidlokoj. Kiam ĉi tiuj ĉeestas, mi speciale penas trafi ilin per mia ludado. La penso ofte frapis min, ke kredeble ankoraŭ multaj kripluloj ekzistas, kiuj amas la muzikon, sed ne povas aŭskulti ĝin pro la malriĉeco. Se ja estas tiel, mi volonte dediĉus unudu horojn en ĉiu semajno por fari al ili plezuron. Ĉu tio estas iel farebla?

— Kara infano, via penso plaĉas al mi, sed mi ankoraŭ ne scias, ĉu eble ekzistas ia azilo por kripluloj. Ni demandu pri la afero. Se tia azilo ekzistas ne tro malproksime de ni, eble oni permesus al vi iri al ĝi kaj muziki antaŭ la pacientoj.