Maja festo en Japanio

El Vikifontaro
Maja festo en Japanio ()
Sennaciulo (p. 3)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Maja festo en Japanio

Multnombra partopreno, ankaŭ de laborantaj virinoj. — Multeco de polica gardistaro en la ĉefurbo kaj en Nagoja. — Arestoj. — La devizoj de ĉi-majo.

Tokio: Pli ol 10000 laboristoj en Arimagahara kolektiĝis por festi ĉi-tagon en la nomo de l’ tutmonda proletaro. Ĉ. 150 virinoj aliĝis. Estas notinde, ke pli ol 40 virin-konduktoroj (de tramoj) estis inter la kunvenintoj. Ĝis la lasta tempo oni ĉiam plendis kaj riproĉis, ke japaninoj ne estas klaskonsciemaj. Ĝis nun konduktoroj de la tramo estis nur viroj, kaj de aprilo, prove virinoj estis dungitaj. Malgraŭ tio pli ol 40 forlasis la postenon en ĉi-tago kaj aliĝis la festantojn.

La paroladoj komenciĝis, kaj la oratoroj sekvante unu la alian stariĝis sur la estradon, kaj unu post la alia al ili estis malpermesite paroli de gardantaj policanoj. K-dino Sedo Hacuko elveturis el Kiuŝu’a mino, 780 mejlojn ĝis Tokio, kaj partoprenis. En ĉi-tago ĉ. 3000 policistoj gardis, — malhelpis! Posttagmeze oni faris demonstracion ĝis Ueno, malgraŭ ĉiuspecaj malhelpaĵoj flanke de la policistoj. En ĉi-tago 260 kamaradoj estis arestitaj de la policanoj. Ĉiuokaze pli vigle ol en la lasta jaro la tago estis festita. Ekz. en Ŝibaŭra elektra stacio, el 2500 laboristoj nur 450 ĉeestis en fabrikejo. Ti-kiuj ĉeestis, estis preskaŭ nur la laborantoj en oficejo, kaj tial laboron ili ne povis fari. Kaj en Hakubunkan-presejo nur 30% ĉeestis por labori, en Oki elektra Ko. nur 7, Nippon elektra Ko. 200 el 800 venis, kaj en Suzuki Cemento Ko. neniu venis laborejen!

Osaka: Pli ol 20000 laboristoj, kamparanoj, teksistinoj kunvenis en Nakanoŝima parko kaj festis. Poste ĝis Tennoĵi parko ili faris demonstracian marŝadon. Tre vigle oni festis la tagon.

Kioto: Ĉ. 2500 kunvenintoj faris demonstracian marŝadon. Inter la kolektiĝintoj sub la standardo laborista 2 kinema-aktorinoj estis trovitaj.

Nagoja: Eble plej severe en Japanio la festantoj ĉi-loke estis premitaj de la policanoj. Sama nombro de policistoj estis metita por 600 kunvenintoj. En Curumai-parko oni festis la tagon.

La moto de la ĉi-maja festo estis:

1. Por senlaboruloj la registaro faru savagadon.

2. Por kamparanoj ne bienposedantaj donu rajton.

3. Entombigo de la bilo kontraŭ socia movado.

SAT. 2455