Saltu al enhavo

Lingvaj Respondoj (1927)/Rilataj pronomoj

El Vikifontaro
Esperantista Centra LibrejoParizo (p. 53)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
(412-575) Rilataj pronomoj.


Kiu, tiu, kia, tia.


La diferenco inter kiu, tiu k. c. kaj kia, tia k. c. estas sekvanta: la formoj kun u estas puraj pronomoj kaj la formoj kun a estas pronomaj adjektivoj signifantaj econ. Kia = kian econ havanta k. c. Al la vorto kiu vi povas respondi per substantivo, dum al la vorto kia vi devas respondi per adjektivo. Ekzemple: je la demando «kiu domo» vi respondas: tiu domo, tiu ĉi domo, la domo de la patro k. c.; sed je la demando «kia domo» vi respondas: tia domo, tia domo kiel mia, alta domo, longa domo, bela domo k. c.

La Esperantisto, 1891, p. 15.


————————