Lingvaj Respondoj (1925)/Pri diversaj demandoj

El Vikifontaro

Pri propaganda artikolo La zorge ellaborita granda artikolo «Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia» (presita en la «Fundamenta Krestomatio» paĝo 268) estas verkita ne de S-ro L. de Beaufront, sed de alia persono, kiu deziras resti anonima. S-ro de Beaufront nur legis eltiron el tiu ĉi artikolo, (tradukitan de li en lingvon francan) en la kongreso de l’ «Association Franĉaise pour l’Avancement des Sciences» en 1900. Li diris tion ĉi ankaŭ siatempe en la gazeto «L’Espérantiste», kiam li represis tie diversajn partojn de tiu artikolo. Sekve se vi diras, ke al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum ĉiuj aliaj ĝistiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki, — vi ŝuldas vian konverton al la dirita persono anonima. Atentan le- gadon de tiu artikolo ni varmege rekomendas al ĉiu Esperantisto, kiu havas iajn dubojn pri la certa estonteco de nia afero aŭ kiu timas iajn venontajn konkurantojn de Esperanto.

Respondo 5, La Revuo, 1906, Decembro

Pri la lingvaj demandoj en «La Revuo» La anonco de «La Revuo», ke «D-ro L. L. Zamenhof sola povas verki artikolojn pri la lingvo», tute malĝuste naskis ĉe kelkaj legantoj la opinion, ke mi aŭ la redakcio de «La Revuo» volas malpermesi al iu la paroladon pri diversaj demandoj tuŝantaj la lingvon! Nek mi, nek «La Revuo» havis iam tian intencon. Se la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn, venantajn nur de mi, tio ĉi estas privata afero de la redakcio, kaj ĝi faris tiun ĉi decidon ne laŭ interkonsento kun mi, sed simple laŭ sia propra deziro (kredeble por eviti polemikon kaj disputojn, aŭ eble por eviti konfuzon kaj malĝustajn lingvajn regulojn, kiujn ofte alportas artikoloj, verkitaj de ne sufiĉe spertaj aŭtoroj).

Respondo 9, La Revuo, 1907, Februaro

Pri miaj respondoj Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj. Respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi petas, ke ĉiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj, volu sendi sian demandon ne al mi, sed al la redakcio de «La Revuo». La redakcio elektos tiujn demandojn, kiujn ĝi opinios pli interesaj, kaj sendos ilin al mi, kaj tiam mi en iu el la venontaj numeroj respondos ilin en «La Revuo».

Respondo 10, La Revuo, 1907, Februaro