Mallonga rondiro tra Leipzig

El Vikifontaro
Mallonga rondiro tra Leipzig ()
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
Mallonga rondiro tra Leipzig,
la urbo de la 9a Germana Esperanto-Kongreso
je Pentekosto (30a de Majo ĝis 3a de Junio) 1914.

La maja suno brilas. Ankaŭ ni kuŝas la urbo, pura kaj ĉarma kiel ĉambro de junulino. Nun venu, por ke mi gvidu vin tra nia Klein-Paris (malgranda Parizo). Nur preterpasante ni vidos tion kaj tion; ĉar malvasta estas la spaco, kiun permesis la severa sinjoro redaktoro. Pri kio vi precipe interesiĝas, tion studu mem detale, kiam vi venos al ni kiel karaj gastoj. Kaj nun — antaŭen!

Ni eliru de la ĉefstacidomo, kiu kvazaŭ estas la koro de la urbo. Senĉese alvenas aroj da personoj, montoj da pakaĵoj kaj leteroj, kaj ankoraŭ pli granda nombro eliras de tie en la tutan mondon. Nun la konstruaĵo je ne jam estas tute finkonstruita; grandegaj kranoj etendas siajn ferajn brakojn ĉielen, turniĝas kaj levas multajn centfuntojn kiel ludilon. Sed jam nun la bela domo estas grandioza kaj impresa.

Ni laŭiras rekte antaŭen la Goethe-straton. Maldekstre en valeto kuŝas la Schwanenteich (lago de l’ cignoj), restaĵo de la iama ĉirkaŭurba foso; ĉarme liraigas ĝin la teraso de 1' nova teatro. — Jen la rigardo jam vagas trans la grandan, belan Augustus-placon, kiu estas vera juvelo de Leipzig. Kiu ne ĝojos pri Ia artaj frontoj de la universitato, operejo, ĉefpoŝtejo, muzeo por la pentrarto kaj de multaj privataj domoj? Se ni havus tempon, ni rigardus en la festĉambrego de la universitato la grandegan pentraĵon de Max Klinger: Homer deklamas siajn rakontojn. Aŭ ni irus en la muzeon, por ĝoji pri la verkoj Beethoven, la Banantino kaj la Blua Horo de la sama artisto, kaj ne flankelasus multajn aliajn pentraĵojn, grafikaĵojn kaj skulp- taĵojn. Sed — antaŭen!

Se ni irus laŭlonge de la meza strato trans la placon orienten, ni venus tuj al la kongresa oficejo kaj baldaŭ al la libroindustria domo, kie troviĝas la Saksa Esperanto-lnstituto. Sed ver- ŝajne la iegemuloj el miaj legantoj ne plu for- irus, antaŭ ol esti legintaj la multaĵn Esperantajn gazetojn kaj librojn, kiujn konservas la komforta legoĉambro. Tial mi preferas konduki vin okcidenten tra la Grimmaische Straße. Inter altaj domoj, kiuj plejmulte servas kiel specimenejoj dum la du grandaj ĉiujaraj Messen (foiregoj), ni iras ĝis Naschmarkt. Tie staras la majstre mode- lita monumento de Goethe. La laŭmode vestita junulo malsupreniras Ia universitatan ŝtuparon, Li tenas libreton en la mano. Cu estas scienca verketo? Mi ne kredas; ĉar la junulo tiam in- klinis al tute alia studo, kion atestas ĉe la sub- aĵo de I' monumento la portretoj de du ĉarmuli- noj, kun kiuj li kredeble ne parolis pri la leĝo- scienco. Eble li intencas ĝuste, malsupreniri en Auerbachs Keller, kiu logas el trans la strato. Kara samideano, aminda samideanino: ĉu vi jam konas tiun ĉi lokon? Cu vi jam vidis ĝiajn be- legajn pentraĵojn kaj historiajn memoraĵojn? Cu vi jam sidis tie en amika rondo noktmeze, ĉirkaŭflugata de la fantomoj de 1' vino, de gajemo kaj de 1' memoro je la malnova Faust-fabelo? Se ne, mi vane klopodus priskribi tiun impreson; venu kaj provu mem!

Jen estas jam la foirejo. Malnovaj domoj, konstruitaj laŭ baroka aŭ renesanca stilo, ĉirkaŭas ĝin. Ho, se ili povus rakonti, kion ili vidis dum tri — kvar jarcentoj en pacaj kaj militaj tempoj! Cu vi interesiĝas pri tio detale? Se jes, eniru la renovigitan urbodomon, kiu enhavas riĉegan ekspozicion pri la historio de Leipzig. Kaj se vi estas artamanto, ne forgesu atente rigardi la belan Siegesdenkmal (monumento de I' venko). Nun ni iru suden tra la malnova, malvasta, nejmeca Petersstrafie. Sed, kara kunulino, mi petas serioze, ne haltu tiom ofte! Kio estas? La demier cri de la saison ? Jes, tiun vi vidos verŝajne ankoraŭ dekfoje tie ĉi en la eimontraj ienestroj de ia tajloroj, ŝumagazenoj, frizistoj, ĉapelistinoj, silkkomercejoj ktp. ktp. Sed kiam ni finus nian promenadon? — Kaj vi, kara sami- deano, ne turnu vin tiom ofte, por postrigardi unu el Ia belaj Leipziganinoj. Eble iu kaptos vin! Mi avertas! Ho, vi jam estas edziĝinta? Des pli danĝere!

Dank' al Dio! Jen ni alvenis al la hova urbodomo. Demetu la ĉapelon, sinjoro! Tiu estas la domo, kie oni fabrikas la imposttabelojn! Verŝajne pro tio la konstruaĵo havas tiom seriozan karakteron — aŭ eble pro tio, ke sur ĝia loko staris antaŭe la kastelo Pleifienburg? Nu, timu nenion; kontraŭ siaj gastoj la urbo estas tute ne prenema; kaj se vi trairus la koridorojn aŭ suprenveturus la 112 metrojn altan turon, vi eble aŭdus oficistojn parolantajn nian Esperanton, kiun la ĉefurbestra moŝto tre favoras. — La serioza konstruaĵo tamen havas ankaŭ serenan angulon: jen, vidu, estas Ia eniro de 1' Ratskeller, kaj la gaje ridanta leono kun vinpokalo ne logu nin vane! Trans la Pleifie-rivero ni ekvidas nun la Reichs- gericht; kaj se estus vintro kaj vendredo, ni irus ai la koncertodomo malantaŭ ĝi, por aŭdi simfonion direktatan de majstro Nickhch; sed nun bedaŭrinde la pordoj estas fermitaj.

Kvaronhoron ni laŭiru ankoraŭ nian belan promenejon, kiu anstataŭ la iama remparo nun ĉir- kaŭas la urbocentron. Tra ĝardenaĵoj plej belaj ni promenas, sub tilioj kaj platanoj; post ĉiu kelkdeko da paŝoj aperas aliaj belaĵoj. Jen dekstre la Thomaskirche, en kiu la mondfama horo kantas ĉiusabate je la 1 1/2 tagmeze. Ne forgesu aŭskulti tion! Apude staras la belega monumento de Bach, kiu estis (1723—1750) tie ĉi kantoro kaj orgenisto. Jen belega puto, reprezentanta scenon el la fabelo Hansel und Gretel. Jen la Matthai- kirche, antaŭ kiu baldaŭ staros la monumento de Richard Wagner, skulptita de Max Klinger. Jen la malnova teatro, kiun jam vizitis Goethe kiel studento kaj kie oni ovaciis al Schiller, kiam li forlasis la domon post la unua reprezentado de sia Jungfrau von Orleans (1801). Jen longa vico da aliaj publikaj kaj privataj domoj — kiel fari, nur por nomi ilin?

Volonte mi ankoraŭ dirus kelkan vorton pri Ia ĉirkaŭaĵo de mia kara Leipzig, kiun oni mal- prave konsideras senĉarma kaj kiu ĝuste dum la pentekosta tempo prezentiĝas plej bela. Sed la permesita papero finiĝas. Tial mi nur aldonas ankoraŭ la deziron, ke muitaj gesamideanoj venu, por vidi ĉion, kion mi priskribis, kaj muiton pli.

Se vi deziras vidi belajn artaĵojn, studi his- toriajn rimarkindaĵojn, aŭdi bonan muzikon, aŭ nur simple esti gajaj en rondo de bonhumoraj gesamideanoj:

Venu al Leipzig!

kaj vi trovos, kiun vi serĉis.

Paul Bennemann, instruisto