Malnova Testamento (Zamenhof)/Eliro/11

El Vikifontaro
Eliro 11 ()
Tradukita de L. L. Zamenhof
Malnova TestamentoEliro (p. 59-60)
Elŝuti kiel: Elŝuti kiel ePub Elŝuti kiel RTF Elŝuti kiel PDF Elŝuti kiel MOBI
◄  Eliro 10
Eliro 12  ►

1 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankoraŭ unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el ĉi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el ĉi tie. 2 Diru nun al la popolo, ke ili petu ĉiu viro de sia proksimulo kaj ĉiu virino de sia proksimulino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn. 3 Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron ĉe la Egiptoj; kaj ankaŭ Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.

4 Kaj Moseo diris: Tiel diris la Eternulo: En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo. 5 Kaj mortos ĉiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, ĝis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaŭ la muelejo; kaj ĉiu unuenaskito el la brutoj. 6 Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al ĝi neniam estis kaj neniam plu estos. 7 Sed ĉe ĉiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraŭ homon, nek kontraŭ bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj. 8 Kaj venos ĉiuj viaj sklavoj al mi kaj terĵetiĝos antaŭ mi, dirante: Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.

9 Kaj la Eternulo diris al Moseo: Faraono vin ne aŭskultos; por ke multiĝu Miaj mirakloj en la lando Egipta. 10 Kaj Moseo kaj Aaron faris ĉiujn tiujn miraklojn antaŭ Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.