Lingvaj Respondoj (1927)/Kompleta teksto

El Vikifontaro
(p. 5-90)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
ANTAŬPAROLO

Jam de la unua tempo de la lingvo Esperanto la Esperantistoj ofte petis de Dro L. L. Zamenhof klarigojn pri diversaj lingvaj demandoj, kaj ĉiam la kreinto de nia lingvo plej afable donis tiujn klarigojn publike.

Dum tri periodoj aperis lingvaj respondoj : unue, en la jam ne riceveblaj numeroj de La Esperantisto (1889-1893), due en La Revuo (1906-1908), kaj trie en la Oficiala Gazeto (1911-1912). Kelkaj respondoj aperis ankaŭ de tempo al tempo en aliaj gazetoj kaj en libroj.

La lingvaj respondoj el la unua periodo estas represitaj en la Oficiala Gazeto (1911-1912), kaj poste, kun tiuj de la tria periodo, en aparta volumo sub la titolo Lingvaj Respondoj (nova serio), Esperantista Centra Oficejo, 1913; la lingvaj respondoj el la dua periodo estas represitaj en aparta volumo : Lingvaj Respondoj aperintaj en La Revuo, Hachette, 1910.

Ambaŭ volumoj estas jam elvenditaj, kaj tial ni decidis publikigi en unu volumo plenan kolekton de tiuj respondoj, kaj tiuj aliloke aperintaj (el kiuj la plimulto estas verkitaj de Dro Zamenhof mem, kaj la ceteraj de aliaj personoj, al kiuj Dro Zamenhof donis la koncernajn informojn).

Ni klasifikis ilin laŭ la principoj de la Decimala Klasifiko[1] , kaj sub ĉiu respondo ni donis montron pri ĝia deveno,

La jena volumo estas do kolekto de ĉiuj lingvaj respondoj de Dro Zamenhof, metode klasifikitaj.

Fine, ni opinias, ke ni kontentigos multajn Esperantistojn, represante la esperantan tradukon de la historia ruslingva letero de nia Majstro al nia malnova samideano N. Borovko «Pri la deveno de Esperanto», kvankam ĝi estas nur traduko.

Ni devas esprimi grandan dankon al Sro William Bailey, kiu zorge korektis ne sole la erarojn de ĉi tiu libro, sed ankaŭ, post komparo kun la originaloj mem, la erarojn, kiuj troviĝas en la volumoj jam eldonitaj.

La Esperantista Centra Librejo
ANTAŬPAROLO AL LA LINGVAJ RESPONDOJ
aperintaj en « la revuo » (1910)
————————


Komencante de Decembro 1906, mi, per La Revuo, de tempo al tempo donadis al diversaj demandantoj respondojn pri diversaj lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke multaj personoj vidas en miaj Respondoj kvazaŭ ian « oficialan decidon » pri tiu aŭ alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi ĉesis publikigi la Respondojn. Tamen ĉar certa nombro de miaj Respondoj jam estas publikigita kaj ĉar oni eble povus trovi en ili ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili estos reeldonitaj kune en formo de aparta broŝuro, kun aldono de la Alfabeta Registro, afable pretigita de Sro Richard Sharpe [2].

Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato.

Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli da decidoj. En lingvaj demandoj ĉiu superflua « decido » katenas, kaj ni devas esti kun ĝi tre singardaj; « decidojn » oni devas fari nur en okazoj de efektiva kaj senduba neceseco!

L. L. Zamenhof.
Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/11 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/12 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/13 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/14 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/15 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/16 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/17 en nia nuna konstanta akcento ne trovos eĉ la plej malgrandan maloportunaĵon, se vi eĉ serĉos tutan vivon! Kial do, oni povas demandi, propono tiel senfundamenta povis plaĉi al kelkaj el niaj amikoj? La respondo estas tre simpla : la propono tuŝis kordon konatan de ni ĉiuj sed de ni mem ĝis hodiaŭ ne rimarkitan; kaj se homo ekaŭdas ion konatan, li ofte kontraŭvole, sen konscio kaj sen analizo, ekkrias : « Jes, jes, bone! »

Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj ŝajne parolas por la propono. La konato de sinjoro R. ne volis lerni nian lingvon, ĉar kutiminte je la elparolado de la latina « proximus », « animus », li ne povis akcepti la vortojn « proksima », « animo ». Sed ne malfacile estas vidi la tutan sensignifecon de tiu ĉi motivo. Ĉu la latina vorto « maximus » estas motivo kontraŭ la franca vorto « maxime »? Ĉu la simpla fakto, ke ia vorto havas ian difinitan formon en unu lingvo, prezentas ian eĉ plej malgrandan kaŭzon, por ke tiu ĉi vorto en alia lingvo ne havu alian formon? Se hodiaŭ iu postulas, ke anstataŭ « facila », ni diru « facila », li morgaŭ kun tia sama rajto postulos, ke anstataŭ « facila » ni diru « facilis », ĉar la formo « facila » al lia orelo estas fremda ! Kaj kun tia sama rajlo oni postmorgaŭ postulos, ke ni al ĉiuj vorloj en nia lingvo donu tiujn formojn, kiujn oni trovas en la lingvo ekzemple latina, l. e. ke ni tute detruu la lingvon internacian kaj anstataŭigu ĝin per ia alia jam ekzistanta lingvo, ĉar... (nenia alia kaŭzo)... la formoj de tiu aŭ alia lingvo al sinjoro X. aŭ Y. estas konataj kaj la formoj de nia lingvo al li ne estas ankoraŭ konataj ! Ĉiu lingvo havas siajn leĝojn, kaj se la leĝoj per si mem estas bonaj, estus ridinde deziri ilin ŝanĝi nur tial, ke alia lingvo havas aliajn leĝojn. Ĉu ni povas diri, ke la germana vorto « Geographie » estas malbona kaj tranĉas la orelon, ĉar la Rusoj elparolas tiun ĉi saman vorton « geografia »? Alla konato de sinjoro R. la vorto « proksima » en la unua momento malplaĉis, ĉar li alvenis al tiu ĉi sama vorto de nia lingvo kun kutimoj latinaj; ĉio dependas de la kutimo, kaj Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/19 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/20 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/21 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/22 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/23 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/24 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/25 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/26 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/27 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/28 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/29 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/30 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/31 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/32 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/33 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/34 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/35 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/36 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/37 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/38 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/39 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/40 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/41 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/42 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/43 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/44 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/45 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/46 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/47 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/48 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/49 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/50 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/51 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/52 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/53 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/54 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/55 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/56 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/57 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/58 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/59 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/60 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/61 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/62 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/63 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/64 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/65 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/66 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/67 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/68 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/69 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/70 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/71 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/72 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/73 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/74 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/75 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/76 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/77 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/78 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/79 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/80 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/81 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/82 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/83 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/84 Paĝo:Zamenhof L. L. - Lingvaj Respondoj, 1927.pdf/85 tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. Oni edukadis min kiel idealiston ; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas : ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, Hebreoj k. t. p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi « doloro pro la mondo » ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la « grandaĝaj » posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos ĉi tiun malbonon.

lom post iom mi konvinkigis, kompreneble, ke ĉio ne fariĝas tiel facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉiu okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo internacia povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj, Kiam el la Bjelostoka reala lernejo (tiam ĝi estis ankorati gimnazio) mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de la lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj ĉi lingvoj por komuna uzado, Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo. Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn k. t. p. Sed homa lingvo kun sia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun siaj centoj da miloj da vorloj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tiel artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi : « for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj », — kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.

Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en la infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ. kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi la lingvon anglan, la simpleco de la gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝadi min al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ne lasadis min trankvila,

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio , mi okaze lurnis la atenton al la surskribo « Ŝvejcarskaja » (Drinkejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo « Konditorskaja » (Sukeraĵejo). Tiu ĉi « skaja » ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.

« La problemo estas solvita! » diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe laboradi en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis komparadi vortojn, serĉadi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn, kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegan per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure « radikaj » (ekz. « patrino », « mallarĝa », « tranĉilo » k. t. p.) povas esti facile transformitaj en vortojn « formitajn » kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam laboradi regule, kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.

Tie ĉi mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaŭ por la vortoj kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur « konsentos », ke ĝi esprimas la donitan ideon, mi simple « elpensadis » vortojn, penante, ke ili estu kiel eble plej mallongaj kaj ne havu senbe- zonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 14-litera « interparoli » ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera « pa ». Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. a, ad, ae, ad,... ba, ca, da,... e, eb, ec,.., be, ce,... aba, aca,... k. t. p.). Sed tiun ĉi penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante jam sur tiu Ĉi tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia, — kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam LETERO PRI LA DEVENO DE ESPERANTO 87

inter la tiama « lingwe uniwersala » kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco, Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en la 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la ekvivigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj :


Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp’ está!
La tot’ homoze in familje
Konunigare so debá.


(En la nuna Esperanto tio ĉi signifas : « Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas ».)

Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj en la nova lingvo.

Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de la 5/17-a de decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri « nova lingvo » kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron. Dum 5 1/2 jaroj de mia estado. en la universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigila zorgeme kaŝadi miajn pensojn kaj planojn, mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo — la jaroj de stu dento — pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versajo en la lingvo prilaborata de mi. Unu el tiuj ĉi versaĵoj « Mia penso » mi metis poste en la unuan broŝuron eldonitan de mi; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, en kiaj cirkonstancoj tiu ĉi versaĵo estis skribita, ĝi ŝajnis stranga kaj nekomprenebla.

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon, — kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi jam ŝajnis, ke la lingvo estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio « je », la elasta verbo « meti », la neŭtrala, sed difinita finiĝo « aŭ » k. t. p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas por la lingvo sufiĉe havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; sed la praktiko ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan ion, la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan spiriton. ( La nesciado de la spirito de la lingvo estas la kaŭzo, kial kelkaj Esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo esperanto, skribas senerare, sed per multepeza, malagrabla stilo, — dume la Esperantistoj pli spertaj skribas per stilo bona kaj tute egala, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite, ŝanĝiĝos; sed se la unuaj Esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la lingvo tute difinitan fundamentan spiriton, ĉiu komencus tiri en sian flankon, kaj la lingvo restus eterne, aŭ almenaŭ dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj). — Mi komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj ĉesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.

Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo : dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi : « Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos ; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo ». Sed ĉar la « mondo » ne estas ebla sen antaŭaj apartaj « unuoj », la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam ĝia utileco fariĝos por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu la lingvo jam estas akceptita de la mondo aŭ ne. Pri tiu ĉi problemo mi longe pensadis. Finela tielnomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaŭe ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon, — alkondukis min al la penso aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia « ŝlosilo », kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete ordigitaj elementoj, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian leteron. Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi ekpensadis jam pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro (« D-ro Esperanto. Lingvo internacia, Antaŭparolo kaj plena lernolibro »), kaj komencis serĉadi eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broŝuron por eldono kaj laste — rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi ne havos plu la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je « flankaj aferoj »; mi sentis, ke mi metas sur la karton la tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj... mi transiris Rubikonon.


LAZARO LUDOVIKO ZAMENHOF.


(Eltiro el privata letero al N. Borovko. Tradukita de V. G. el la lingvo rusa. Lingvo Internacia, 1896, ne 6-7.)


[Korektita de D-ro Zamenhof kaj poste de S-ro de Beaufront.)

  1. Tiun klasifikon ni faris laŭ la tabeloj montritaj en la libro: Manuel du Répertoire bibliographique universel, Extrait limité aux parties plus spécialement applicables à la bibliographie de la langue auxiliaire internationale Esperanto, avec appendice sur l'emploi de cette langue en bibliographie. Institut international de Bibliographie, Paris, 44, rue de Rennes, 1908, 4 vol., 64 p.
  2. Ne publikigita en ĉi tiu nova libro, pro neutileco.