Litkovrileto de pupo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo


LITKOVRILETO DE PUPO

— Avinjo, al pupeto estas malvarmie en liteto, ne estas litkovlileto — babilas la trijara Jadvinjo.
— Nu, do avinjo faros al la pupeto litkovrileton. Bone?
— Avinjo falos litkovlileton? — demandas Jadvinjo per infana, duondemanda kaj duonpetanta voĉo. — Kaj kiam avinjo falos la litkovlileton?
— Avinjo tuj faros.
— Tuj?
Kaj la avinjo ekstaras el brakseĝo, trotetas sur siaj dolorigaj piedoj al ŝranko kaj serĉas konvenan pecon da ŝtofo. Ĉiu avinjo havas en sia ŝranko tiom multe da tiaj ŝtofpecoj.
— Ho, mi trovis, tio estos bona.
La avinjo eligas el la ŝranko manikon — de sia edziĝfesta robo.
Jes, la edziĝfesta robo!
Ŝi prenas kudrilon kun fadeno, tondilon, metas ilin sur la tableton, eksidas en la brakseĝo kaj komencas malkudri la manikon.
La edziĝfesta robo! Ĝin ŝi portis, kiam ŝi estis ĵuranta amon kaj obeemon al sia edzo. Tiu ĉi maniko ripozis sur lia brako, kiam ŝi dancis kun li dum la edziĝa festeno. Ŝia koro batis tiam forte, pro amo kaj espero. Ho, kiel ŝi dancis, kiel ŝi dancis! La edziĝfesta robo! Kiam ŝi almezuris ĝin la unuan fojon, la kudristino, bona virino, diris: Ho, vi estos feliĉa: estas nenio por korekti.«
Ŝi ne estis feliĉa, ĉar la amata edzo mortis, lasante ŝin kun kvar infanoj. Ŝi restis fidela al li ĝis lia morto kaj post la morto. Ŝi komencis labori. La infanoj kreskis, lernis — kaj ŝi laboris, laboris, laboris.
Ŝia laboro estis tre malfacila, sed nobla kaj sufiĉe bone pagata: ŝi restis akuŝistino. Ho, dum kiom multe da noktoj ŝi ne dormis, kiomfoje, reveninte hejmen post kelktaga foresto, ŝi faladis morte laca sur la brakseĝon kaj flustris mallaŭte:
— Ne, tio estas super miaj fortoj.
Sed la infanoj proksimiĝadis al ŝi, rakontis pri siaj aferoj, alpremis sin al ŝi, karesis ŝin — kaj tiam ŝi ripetadis decidvoĉe:
— Mi devas.
Kiom da malagrablaĵoj, kiom da suferoj ŝi travivis. Kiom da novnaskitoj ŝi salutis larmokule sur tiu ĉi mondo de malĝojo kaj laboro.
La infanoj kreskis, la elspezoj duobliĝis, triobliĝis kaj ŝi gardostaris ĉe sia familio kaj tute senplende oferis al ĝi siajn junecon, forton, sanon, ĉion por la infanoj, nenion por si mem.
Unu filon ŝi sendis al Parizo, ĉar li estis muzikkapabla, la alia mem forveturis en la vastan mondon kaj restis tie trans la maro, malproksime, katenita al fremda tero kaj ĉiam sopiranta kaj dolorplena.
Je rememoro pri tiu ĉi filo, larmoj aperis en ŝiaj okuloj, malsekigis la okulvitrojn, kaj la kudrilo, per kiu ŝi kudris la litkovrilon por la pupo, haltis por momento.
— Jam? — demandas Jadvinjo.
— Ne, Jadvinjo, ankoraŭ ne.
Kaj la avinjo denove komencis kudri la litkovrilon el sia edziĝfesta robo kaj denove ekfluis rememoroj de l’ pasinteco.
La filo revenis el Parizo: oni opiniis, ke li ne estas tre muziktalenta. Restis tamen al li bonega kono de multaj fremdaj lingvoj, dank’ al kio li, hodiaŭ edziĝinta, povas akiri la ĉiutagan panon, spicitan ofte per maldolĉaĵoj. Li loĝas en malgranda provinca urbo, kie estas nek teatro, nek koncertoj, nek homoj, kun kiuj li povus paroli pri la aferoj, tiel interesaj por li, pri la muziko, kiun li tiel amas.
La du filinoj estas edziniĝintaj. Kun unu ŝi loĝas kune, la alia loĝas ĉe la sama strato. Hodiaŭ ŝi ĝojas pro la feliĉo de tiuj du infanoj, kiuj estas proksime al ŝi, kaj ŝia koro forte batas je la rememoro de la unua filo en provinco kaj de la alia… trans la maro.
Jen de longa tempo ne venis de li letero, jen Jaĉjo, malgranda nepo, estis malsana, jen Jadvinjo havis gorĝmalsanon, jen la alia nepo malbone lernas, jen tio, jen io alia.
Kaj denove demetis la avinjo la okulvitrojn, kaj denove la knabineto demandas:
— Jam?
— Ankoraŭ ne.
Kaj kudras la avinjo por la pupo litkovrileton el la maniko de sia edziĝfesta robo kaj estas al ŝi malĝoje, malĝoje.
Kiam ŝi tiel laboris, kiam ŝi perdadis la fortojn, ŝi sonĝis pri bela estonteco por siaj infanoj, pri granda feliĉo por ili — tio estis nura ŝia rekompenco por siaj penoj kaj vivbataloj.
Hodiaŭ ŝi estas malforta, lacigita de laboro, rigardas la fruktojn de siaj dumvivaj penadoj kaj demandas sin mem:
— Ĉu mi donis feliĉon al miaj infanoj?
Kaj la interna voĉo respondas:
— Mi donis al ili ĉion, kion mi nur povis, mi donis al la mondo pli multe, ol ĝi havis rajton postuli de mi. Mi donis al la mondo kvar pensantajn, profunde sentantajn animojn, mi donis al la genepoj prudentajn gepatrojn. Mi ne malfideliĝis al la ideo de la progreso, al la ideo de ĉiama nobligo de la homa spirito en vico de generacioj.
Kaj la avinjo kunmetis la manojn kvazaŭ al preĝo, kaj Jadvinjo demandis post momento:
— Avinjo pleĝas?
— Jes, karulino, avinjo petas Dion pri feliĉo por homoj.
— Jes? — demandas la etulino. — kaj ĉu tiu ĉi litkovlileto jam kudlita?
— Jes, prenu ĝin kaj kovru vian pupeton…
La avinjo preĝas, kaj la nepino ĉirkaŭkovras sian pupeton per la litkovrilo, kudrita el la maniko de ŝia edziĝfesta robo.

El la pola: Halina Weinstein.


La temo estas prenita el la vivo. Temas pri la avinjo de Halina Weinstein, kiu estis tre feliĉa en geedziĝo, frue tamen vidviĝis, ne edziniĝis la duan fojon, dediĉinte sian tutan vivon al la orfiĝintaj infanoj. Unu el la filinoj estas Anna Weinstein, patrino, kaj Jadvinjo estas fratino de Halina Weinstein. De kelkaj generacioj la familio de Janusz Korczak (vera nomo: dr. Henriko Goldszmit) kaj la familio Ruff-Weinstein (la nomo de la avinjo estis Rozalja Ruff) vivas en amikeco.

*
Tiu ĉi rakonto estas nenie jam trovebla, eĉ ne en niaj bibliotekoj.
(Trad.)



La teksto estas publika havaĵo (public domain). Detaloj pri la licenco troviĝas ĉe la paĝoj de la aŭtoro: Janusz Korczak kaj de la tradukinto: Halina Weinstein.