Literaturaj studetoj

El Vikifontaro
Indekso : Literaturaj studetoj
de Johan Henrik Kellgren
Tradukita de L. Tell
El: La Espero, sveda revuo n-ro 3, marto 1922.

La studo pri Bellman montris al ni la kaŭzon de la eterna valoro de liaj kantoj: La originaleco kaj kantebleco. Kellgren ne estis tiel granda poeto kiel Bellman, sed tiu tamen estas rigardata kiel la plej brila literatura eminentulo. Kellgren nome ne estis sole poeto, li ankaŭ estis grava kritikanto, kaj dank' al lia ama prizorgo la sveda literaturo multe riĉiĝis kaj fortiĝis dum tiu tempo. Post studoj en sud­sveda lernejo li daŭrigis la studadon ĉe la universitato de Åbo en Finn­lando. Li tie fariĝis docento kaj eldonis siajn unuajn poemojn. Lia kariero komencis tamen ne pli frue ol post reveno al Stockholm, kie li 1778 komencis eldoni la faman litera­turan gazetan "Stockholmsposten". El tiu-ĉi gazeto oni ĉie ekkonis la junan poeton kaj kritikanton, kaj la reĝo, en la jaro 1786 fondinta la "Svedan Akademion" laŭ la fama franca, elektis Kellgren inter ĝiaj membroj. Kellgren poste servis kiel bibliotekisto kaj sekretario de l'reĝo, kaj de la kunlaborado de reĝo Gustavo III kaj Kellgren oni havas plurajn provojn, en formo de grandiozaj teatraĵoj.

El la poemoj verkitaj en Åbo ni elektu la jenan:

La Epikurismo.
Kanteto

Ho, metu la funebron for!
Ĝi malkonvene vin ja vestas.
La ĝemo nur blasfemo estas
al font' de vivo kaj humor'.

Alproksimiĝas viva lim',
vi pli emiĝos por saĝeco.
Se mankos tiam ĝuemeco,
vi pensu, ĝojo estas krim'!

Sed se tagmeze jam la sort'
vin ĵetus tuj en malhelon,
ridanta danku la ĉielon
dum gaja ir' el ĝoj' al mort'!

————————

En siaj poemoj Kellgren plej­volonte estas satiristo, kaj vere liaj plej grandiozaj poemoj estas liaj satiroj, inter kiuj sin trovas la sekvanta poemo, en kiu Kellgren svingas la skurĝon super la kapoj de la sam­tempuloj. Certe ĝi ankaŭ skurĝas la semajn malvirtojn hodiaŭ.

Miaj ridoj - (1778).

Mi ridas - dioj de gajeco,
renaskiĝinta ja per vi.
Funebrajn pensojn ŝangis mi,
vestante ilin per brilceo.

Mi ridas - malsaĝuloj for,
vin memdolore turmentantaj,
per viaj larmoj profanantaj
la versojn dediĉitajn al humor'!

Al kiu mi unue ridu?
Honoro al honorindul'.
Malĝuste tute estus, vidu,
komenci ne per altrangul'.
Ha, tian vivon rigardanta,
malvirtan, pompan el devig',
kun tia bril' malvarmiganta
kaj kun sirena la flirtig', -

Vidanta tiom da malvero,
gefiloj de l' feliĉ' ĉe vi,
jen pro kompato kaj kolero
vin, malsaĝuloj, ridas mi.
Kaj vin, levidoj, ne ekscitu,
ke mi kuraĝas ridi vin!
Volonte trompe vi invitu
riĉulon por profiti lin.
Sed, senmonulo mi ja iras,
kaj mankas mia dekonaj'1,
vi tion, kion mi jen diras,
atentu kiel sensencaj'!

Mi ridas ofte el la koro
al vi, la filoj de l' scienc',
al la demandoj sen valoro
kaj la respondoj ja sen senc'.

Malgrasaj poetaĉoj, ho
pro pekoj viaj, ankaŭ pro
la niaj pune vi rimadas,
sed ofte ni al vi ridadas.

Ho kial, Pope, mankas pov'
por laŭ la "Dunciado" moki2
la skribemulojn el bontrov'
kaj fanfarojn tuj sufoki?

Do' haltu ! Mi ja elkonsci'
malsaĝon mian bone vidas,
kaj kiam mi aliajn ridas,
min kaŝe mem ridetas mi.

Notoj[redakti]

1  dekonaĵo - tionde. 2  Pope, la fama angla poeto (1688 - ­1744), kiun Kellgren tre admiris, estas verkinta iun satiron kontraŭ la samtempaj poetaĉoj. La noma de tiu poemo ŝajnas esti Dunciade.