Lingvaj Respondoj (1927)/Adverboj. Adverbaj formoj
«Ambaŭ» signifas: «ĉiuj du», t. e. ĝi estas uzata anstataŭ «ĉiuj», kiam ni parolas nur pri du personoj aŭ objektoj. Tial la konjunkcian uzadon de «ambaŭ» en la frazo «ni loĝas en Londono ambaŭ en somero kaj en vintro» mi trovas tute ne aprobinda (estas konsilinde diri: «kiel en somero, tiel ankaŭ en vintro», aŭ «ne nur en somero, sed ankaŭ en vintro»). Kvankam mi ofte uzis la formon «la ambaŭ», tamen mi opinias nun, ke pli logike estas uzi la vorton «ambaŭ» sen artikolo.
La formoj «multe da laboro» kaj «multa laboro» estas egale bonaj. Egale bonaj ankaŭ estas la esprimoj «mi konas tiom homojn» kaj «mi konas tiom da homoj», sed ne bone estus diri «mi konas tiom da homojn», ĉar en la lasta esprimo la formo «homoj» dependas ne de la vorto «konas», sed de la prepozicio «da», kiu ne postulas la akuzativon.
Estas diferenco inter «multaj homoj» kaj «multe da homoj»: «multaj homoj» = diversaj homoj (ĉiu aparte); «multe da homoj» = granda nombro da homoj (kune).
Por tre multaj okazoj ambaŭ esprimoj ŝajnas al mi egale bonaj, kaj mi tute ne vidas ian kaŭzon, kiu devigus nin diri: uzu nur la unuan aŭ nur la duan esprimon. Kial senbezone forpreni de ni la liberecon en tiuj okazoj, kiam ĝi prezentas nenian maloportunaĵon? Tamen ne ĉiam ambaŭ esprimoj povas reciproke anstataŭi unu la alian. Ekzemple anstataŭ «ne parolu plu» ni ne povas diri «jam ne parolu». Doni tute precizan klarigon de tiaj nedifineblaj vortoj, kiel «jam» aŭ «plu» estas tre malfacile, kaj oni facile povus erari; tial mi limigas min nur per tio, ke mi donos klarigon proksimuman, ne garantiante, ke mia klarigo taŭgos por ĉiuj okazoj. «Jam» laŭ mia opinio efektive enhavas en si la ideon de ŝanĝo de stato, kiel montris «The British Esperantist»; «plu» enhavas la ideon de daŭrado. «Jam ne» povas rilati ankaŭ al io, kio antaŭe ne ekzistis, sed estis nur intencata aŭ esperata, — «ne plu» rilatas al io, kio ekzistis jam antaŭe. Ekzemple, se mi eĉ neniam vizitis vin, sed nur intencis tion fari, mi povas diri «mi jam ne vizitos vin» (se mi ŝanĝis mian intencon), sed «mi vin ne vizitos plu» mi povas diri nur en tia okazo, se mi jam antaŭe vizitadis vin. La esprimon «ne jam» (kiu signifas ion tute alian ol «jam ne») mi tute ne konsilas uzi, ĉar ĝi povus kaŭzi malkompreniĝon; anstataŭ ĝi mi konsilas uzi «ankoraŭ ne». — Diri «pli» anstataŭ «plu» oni povas tre ofte, sed ne ĉiam. «Pli» = pli multe, «plu» = daŭre, pli malproksimen; «pli» signifas kvanton, multecon, — «plu» signifas daŭradon (en loko aŭ tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi unu esprimon anstataŭ la dua, ĉar tiam ilia senco fariĝas preskaŭ la sama; sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto aŭ pri daŭrado (aŭ malproksimiĝado), tiam ni ne povas intermiksi la ambaŭ vortojn.