Lingvaj Respondoj (1925)/Akcento

El Vikifontaro
(412-16) Akcento.
Pri la reguloj de la akcento.

… Egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas senfrukta kaj danĝera, ankaŭ la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas. La defendantoj de tiaj teoriaj principoj ofte memorigas la instruitulon, kiu, vidante ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj manĝas

bakitan panon, venis al la logika konvinko, ke ĝi ne estas sana kaj bongusta, kaj komencis sin nutradi je kampaj herboj kaj kruda viando. Teoriaj proponoj, ofte eksterordinare strangaj kaj havantaj nenian eĉ plej malgrandan praktikan fundamenton, estis faritaj al ni en granda amaso. Sed, ne parolante pri ĉiu el ili, ni prenos por ekzemplo nur unu, kiu apartenas ŝajne al la plej bonaj kaj pravaj kaj trovis multajn aprobantojn. Ni parolas pri la regulo de la akcento. Sinjoro de Wahl en tre bona artikolo montris, ke la ŝanĝoj, kiujn diversaj vortoj ricevis, transirante el unu lingvo en alian, neniam tuŝas la akcenton, ke volonte estas forglutataj tutaj silaboj, por nur ne ŝanĝi la akcenton, ke sekve la akcento en diversaj niaj vortoj, kiel ekzemple « nacio », « titolo » k. c. estas kontraŭnatura; kaj sinjoro Runstedt eĉ rakontas pri unu persono, kiun la akcentoj en « anímo », « proksíme » k. c. fortimigis de nia lingvo, kvankam per si mem la lingvo al li tre plaĉis. Kiel ajn bela tiu ĉi opinio ŝajnas en la teorio, ĝi tamen post pli atenta pripenso baldaŭ montriĝus al ĉiu kiel bela… sofismo. Ni rigardu atente, en kio propre kuŝas la kulpo de la konstanta akcento, kaj kia grava kaŭzo devigas nin aŭ doni malfacilan kaj konfuzan malregulecon al la akcento, aŭ forigi silabojn en diversaj vortoj, por ke la akcento fariĝu « pli natura ». Ĉu vortoj kiel ekzemple « proksima », « titolo » estas pli malfacile ellerneblaj kaj memoreblaj, ol « titolo », « proksima »? Ne, neniu dubos, ke ellerni unu akcenton por ĉiuj vortoj estas mil fojojn pli facile, ol memori por ĉiu vorto apartan akcenton. (Demandu la alinaciulojn, kiuj lernas la lingvon rusan, kaj ili diros al vi, kiom da grandegaj malfacilaĵoj prezentas al ili la ellernado kaj regula uzado de la rusa akcento!) Ĉu la diritaj vortoj estas malfacile elparoleblaj? Ĉu ili estas malbonsonaj? Ĉu ili prezentas eble ian alian maloportunaĵon? Ne! sendube ne! ĉiu scias, ke la akcento sur la antaŭlasta silabo estas ĉiam la plej bone elparolebla kaj la plej bonsona. Dum la malreguligo de la akcento estus ligita kun tro grandaj kaj tro videblaj maloportunaĵoj, vi en nia nuna konstanta akcento ne trovos eĉ la plej malgrandan maloportunaĵon, se vi eĉ serĉos tutan vivon! Kial do, oni povas demandi, propono tiel senfundamenta povis plaĉi al kelkaj el niaj amikoj? La respondo estas tre simpla : la propono tuŝis kordon konatan de ni ĉiuj sed de ni mem ĝis hodiaŭ ne rimarkitan; kaj se homo ekaŭdas ion konatan, li ofte kontraŭvole, sen konscio kaj sen analizo, ekkrias: « Jes, jes, bone! ».

Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj ŝajne parolas por la propono. La konato de sinjoro R. ne volis lerni nian lingvon, ĉar kutiminte je la elparolado de la latina « proximus », « animus », li ne povis akcepti la vortojn « proksima », « animo ». Sed ne malfacile estas vidi la tutan sensignifecon de tiu ĉi motivo. ĉu la latina vorto « maximus » estas motivo kontraŭ la franca vorto « maxime »? Ĉu la simpla fakto, ke ia vorto havas ian difinitan formon en unu lingvo, prezentas ian eĉ plej malgrandan kaŭzon, por ke tiu ĉi vorto en alia lingvo ne havu alian formon? Se hodiaŭ iu postulas, ke anstataŭ « facila », ni diru « facila », li morgaŭ kun tia sama rajto postulos, ke anstataŭ « facila » ni diru « facilis », ĉar la formo « facila » al lia orelo estas fremda! Kaj kun tia sama rajto oni postmorgaŭ postulos, ke ni al ĉiuj vortoj en nia lingvo donu tiujn formojn, kiujn oni trovas en la lingvo ekzemple latina, t. e. ke ni tute detruu la lingvon internacian kaj anstataŭigu ĝin per ia alia jam ekzistanta lingvo, ĉar… (nenia alia kaŭzo)… la formoj de tiu aŭ alia lingvo al sinjoro X. aŭ Y. estas konataj kaj la formoj de nia lingvo al li ne estas ankoraŭ konataj! Ĉiu lingvo havas siajn leĝojn, kaj se la leĝoj per si mem estas bonaj, estus ridinde deziri ilin ŝanĝi nur tial, ke alia lingvo havas aliajn leĝojn. Ĉu ni povas diri, ke la germana vorto « Geographie » estas malbona kaj tranĉas la orelon, ĉar la Rusoj elparolas tiun ĉi saman vorton « geografia »? Al la konato de sinjoro R. la vorto « proksima » en la unua momento malplaĉis, ĉar li alvenis al tiu ĉi sama vorto de nia lingvo kun kutimoj latinaj; ĉio dependas de la kutimo, kaj nun, kiam ni kutimis je la leĝoj de nia lingvo, ni povas certigi, ke se iu antaŭ ni elparolas la nomon de nia lingvo «internacia» anstataŭ «internacia», ĝi tranĉas nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro.

La kutimo ofte ludas gravan rolon en la vivo; eble ni devas kalkuliĝi kun ĝi? Se ni povus tion fari sen ia malutilo, jes, kial do ne kalkuliĝi? Sed se por parton da homoj liberigi de alkutimiĝo je unu tre facila regulo ( «akcento ĉiam sur la antaŭlasta silabo») ni bezonus multe pli grandan parton da aliaj homoj devigi lerni kaj memori multajn regulojn (sen ia regulo memori apartan akcenton por ĉiu aparta vorto), — kion ni tiam devas preferi? Ni forte dubas, ĉu troviĝos iu, kiu konsilus solvi la demandon alie ol ni ĝin solvis! Por ne devigi la lernantojn memori apartajn akcentojn por ĉiu vorto, oni eble konsilos al ni transformi grandan parton da vortoj en nia lingvo tiel, ke ili konsentigu en si la regulon pri la akcento konstanta kun la akcento kutima (ekzemple. «titlo» anstataŭ «titolo», «amo» aŭ «ano» anstataŭ «animo», «proksa» aŭ «proma» aŭ «propa» anstataŭ «proksima» k. c.); sed ne parolante jam pri la malbonsoneco, malklaraĵoj, k.t.p., kiuj tiam naskiĝus, kaj supozante, ke eĉ la lingvo mem nenion de tio suferus, ni forte dubas, ĉu iu serioze konsilus enkonduki tian grandan rompadon en nian aferon … sen ia eĉ la plej malgranda kaŭzo! Sen ia eĉ la plej malgranda kaŭzo: ĉar ni serĉis kaj serĉis kaj ne povis trovi en la konstanta antaŭlasta akcento ian eĉ la plej malgrandan maloportunecon por la memoro, nek por la buŝo, nek por la orelo. Kontraŭ nia regulo ekzistas absolute nenio, ekster la tute sensignifa motivo, ke la lingvo X aŭ la lingvo Y tion ĉi ne havas.

Sed eble kontraŭ nia regulo ekzistas io tio, kion oni per vortoj esprimi ne povas, sed kion oni neklare sentas, kiel ian vokon de naturo? Ni aŭskultu, kion diras sinjoro de W.: li ne vidas kaj ne montras ian faktan cirkonstancon kontraŭ la akcento en nia lingvo; sed rimarkinte, ke la naturaj lingvoj oferas la sonon kaj formon de la vortoj, por nur konservi la unuatempan akcenton, li vidas en tio ĉi naturan leĝon kaj konsilas al ni sekvi tiun ĉi leĝon, por ke nia lingvo ne estu kontraŭnatura. Je l’ unua rigardo povas efektive ŝajni, ke ni pekas kontraŭ la natura leĝo; sed ni rigardu pli atente, en kio konsistas tiu ĉi «leĝo», kaj kia puno atendas la rompanton de ĝi. Malsupre ni montros, ke tio, kion oni prenis por natura leĝo de ĉiuj lingvoj, estas nur okaza apartenaĵo de kelkaj lingvoj; sed ni supozu por momento, ke tio ĉi efektive estas leĝo, kiu ekzistas en ĉiuj lingvoj; kio do sekvas de ĝi? Se ia regulo efektive ekzistas en ĉiuj lingvoj kaj ni ne komprenas la kaŭzon kaj la celon de tiu ĉi regulo, kio do devigas nin ankaŭ blinde akcepti tiun ĉi regulon, se ĝi estas por ni maloportuna? ĉiuj riveroj en la mondo havas fluon tre kurban kaj tre neregulan; sed se iu, kun instrumentoj en la mano, arte fosante kanalon, volus sekvi tiun ĉi «leĝon naturan», — ĉu vi laŭdus lin, aŭ ĉu vi eĉ iom povus lin pravigi? ĉiuj lingvoj naturaj havas grandan amason da malregulaĵoj kaj malfacilaĵoj, — ĉu ni ankaŭ devas sekvi tiun ĉi «leĝon naturan» kaj intence fari nian lingvon malregula kaj malfacila?

Eĉ se ni tute ne scius la esencon de la akcento, eĉ tiam estus la plej nature, se anstataŭ tro filozofie fosi en teorioj ni dirus al ni praktike: la ceteraj lingvoj havas akcenton malregulan kaj malfacilan, kiun ili jam ŝangi ne povas; ni havas ankoraŭ liberan elekton kaj povas sen la plej malgranda malutilo havi akcenton facilan kaj regulan; sekve ni devas elekti la lastan, tute ne rompante al ni la kapon, pro kia kaŭzo la lingvoj kreitaj blinde tiun ĉi oportunaĵon ne havas; ĉar estus ridinde imiti kun malutilo al ni mem iajn misteraĵojn, se ni ne komprenas ilian sencon kaj celon. Sed se ni rigardos pli profunde, ni baldaŭ vidos, ke la «leĝo de la akcento» eĉ ne estas ia misteraĵo, kaj tio, en kio ni serĉis ian leĝon naturan, estas simpla okazaĵo, kiu kun la esenco kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan. La lingvo de ĉiu nacio kreiĝis tiam, kiam la nacio ne sciis ankoraŭ skribi kaj la lingvo transiradis de unu homo al alia nur per la orelo; la orelo de Johano aŭ Petro ofte ne bone aŭdadis, la memoro senkontrola ne bone tenadis, kaj tiel la vortoj renversiĝadis kaj akceptadis diversajn sovaĝajn formojn; kontroli la vortojn per skribado oni ne povis, kaj tial la plej puraj kaj senŝanĝaj restis nur tiuj silaboj, kiujn oni bone aŭdis, t. e. la silaboj akcentitaj. Jen estas la tuta mistera kaŭzo, kial la silaboj akcentitaj ofte restadis senŝanĝaj, dum la tuta cetera parto de l’ vorto ŝanĝiĝadis el simpla senhelpa neceseco kaj ne el ia lingva leĝeco. De la momento, kiam ia popolo ricevas skriban literaturon, ni jam tian blindan lingvan akrobataĵon ne renkontas. Sed se ni, havantaj literaturon skriban pli frue ol literaturon buŝan kaj orelan, sciantaj skribi kaj legi kaj povantaj gardi la lingvon de blinda malbonorela renversiĝado, volus intence fari la erarojn, kiujn niaj neinstruitaj antaŭuloj faris el blinda neceseco, — ni estus similaj je tiu naivulo, kiu, havante du bonajn okulojn, intence falis super ŝtono kaj vundis al si la kapon … ĉar li vidis, ke antaŭ li multaj blinduloj falis super tiu ĉi ŝtono, kaj li pensis, ke oni tiel necese devas fari!

Sekve se ni eĉ en nenia blinde kreita lingvo trovus la trans- portadon de l’ akcento de unuatempa silabo sur silabon alian pro konstanteco de l’ akcento, tio ĉi neniel devus nin deteni de enkonduki tiun ĉi oportunaĵon en nian artan kaj konscie kreitan lingvon, tiel same kiel la malregula konjugado en ĉiuj lingvoj ne sole ne devigas, sed ankaŭ tute ne pravigas nin en- konduki intence malregulan konjugadon en nian lingvon. Sed por forigi ĉiujn dubojn de la personoj, kiuj, ne konfidante al tio, kion la praktiko al ili montras, teorie timas, ke eble … eble … oni ne scias … oni ne vidis ekzemplojn k.t.p. — ni fine montros ankoraŭ, ke la transportado de l’ akcento de unu silabo sur alian ne estas eĉ ia ennovaĵo de nia flanko, sed ĝi ekzistas jam en la lingvoj naturaj, kvankam tiuj ĉi tute ne bezonis zorgi pri facileco Apartajn ekzemplojn vi trovos sur ĉiu paŝo en ĉiu lingvo; sed, por ne malproksime foriri de nia lando, ni bezonas nur kompari la lingvojn rusan kaj polan, kaj ni vidos, ke tute tio sama, kion ni faris en nia lingvo, estis jam antaŭe farita de la naturo mem en la natura lingvo pola. De neniu kaj de nenio devigata, la lingvo pola akceptis konstantan akcenton sur la antaŭlasta silabo, kvankam en aliaj slavaj lingvoj en tiuj ĉi vortoj la akcento estas alia; kaj tion ĉi la lingvo pola faris tute sen ia mallongigado de vortoj, sen ia forĵetado de silaboj k. t. p, sed ĝi simple senceremonie transportis la akcenton de unu silabo sur alian; sen ia filozofado ĝi metis la akcenton de ĉiu vorto sur la silabon antaŭlastan, tute ne demandante, ĉu tiu silabo estas tia aŭ alia kaj ĉu ĝi havas la forton por porti sur si la akcenton, kaj tute ne timante, ke oni diros, ke ĝi estas kontraŭnatura. Kaj tion ĉi la lingvo faris ne sole kun la fremdaj, arte enportitaj vortoj (kiel ekzemple «adwokat», «inzynier», «telegraf», «spirytus», «manuskript», «papier», «tytulu», «artikulu» k.t.p.) sed ankaŭ en ĉiuj senescepte vortoj pure slavaj (ekzemple la rusaj «malenki», «vojna», «okno», «ĉelovjek», «ulica» k. c. k. c. k c en la tuta lingvo — estas en la lingvo pola «malenki», «wojna», «okno», czlowiek», «ulica», k. c. k. c. k. c.) — jam ne apartaj disĵetitaj ekzemploj, sed miloj kaj dekoj da miloj — tuta lingvo! (Se en la tuta lingvo vi en kelkaj tre mulmultaj vortoj trovas deflankiĝon de tiu ĉi regulo, vi facile rimarkos, ke tiun ĉi deflankiĝon faris ne la popolo, sed la instruituloj, tute sen ia kaŭzo kaj bezono kaj kontraŭ la spirito de la lingvo) .

Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lingvo lernota estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula neniu dubos; se ni povas ĝin fari, ni devas ĝin fari, se eĉ neniu el la blinde kreitaj lingvoj ĝin farus. Se ni al tio ĉi vidas, ke lingvo natura, kiu ja tute ne bezonis zorgi pri facileco, faris tion saman el simpla kaprico kaj tute ne suferas de tio, — tiom pli ni jam ne povas dubi, ke en lingvo arta, por kiu facileco estas tre grava, oni devis sen ia eĉ minuta ŝanceliĝo akcepti la akcenton konstantan, eĉ se la demando estus levita antaŭ la kreiĝo de la lingvo. Sed se nun, kiam la lingvo estas jam kreita kaj uzata, ni volus fari en ĝi grandan rompadon por… sen ia kaŭzo kaj celo… doni al ĝi maloportunaĵon anstataŭ oportunaĵo — tio ĉi estus jam facilanimeco nepardonebla!

El diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu — la ŝajne plej bonan, kaj ni montris, ke tio, kio en la teorio ŝajnas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas nenian signifon. El la diritaĵo ni faras la konkludon : proponante aŭ enkondukante (private) ian ŝanĝon en nia lingvo, neniam gvidu vin per konsideradoj teoriaj, kiel ajn belaj ili ŝajnas, sed ĉiam demandu vin, kian praktikan signifon la ŝanĝo havus. Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel multe parolis, ĉar tiu ĉi kategorio da proponoj apartenas al la plej danĝeraj : en tia afero, kiel la nia, la homoj plej volonte akceptas proponojn, kiuj havas fizionomion instruitan, kaj se oni parolas al la homoj en instruita formo kaj en la nomo de leĝoj sciencaj, tiam el 100 personoj 99 ĝin blinde aprobas kaj nur unu demandas sin : « tre bele, sed kian signifon ĝi havas por nia lingvo? »

La Esperantisto, 1891, p. 50.


————————