Lingvaj Respondoj (1925)/Prepozicioj

El Vikifontaro

«Krom» kaj «ekster» En la plena vortaro ni donis la vorton «krom»; sed poste, vidante ke kelkaj amikoj per la vorto «ekster», kiu ekzistas en la malgranda fundamenta vortareto, kvankam sub iom alia senca nuanco, tute bone esprimas ankaŭ la sencon de «krom», ni komencis ankaŭ uzadi tiun ĉi vorton en la senco de «krom».

La Esperantisto, 1891, p. 7

Pri la vorto «krom» La prepozicio «krom» antaŭ iu vorto signifas, ke tiu vorto staras ekster la temo de nia parolado, ke ni rigardas ĝin kiel ion apartan; tial ĝi povas havi egale bone la sencon de escepto kaj la sencon de aldono, depende de la cirkonstancoj, en kiuj ĝi estas uzata. «Krom» per si mem esprimas nek escepton, nek aldonon, ĝi esprimas nur apartigon; sed ĉu tiu apartigo estas farata por ion forigi, aŭ kontraŭe, por ĝin pli akcenti, tion montras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras: «tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro», ĉiu komprenas, ke mi apartigas Petron, por montri, ke li ne estis inter la «ĉiuj»; sed kiam mi diras: «krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj», oni facile komprenas, ke ĉi tie mi apartigis Petron nur tial, ke pri li ni jam parolis, aŭ pri li oni jam scias, ke li tie estis, aŭ ke li tie devis esti. Kompreneble, la vorto «krom» povas iufoje kaŭzi neprecizecon aŭ malkompreniĝon; sed en tiaj okazoj ni devas eviti la vorton «krom» kaj uzi anstataŭ ĝi la pli precizajn esprimojn «esceptinte» aŭ «ne sole, sed ankaŭ».

Respondo 32, La Revuo, 1908, Majo

Pri «al» anstataŭ akuzativo En tre multaj okazoj la prepozicio «al» povas tre bone esti uzata, por esprimi direkton; tamen ne en ĉiuj okazoj oni povas tion fari. Anstataŭ «mi veturas Londonon» oni povas tre bone diri «mi veturas al Londono»; sed se anstataŭ la frazo «la muso kuris sub la liton» ni dirus «al sub la lito», la senco de la frazo iom ŝanĝiĝus. «Al» ordinare montras nur la celadon, la vojon al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si ankaŭ la ideon de atingo de la celo; sekve la frazo «la muso kuris al sub la lito» montrus, ke la muso kuris en la direkto al sub la lito, sed pro ia kaŭzo ĝi ne atingis la lokon sub la lito, aŭ almenaŭ ni ne vidis tiun atingon. Tamen mi ripetas, ke en la plimulto da okazoj la diferenco inter «al» kaj akuzativo estas tiel malgranda, ke mi volis siatempe eĉ proponi komunan regulon, ke anstataŭ akuzativo de direkto oni povas ĉiam uzi la prepozicion «al» kun nominativo. La personoj, por kiuj la akuzativo de direkto prezentas ian malfacilaĵon, povas eĉ nun sen ia peko kontraŭ la gramatiko uzi en tiaj okazoj la prepozicion «al». Se ekzemple anstataŭ «venu ĉi tien» vi diros «venu al ĉi tie», oni povos diri, ke via stilo estas ne tute klasika, sed oni ne povos diri, ke vi faris gramatikan eraron.

Respondo 36, La Revuo, 1908, Majo

Pri la prepozicio «da» La esprimo «dum la frua parto da la jaro» ŝajnas al mi nebona; mi preferas «de la jaro», ĉar en la dirita frazo la vorto «parto» signifas ne mezuron, sed nur limigitan apartaĵon. Tiel ekzemple «monato» estas parto da tempo, ĉar ĝi esprimas simple mezuron, sed «Januaro» estas parto de jaro, ĉar ĝi esprimas ne mezuron, sed difinitan limigitan apartaĵon; «kvaronjaro» (= mezuro) estas parto da jaro, sed «printempo» (= speciale montrita parto) estas parto de jaro. Oni devas memori, ke «parto», «peco» k.t.p. havas la sencon de mezuro ofte, sed ne ĉiam. Dum la vorto «da» (kiu enhavas kaŝite la sencon de «ia») montras, ke ni parolas pri kvanto da ia aĵo, sed ne pri ĝia individueco (ekzemple peco da viando = peco da ia viando), la artikolo «la» montras, ke ni parolas pri objekto individue difinita (aŭ pri ĉiuj objektoj de la sama speco), de kiu ni prenas parton (ekzemple «peco de la viando, kiun mi havas antaŭ mi»); tial ni povas diri, ke, kvankam teorie la kombinado de «da» kun «la» ne estas malpermesata, sed en la praktiko tia kombinado estas uzebla nur en tre maloftaj okazoj, tiel malofte, ke ni eĉ povas simple konsili, ke oni neniam uzu «da» antaŭ «la» (krom la okazoj, en kiuj la senco tion ĉi nepre kaj tute sendube postulas).

Respondo 16, La Revuo, 1907, Junio Pri «de» post participoj pasivaj Post pasivaj participoj la prepozicio «de» ĉiam montras nur la aganton; ekzemple, en la frazo «la libro estas legata de Adolfo» la prepozicio «de» montras, ke Adolfo estas la aganto, kiu legas. Uzi post pasiva participo simplan prepozicion «de» en ia alia senco ni devas ĉiam eviti. Ekzemple, anstataŭ la frazo: «lia propra poŝhorloĝo estis ŝtelita de la hoko, sur kiu li ordinare pendigis ĝin» estus pli bone diri «for de la hoko …». Anstataŭ «ŝi trovigis ŝirmata for de liaj entreprenoj» mi konsilus diri «kontraŭ liaj entreprenoj».

Respondo 34, La Revuo, 1908, Majo

Pri «per» post pasivo La prepozicion «per» post pasivo ni povas uzi nur en tia okazo, se ĝi troviĝas antaŭ vorto, kiu esprimas ne la aganton mem, sed rimedon, uzitan de iu alia aganto; ekzemple: «la letero estas skribita per blua inko» (ne «blua inko skribis la leteron», sed «iu persono skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon kiel rimedon»); sed la esprimo «la tero estas kovrita per neĝo» ne estas bona, ĉar ĉi tie ne iu kovris la teron per neĝo, sed la neĝo mem kovris la teron; sekve la neĝo mem estas la aginto, kaj ĝi devas havi antaŭ si la prepozicion «de». La prepozicio «de» post pasivo ĉiam montras, ke se ni aliformigus la pasivan frazon en aktivan, la vorto, kiu havas antaŭ si la diritan prepozicion, fariĝus subjekto de la frazo.

Respondo 41 b, La Revuo, 1908, Majo Pri la vorto «po». La vorto «po» antaŭ iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu mezuro rilatas ne al ĉiuj personoj aŭ objektoj kune, sed al ĉiu aparte; ekzemple: ili ricevis po kvin pomoj = ne ĉiuj kune ricevis 5, sed ĉiu el ili aparte ricevis kvin pomojn; la drapo kostas po 2 spesmiloj por metro = ĉiu metro (ne la tuta drapo) kostas 2 spesmilojn; ili vendas pogrande = ĉiu aparta porcio, kiun ili vendas, estas granda (t. e. ili vendas nur grandajn porciojn). Oni ne povas diri «je 80 centimoj po funto» aŭ «30 mejlojn po horo», sed oni devas diri «po 80 centimoj por (ĉiu) funto», «po 30 mejloj en horo».

Respondo 42, La Revuo, 1908, Aŭgusto

Pri prepozicio antaŭ infinitivo Ĉiu prepozicio, laŭ sia logika esenco, povas esti uzata nur antaŭ substantivo. Sekve se antaŭ vorto, kiu havas verban sencon, ni deziras uzi prepozicion, ni devas doni al tiu verbo senca vorto la formon de substantivo; ekzemple: anstataŭ «kun saluti», «sen respondi» ni devas diri «kun saluto», «sen respondo». Se la vortoj «por» kaj «anstataŭ» estas uzataj kun la infinitivo, ili tute ne prezentas ian escepton, sed la kaŭzo de tia uzado estas alia, nome: la vortoj «por» kaj «anstataŭ», uzataj antaŭ infinitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaŭ de konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo apud ili estas ne ebla; ekzemple, en la frazo «anstataŭ stari li sidas» ni ne povas anstataŭigi la formon «stari» per «staro», dum ĉe ĉiu alia prepozicio pura ni ĉiam povas uzi la verbosencan vorton en formo de substantivo (ekzemple, «sen ia diro» anstataŭ «sen ion diri»).

Respondo 37 a, La Revuo, 1908, Majo