Malnova Testamento (Zamenhof)/Ĥabakuk/2

El Vikifontaro
Ĥabakuk 2 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoĤabakuk (p. 757)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Ĥabakuk 1
Ĥabakuk 3  ►

1 Sur mia gardista posteno mi staris; kaj, stariĝinte sur turo, mi observis, por vidi, kion Li diros al mi kaj kion mi devas respondi al la riproĉo kontraŭ mi. 2 Kaj la Eternulo ekparolis al mi, kaj diris:Enskribu la vizion, kaj desegnu bone sur la tabeloj, por ke leganto povu facile tralegi. 3 Ĉar la vizio koncernas tempon difinitan kaj parolas pri la fino, sed ĝi ne mensogas; se ĝi prokrastiĝus, atendu ĝin, ĉar ĝi nepre plenumiĝos, ne estos fordecidita. 4 Vidu, kiu estas malhumila, ties animo ne estos trankvila en li; sed virtulo vivos per sia fideleco. 5 La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiliĝas; li larĝigas sian animon kiel Ŝeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si ĉiujn naciojn kaj kaptas al si ĉiujn popolojn. 6 Sed ili ja ĉiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros:Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdaĵon sen fino kaj metas sur sin tro grandan ŝarĝon de ŝuldoj! 7 Subite ja leviĝos viaj pikontoj kaj vekiĝos viaj puŝontoj, kaj vi fariĝos ilia rabataĵo. 8 Ĉar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaŭ vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj. 9 Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akiraĵon, por aranĝi alte sian neston, por defendi sin kontraŭ mano de malbonulo! 10 Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon. 11 La ŝtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al ili. 12 Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoverŝado kaj pretigas fortikaĵon per maljusteco! 13 Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane. 14 Ĉar la tero pleniĝos de konado de la gloro de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron. 15 Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elverŝi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton! 16 Vi satiĝis per honto anstataŭ per honoro; drinku do ankaŭ vi, kaj kovru vin per honto; ankaŭ al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro. 17 Ĉar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj. 18 Kion helpos la skulptaĵo, kiun skulptis la artisto, la fanditaĵo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis sian propran faritaĵon, farante mutajn idolojn? 19 Ve al tiu, kiu diras al ligno:Leviĝu, kaj al muta ŝtono:Vekiĝu! Ĉu ĝi povas instrui? ĝi estas ja tegita per oro kaj arĝento, sed havas en si nenian spiriton. 20 Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaŭ Li