Litova Almanako/Tombejo de herooj
I.
En nia patrujo estas multe da belaj kaj ĉarmaj lokoj, estas multaj regionoj, fariĝintaj famaj pro gloraj agoj de niaj praavoj, sed inter ili ĉiuj la plej bela kaj plej fama estas Kantolando. Ĝi ravas nin per siaj altaj montetoj, per siaj malaltaj valoj, per siaj mallumaj arbaroj kun iliaj densaĵoj, kie nek homo povas trairi, nek besto trarampi, nur malgrandaj birdetoj-pepaduloj povas traflugi, nur diverskoloraj kukoloj kaj najtingaletoj, kiuj frumatene kaj malfruvespere kantfajfadas, nur ili ĝojplenigas la malserenan arbaron.
Sed pli bele ol malgrandaj birdetoj-pepaduloj, pli laŭte ol najtingaloj tie kantas junaj fratinetoj, de Kantolando belaj virgulinetoj…
Frumatene kaj malfrue vespere sonas iliaj kantoj en mallumaj arbaroj, en verdaj herbejoj, kiam ili rastas fojnon, kaj en larĝaj kampoj, kiam ili junulinoj la sekalon falĉas, kaj en verda ĉerizĝardeno, kiam ili je junulo sopiras…
Kaj kion nur ili ne priparolas, primencias en siaj sonaj Kantoj! En ili respeguliĝas la luma printempo kaj nebula aŭtuno, la doloro de junulo, forrajdanta al milito, kaj la sentoj de juna knabino, enamiĝinta je brava junulo…
Ili rakontas pri gloraj pasintaj tempoj, pri grandaj faroj de praavoj kaj pri hodiaŭaj malfeliĉoj, je kiuj suferas nia Litova lando. Kaj iliaj kantoj estas tiel belaj, sonaj kaj sentoplenaj, ke oni ne tediĝas ilin tage kaj nokte aŭskultadi…
Sed el ĉiuj ĉi kantoj-kantetoj la plej kortuŝa estas tiu, en kiu virgino funebrsone prikantas altan tombejon, kie kuŝas niaj patroj-herooj kaj — ripozas…
Mi aŭdis unu similan kanton kaj ĝin al vi rakontos…
II.
Tie, kie rapidflua Merkys[1], kurante-fluante tra verdaj herbejoj, tra alno-arbaroj, tra arbustkovritaj deklivoj portas sian puran akvon en larĝan Nenumas, tie estas alta kaj kruta monto, pli alta ol ĉiuj ĉirkaŭaj montoj, kaj sur tiu monto estas firma kastelo, la fama Merkine, el ĉiuj kasteloj la plej forta. ĝin grandeguloj konstruis, ne homoj; kvindek kilometrojn de sudo kaj okcidento kaj de aliaj flankoj ili portadis ŝtonojn, kiujn ili metis en fundamenton de kastelo.
Pli alte ol la balanciĝantaj arbaroj, brilis en blua ĉielo ĝiaj turoj, kie tage kaj nokte gardistoj gardostaris. La muroj, kiujn grandeguloj kunmetis el grandaj ŝtonoj, kovriĝintaj per griza musko, severe ĉirkaŭen rigardis, kvazaŭ malserena, kolera lupo dum malvarma vintra nokto, ĉu ili ne ekvidos ie kontraŭulon-malamikon…
Multe-multe da malamikoj ili vidis: rusojn, polojn kaj sangtrinkantojn-krucmilitistojn. Ĉiuj ili ne unufoje vizitis Merkine, ĉiuj ili ŝiris-rompis ĝian ŝtonan bruston, kaj tamen ĝi staris fortika, malserena kaj teruriga por ili, kiel ĝi staris la unuan tagon…
Multe da sango fluis tie: ne unu ruso, kiu elinside atakas, ne unu polo, kiu estas ne tiel kuraĝa, kiel li sin gloras, ne unu krucmilitisto, kiu estas pli malbona, ol li tion pensas, kuŝigis tie sian kapon…
Silenta kaj trankvila estas la fortikaĵo. Nur Stange-rivereto, fluanta ĉirkaŭ la monto en profundaj ravinoj, sen interrompo rakontis al maljuna kastelo, kion ĝi vidis kaj aŭdis en mallumaj arbaroj, en verdaj herbejoj kaj profundaj lagoj…
Ĝi rakontis al kastelo multe da misteroj, kiujn nek vidis, nek iam ekvidos la homa okulo, kiujn nek aŭdis, nek iam ekaŭdos la homa orelo.
La maljuna kastelo aŭskultadis la parolojn de rapidfluanta rivereto, kiel serioza viro aŭskultas la parolon de malgranda infano aŭ de juna knabineto.
Ĝi aŭskultis kaj kvazaŭ ĉirkaŭrigardadis, ĉu ne vidiĝas ie malproksime krucmilitistoj aŭ iuj aliaj kontraŭuloj-malamikoj de nia gepatra lando, kiel ili trahakadas en densaj arbaroj larĝan por si vojon en Kantolandon.
Tiamaniere, longajn, longajn jarojn la kastelo defendis la patrojon, kiel la patrino defendas sian infaneton ne zorgante pri propra vivo, defendas de malbonokazoj, de suferoj…
La malamikoj ne unufoje malbenadis Merkine, ne unufoje ili penadis detrui ĝiajn ŝtonajn murojn, elrompi kuprajn pordegojn, renversi altajn turojn, kiuj malproksimen vidas…
Grandajn regimentojn kondukis ĉi tien la rusoj, kiuj atakas elinside, kaj la poloj, kiuj ne tiel estas kuraĝaj, kiel ili sin laŭdas, kaj la krucmilitistoj, kiuj estas pli malbonaj, ol ili mem tion opinias… Sed degelis ilia potenco ĉi tie, kiel
degelas la malvarma neĝo sub printempa suno.III.
Fama en la tuta mondo estis la kastelo de Merkine; same fama estis ankaŭ la nobela gento de Kirklis, kiu de plej antikva tempo, kiun nur praavoj rememoras, sidis en la alta Merkine-fortikaĵo. Virojn de tiu gento honoris ne nur la homoj, kiuj loĝante en proksimo vidis la bonfarojn de bravuloj, vidis, kiel multaj el ili kuŝigis siajn kapojn defendante la tombojn de la patroj kaj la sanktan fajron de plej altaj dioj.
Multaj el ili fariĝis tiel famaj, ke pri ilia nomo sonis kordmuzikiloj de bardoj tiel vaste, kiel vaste estis parolata nia litova lingvo.
Honoris ilin ankaŭ la potencaj princoj de malnovaj Trakai kaj de granda Vilnius kaj de malnova tempo, de kiam staris Merkine, konfidis ili al plej maljuna el ili administri la kastelon kaj defendi la patrujon kontraŭ ruso, polo kaj kontraŭ malbona krucmilitisto.
Kaj neniam pentis la gloraj regantoj de Litovujo pro tiu konfido al viroj de gento de Kirklis, ĉar neniam eĉ unu el ili trompis la konfidon.
Tiamaniere longajn jarojn filo sekvis patron en la alta kastelo Merkine…
IV.
Sed el ĉiuj famaj viroj de tiu ĉi gento, el ĉiuj, kiuj sidis en la alta kastelo Merkine, la plej fama estis la maljuna nobelo Mykis.
Li fariĝis fama ne tiom pro faroj propraj, kiom pro faroj de siaj infanoj.
Li havis kvar filojn, kvazaŭ larĝbranĉajn kverkojn, unu pli forta ol alia, pli kuraĝa, ol alia…
Kaj kreskis en la kastelo ĉe la patro la filoj, kvazaŭ agloj-grizuletoj en la nesto, kaj vidante tion la patro ĝojis, ke ili kreskas je utilo al patrujo, je la gloro de la gento…
Kaj kiam ili plenkreskis-maturiĝis, ekparolis al ili la maljuna patro:
— Estas jam sufiĉe, filetoj, migradi en arbaraj densaĵoj. Ne por ĉasado vi naskiĝis, ne por ĉasado vi kreskis, sed por utili al patra lando, kiun defendante viaj praavoj sian sangon verŝis, ke ĝi pli bele floru, ke pli verde ĝi verdiĝu…
— Kaj ni jam longe revadas kaj sonĝadas, — respondis la filoj, ke nur ni povu elprovi niajn fortojn en milito, ke ni povu nin glori pri nia braveco.
— Mia mano fortiĝis por utile servi al patrujo, — diris la plej maljuna filo Zubrys: — ke ĝi povu nur defendi la gepatran landon kontraŭ malbona krucmilitisto, kiel ĝin defendis niaj avoj.
Kaj Mykis forsendis sian plej aĝan filon okcidenten, tien, kie Balta maro ondiĝas, kie la brava princo Kejstutis malfacile luktadis-batalis…
Du aliajn filojn li sendis tien, kie pura Neris[2] per siaj bluaj ondoj ludas, kie la fama Vilnius per siaj montoj la nubojn apogas, kie la maljuna Algirdas, la ĉefprinco de ĉiuj princoj, preparis militiron, sed kien — neniu scias… Nur ĉiuj pensis, ke en malproksiman blankrutenan landon.
Kaj la plej junan fileton li lasis dome, ke li estu al patro helpanto, al patrino ĝojdonanto…
La fratoj akrigis siajn brilajn glavojn, elprovadis kirasojn, kiujn el malproksimaj landoj alportis komercistoj, preparis siajn grizajn ĉevalojn por malproksima vojaĝo kaj subforĝadis per ŝtalaj hufoj.
Kaj selinte kaj bridinte siajn vir-ĉevalojn ili forrajdis tra kupra pordego el la alta patro kastelo.
Neniu ilin akompanis, nek la junaj fratinetoj, nek la virgaj junulinoj, kiuj la kantetojn kantas; nur la maljuna patrino akompanis ilin ĝis la alta sojlo, kaj la maljuna patro ĝis la kupra pordego, ĉar tiel ordonas la malnova moro.
Nur unu junulon sopire rigardpostsekvis du lumaj okuletoj, kasiĝintaj malantaŭ la blanka kastelfenestro. Nur la pli aĝan filon de nobelo Mykis, la junulon Zubrys, akompanis la bluaj okuloj de bela Mejluje, filino de nobelo Kindys…
Neniu vidis, neniu rimarkis, ke preterrajdante kaj ame ŝin alrigardante la junulo multon, multon promesis al la knabino: ne nur oran ringon, ne nur silkan veston…
Kaj poste vidis patro kaj la maljuna patrino, ke ofte ploradis la filino, sed kial ŝi ploris, oni ne sciis… Nur la maljuna patrino eble ekkomprenis, sed eble ankaŭ ne…
Ne longe rajdis la filoj kune, nur ĝis la vojkruciĝo. Tie haltiĝis la junuloj, donante al si reciproke la manon ili adiaŭis kaj disiĝis: du forrajdis orienten, kaj Zubrys en okcidentan landon.
Forrajdis filetoj kaj kvazaŭ la malseka tero ilin forglutis. Dum du jaroj nek ili sendis falkon, nek multkoloran leteron. Kaj multe, multe ploris tiam la maljuna patrino, dum du longaj jaroj atendante siajn filetojn…
Priploradis junulon ankaŭ la juna knabino…
V.
Forpasis longa jaro, kvazaŭ serena printempa tago, forpasis ankaŭ la alia, kiel nebula, malserena aŭtuna nokto, kaj komenciĝis jam la tria, tamen ne revenas la nobelaj filoj el malproksima vojaĝo. Nek ili mem revenas, nek ili sendas sciigon, nek grizan ĉevalon, nek multkoloran falkon. Kaj funebre ploradis la maljuna patrino sidante ĉe fenestro, malfacile ĝemadis la griza patro en la kastelo promenante.
Kaj alvenis printempo, ekpepis la malgranda hirundo alportinte ĝojan novaĵon: revenas du, kvazaŭ falkoj, filoj el malproksima orienta lando, kie ili peladis siajn ĉevalojn servante al la glora Algirdas…
Kaj revenis du junuloj kaj alportis tiom da akiro, kiom verŝajne neniu antaŭe alportadis: estis inter akiraĵo hakiloj kaj glavoj el malmola ŝtalo, estis oro kaj arĝento, kaj flava sukceno, kaj silka ŝtofo…
Ekĝojis la maljuna nobelo, kvazaŭ suno li heliĝis, kaj invitis li ĉiujn siajn najbarojn, riĉajn kaj malriĉajn, tiujn, kiuj sin okupis per glavo, kaj tiujn, kiuj per plugilo teron kulturis… Ĉiujn invitis la maljuna nobelo kaj aranĝis grandan festenon.
Tri tagojn kaj tri noktojn kvazaŭ rivero fluis tie vino, kvazaŭ lagoj staris tie dolĉa mieltrinkaĵo. Tri tagojn kaj tri noktojn ĉiuj trinkis kaj manĝis, kion nur ili volis… Ĉiuj partoprenis en ĝojo de maljuna nobelo kaj tiu ĝojo ne povis finiĝi…
Kaj kelkiu tiam enviis lin, ke dioj donis al li tiajn filojn, kvazaŭ larĝkornajn bovojn, vivantajn je utilo al patrujo, je gloro al la gento de Kirklys…
VI.
Ne ĉiuj ĝojis pri feliĉo de nobelo Kirklys. Ne ĝojis la maljuna patrino, atendanta la plej aĝan filon, ne ĝojis ankaŭ la belulino Mejluje, la juna filino de Kindys.
Malgajaj por ŝi estis la printempaj tagoj, malgaje lumis la varma suno, malgaje pepadis por ŝi la birdetoj en ĉeriza ĝardeno…
La sopiro premis la koreton de junulino, larmoj la okulojn malheligis kaj ĉiam ŝi atendis ies revenon el fremda lando, ĉiam ŝajnis al ŝi, ke iu vokas ŝin de malantaŭ la densaj arbaroj kaj altaj montoj…
Hontis nia junulino, ke ĉiuj ŝiaj pensoj estis tie, kie la junulo rajdis; ke ĉiu ŝia sonĝo estis pri la sama junulo jen vundita kaj ŝian helpon alvokanta, jen transformiĝinta en falkon kaj flugante la virginojn de fremda lando alloganta…
Kaj tiel revadis kaj sonĝadis la juna knabino la tutan printempon; jam venis la varma somero kaj la sopiro ĉiam mordadis la koron.
Ne unufoje la knabino, apogiĝinte sur kupran pordegon kaj rigardante la malproksiman vojon, vidis malproksime rajdanton… Ekvidinte ŝi pensis, ke revenas filo de Kirklys, la juna Zubrys — kaj la koro en la brusto pli ofte batis kaj larmoj la okulojn malheligis… Sed rajdis junuloj kaj preterrajdadis, sed tiu atendata, tiu deziregata ne venadis…
VII.
Kaj tra la tuta lando disvastiĝis la famo, ke malproksime, malproksime, tie ĉe Balta maro estis granda batalo. Trifoje suno leviĝis kaj subiris kaj la bravuloj en batalo luktis. Multe da sango tie fluis, ne unu kuŝigis tie sian junan kapon ĝis la malbona malamiko estis venkita…
Granda ĝojo estis en la patrolando, ke la malamiko estis venkita, ke riveroj de lia sango estis elverŝitaj… Ne timis jam griza maljunulo, nek juna knabineto, nek malgrandaj infanoj nokte trankvie dormi kaj gaje matene leviĝi.
Kaj estimis homoj la nomon de kuraĝa princo Kejstutis…
Sed kiu honoris Kejstutis, tiu ankaŭ honoris la junan filon de nobelo Mykis… Vaste estis rakontata, ke li sola centojn morthakis, dufoje tiom da grizaj ĉevaloj piedpremis; kien li rajdis montoj da kadavroj sterniĝis…
Kaj ekĝojis la koro de la maljuna patrino, kiam ŝi atendis la revenantan el milito filon Zubrys… Atendis ankaŭ la maljuna Kirklys, atendis fordante lipharojn kaj ĝojis, ke neniu, kiom la maljunuloj memoras, tiel brave militis, kiel lia juna filo Zubrys.
Ĉiuj atendis Zubrys’on: la patro, la patrino kaj la junaj fratoj.
Nur sola Mejluje neniun atnedis: la sopiro ne premis ŝian koron. Hele lumis la varma suno en serena ĉielo, gaje pepadis birdetoj en ĝardeno de nobelo Kindis, en kiu laboradis lia filino Mejluje…
Pro tio ŝi ankaŭ gaje kantadis kiel birdeto najtingalo…
VIII.
Kaj rerajdis en patrolandon la multe famiĝinta Kejstutis, kaj kun li ankaŭ la juna Zubrys…
La brava filo de nobelo alportis nek silkon, nek oron, nek la flavan sukcenon, nur alportis li la plej grandan gloron, kian havis nek lia patro, nek liaj fratoj, Pro liaj kuraĝaj agoj ekamis lin Kejstutis, la glora princo de Trakai kaj donis al li multe da lando kaj ordonis al li estri armeopartojn. Tiel lin ekamis kaj tiel fidis al li, ke ĉie anstataŭigis sin de li.
Kvankam tre bone vivis Zubrys en kastelo, kvankam bela estis lago de Trakai, tamen lia koro ne trankviliĝis: liaj pensoj kaj revoj forflugadis hejmen, en la landon de Nemunas, kie sur la alta monto staras la malnova muskokovrita kastelo… Ofte, ofte sonĝadis li pri la patrolando…
Nia rajdisto ne tiel sopiris al patrolando, al patro, patrino kaj junaj fratoj, kiel al bluaj okuloj de juna Mejluje, al bela filino de nobelo Kindis.
Li pacienciĝis unu tagon, silentis duan kaj trian, sed plu li ne povis toleri: li iris al princo kaj jene parolis al li:
— Plej alta princo! Kvankam estas tre agrable kaj gaje esti en la kastelo de gloraj viaj patroj, tamen ne trankviliĝas mia koro ĉi tie: ĝi sopiras al la lando, kie miaj maljunaj gepatroj vivas, kie mallaŭte Nemunas ondas. Forpermesu min hejmen, plej glora princo! Lasu min viziti miajn maljunajn gepatrojn, kiujn mi ne vidis jam dum tri jaroj.
Sed ke li volis ekvidi la junan Mejluje, pri tio li nenion diris.
— Kiu amas siajn gepatrojn, tiu amas ankaŭ nian patrolandon, nian karan Litovujon, — respondis Kejstutis. — Kvankam vi estas kara al mi, tamen mi ne malhelpos vin: rajdu en vian naskolandon por ke ekĝoju viaj maljunaj gepatroj, por ke trankviliĝu via koro.
Zubrys dece adiaŭis sian reganton kaj promesis baldaŭ reveni kaj servi al la glora princo per ĉiuj siaj fortoj, eĉ sian sangon ne ŝparante…
Adiaŭinte li sursaltis sian rapidkuran ĉevalon kaj forrajdis en sian naskolandon, ti-kie la malnova Merkine staras, kie mallaŭte Nemunas ondas kaj rapide fluas Merkys.
Kaj tutajn tagojn kaj noktojn li rajdis, kvazaŭ lin portis ne ĉevalo, sed iu neterulo…
IX.
Frumatene, kiam suno ankoraŭ ne leviĝis, enrajdis Zubrys en Merkinen. Kaj la unua, kiun li ekvidis, estis la belulino Mejluje, kiu frumatene leviĝis kaj preninte orajn sitelportilojn iris al puto, revante pri la amata junulo… Jam ne de hodiaŭ ŝi ofte rigardadas tiudirekten, kie estas la vojo al malnova Trakai…
Kaj ekvidinte junulon ŝi ruĝiĝis kvazaŭ rozofloro, kvazaŭ tiuj koraloj, kiuj ĉirkaŭ ŝia kolo pendis…
Kaj elverŝi knabineto la portatan akvon, kaj forĵetis la sitelojn sur la granda vojo, kaj kurinte en la ĉambron ŝi kortuŝe ploris… Kaj kial ŝi ploris, eĉ ŝi mem ne sciis.
Kaj ĝojekbrilis la juna belulo, la fileto de la glora patro, pro ekvido de la amata knabino, pri kiu li longe sopiris.
X.
Ĝojis Mykis, ke revenis filo, ĝojis tuta lia familio.
Jam ekvolis la maljuna nobelo kunvoki siajn najbarojn kaj aranĝi festenon kaj eĉ komencis jam ĝin prepari…
— Atendu, patreto, — diris Zubrys: — tiam vi aranĝu festenon, kiam mi estos vizitinta la maljunan nobelon Kindys, estos ekvidinta lian filinon Mejluje, estos parolinta kun ŝia patrineto…
Kaj komprenis Mykis, kion volas lia filo kaj aŭskultante li nur lipharojn tordis… Al li ankaŭ plaĉis la belaj vangoj de Mejlule.
Frumatene leviĝinte Zubrys elektis en patra ĉevalejo rapidkuran virĉevalon por maljuna patro de Mejluje, du multkolorajn bovinojn por ŝia maljuna patrino, kaj por sia juna fianĉino — la oran ringeton.
Kaj ne sola li forrajdis, sed kun maljuna svato, kiu multon vidis, multon sciis.
Kion ili tie faris kaj kion parolis — neniu tion scias, nur reveninte hejmen Zubrys petis sian patron la festenon aranĝi.
Kaj la maljuna Mykis lasis prepari montojn da bakita kaj kuirita viando, tutajn putojn da biero kaj mieltrinkaĵo. Kaj forsendis li invitantojn en ĉiujn kvar monddirektojn, ke ili kunvoku al edziĝfesto de glora militheroo kavalirojn, nobelojn, terkulturistojn kaj laboristojn… Neniu devis esti forgesita, ĉar da manĝajoj kaj trinkaĵoj estis granda abundeco.
Kaj de ĉiuj flankoj kvazaŭ riveroj fluis homamasoj ne tiom por trinki kaj bonguste manĝi, kiom por ekvidi la gloran junulon kaj lian belan fianĉinon…
Tri longajn tagojn, tri noktojn ĉiuj trinkis kaj manĝis, kion ili volis kaj ĝojfestante ĉiuj laŭdadis la kuraĝan junulon, lian maljunan patron kaj lian belan fianĉinon.
Longe poste homoj rememoradis tiujn tempojn, kiam Zubrys festenis sian edziĝon.
XI.
Tri tagojn, tri noktojn trinkis kaj manĝis la gastoj en la kastelo de Merkine. Tri tagojn ĝojis Zubrys pri sia juna knabino.
Kaj ne vane li ĝojis, ĉar bela kaj puranima estis tiu juna bofilino de Kirklys. Kiel la suno en serena ĉielo inter la blankaj nubetoj, tiel estis ŝi en la salonego de la malnova Merkine inter aliaj junulinoj aŭ junaj edzinoj. Kien ŝi paŝadis, tie ĉies vizaĝoj sereniĝis, kie ŝi vorton diris, tie gaje eksonadis rido… Kaj ĉiuj ekamis Mejluje pro ŝia gaja karaktero, pro ŝia bona koro, kaj precipe la maljuna bopatro Kirklys, al kiu la dioj ne donis propran filinon…
Tri tagojn, tri noktojn ĉiuj trinkis, manĝis kaj la kvaran tagon ĉiuj interkonsentis rajdi trans Nemunas en malluman arbaron ĉasadi arbarbestojn, iom plivigligi la ĉevalojn, ekzerci la ĵetadon de laĉo kaj la arkpafadon.
Interkonsentis la viroj rajdi en la verdan arbaron, kun ili rajdas ankaŭ la juna Zubrys.
Rajdas Zubrys, ne postrestas ankaŭ lia juna edzino, la belulino Mejluje.
Kaj forrajdis ĉiuj frumatene, dum la suno ankoraŭ ne leviĝis, forrajdis de la alta monto, de l’ kastelo de Merkine… Kaj kiom da ĝojo, kiom da rido estis, ĝis ili ĝisrajdis la profundan larĝan Nemunas…
Kaj kiam ili ĝisrajdis Nemunas, kelkaj iris tien, kie la maljunulo Kulvys, griza kiel floranta pomarbo, en boato transveturigadis la dezirantojn, kaj la aliaj rajdis rekte en la malvarman akvon de rivero kaj rajde tranaĝis larĝan Nemunas.
Kulvys ne estis atingita ankoraŭ mezon de la rivero, kiam li ekvidis tranaĝantan Nemunas en direkto al Merkine larĝkornan cervon.
Mejluje ekkaptis pafarkon kaj streĉinte ĝin forflugigis sagon al cervo. Bone trafis Mejluje, trafis en la kolon, kaj la ondoj de Nemunas ruĝiĝis. Sed malforta estis mano de Mejluje, malforte ŝi streĉis la arkon, kaj la cervo plue naĝis al la bordo. Ĝi preskaŭ jam estis atinginta la bordon, kiam alrapidis Zubrys kaj enprofundigis en ĝian kolon fortan lancon. Kolere ekblekis cervo, eĉ arbaroj eĥe resonis, kaj renversiĝis sur bordaj ŝtonoj.
— Bona signo! — ekkriis la viroj.
— La dioj favoras nian ĉasadon, ke la cervoj eĉ mem al ni kuras, — diris la kuraĝa Zubrys.
— Ova! mi mortigos tutajn veturilojn da bestoj. Tutan jaron ni manĝos kaj ne povos formanĝi.
— Ne rajdu ĉasadi, nobeloj, — diris la maljuna Kulvys, kiu multon vidis dum sia vivo: — turnu viajn ĉevalojn reen: en arbaroj estas maltrankvilaj tempoj, se la bestoj kuras en kamparojn.
Ne atentis ĉi tiujn vortojn la nobeloj kaj gaje forrajdis en arbaron. Tuj ekeĥis la arbaroj de trumpetsonoj.
Kaj ektimis la bestoj kaj kaŝiĝis en densaĵoj. Ektimis, ke la filoj de Kantolando forrajdis ĉasadi.
Kaj disiĝis la ĉasistoj traserĉante la krutajn deklivojn, la arbaron kaj arbardensaĵojn…
XIII.
Disiĝis la homoj en arbaro, multe da kapreoloj ili mortpafis, multe da ursoj ili mortpikis.
Sed neniu tiom mortpafis, kiom la juna Zubrys. Nur unu kapreolon, kiun vundis Mejluje, li ne povis atingi kaj ĝin persekutante li forvagis profunde en arbaron.
La suno jam estis malalte, la arbaro jam envolviĝadis en noktan kovraĵon, kaj li ĉiam ankoraŭ postsekvis.
Jam la suno subiris kaj malluma nokto kuŝiĝis sur arbaron, kaj li ĉiam ankoraŭ persekutis. Kaj persekutante li ekaŭdis fortan korntrumpetadon…
Kaj oni trumpetis ne tiel, kiel oni trumpetas dum ĉasado alvokante la malproksimen forvagintojn, sed tiel, kiel oni trumpetas alvokante la junulojn al milito, anoncante la grandan danĝeron.
Ploris la arbaro kaj ploris la arboj, same kiel la koro de juna ĉasisto aŭskultante ĉi tiun trumpetadon.
Ektimis Zubrys kaj pelis sian ĉevalon tien, kie la kornoj trumpetis, kaj lian koron kvazaŭ katoj disŝiradis. Kion nur ne pensis, ne imagis Zubrys kaj pro siaj timopensoj ĉiam pli rapide pelis la ĉevalon. Ĝemis la ĉevalo kvazaŭ plendante, ĝi saltis tra fosaĵoj, tra trunkrestoj kaj de vento faligitaj arboj. La branĉoj disŝiradis ĝian haŭton, pikadis ĝiajn flankojn, deŝiradis vestopartojn de la rajdanto, sed ĉi tiu nenion sentis, nur ĉiam plirapidigadis la ĉevalon. Kvazaŭ iu demono aŭ ventego kurflugis la ĉevalo de Zubrys. La sola penso okupis nun lian menson: kie estas nun lia belulino Mejluje? Eble urso ŝin atakis, eble ursino ŝin sufokis aŭ larĝakorna cervo ŝin mortpikis… Ĉu ŝi nun en estas en danĝero kaj helpon alvokas?…
Kaj jen denove eksonis la trumpeto, tie malproksime, kie la alta Merkine staras; kaj en la ĉielo li ekvidis la bruloruĝon: de sur la altaj turoj de Merkine estis donataj fajrosignaloj. Kaj ekkomprenis junulo, ke ne en ĉasado okazis malfeliĉo, sed ke la patrujo alvokas helpon de ĉiuj, kiuj scipovas uzadi la armilon. Ekmiris la junulo, de kie povis malamiko subite aperi, ĉu de oriento — la blankrutenoj, ĉu de sudo — poloj, aŭ eble de okcidento — la sangavidaj germanoj krucmilitistoj?
Sed ne longe miris, ne longe dubis Zubrys: la vojo estis barita de malbonaj krucmilitistoj.
Ili multaj estis, kaj li sola. Kaj komprenis tiam la junulo, ke malfrue estas serĉadi la junulinon kaj ke li sola devos formeti sian kapon.
Kaj ekmalĝojis koro de junulo, ke ĉiuj lin sola forlasis je venĝo de malamiko. Profunde ekspiris la junulo alvokante helpon de plej altaj dioj: „Prefere mi juna pereos, mian liberan kapon formetos, ol fariĝos sklavo de krucmilitistoj… Dioj plej altaj, Perkuno[3] plej potenca, portu min nur en Nemunas, ke la malamikoj ne moku, ke neatendite min atakis, facile min venkis… Kuru, kuru ĉevaleto, portu min junulon almenaŭ ĝis Nemunas-rivereto.“
Multe da krucmilitistoj baris la vojon al junulo. Ili estis multaj kaj li sola. Sed ne haltigis la bravulo sian ĉevalon, nur kiel rajdis, tiel preterrajdis… Kaj kie kuris lia griza virĉevalo, tie per krucmilitistoj estis sternita la tero: en malbona, malfeliĉa tempo la barbuloj baris la vojon al revenanta militheroo!
Ekblekis la krucmilitistoj kvazaŭ serpento ilin mordis, ekvidinte ke la junulo forkuris kaj postsendis al li centojn da sagoj; flugis la rapidaj sagoj, unuj preterflugis, aliaj vundis la ĉevalon, triaj disŝiradis la blankan korpon de junulo. Bone estis nun al malamiko postsekvi: kie la junulo rajdis, tie sangosignoj restis. Tiu sango estis ne de malnoblaj krucmilitistoj, nur de brava junulo aŭ de lia cevalo.
— Portu, ĉevaleto, portu min junan nur en Nemunas, en profundan akvon!
La krucmilitistoj sekvas, kun hundoj ili persekutas ĉiam pli kaj pli proksimen: laciĝas lia griza ĉevalo, per sango ĝi ŝvitas.
— Portu, nur portu, ĉevaleto, min junan en rivereton, en profundan akveton!
— Ho, volonte mi portus, se mi forton havus, mian junan rajdiston ne nur en larĝan Nemunas, sed ankaŭ en altan Merkine.
Faletis la ĉevalo tra fosaĵo saltante.
— Saltu, ĉevaleto, portu min junulon en Nemunas larĝan: la sangavidaj krucmilitistoj estas proksime!
— Volonte mi portus, se nur mi povus, ne nur en Nemunas larĝan, sed ankaŭ en altan Merkine…
Faletis jam duan fojon la ĉevalo tra ŝtono saltante, la marĉeton evitante… Faletis la ĉevalo kaj defalis la helmo de junulo.
— Saltu, ĉevaleto, saltu rapide, portu min junulon nur en rivereton profundan. Proksime estas jam Nemunas, proksime ankaŭ la malbonaj krucmilitistoj!
— Volonte mi kurus kaj mian rajdanton portus, se nur mi forton havus, se ne en malnovan Merkine, tiam almenaŭ en profundan Nemunas…
La trian fojon faletis la ĉevalo jam sur verda ebenaĵo. Faletis la ĉevalo kaj defalis la junulo. La junulo rapide leviĝis, sed la ĉevalo restis kuŝanta, nur malgaje rigardis, kvazaŭ adiaŭante sian rajdiston…
— Restu sana, rajdisto, mi vin plu ne portados kaj vi ne plu fieros je mi! Memoru min. Sed kuru nun, ĉar proksime estas la krucmilitistoj kaj ili rapide atingos vin piedkurantan.
La junulo ĉirkaŭprenis kolon de brunulo, kvazaŭ la patrino sian filon, kaj ame ĝin kisis. Dolore ekblekis lastafoje la ĉevalo…
Per ĉiuj fortoj kuris la junulo ĝis li atingis Nemunas-riveron, kiu faras al si la vojon tra la densaj arbaroj kaj la altaj montoj.
La krucmilitistoj ne sukcesis atingi la junulon. Li vadis en riveron kaj naĝis al ĝia alia bordo. Estis laca la junulo, rapide fluis la riveraj ondoj kaj malproksimen forportis Zubrys ĝis li atingis la alian bordon. Terure laciĝinte li atingis Merkinen nur je sunsuriro la sekvantan tagon.
Kaj li trovis tie ĉiujn sanajn revenintajn de ĉasado, nur ne trovis li sian plej junan fraton kaj sian plej amatan belulinon Mejluje.
Nur ili du ne revenis hejmen.
XIV.
Ne malvarma norda vento la arbaron muĝigas, ne la verda kverko bruas-krakas, nur la juna edzo sian sorton malbenas kaj alvokas venĝon de plej altaj dioj pro sia juna edzino, pro ŝiaj oraj harligoj.
La sorton li malbenas kaj al si la harojn ŝiras. La doloro, kvazaŭ per pinĉpreniloj al li la koron premas.
Ne la arbaro ekmuĝis, ne la tondro eksonis — nur ekparolis la junaj bravuloj, de la Kantolando kuraĝaj militistoj:
— Vidu la dioj, aŭdu plej potenca Perkuno la dolorajn niajn vortojn: kiom da flavaj haretoj estas en la harplektoj de junulino, tiom da kapoj ni dehakos al malbonaj krucmilitistoj. Kvankam eĉ ni mem pereus, la junajn niajn kapojn ni perdus, tamen la junulinon ni venĝos.
— Ne ploru, frateto, ne ploru, kavaliro, per ploro kaj malbeno vian sorton vi ne plibonigos.
— Facile estas al vi, fratetoj, paroli kaj la venĝon ĵuri! Sed per kio mi venĝos, fratetoj, kiamaniere mi venĝos, kavaliroj?… Perdis mi knabineton pro mia malsaĝeco!… Perdis mi knabineton, mortpelis mian fidelan ĉevalon, seniĝis de blanka glavo!…
— Ni venĝos, frateto, ni venĝos, kavaliro, pro via juna knabino, pro ŝiaj belaj vangoj, pro ŝia gracia irado. Ni venĝos pro via knabino, pro via glavo kaj la fidela ĉevalo.
— Ne plendu, fileto, ne ploru kavaliro, — ekparolis la maljuna Mykis: — ĉe via patro en ĉevalejo estas multe da ĉevaloj kaj en armilejo estas multe da glavoj. Tie trovos vi konvenan al la mano glavon, nur ne plu trovos vi tian knabineton.
Ne la ventegoj kolere bruadis, ne la arbaro obtuze muĝis — nur parolis la junaj bravuloj — de Kantolando kavaliroj, konsolante sian fraton Zubrys.
XV.
Kiel mallumaj nuboj malheligas la serenan tagon, tiel ĉirkaŭis per densaj amasoj la krucmilitistoj la kastelon Merkinen. En ĉielo ne estis tiom da lumaj steletoj, kiom estis tie de sangavidaj barbuloj.
Sed se granda estis la nombro de malamikoj, des pli granda estis kolera ekscitiĝo de kuraĝaj Kantolandaj militistoj. Ĉiuj silente prepariĝis atendante la batalon.
Tutan nokton neniu fermis la okulon: la viroj portadis ŝtonojn kaj trabojn por dece renkonti la karan gaston; la virinoj por la festeno ne birdaĵon kaj bestaĵon bakis — ili boligis akvon kaj peĉon. La gastoj havos kion trinki.
Kaj la gastoj ankaŭ longe prepariĝadis por iri al festeno al la maljuna nobelo Mykis: la tutan tagon kaj la nokton. Nur la sekvantan tagon je sunleviĝo ili komencis surgrimpadi la altan monton, kie staris la malgajaspekta Merkine.
Ili iris ne solaj, sed kun la plej juna filo de Kirklys kaj kun la plej bela lia bofilino.
Ĉu ili la vojon montradis kaj la gastojn hejmen kondukis? Nek ili la vojon montradis, nek ili la gastojn kondukis en la altan bienon de sia patro, en la kastelon de princo. Ambaŭ ili estis ligitaj per ŝnuroj, kaj surmetinte kondukilojn sur ilian kolon la malnoblaj krucmilitistoj ilin kondukis…
Ekmiris la viroj tion ekvidinte kaj la kuraĝajn manojn mallevis.
Mokis la krucmilitistoj dirante:
— Malfermu la pordegojn! Ĉu vi ne vidas, ke la regantoj la gastojn kondukas?
— Ĵetu trabojn, verŝu peĉon kaj bolantan akvon. Kial vi okulumas kvazaŭ kornikoj?… Aha, vi timas malbone nin trinkigi, ke la regantoj ne ekkoleru…
— He, vi, portu al ni bongustan vinon kaj blankan bestaĵon, ke ni fortiĝu por grimpi sur la altan monton.
Kaj tiamaniere ili mokadis, per lancoj puŝadis lacigitan Kriokys, filon de nobelo Kirklys, kaj lian junan bofilinon, Mejluje…
— Ha, kion vi atendas, malvigluloj! Se vi ne volas, ke ni ligu ankaŭ vin, kiel hundojn, larĝe malfermu la pordegon kaj akceptu nin kiel gastojn. Tiam ni lasos vin vivaj.
Aŭskultadis viroj, kolermalĝojaj, kiel mallumaj nuboj. Silentis ankaŭ la maljuna Mykis kaj siajn lipharojn mordadis.
Nur sola Zubrys ne silentis, rompante siajn blankajn manojn kaj ŝirante siajn flavajn harojn li alvokadis Perkunon, ke li sendu en lian kapon la fulmotondron.
Silentis Perkuno… Kaj la krucmilitistoj de ĉiuj flankoj grimpis ĉiam pli kaj pli proksimen…
Kaj ekparolis Kriokys, la plej juna filo de Mykis, kaj ekparolis Mejluje, la kuraĝa litova knabino:
— Viroj, vi timu almenaŭ Perkunon, se vi ne hontas homojn! Kial vi silentas, kial vi ne batas tiujn ĉi malbenitajn hundojn, kiuj bojadas al vi? Ĉu nia vivo estas por vi pli kara ol la patruja libereco?…
— Fratetoj, junaj kavaliretoj, se vi ne batos la malamikon, se vi elliveros al ili la kastelon, vi tamen ne savos min knabinon. Nur miserigos vi la patrujon, nur sklavigos vi viajn junajn fratinojn, nur perdos vi vian liberecon.
Kaj ili petis, petegis, ke ilin ne kompatu, ke defendu la patrolandon.
Kaj la malsaĝaj malamikoj ne komprenante, kion parolis la junuloj, pensis, ke ili petegas elliveri al malamiko la kastelon por savi ilian vivon…
Kaj ĝojante pro tio ili ankoraŭ pli multe mokridis.
Silentis viroj kaj iliaj vizaĝoj estis pli mallumaj ol aŭtuna nokto, kiam la fulmotondro ekokupas la tutan ĉiellarĝon. Kiel Perkuno en malproksimo kolere fulmotondras, tiel kolere ili malbenadis la malbonan krucmilitiston… Malbenadis kaj multon al li promesis…
Silentis la maljuna Mykis, nur mallevinte sian grizan kapon siajn lipharojn li mordis.
— Ha, viroj, se vi timas la malamikon, mi lin ne timas! — ekkriis Kriokys. Kaj ekskuiĝis la junulo kaj streĉiĝis: defalis de li la ligiloj kiel defalas de arbo la folioj aŭtune. Kaptis li el manoj de plej proksima krucmilitisto lancon, sed ĉi tiu ne ellasis la armilon, nur profunden enigis ĝin en bruston de junulo.
Ekkriis viroj, kvazaŭ unu, sed la maljuna Mykis donis signon per la mano kaj denove ĉiuj eksilentis. Kolera fajreto montriĝis en liaj okuloj — kvazaŭ lupaj okuloj dum aŭtuna nokto — tiel lumis liaj okuloj.
— Tiel vi ĉiuj kiel hundoj pereos, se vi ne malfermos la pordegon! — kriis la krucmilitistoj.
— Viroj! — parolis la knabino: — ĉu pro tio, ke mi estas malforta kaj ne povas disŝiri miajn ligilojn, mi ne povos morti kiel mia frato mortis, ĉu vi pensas, ke mi ne amas patrujon? Plej karaj viroj, ĉu pro mia sola vivo vi perfidos la patrajn tombejojn, la sanktan fajron de dioj, brulantan en familiaj hejmoj!
Kaj tiamaniere plorante parolis la knabino, dume Mykis ĉiam ankoraŭ staris senvorta.
— Mia kara edzo, vi estis kiel falko kuraĝa, vi ne estus lasinta hontigi min, nek vin, nek nian patran landon. Vi mem verŝus mian sangon kaj poste pro sia knabino venĝus. Sed pereis mia kara edzo transe de Nemunas-rivero, nur ne pereis mi malfeliĉulino!…
Eksaltis la juna Zubrys, prenis en lertan manon sian fortan pafarkon kaj pafis tien, kie la knabino kortuŝe ploris.
Li celadis ne al malamiko, nur en koron de sia amatino. Kaj falis knabineto kvazaŭ subhakita verda tilio, eĉ vorton plu ne dirinte.
Haltiĝis la konsternitaj malamikoj… Ekkriis litovoj…
Neniu tion atendis.
Kaj eksiblis, ekfajfis la sagoj, brue falis sur kapojn de krucmilitistoj la pezaj ŝtonoj kaj grandaj traboj. Kvazaŭ riveroj fluis la bolanta peĉo.
Kaj grandan amason de krucmilitistoj sternis sur la teron niaj bravaj junuloj. Grandan festenon aranĝis la nobelo Mykis por la nevokitaj gastoj. Multaj el ili mortdrinkis kaj por eterne restis kuŝi tie, kie la rapidkuranta Merkys plaŭdas, kie la larĝa Nemunas ondiĝas, kie la malgaja kastelo de Merkine staras… Kiu ne estis mortigita per hakiloj kaj glavoj, tiun dispremis la ĉevalaj piedoj aŭ englutis la ondoj de rivero.
Eĉ unu malamiko ne postvivis, neniu revenis hejmen, nur tiuj, kiuj estis portataj de la Nemunas larĝa. Sed pro ilia reveno ekĝojis nek patro, nek patrino, nek la juna fratino…
Altpreze pagis, forte venĝis kavaliroj de Kantolando por la bela vizaĝo de Mejluje. Kaj en ŝia harplekto ne estis tiom da flavetaj haroj, kiom da kapoj propraj kaj malamikaj kuŝigis la junaj militantoj.
Multe da militistoj ekdormis tie por eterne. Inter ili ankaŭ la tri filoj de Kirklys, kaj eĉ la heroo Zubrys ne postrestis.
Multaj patroj kaj patrinoj ne plu ĝojis pri la varmaj, serenaj somertagoj. Ne ĝojon portis ili ankaŭ al gemaljunuloj Kirklys, perdintaj ĉiujn siajn infanojn.
La postvivintaj viroj kunmetis sur la dekstra bordo de Nemunas grandegan ŝtiparon, metis sur ĝin tri filojn de Mykis, tri filojn de la glora gento Kirklys, kaj ankaŭ la kvaran Zubrys kun lia brava belulino Mejluje. Forbruliginte la heroojn oni surŝutis el flava sablo altan monteton kaj sur ĝia supro konstruis altan tureton, ke de malproksime oni ĝin vidu, ke la malproksimaj nepoj memoru, ke la heroo oferis por sia patrujo sian junan vivon kaj eĉ sian plej karan junedzinon.
La turo longe jam malaperis: la tempo ĝin mordetis, la pluvo ĝin vipadis kaj la manoj de homoj ĝin detruadis.
Restis nur sole la tombejo, alta, longeta, per abiarbareto kovrita. Kaj eĉ ĉi tiun tombejon la kolera vento detruadas, la flavan sablon forblovante. Kaj eĉ la arbaroj malaperas…
Kaj la homoj forgesis, kiu kuŝas en ĉi tiu tombejo, nur oni scias, ke tie kuŝas ne ordinaraj morlemuloj.
Kaj la maljunuloj rakontas, ke tie grandeguloj, herooj kuŝas, sed kiuj, tion neniu scias.
La malfortaj idoj forgesis, kiel la maljuna nobelo Mykis aranĝis la edziĝfeston por sia bofilo Zubrys.
Forgesis ĉi tion la proksima gento, forgesis ĝin ankaŭ la pli malproksimaj homoj.
Aŭ eble ili tute rezignis je siaj prapatroj kaj sia gepatra lingvo…
Silentas la ĉirkaŭo… Jam ne tintas plu glavoj, ne blekas plu de Kantolanda militistaro ĉevaloj, nur malĝoje ploras la nudiĝinta monto de Merkine. Ploras ĝi, ploregas, ke la filoj de Kantolando ĝin forgesis.