Malgaja printempo

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Indekso : Malgaja printempo (1939)
de Halina Weinstein
Fonto: Heroldo de Esperanto, 21-a de majo 1939


Malgaja printempo

Kaj malaperis mia rido...
  Foriris ĝi de longa temp’.
Foriris ankaŭ mia fido
  En vivon, kvankam la printemp’
Ĉirkaŭe regas, suno brilas,
  Siringoj floras — belodor’;
Kvankam la birdoj gaje trilas, —
  Sed mia, ho, doloras kor’...

Doloras koro, kaj animo
  Serena mia en mantel’
De malgajeco kaj deprimo:
  Similas sun’ al mortkandel’...
Kaj en la urbo miliona
  Solecon sentas mia kor’;
Forta turmentas min doloro,
  Kaj rido mia estas for...