Limerikoj

El Vikifontaro
Indekso : Limerikoj

 
[1]
Ĉe koncerto en Usono
iufoje kantis baritono,
sed unu ĉeestanto estis surda
kaj trovis la kantadon absurda.
Nek lin kontentigis violono.

Iu junulino en Bruselo
promenis kun sia nova ombrelo
kaj renkontis konatan sinjoron,
al kies koron ŝi faris doloron.
La sinjoro ŝin batis sur la orelo.

Estis pendigilo en Dresdeno
kie pupo pendis kiel specimeno.
Poste kelkaj friponoj plendis,
ke tiu simbolo ilin ofendis
kaj plenigis ilin je ĉagreno.

————————

[2]
Estis kuracisto en Ĉikago,
kiun Amoro trafis per sia sago.
Li sin ne ŝirmis per vakcino,
nek sin kuracis per medicino,
ĉar mankis dononto de l'pago .

Holandano en Rotterdamo
estis posedanto de panoramo.
Kiam li trovis publikon
li montris gajan mimikon,
sed tion ne menciis la programo.

Intrigo okazis en Parizo
por trompi la mondon per surprizo.
Sed Esperanto tamen progresis
kaj la atenco ne sukcesis,
kvankam partoprenis markizo.

Fontoj[redakti]

  1. La Espero
    n-ro 10, nov. 1913.
  2. La Espero
    n-ro 3, marto 1914.