Maksimoj kaj Pensoj

El Vikifontaro

Maksimoj

kaj

Pensoj.

De

Markizo de Maricá

La aǔtoro, Markizo de Maricá (Mariká)

estas la plej fama brazila moralisto.

La bonfarado estas ĉiam feliĉiga kaj ĝustatempa, se la prudento ĝin direktas kaj rekomendas.


La malŝparemulo povas esti bedaŭrata, sed la avarulo estas preskaŭ ĉiam malŝatata.


La intereso klarigas la plej malfacilajn kaj malsimplajn fenomenojn de la socia vivo.


La sensaĝa agemo estas pli ruiniga ol la mallaboremo.


Malriĉeco kaj mallaboremo loĝas kune.


La fantazio estas la paradizo de l’ feliĉuloj kaj la infero de l’ malfeliĉuloj.


Oni povas kunigi ĉiujn virtojn, sed ne kunamasigi ĉiujn malvirtojn.


Neniu registaro estas bona por la malbonaj

homoj. -


La avarulo estas la plej lojala kaj fidela gardanto de la havaĵo de siaj heredontoj.


La sincereco estas multfoje laŭdata, sed neniam enviata.


La timo kaj la entuziasmo infektas.


Kiu al Dio fidas kaj Esperas, tiu neniam malesperas.


La ĝentileco instruas: maski por ne ofendi. .


La homa vivo sen religio estas vojaĝo sen direktilo.


Kiu pli multe timas Dion, tiu malpli multe timas la homojn.


La modesteco orumas la talentojn, la vanteco ilin senbriligas.


Se la popolo ne kredas al la honesteco, la malmoraleco estas ĝenerala.


Kiel la spaco enhavas ĉiujn korpojn, tiel la ambicio enhavas ĉiujn pasiojn.


La homoj plej multe respektataj ne ĉiuokaze estas la plej multe respektindaj.




El la portugala lingvo tradukis A. Couto Fernandes: