Lingvaj Respondoj (1927)/Alfabeto
La uzado de ch k.t.p. anstataŭ ĉ k.t.p. estas enkondukita nur
por la presejoj, kiuj ne havas ankoraŭ literojn kun signetoj, sed
en skribado mi konsilas al vi ĉiam uzi pli bone ĉ anstataŭ ch, ĉar
la uzado de unu litero por unu sono estas multe pli logika ol la
uzado de du literoj. Vi diras, ke la signetoj superliteraj estas
maloportunaj en la skribado; sed la alfabeto pure latina havas ja
ankaŭ kelkajn literojn kun signetoj superliniaj (i, j, t), kaj la plej
granda parto de la lingvoj kiuj uzas la alfabeton latinan havas
ankoraŭ amason da aliaj literoj kun signetoj superliniaj kaj
subliniaj. Certe ia akademio aŭ kongreso penos iam elpensi pli
oportunajn skribajn formojn por kelkaj literoj (ĉar ne sole la literoj
kun signetoj sed ankaŭ multaj aliaj literoj havas formon tre
maloportunan); sed tio ĉi estas jam tute alia demando, kiu la
lingvon mem tute ne tuŝas: ĝi estas ne demando de lingvo, sed
nur demando de oportuneco de la skribado.
Multaj plendas, ke la skribado per ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, kaj ŭ estas por
ili neoportuna kaj malhelpas ilin ankaŭ en la presado de verketoj
en iliaj lokoj, kie la presejoj ne havas la literojn kun signetoj. Ni
ripetas tial tion, kio estis jam dirita en la «Aldono al la Dua
Libro»: anstataŭ la signeto superlitera oni povas kuraĝe uzadi
la literon h kaj anstataŭ ŭ — simplan u.
Sinjoro F.-V. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la
signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ h — apostrofon
returnitan post la litero; ekzemple «ac‘eti» anstataŭ «aĉeti» aŭ
«acheti». De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi
tiun ĉi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata
verko la signifon de tiu ĉi returnita apostrofo.
Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion (h anstataŭ
signeto superlitera). La fina leĝo por nia ortografio estos:
«por unu sono unu litero»; kaj kiam ni nur povos, ni ĉiam uzados ĉ
anstataŭ ch (povas nur esti, ke iom poste, por pli oportunigi la
skribadon, ni donos al tiu ĉi litero pli simplan formon). La skribado
de unu sono per du literoj estas tute ne logika kaj neniam
povus esti aprobata; sed ni ĝin uzas nur kiel necesan unuatempan
rimedon por doni al ĉiuj presejoj kaj al la telegrafo la eblon labori
jam nun en nia lingvo. Sed kiam iom post iom la plej granda parto
de la presejoj kaj telegrafejoj proviziĝos je nia alfabeto, tiam la
uzado de superflua h estos absolute ĉesigita. Ne la ĉ estas transira
ŝtupo al ch, sed en la ch ni proponis transiran ŝtupon al ĉ, kiam ni
vidis, ke la absoluta enkonduko de ĉ estas ankoraŭ teĥnike ne
oportuna. Tute vere vi diras, ke la presejoj kaj telegrafoj devas
sin konformigi al la lingvo, kiun ili uzas, kaj ne la lingvo al ili;
sed nia lingvo estas ankoraŭ juna kaj nepotenca kaj devas sin
fleksi, se ĝi ne volas perei. Ne estas ankoraŭ tempo diri fiere al
ĉiuj presistoj: «Se vi ne volas vin konformigi al ni, ni vin ne
bezonas»! La unuatempa permeso presi per h estas necesa rimedo por ne fari ofte la presadon de ia verko tute ne ebla aŭ tro multekosta;
sed kiu nur havas la eblon presi per signetoj superliteraj,
tiu ĉiam devas ĝin fari.
La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta
maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo,
mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.
La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi «h»
anstataŭ supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio
ankaŭ estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas
protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataŭ
per literoj ordinaraj, aŭ per literoj presaj anstataŭ skribaj, tiel
same ankaŭ neniu povas protesti, se vi skribos per «h» anstataŭ
supersignoj. Sed la demando estas, ĉu viaj korespondantoj estos
kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron
kun «h» anstataŭ la pli simpla kun supersignoj. Tio ĉi sekve estas
ne demando de permeso aŭ malpermeso, sed simple demando de
gusto. Sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en «ĉ» kaj
«ŝ», vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en «ĵ», «ĥ» kaj «ĝ»,
ĉar ĉiu el la ambaŭ skribmanieroj aparte estas permesita en nia
lingvo, sed uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo
kaj kondukus al ĥaoso. — Se vi volas skribi per «h» anstataŭ
supersignoj, vi povas tion fari, ne bezonante demandi ies permeson;
sed se vi volas uzi skribmanieron miksitan, aŭ — tiom pli — se vi
volas uzi sisteme la tute novajn literojn «y» kaj «w», anstataŭ
«j» kaj «ŭ» (mi ne parolas pri specialaj teknikaj okazoj, kiam
tio eble estas necesa) vi devas — se vi deziras esti lojala Esperantisto kaj ne enkonduki anarĥion en nian aferon — akiri por tio la
permeson de la «Lingva Komitato». Formulu klare vian deziron
kaj prezentu ĝin al la voĉdonado de la Lingva Komitato, kaj se
via propono estos akceptita per plimulto da voĉoj, ĝi fariĝos
permeso oficiala. Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva
Komitato devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi
trovas tute sendanĝera, efektive grava kaj sendube utila; tial se la
Komitato malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al ĝia
decido kaj ne agu simile al tiuj personoj, kiuj, ne ricevinte
aprobon de la Komitato, krias, ke la Komitato nenion taŭgas, ke
ĝi ne estas aŭtoritata, ke ĝi nenion faras, k.t.p. — Principe la
Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion
ĝi trovos necesa; mi neniam prezentos ian malhelpon, kaj ĉiun
mature pripensitan kaj orde voĉdonitan decidon de la Komitato
mi akceptos sendispute. Sed mi opinias, ke la vera celo de la
Lingva Komitato tute ne konsistas en ia facilanima eksperimentado
sen grava neceseco; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj
«plibonigoj» kaj ju pli ni simple propagandos kaj riĉigos la
lingvon, des pli bone estos.