Litova Almanako/La kvarjara jubileo de la sendependeco de Litovio
La 16a de februaro estas notinda por historio de Litovio. Tiun ĉi tagon en 1918 jaro estis proklamita la sendependeco de Litovio. Tiam ankoraŭ regis en tuta Litovio la germanoj, kiujn estis alkondukinta al Litovio la mondmilito. Ĝis fino de 1918 jaro litovoj ne povis ankoraŭ administri mem, ĉar germanoj ne estis ankoraŭ forlasintaj Litovion kaj malhelpis al litovoj preni en siajn manojn la kondukilojn de administrado kaj regado. Sed litovoj aktive preparadis sin al memadministro kaj memdefendo.
En la komenco de 1919 jaro ankoraŭ ne estis foririntaj partoj de germana armeo. Dum tiu ĉi tempo en orienta kaj norda parto de Litovio aperas granda danĝero por Litovia sendependeco, nome — rusa ruĝarmeo, kiu estis preta por disrabi la landon. Sed litovoj ne perdis la kuraĝon: ili streĉis ĉiujn siajn fortojn por defendi sian sendependecon kaj decidis pli bone morti, ol doni sian patrujon por fremdaj enmigrintoj. Kaj miloj da junuloj— volontuloj formas la unuajn vicojn de litova armeo, kiu fortikiĝinte forpelas el Litovio malamikojn kaj tiamaniere liberigas sian patrujon.
En 1920 jaro la 15an de Majo kunvenas Konstituantaro (Steigiamasis Seimas). Dum tiu ĉi jaro, la 12an de Julio, estis subskribita la packontrakto kun Rusio. Poste estis trakondukita la limo inter Litovio kaj Latvio. Konstituantaro, aŭ Sejmo, tiutempe estis okupita per eldonado de novaj leĝoj.
Kiam ekbrulis la milito inter Rusio kaj Polio, Litovio anoncis sian neŭtralecon. Dum tiu ĉi milito komence estis venkita pola armeo, kiu estis devigita tute forlasi antaŭe okupitan parton de orienta Litovio. Litovoj tiamaniere povis de nun administri jam tutan teritorion de Litovio. Sed post kelka tempo, kiam rusa armeo estis venkita de poloj, ekaperis fama nun aventuristo gen. Żeligovski, kiu havante pli grandan polan armeon komencis la atakojn kontraŭ litova armeo. Litova armeo tiamaniere estis devigita retiriĝi kaj forlasi Vilnan regionon. Tiun maljustan paŝon de Żeligovski mallaŭdis tuta civilizita mondo.
Dezirante solvi tiun ĉi disputon kun Polio, Litovio transdonis tutan disputeblan aferon al Ligo de Nacioj. Tamen Ligo de Nacioj, kiu estis mallaŭdinta la konduton de Żeligovski, proponis pro tiu ĉi demando kelkajn projektojn, laŭ kiuj Litovio estu kunligita kun Polio per diversaj konvencioj. Litova nacio, kiu multe batalis por sia libereco, ne trovis eble konsenti kun tiuj proponoj de Ligo de Nacioj, ĉar vidis en tio la perdon de suverenaj rajtoj de Litovio.
Dum 1921 jaro ĝenerala situacio de Litovio pliboniĝis en tiu rilato, ke Litovio estis akceptita en Ligon de Nacioj kaj samtempe agnoskita de facto kaj de jure de multaj Eŭropaj ŝtatoj. Batalante por sia libereco kaj sendependeco, Litovio ankaŭ zorgis pri siaj internaj aferoj. Antaŭ kvar jaroj litovoj komencis sian organizan laboron kun malgranda kvanto da fortoj. Sed hodiaŭ tiu ĉi kvanto estas milfoje pligrandiĝinta. La inteligentularo ankaŭ estas fortikiĝinta.
En ekonomia kaj kultura sfero oni ankaŭ vidas grandan progreson. La mondmilito estis detruinta ĉefan havaĵon de la lando: ĝi ekstermis multe da agrikultura inventaro, ĝi detruis multe da urboj kaj vilaĝoj. Sed nuntempe post fervora kvarjara laboro la multo estas rekonstruita kaj oni alproksimiĝas al normala stato. Samtempe kun agrikultura produktado plivigliĝas la komerco kaj industrio.