Malnova Testamento (Zamenhof)/Sentencoj/13

El Vikifontaro
Sentencoj 13 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoSentencoj (p. 548)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

1 Saĝa filo lernas de la patro;
Sed mokanto ne aŭskultas moralinstruon. 2 La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon;
Sed la deziro de krimuloj estas perforto. 3 Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon;
Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas. 4 La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas;
Sed la animo de diligentuloj satiĝas. 5 Vorton malveran virtulo malamas;
Sed malvirtulo agas abomene kaj venas al honto. 6 La virto gardas tiun, kiu iras ĝustan vojon;
Sed la malvirto pereigas pekulon. 7 Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion;
Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon. 8 Per sia riĉeco homo savas sian animon;
Sed malriĉulo ne aŭskultas atentigon. 9 La lumo de virtuloj brilegas;
Sed la lumilo de malvirtuloj estingiĝos. 10 Nur de malhumileco venas malpaco;
Sed la akceptantaj konsilojn havas saĝon. 11 Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas;
Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas. 12 Espero prokrastata dolorigas la koron;
Sed plenumita deziro estas arbo de vivo. 13 Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem;
Sed respektanta ordonon estos rekompencita. 14 Instruo de saĝulo estas fonto de vivo,
Por evitigi la retojn de la morto. 15 Bona prudento plaĉigas;
Sed la vojo de perfiduloj estas malglata. 16 Ĉiu prudentulo agas konscie;
Sed malsaĝulo elmontras malsaĝecon. 17 Malbona sendito falas en malfeliĉon;
Sed sendito fidela sanigas. 18 Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon;
Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata. 19 Deziro plenumita estas agrabla por la animo;
Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de
malbono. 20 Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa;
Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron. 21 Pekulojn persekutas malbono;
Sed virtulojn rekompencas bono. 22 Bonulo heredigas la nepojn;
Kaj por virtulo konserviĝas la havo de pekulo. 23 Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj;
Sed multaj pereas pro manko de justeco. 24 Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon;
Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas. 25 Virtulo manĝas, por satigi sian animon;
Sed la ventro de malvirtuloj havas mankon.