Malnova Testamento (Zamenhof)/Sentencoj/12

El Vikifontaro
Sentencoj 12 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoSentencoj (p. 547-548)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI

1 Kiu amas instruon, tiu amas scion;
Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo. 2 Bonulo akiras favoron de la Eternulo;
Sed homo malica estos kondamnita. 3 Ne fortikiĝos homo per malvirto;
Sed la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos. 4 Brava virino estas krono por sia edzo;
Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj. 5 La pensoj de virtuloj estas justeco;
La meditado de malvirtuloj estas malico. 6 La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango;
Sed la buŝo de virtuloj ilin savas. 7 La malvirtuloj renversiĝos kaj malaperos;
Sed la domo de virtuloj staros forte. 8 Oni laŭdas homon laŭ lia saĝo;
Sed perversulo estos hontigita. 9 Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si,
Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano. 10 Virtulo kompatas la vivon de sia bruto;
Sed la koro de malvirtuloj estas kruela. 11 Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano;
Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo. 12 Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj;
Sed la radiko de virtuloj donas forton. 13 Per siaj pekaj vortoj kaptiĝas malbonulo;
Sed virtulo eliras el mizero. 14 Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas;
Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon. 15 La vojo de malsaĝulo estas ĝusta en liaj okuloj;
Sed saĝulo aŭskultas konsilon. 16 Malsaĝulo tuj montras sian koleron;
Sed saĝulo ignoras ofendon. 17 Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta,
Sed falsama atestulo trompon. 18 Ofte nepripensita parolo vundas kiel glavo;
Sed la lango de saĝuloj sanigas. 19 Parolo vera restas fortike por ĉiam;
Sed parolo malvera nur por momento. 20 Malico estas en la koro de malbonintenculoj;
Sed ĉe la pacigantoj estas ĝojo. 21 Nenio malbona trafos virtulon;
Sed la malvirtuloj havas plene da malbono. 22 Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema;
Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li. 23 Saĝa homo kaŝas scion;
Sed la koro de malsaĝuloj elkrias malsaĝecon. 24 La mano de diligentuloj regos;
Sed mano maldiligenta pagos tributon. 25 Zorgo en la koro de homo ĝin premas;
Sed amika vorto ĝin ĝojigas. 26 Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo;
Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas. 27 Maldiligenteco ne pretigos al si manĝon;
Sed homo diligenta havas riĉecon. 28 Sur la vojo de virto estas vivo,
Kaj ĝi estos ebenigita kontraŭ morto.