Lingvaj Respondoj (1925)/Rilataj pronomoj

El Vikifontaro
(412-575) Rilataj pronomoj.
Kiu, tiu, kia, tia.

La diferenco inter kiu, tiu k. c. kaj kia, tia k. c. estas sekvanta : la formoj kun u estas puraj pronomoj kaj la formoj kun a estas pronomaj adjektivoj signifantaj econ. Kia = kian econ havanta k. c. Al la vorto kiu vi povas respondi per substantivo, dum al la vorto kia vi devas respondi per adjektivo. Ekzemple : je la demando « kiu domo » vi respondas : tiu domo, tiu ĉi domo, la domo de la patro k. c.; sed je la demando « kia domo » vi respondas : tia domo, tia domo kiel mia, alta domo, longa domo, bela domo k. c.

La Esperantisto, 1891, p. 15.


————————