Saltu al enhavo

Lilio/Ĉapitro XXVIII

El Vikifontaro
Lilio ()
(p. 175-178)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ĈAPITRO XXVIII

La pensoj de Jaĉjo ĉiam rondiradis lian proksiman feliĉecon.

Proksiman? En la mateno de unu tago, vekiĝinte, li diris al si: restas nur tri tagoj de nun!

La intertempo ŝajnis al li mallonga, tamen post kelke da horoj li konvinkis sin, ke ĝi ne estas tiel proksima, kiel li antaŭe pensis, ĉar multo povas okazi en la daŭro de tri tagoj.

Ordinare li ne timadis, precipe li ne timis kreitaĵojn de la imago, sed de kiam li enloĝiĝis en la domon, kiu estis la estonta hejmo de li kaj Ĝojo, li sentis alterne feliĉecon kaj maltrankvilecon.

Li vagadis de unu ĉambro en alian, prezentante antaŭ si per la imago la dolĉecon kaj ĉarmon aldonotajn de la ĉeestado de Ĝojo. Li vidis ŝin jen sidanta kontraŭ li ĉe la manĝotablo, jen okupanta sin pri la mastrumado; jen ili estas duope, jen ili kune akceptas gastojn. Unufoje li penetris pli profunde en la estontecon, por vidi la plej ĉarman, kortuŝan bildon el ĉiuj, dum li sentis en si kvazaŭ adoron.

Alifoje li sin maltrankviligis, pensante: sed eble okazos ia akcidento, kiu malebligos ĉion ĉi tion? Ĉiutage, ĉiumomente akcidentoj ja okazadas… Kion mi iam faris, por ke mi meritu tiom da feliĉo, kiom mi atendas? Transirante straton, oni facile povas faleti, falpuŝiĝi. Dio donu, ke nenio malbona okazu al Ĝojo, antaŭ ol mi havos la rajton ŝin nomi edzino!

Fine li decidis iri al la hospitalo. Tie oni povas ĉiam okupi sin per la “eksteraj pacientoj.” Reveninte hejmen ĉirkaŭ la tria horo, li sentis sin pli normala pro la okupiĝo kun aliaj, kaj, kantante rekantaĵon, li levis la korespondaĵon kuŝantan sur la vestibla tablo.

La unua koverto, kiun li malfermis, enhavis telegramon, kun la vortoj:—“Mi bezonas vin, la patrino malsanas. Ĝojo.”

Legante li paliĝis, kaj, ĵetinte la telegramon al la patrino, kiu ĝuste tiam venis renkonte al li en la vestiblon, li diris mallonge:

— Mi devas tuj iri al Ĝojo. Mi vokos fiakron.

— Ja iru, mia knabo—diris al li la patrino per kunsenta voĉo, leginte la malmulte da vortoj—mi sekvos vin kiel eble plej baldaŭ. Sed kuraĝiĝu, filo mia, kredeble nenio tre serioza okazis, ĉar vi mem vidis ilin ankoraŭ en la lasta vespero, ĉu ne vere?

— Tio estas vera.

Fakte, Jaĉjo la hieraŭan vesperon vespermanĝis ĉe sinjorino Ĉester kaj Ĝojo, kaj pasigis tre plezuran tempon kune kun ili. La edziniĝa vesto alvenis kelke da minutoj antaŭ ol li, kaj Lilio vestis Ĝojon per ĝi, kaj poste prezentis ŝin antaŭ Jaĉjo, por ricevi lian admiron.

Ĝojo estis ĉiam belete kaj bonguste vestita, kaj estas kompreneble, ke li vidis ŝin en multaj diversaj belaĵoj, sed neniam li antaŭe vidis ŝin konscia pri la vestoj. Tamen en la hieraŭa vespero Ĝojo vidiĝis en neordinaraj cirkonstancoj.

Vestite per gracie falantaj volvaĵoj el mola blanka silkaĵo, kun belaj hispanaj puntoj, ŝi eniris la saloneton kun ruĝetaj vangoj duone flera, duone nekuraĝa. Tiam poste ŝi ridete paŝadis malrapide, turnante sin speciale por tio, ke Jaĉjo vidu kaj admiru la veston faritan sole por tio, ke ŝi faru honoron al li dum la edziĝaj soleno kaj festeno.

Kiel dolĉe kaj eĉ bele ŝi aspektis! Kiel forte li deziris ŝin enbrakigi! Efektive li faris rapidan paŝon antaŭen, celante tion fari, sed Lilio, antaŭvidante lian intencon, ridete intermetis sin.

Post la manĝo ili kune iris al ia halo, sur kies sojlo li devis adiaŭi ilin pro tio, ke oni ne invitis sinjorojn. La amikinoj de Ĝojo aranĝis regalon je ŝia honoro, ĉe kiu ĉiu partoprenantino devis donaci ian tolaĵon por la domo de la edziniĝonto.

Kio do povis okazi de tiam por suferigi sinjorinon Ĉester? Almenaŭ Ĝojo mem fartis bone. Je kioma horo oni sendis la telegramon? Tion li ne sciis, ĉar, leginte ĝin, li ne rimarkis la horon de sendo. Eble ĝi longe atendis lin, dum li estis for en la hospitalo.

Kiel malrapide ruliĝis la fiakro! Ĉu li neniam atingos La Dometon? Ĉu estus pli bone, ke li piediru?

Sed ĉiufoje, kiam liaj pensoj ree atingis tiun punkton, li detenis sin.

Fine li komencis trankviliĝi, sciante, ke li povas ankoraŭ fari nenion, kaj ke Ĝojo kredas, ke la pensoj estas fortoj, kiujn oni povas uzi aŭ helpe aŭ malhelpe.

Ĝis la fino de la veturado li penis fluigi fortigajn riveretojn de pensado al la amatino, dirante en si:—Mi havigos al la kara panjo la plej lertan kuraciston—specialiston en Londono—kiam mi scios, de kio ŝi suferas. Ĉio estos bona en la fino, amatino mia.